Выбрать главу

Alivorte, ĉino, arabo, iranano, ruso renkontanta la vorton langvor’ sentas sin antaŭ io senbilda, sensona, senanima. Sufer’, siaflanke, certe elvokas ion al la lingve matura esperantisto, kia ajn lia origina kulturo. Tiu vorto eble ne perfekte koincidas kun la verlena originalo, sed ĝi estas pli proksima, por tia leganto, ol kompleta nulvibraĵo.

Komparo helpos vin tion senti. Kion vi opinius pri la du versoj

Gloru l’ Eternulon: li bonas, senfinas lia ĥesdo.

Ĉu vi sentas tion esperanto? Ĉu tio elvokas ion al vi? Nu, bone, vi renkontas la vorton unuafoje kaj serĉos ĝin en vortaro. Imagu do, ke vi trovas jenan difinon: ĥesdo: eco de animo karakterizata per la deziro, ke la aliulo(j) disvolviĝu bone laŭ sia esenco, sentu sin plej bone en etoso de respektateco; inklino donaci malavare; emo akcepti, pardoni; deziro favori iun; bonkoreco. Ĉu leginte tiun difinon, vi vibras kun la antikva hebrea poeto, kiu lirike esprimis entuziasmon pri sia Dio per la ĵus cititaj vortoj?

Estas plej dubinde. La aserto «tiu traduko plej fidelas» estus trompa, ĉar tute simple ne temas ĉi-kaze pri traduko. Traduki ja origine signifas ‘trakonduki’: gvidi la leganton tra la lingva montaro, kiu staras bare inter vi kaj la lando de kompreno. Kondukinte vin ĝis la dua verso, la gvidisto simple malaperis, lasante vin sola, limigita je viaj rimedoj (kaj tiuj rimedoj povas esti etaj-etaj: okcidentanoj facile pretervidas, ke en la cetera mondo multaj esperantistoj ne havas la monon necesan por akiri bonan, dikan vortaron).

Sed se la versoj tekstas:

Gloru l’ Eternulon: li bonas, senfinas lia amo.

la tra(kon)dukisto plenumis sian funkcion: li ebligis al vi sekvi la poeton, akompani ties senton, eĉ se la lasta vorto ne plene fidele komunikas la sencon de la netradukebla hebrea ĥesed. Fideleco en la dua kazo ekzistas, kvankam ne perfekta. En la unua, estas nur pseŭdo-fideleco.

La saman rezonon oni povas apliki al langvoro. Tiu vorto transdonas la senton al tro malgranda parto de la esperanto-kolektivo por esti akceptebla en traduko, se ni agnoskas la realon, ke ekzistas multaj esperantistoj ekster la mondo okcidenta.

Jes ja, ekzistas homoj, laŭ kiuj esperanton spirite stampas okcidenteco; por ili, ĝi radikas en okcidenta kulturo, kaj sekve rajtas senlime transpreni vortojn el latinidaj lingvoj (iom ankaŭ el ĝermanaj), sed ne el la cetero de la mondo. Mi forte dubas, ke la estonta evoluo pravigos ilin. Se, en interlingvo, validas la ideo privilegii tiun kulturon, kial ne kontentiĝi per la angla, en kiu preskaŭ ĉiuj latinidaj radikoj jam troviĝas? Aŭ per la latina? Aŭ almenaŭ alpreni interlingvon el la «naturalisma» familio, sen slava-jida spirito, lingvon, kies strukturoj ne estus fremdaj al la hindeŭropa sistemo? La sinteno uzi esperanton, sed konstante privilegii unu kulturzonon, estas memkontraŭdira. Esperanto havas sencon nur kiel trakondukilo. Nur tiel ĝi restas bona lingvo. Aŭ ĝi respondos al tiu sia alvokiĝo, aŭ ĝi mortos.

Se ĉia traduko de la verlena strofo ne uzanta la vorton langvoro ŝajnas al vi pala, mi emos pensi, ke vin kaptis la sopiro havi en esperanto lingvon perfektan. Tia deziro estas plej natura: esperanto, eĉ se nur pro la nomo mem, vivigas esperojn, kaj unu el la esperoj kuŝantaj funde de nia koro estas eniĝi en perfektan mondon, kie ne plu estus zorgoj aŭ malagrablaĵoj, ĉar ĉio perfekte funkcius. Ve, tia mondo ĉi-tere estas iluzia. Perfekto estas io absoluta, kaj ni vivas nun en mondo de relativeco. Kvankam komuna kaj normala, la sopiro ĉi-vive renkonti perfektecon fakte apartenas al infana aŭ adoleskula tavolo de nia psiko; la plej matura parto de ni rezignis ĝin, ĉu entute, ĉu almenaŭ rilate al la vivo sur nia planedo, ĉi-flanke de morto.

