Выбрать главу

Funkciado de inteligento estas multe pli sennacia, kaj do tuthomara, ol enhavo de memoro. Unu el la aspektoj de komunikado, kia ĝin komprenas esperanto, estas strebado utili interpopole. Tial ĝi pli fidas inteligenton ol memoron.

Kaj pro tiu sama ĝenerala principo, kiu regas komunikadon nialingve, la ofte ripetata ideo, ke esperanto havu tiun aŭ tiun alian trajton, ĉar oni trovas ĝin en «la naciaj lingvoj» (fakte, ĝenerale temas nur pri kelkaj lingvoj aŭ pri nur unu lingvofamilio), miaopinie mistrafas: esperanto ne estas nacia lingvo, ne havas saman celon aŭ funkcion, ĝia kriterio de boneco do ne estos, kiagrade ĝi kapablas fari, kion faras nacilingvoj, sed kiagrade ĝi plenumas sian funkcion: esti peranto inter gentoj.

Bona lingvo, kiel sentata de la popolo

Kial esperanto plu ekzistas, kvankam ĝi historie havis pli da ŝancoj morti ol vivi (vd tiurilate mian ĉe-uneskan paroladon Veti pri esperanto, reproduktitan en Esperanto, 1987, januaro)? Ĉar konstante venis kaj plu venas al ĝi homoj, kiuj ĝin tiom admiras kaj amas, ke ili dediĉas al ĝia disflorado gigantan energion. Indas demandi sin, kio, en ĝi, tiagrade logas.

Mi estas konvinkita, ke la ĉefa faktoro estas la natura fekundeco de la sistemo. Simplegaj rimedoj produktas nekredeble altan esprimpovon. La lingvo rapide sentiĝas riĉa; fakte, jam post nur kelkaj lecionoj, la lernantoj spertas ion neatenditan, kaj entuziasmigan: ili kapablas kompreni kaj formi belajn, amuzajn aŭ trafajn esprimojn, kiujn ili ne povas facile vortigi en sia propra lingvo.

Krome, ili sentas sin respektataj. Aliaj fremdlingvoj abundas je arbitraj reguloj, kiuj estas kvazaŭ la kapricaj decidoj de diktatoro elpensinta pli malpli sadisman manieron omaĝi al lia potenco. Nenio simila trafas ilin en esperanto.

La plej bona metodo sentigi sian potencon ja estas devigi la malsuperulon fari ion sensencan, kion li faras nur, ĉar li ne povas eskapi. Se mastro devigas sklavon rampi kaj leki liajn piedojn, tio estas maniero proklami al la vidantoj, kaj al la sklavo mem: «Rigardu, kiel potenca mi estas!» La sklavo enkore furiozas, la ĉeestantoj sentas egan timon kaj malamon, sed neniu povas fari ion ajn: la mastro superfortas.

Nu, kiam mi parolas angle, mi devas, por esprimi tiel simplan ideon kiel ‘la infanoj povos …’, obei la arbitrajn kapricojn de lingva diktatoro. Se ni konsiderus nur la elementojn necesajn por interkompreniĝi, mi povus apliki la normalajn regulojn de la lingvo kaj diri the childs will can. Sed la anglalingvaj nacioj sukcesas devigi min sekvi arbitrajn sensencaĵojn, kiuj kontribuas nenion al glata komunikado, sed multon al malegaleco inter ni. Mi ne rajtas apliki la normalan manieron formi pluralon per aldono de -s. Mi devas diri children. Kial? La respondo al tio – kiel scias ĉiu lingvoinstruisto, ĉar infanoj estas konsekvencaj kaj malfacile kredas je sensencaj reguloj, do ili demandas: kial? – povas esti nur: «ĉar estas tiel», alivorte: ne estas racia kaŭzo, nur ke tiu gento trudas al ni siajn absurdajn kutimojn. Krome, kvankam la normala vorto signifanta ‘povi’ estas can, kaj la normala maniero uzi verbon os-tempe estas meti antaŭ ĝin la vorton will, mi ne rajtas ĉi-kaze agi konsekvence, normale, mi devas uzi alian verbon, ĉar can, ‘povi’, ne havas os-tempon en la angla. Mi devos serĉi alian vojon kaj uzi ekzemple esprimon kiel will be able to.

Nur ĉar la popoloj ne kuraĝas fronti la veron, ili ne rimarkas, ke obei tiajn absurdaĵojn ĉe internacia komunikado estas sklavi antaŭ mastro, kies piedon oni iras leki, se li tion ordonas. Ke mi prenis ekzemplon el la angla, havas neniun specialan signifon. Kiam la franca estis internacia komunikilo, la situacio perfekte similis, kaj ĝi similus, kia ajn la etna lingvo interpopole uzata.

