Выбрать главу

Kiam okazas mutacio, ne nur unu nova speco naskiĝas, sed pluraj, kuzaj, kiuj post iu tempo montriĝos sterilaj: altaj kvalitoj necesas por pluvivi. Ni scias, ke pluraj kvazaŭhomaj specoj ekzistis iutempe sed ili ne havis idojn dum sufiĉe longa tempo por stabiliĝi kiel sukcesinta speco. Tiun leĝon naturo obeis ankaŭ, kiam ĝi naskis la intergentan lingvon. Volapük, Ido, Occidental, Latino sine flexione, Interlingua, Neo, ktp estas la kuzoj, kiuj iom sukcesis. Kiam la tempo maturiĝis por mutacio, ŝajnas, ke Naturo naskas fekunde por certigi, ke vivos la plej altnivela. Nur rivaleco kaj konkuro praktik-terene ja povas havigi al la planedo produkton kun supera kvalito.

Pri la rezulto de la lingva konkuro ne estas iu dubo: esperanto montriĝis la plej bona.

Al kio ŝuldiĝas ĝia pliboneco? Rilate al Volapük, kiun ankaŭ karakterizas prefero al inteligento super memoro, temas pri la fakto, ke nia bona lingvo estas pli respekta kaj pli demokratia. Respekta: la aspekto de la devenvortoj estas en esperanto, kontraste al Volapük, ĝenerale rekonebla; Zamenhof adaptis ilin al la bezonoj de la lingvo, sed ne misformis ilian vizaĝon: li tenis sin respekte al ili; simile, en la konstruo de la frazo, Zamenhof lasas al la lingvano multe pli da libereco ol Schleyer: li respektas lin aŭ ŝin. Demokratia: ne la aŭtoro aŭ iu komitato efektive prizorgas la evoluon, aŭ decidas pri dubaj punktoj, sed anonima uzado, t.e. kolektiva akcepto aŭ malakcepto de novaj formoj, kiujn iu ajn rajtas proponi.

Rilate al la aliaj kuzoj, la pliboneco kuŝas en du trajtoj. Unue, esperanto pli atentas la postulojn de tutmondismo, dum tiuj rivaloj estas kvazaŭ ekskluzive okcidentaj. Due, kaj precipe, ĝi pli fidas inteligenton ol memoron (komparu la tabelvortojn kun iliaj samsencaĵoj en Ido).

Dirante, ke esperanto pli fidas inteligenton ol memoron, mi esprimis min ne tute prave. Temas ja pri ia nekonscia inteligento, kiun eble estus pli trafe nomi refleksa dedukt-kapablo. Ne kompreneblus la derivitaj vortoj aŭ la -u en ĉu ni iru? (tute ordinara esprimo, kiu ne havas ekzaktan samsencaĵon en la franca kaj en multaj aliaj lingvoj), se ne ekzistus nia kapablo dedukti. Sed dedukti, se tiel diri, instinkte, ne per longa intelekta procezo, nur en unu sekundero. Kaj jen, indulgu min pliafoje, mi nun faros al vi kurseton pri psikolingviko.

3. Natura sin-esprimado

Emo ĝeneraligi tuj post asimilado

Kio ebligas dedukti tiel rapide? Mensa refleksa agado, kiun la svisa psikologo Piaget siatempe nomis ĝeneraliga asimilado. Oni asimilas elementon, kaj tuj ĝeneraligas ĝian uzon, ekster la kampo de la jam akiritaj scioj kaj sperto. Nu, la interesa punkto estas, ke tio estas la natura sistemo lingve komuniki. Per natura mi celas: kion spontane faras nia cerbo, kiam ne intervenas eksteraj influoj.

Kiel ni povas koni tiun naturan funkciadon? Observante la kazojn, kiam lingva esprimiĝo malkonformas kun la socia normo, ekzemple ĉe infanoj komencantaj paroli, ĉe fremduloj, kiuj provas komprenigi sin per lingvo neplene mastrata, ĉe homoj parolantaj dum kuracilo aŭ alia drogo (inkluzive alkoholajn) portempe malfortigas la kontrolilojn en la cerbo, ĉe homoj tuŝataj de forta emocio, tiel ke por ili pli gravas komuniki ol paroli laŭnorme, ktp. Studo pri la hezitoj de personoj, kiuj, parolante sian lingvon, ne tuj sukcesas vortigi sian penson, ankaŭ liveras indikojn pri la rolantaj mensaj procezoj. Eĉ analizoj pri la evoluo de lingvoj rivelas, kien kondukas la naturaj tendencoj de lingvouzado.