Se ni volas pensi pri esperanto realisme kaj juste, ni devas anstataŭigi la absolutan koncepton «perfekta», niamense, per la relativa «plejbona». Se ni akceptos langvoro kaj similajn radikojn, la lingvo ne estos plejbona, eĉ se ĝi ebligos perfektajn elfrancigojn, ĉar ĝi ne ebligos samperfekte traduki el aliaj kulturoj. En rusaj poemoj kaj kantoj oftas la vorto toska. La rusa-esperanta vortaro de Bokarev tradukas ĝin per «sopiro, melankolio, angoro». Tiuj tri sufiĉe distancas unu de la alia, por ke vi komprenu, ke neniu perfekte esprimas la koncepton aŭ la sentojn elvokatajn de la rusa vorto. Por samperfekte traduki Puŝkin kiel Verlaine, ni do devus enkonduki tosko. Sed kio pri la portugala saudade, pri la angla gloom? Kaj pri la multaj francaj vortoj aliaj ol langueur, por kiuj mankas absolute ĝusta traduko?

En la francan ne eblas perfekte traduki la esperantan sopiri. La lingvo tamen bonege funkcias literature. Saĝeco kaj sentomatureco postulas, ke ni rezignu nian deziron je perfekta interlingvo. Ni havas lingvon ege riĉan, pli riĉan kaj pli flekseblan ol multaj grandliteraturaj lingvoj, kiel montras multaj niaj reallingvaj tradukoj. Kiel poezia traduklingvo, ĝi superas ĉiun, kiun mi sufiĉe scias por povi juĝi. Ke ĝi ne estas perfekta, tio ne estas manko; tio igas ĝin pli homa: bona lingvo.

Pliaj tradukprovoj

Sed ni revenu al Verlaine. Jen kelkaj aliaj provoj:

Aŭtunsezon’ Per violon’ Plende sonas, Kaj vunda lul’ Al dolĉa nul’ Min fordonas.
La ĝema son’ De l’ violon’ Velksezona Vundpelas min Al koroŝlim’ Unutona.
La plenda son’ De l’ violon’ Velksezona Vundas min ĉe Koro per ve’ Unutona.
Singulta son’ De violon’ Velksezona Min vundas plu Per kor-enu’ Unutona.

Mi ne kontrolis pri ĉiuj pecoj, sed la laste prezentita enhavas nur vortojn el la Fundamento. Ankaŭ la plimulto el la aliaj, plej probable. Kvankam, kiel dirite, farinto mem ne povas objektive juĝi, ĉi tiu lasta ŝajnas al mi tre fidela al la originala verlenaĵo, kaj forme, kaj sence, kaj etose. Ĉiuj konceptoj/elvokaĵoj de la originalo retroviĝas en ĝi, escepte de la «longeco» de la plorsingultado, kiun ankaŭ Kalocsay ellasis (se vi trovas, ke singulta long’singultolong’ estas komprenebla, aŭ almenaŭ elvokas ion, ni povus tiel korekti la unuan verson kaj ricevi vere senmankan tradukon; fakte, la vorto plu iom esprimas tiun ideon miatekste). Krome, ili staras en ekzakte la sama ordo, kiel en la franca strofo, la senco estas ĝuste redonita, kaj la ritmo muzikas precize kiel en la verlenaĵo.

Mi ne kapablus same fidele traduki poemon el alia lingvo en la francan. Kiom ajn neperfekta mia rezulto, ĝi do estas por mi pruvo, ke la fundamenta lingvo pli riĉas kaj flekseblas ol mia gepatra, kaj mi rajtas pri tio paroli surbaze de efektiva sperto: mi estis multjare profesia francigisto.

Espereble, kia ajn via juĝo, vi konkludos el tiu provado, ke, se mi ne sukcesis, ne kulpas la «reala» esperanto. Ĝi estas ege riĉa, ĉar, kontraste kun multaj lingvoj, ĝia povo kombini estas senfina, kaj vi do povas senfine interŝanĝi la esprimojn, kiuj prezentiĝas al via menso. En la ĉi-supraj specimenoj, se ne plaĉas al vi singulta, vi povas anstataŭigi ĝin per plorĝema el alia provo. Vi povas interŝanĝi la tri unuajn versojn de la lasta provo kun tiuj de la du antaŭaj. Ktp ktp. Jes, nia «reala lingvo» havigas al tradukisto ege pli ampleksan rimedaron ol la franca. Tiu formo de esperanto povas servi literature. Sed nur je la kondiĉo, kiun ĉiu arta agado postulas: oni havu talenton.