Pri ĉio ĉi ne klare konscias la personoj, kiuj enskribiĝis ĉe esperanto-kurso, aŭ kiuj hejme solaj lernas mem. Sed ili sentas, ke tiu lingvo respektas ilin, kiel neniu lernita fremdlingvo tion faris antaŭe. Anstataŭ pleni je stumbligaj malhelpiloj, humilige, ĝi ĉiurimede favoras komunikadon: ĝi konformas kun la naturaj emoj, ĝi konsekvence stimulas la liberigan aplikon de la principo, kiu regas spontanan sin-esprimon: inklino ĝeneraligi ĉiun strukturon, ĉiun lernitan regulon gramatikan aŭ vortfaran. En ĝi, post la unua periodo de familiariĝo, oni sentas sin hejme.

Tiu plaĉa sento baziĝas sur la fakto, ke, post la komenca etapo, esperanto konstante pli invitas dedukti ol uzi la memoron. Tio miaopinie estas tre grava, ĉar fidi la inteligenton de la aliuloj estas multe pli respekta, estima al ili, ol devigi ilin ĉerpi elmemore. Memoron havas bestoj, sed lingvan inteligenton nur homoj posedas. Tial mi kredas, ke la fenomeno esperanto ege superas la sferon de lingvoj. Temas pri renverso en la socipolitikaj kaj ĝenerale homaj rilatoj, kiujn esperanto igas pli kontentigaj praktike, sed ankaŭ morale kaj psikologie. La kaŝita mesaĝo de esperanto estas, ke bona konduto baziĝu, ne sur aŭtoritato, sed sur konsekvenca apliko de libere akceptitaj reguloj. Se tion vi komprenos, vi ne plu miros, ke ĝi elvokas tian akran reziston. Nia bona lingvo atakas la radikojn de multjarmilaj kutimoj. Prave, miaopinie, oni vidos en ĝi mutacion.

Mutacio

Oni nomas mutacio la fenomenon, ke jen aperas nova speco de vivaĵoj kapabla teni sin viva kaj disflori kiel speco. Kiel vi scias, laŭ la nun plej ĝenerale akceptita hipotezo pri la apero de la homoj, vivis estaĵoj pli malpli simiecaj, kaj foje okazis mutacio kaj prahomo ekekzistis. Kiam la simieca patrino rigardis tiun novnaskiton, ŝi certe ne fieris: ĝi ja estis videble fuŝo. Mankis al ĝi la harprotekto sur la tuta korpo, kaj ĝiaj aliaj mankoj konfirmiĝis pli kaj pli, laŭgrade, kiel la tempo pasis. Ĝi kapablis fari nenion, kion la aliaj bestoj faras ĝiaaĝe. Ke tiu strangaĵo plu vivis, estas miraklo. Eble la kvazaŭ-simiino ĝin amis kun escepta intenso: malfortuloj kortuŝas koron patrinan.

Por la aliaj bestoj, tiu fuŝito certe estis precipe ridinda. Kiam – ege malfrue – ĝi komencis paŝi, ĝi estis speciale mallerta kaj rigida. Ĝi provis antaŭeniri nur dupiede, sed pro tiu malsaĝa ambicio, ĝi konstante falis. Ju pli ĝi kreskis, des pli evidentis ĝiaj mankoj: ĝi havas nek la forton de urso, nek la rapidon de cervo, nek serpentan venenon, nek lertecon simian. Nenion ĝi havis por defendi sin en mondo por ĝi ege danĝera. Kun la timo, kiun tia situo vekis, ĝi povis vivi nur disvolvante sian intelekton.

Sed dank’ al tio, ĝi kapablis elturni sin el situacioj, ĉe kiuj la aliaj estis senhelpaj. Eble kelkaj bestoj tion rimarkis, kaj al ilia mokado kaj sento supereca aldoniĝis ia respekta timo: la strangaj, neatendeblaj reagoj de la fuŝito tro ofte taŭge efikis …

Simile impresas al mi esperanto. La lingvokreemo de la homaro produktis ĉiajn komunikilojn, sed neniam iun kompareblan al tiu ĉi. La aliaj lingvoj – se tiel diri (kiel vi rimarkas, mi nun parolas laŭ la maniero de la dekstra cerbo: mi celas, ne analizi rigore, nur sentigi) – la aliaj lingvoj, do, rigardis ĝin, kaj ofte plu rigardas ĝin, de tre alte: «mankas al ĝi tio, kaj tio, kaj tio ĉi», ili diras inter si, nekonscie elektante, por la komparo, nur la trajtojn, per kiuj ili superas, kaj tute ne rimarkante la grandiozan superecon multflankan de la mutaciulo.

Tiun plibonecon ili ne konscias, sed sub la sojlo de la konscio ili observis ĝin, aŭ ĝin deduktis, kaj ĝi ilin timigas. Tiel sendube klariĝas la facileco, kun kiu psikologia esploro evidentigas la intervenon de angoro en la reagoj de multaj al esperanto, kiel mi demonstris aliloke («Psikologiaj reagoj al esperanto», Esperanto-dokumentoj, n-ro 26 E, Roterdamo: UEA, 1988).