Выбрать главу

Bone komprenu min. Mi ne diras, ke, en ĉiu el tiuj tri ekzemploj, la dua frazo ne estas en esperanto, aŭ eĉ en bona esperanto. Ĝi ĉiufoje estas en neriproĉebla lingvo. Mi nur diras, ke, laŭ mia sperto, se vi demandos al homoj el diversaj nacioj, kiun el pluraj similaj frazoj ili sentas lingve plej kontentiga, la plimulto montros preferon por tiuj konstruitaj kiel la tri unuaj.

Se nun ni rigardos pli detale tiujn tri ekzemplojn, evidentiĝos, ke la tri frazoj, kiuj impresas malpli esperantece, havas strukturon pli similan al tiuj de la eŭropaj lingvoj, almenaŭ de tiuj, pri kiuj mi scias sufiĉe por povi kompari. Ekzemple, en tiu epoko konformas al la maniero, laŭ kiu la eŭropaj lingvoj el la hindeŭropa familio esprimas tian tempoesprimon: prepozicio + montra vorto + substantivo. La unuvorta adverba strukturo (tiuepoke) ne retroviĝas, tiakaze, en la koncernaj lingvoj. Tial mi diras, ke la spirito de lingvo rilatas al ĝia identeco. Ĝin kunformas la ecoj, kiuj estas tipaj, karakterizaj, unikaj.

Estas interese rimarki, ke tiu konstato fakte validas pri ĉiuj lingvoj. En la franca la frazo il a beau essayer, il n’arrive pas, ‘kiom ajn li provas, ne prosperas al li’, sentiĝas kiel «pli franca» ol la samsenca quelque nombreux que soient ses essais répétés, il ne réussit pas. Kial? Verŝajne ĉar la esprimo avoir beau estas netradukebla laŭvorte alilingven, kaj ĉar uzi arriver, ‘alveni’, en la senco ‘sukcesi’ estas pura francaĵo, ne retrovebla en la plimulto el la aliaj lingvoj.

Parolante kun ĉinoj, mi ofte havis la okazon diri, ke kvankam mi relative bone komprenas ilian lingvon lege, ofte mi ne komprenas, kiam ĉinoj parolas inter si. Kiam mi diris ion kiel ren shuohua de shihou, wo bu mingbai, keshi wo hui kan bao, kan shu, laŭvorte: ‘Kiam homoj parolas, mi ne komprenas, sed mi scias legi gazeton aŭ libron’, okazis neniu speciala reago, sed plurfoje, kiam mi esprimis la saman ideon dirante tingbudong, kandedong, laŭvorte ‘aŭd-ne-kompren, leg-pov-kompren’, oni komentis: «Ho! Jen vi parolas kiel denaska ĉino! Malofte neĉinoj uzas tian formon.» (Ne estas vere, ke mi bone esprimas min ĉine, sed tiun tipe ĉinan frazstrukturon mi foje memoris dum interparolo, kaj, pro la ricevitaj laŭdoj, de tiam regule uzis!) Io, kio ne estas tradukita, sed kvazaŭ formita laŭ la strukturoj de la koncerna lingvo, sentiĝas pli konforma al ĝia spirito.

Jen tria ekzemplo. I don’t feel up to it, ‘mi ne sentas min kapabla tion fari, ĝustanivela por tion fari’, sentiĝas pli angla ol la samsenca I do not think I have the ability to do it. La unua uzas siaspecan vortigon, unu el tiuj, kiuj igas la anglan manieron komuniki tute tipa, aparta. Jes, temas pri ĝenerala regulo: en iu ajn lingvo, verko aŭ traduko sentiĝas bona, kiam la teksto uzas kiel eble plej ofte la apartaĵojn de la koncerna lingvo.

Precize difini tiujn ecojn estas malfacile, eble eĉ nefareble. En esperanto, rolas ia kombino de simpleco kaj denseco: sporti estas pli simpla kaj pli mallonga ol praktiki sporton, same kiel impresas rilate al donas impreson.

Miaopinie, nia bona lingvo strukture unikas per la kunagado de kvin faktoroj: neŝanĝeblo de la vortelementoj; senbara povo ilin kombini; emo al formaĵoj simplaj kaj koncizaj; elvokado prefere ol difinado, tamen kun atento al la neceso sufiĉe precizi; eblo perfinaĵe alsigni al iu ajn vorto iun ajn gramatikan funkcion, kio igas la esprimon laŭvole analiza (li havas voĉon similan al tiu de Petro; li iris al la hotelo per taksio) aŭ sinteza (li similas Petron voĉe; li taksiis hotelen, li iris hotelen taksie).