Tiuj esploroj montras, ke la ĉefa faktoro en natura sin-esprimo estas ĝeneraliga asimilado. Mi memoras ĉinan infanon, kiu klare prononcis wo bu you, ‘mi ne havas’, dum la ĝusta formo estus wo meiyou: nia ne preskaŭ ĉiam tradukiĝas per bu en la ĉina, sed, pro stranga escepto, antaŭ you, ‘havi’, oni devas diri mei. Tiu eta ĉino ĝeneraligis la asimilitan ne-signon. Alia ekzemplo: s-ino Bormann citis al mi germanan infanon, al kiu oni demandis «Bist du müde?», ‘ĉu vi estas laca?’, kaj kiu respondis: «ich bist nicht müde», ‘mi ne estas laca’. Anstataŭ modifi la verboformon laŭ la pronomo (la ĝusta frazo estus ich bin nicht müde), ĝi ĝeneraligis la duapersonan.

Simile, mi foje aŭdis anglan infanon diri he comed, ‘li venis’, anstataŭ la ĝusta, neregula, he came (ĉe la plimulto el la verboj, la pasinta tempo esprimiĝas per la finaĵo -ed en la angla). Konfirmon, ke tiel parolas anglaj infanoj mi ĵus trovis en romano, en kiu dekjara Darren Wilkes diras She never seed me, ‘ŝi neniam vidis min’ (li uzas seed anstataŭ la ĝusta formo saw) kaj Only she never knowed, ‘sed ŝi neniam sciis’ (knowed anstataŭ knew) (P. D. James, A taste for death, New York: Alfred A. Knopf, 1988, p. 402). Klare, temas pri plej natura tendenco.

Tre ofte, ĉe fremdlingvano, post-asimila ĝeneraligo montriĝas pli forta ol la strukturoj de la gepatra lingvo. Por esprimi la ideon ‘se mi havus’, la plimulto el la anglalingvaj lernantoj de la franca spontane diras si j’aurais, kiel ĉiuj francaj infanoj, dum rekta traduko el la angla if I had kondukus al la ĝusta formo si j’avais. Simile, mi notis ĉe (neesperantista) anglalingvano parolanta france la formon s’il viendra, ‘se li venos’ (laŭvorte, angle, if he will come), kvankam rekta traduko el lia nacilingvo produktus la ĝustan s’il vient (angle if he comes). En tiuj du kazoj, aperas en la franca formoj malĝustaj, kiuj estus ankaŭ eraraj en la gepatra lingvo, sed kiuj estus ĝustaj en esperanto: nia lingvo sekvas pli proksime la naturan funkciadon de esprimiĝo ol la plimulto el la etnaj.

Asimilado ĝeneraliga okazas ne nur ĉe gramatiko, sed ege ofte ankaŭ ĉe vortfarado. En la franca, al nia strukturo ne—ebla respondas oftege, sed ne ĉiam, la strukturo in—able (aŭ, se la unua konsonanto de la radiko estas lipa, im—able); la formo uzata por enŝovi la verban radikon estas tiu, kiun oni as-tempe uzas post vous, ‘vi’: ‘vi trinkas’ estas vous buvez, ‘netrinkebla’ do estos imbuvable. Sed estas multegaj esceptoj. Ekzemple, ‘neatingebla’ estas inaccessible, dum la normala maniero diri ‘vi atingas’ estas vous atteignez. Tamen, ĝeneraliga asimilado konstante influas, kaj oni ofte aŭdas la eraran formon inatteignable.

La franca vorto tradukanta nian farebla estas interesa, ĉar ĝi manifestas dufojan nekonscian aplikon de ĝeneraliga asimilado. Kiel ĉi-supre dirite, la verba formo nekonscie uzata por formi la able-adjektivojn estas tiu, kiun oni uzas as-tempe post vous: vous punissez, ‘vi punas’ → punissable, ‘punebla’, ‘puninda’. Sed tiu formo mem estas ligita al la is-tempa formo: malantaŭ vous punissez, ‘vi punas’ aŭ vous buvez, ‘vi trinkas’, kaŝiĝas vous punissiez, ‘vi punis’, kaj vous buviez, ‘vi trinkis’. Kiel konstante en la franca, troviĝas esceptoj. Por la verbo faire, ‘fari’, tiu regulo ne aplikiĝas. Oni diras vous faisiez, ‘vi faris’, sed vous faites, ‘vi faras’. La natura emo ĝeneraligi asimilaĵon estas tre forta: ne nur ĉiuj franclingvaj infanoj komence diras vous faisez, ‘vi faras’ (la ĝusta formo vous faites enradikiĝas nur post plurjara korektado), ne nur multaj fremdlingvanoj faras same, kiam ili parolas france, ne nur same faras multaj plenkreskaj franclingvanoj, kiam ebriaj aŭ sub influo de forta emocio, sed la oficiala lingvo fakte uzis tiun formon kiel bazon por la adjektivo ‘farebla’: faisable.