Verŝajne ankaŭ aliaj faktoroj kontribuas al la unikeco de la lingvo. Kelkaj el ili, kvankam difinantaj ecojn de la lingvo mem, fakte spegulas la spiriton, en kiu ĝi estis konceptita kaj alprenita. Ni provu tion pli profunde esplori.

Nekonsciaj principoj regas komunikadon, malsame laŭ la lingvo

Por pli bone kompreni fenomenon, utilas kompari. Kiam mi estis tradukisto, mi ofte miris pri la spiritdiferenco inter la diversaj lingvoj. Aperas, kvazaŭ ĉiu popolo nekonscie aplikus al komunikado kelkajn principojn, kiuj fakte regas la tutan lingvon. Por ne kompliki, mi limigos la ĉi-suban prezentadon je tri lingvoj: la angla, la franca kaj esperanto.

Ni konsideru la anglan esprimon Japanese encephalitis vaccine, ‘japan-encefalita vakcino’. Oni tuj vidas, ke la angla uzas, por komuniki, la principon «elvoki». La ĵus prezentita trivorto ja indikas al ni, ke temas pri io japana, pri la malsano «encefalito», kaj pri vakcino. Sed neniu finaĵo aŭ vorteto helpas kompreni, kiel tiuj tri konceptoj rilatas inter si. La apudmeto de la tri estas supozata sufiĉa por komuniki la signifon: tiun ili kune nur elvokas. Persono, kiu ne konas la temon, povas miskompreni. Fakte, tiu estas reala ekzemplo, kiun mi memoras el la tempo, kiam mi reviziis tradukojn en Monda Organizo pri Sano. La tradukisto miskomprenis la anglaĵon kiel signifantan ‘japana encefalit-vakcino’, t.e. vakcino produktata en Japanio kontraŭ ĉiuj formoj de la malsano ‘encefalito’, dum temis pri vakcino produktata ie ajn kontraŭ la siaspeca malsano nomita ‘japana encefalito’.

Multokaze, kiam la angla kontentiĝas per elvoko, la franca postulas plenan precizecon. La sola maniero francigi la ĉi-supran esprimon estas: vaccin contre l’encéphalite japonaise. La rilatoj inter la vortoj estas klare montritaj. La franca uzas ĉiujn eblajn rimedojn por sendubigi. Alia karakterizo ĝia estas, ke ĝi ne facile adjektivigas. Dum la angla donas adjektivan funkcion al substantivo per simpla antaŭmeto, kaj esperanto per -a, la franca estas senrimeda tiurilate: ĝi devas uzi substantivojn. Kelkfoje ĝi sukcesas, en tiaj esprimoj, uzi adjektivon, sed ofte tiu havas alian radikon ol la samsenca substantivo, kaj enmeto de prepozicieca prefikso estas postulata: flavfebra vakcino estas, en la franca, vaccin antiamaril, en kiu la prefikso anti transprenas la funkcion de la prepozicio contre en la sinonima esprimo vaccin contre la fièvre jaune.

Kaj kio pri esperanto? La normala formo estas japan-encefalita vakcino. (Se temus pri vakcino produktata en Japanio kontraŭ ĉiuj encefalitoj, oni dirus japana encefalit-vakcino). Estas interese vidi, ke esperanto uzas la tri vortojn en la sama ordo, kiel la angla, kaj ke, samkiel tiulingve, ĝi ne bezonas enŝovi prepozicion. Sed ĝi sukcesas eviti la malprecizecon karakterizan pri la ŝekspira lingvo. Ĝi ne klarigas ĉion kiel la franca: ĝi fidas la intelekton de la leganto aŭ aŭdanto: se oni parolas pri malsano kaj vakcino, la lingvouzanto deduktos mem, sen plia precizigo, ke la vakcino utilas por protekti kontraŭ la malsano. Kontraste al la franca, ĝi do pli elvokas ol difinas. Sed kontraste al la angla, ĝi precizigas la rilatojn inter la vortoj: oni tuj scias, kio estas japana, ĉu la vakcino, ĉu la encefalito. Oni povus diri, ke la angla plene fidas la kuntekston aŭ la sciojn de la alkomunikato, ke la franca plene malfidas ilin, kaj ke esperanto fidas, ne la sciojn, sed la inteligenton: la kapablon dedukti.

Bele ekzempligas ĉi-lastan trajton la tabelvorta sistemo. Esperanto fidas, ke, egale ĉu vi estas eskimo aŭ aŭstralia praloĝanto, se vi komprenis la rilaton inter kiu, kio, kiam kaj neniu, nenio, neniam, sufiĉas instrui al vi kie por ke vi ne risku diri, ke ‘en neniu loko’ vortiĝas per neniomnenia: normala homa inteligento universale kondukas nur al nenie por tiu signifo.