Выбрать главу

Eliza Orzeszkowa

La bona sinjorino

Tradukis Kabe

Je la mano kondukata de Janowa[1], la edzino de la masonisto, la etulo eniris en la belan salonon de sinjorino Evelino Krzycka[2] Timigita kaj ravita, ĝi trotetis per malgrandaj paŝoj sur la glitiga pargeto kaj estis preta — laŭ la cirkonstancoj — eksplodi per ploro aŭ per rido. Ĝiaj koralaj lipoj tremis kaj kuntiriĝis por ploro; la grandaj safiraj pupiloj brilis de miro kaj scivolo, la bele skulptitan frunton ĉirkaŭis densaj, densaj haroj de la koloro kaj brilo de malhela oro. Tio estis kvinjara knabino, tre bela. Apud la vastkorpa kaj forta virino, kiu kondukis ŝin, ŝi similis en sia perkala jupo, longa ĝis la tero, blankan papilion kun kunmetitaj flugiloj. Kelke da paŝoj de la sojlo ŝi ektremis de teruro kaj jam malfermis la buŝon por laŭta krio, sed subite la sento de timo cedis al ĝoja impreso: vivege elŝirante sian manon el la dika mano de Janowa kaj sidiĝante sur la pargeto, ŝi komencis krii ridante kaj karese: «Hundeto, hundeto!»

La unua renkonto, antaŭdiranta en la komenco katastrofon, ricevis tute amikan karakteron. La malgranda grifono, kiu sin ĵetis al la enirantoj kun akra kaj pepanta bojado, haltis antaŭ la infano, sidanta sur la planko, kaj komencis ĝin rigardi per paro da nigraj, brilantaj, inteligentaj okuloj. La infano dronigis en ĝiaj haroj, blankaj kaj longaj, siajn malgrandajn, ruĝajn manetojn. Sed en la sama momento super la du estaĵoj, koniĝantaj unu kun la alia, haltis virino ĉirkaŭ kvardekjara, brunulino ankoraŭ bela, alta kaj nigre vestita. La masonistino, klinita ĝis la planko, kisis ŝian blankan manon.

— Helka! Kial vi ne kisas la manon de la sinjorino! Oni rigardu ŝin! Ŝi ludas kun la hundo! Via sinjorina moŝto ne koleru! Ŝi estas ankoraŭ tiel malsaĝa!

Sed sinjorino Evelino tute ne intencis koleri. Kontraŭe, ŝiaj nigraj okuloj, plenaj de fajro kaj kora sentemo, kun admiro estis fiksitaj sur la vizaĝo de la infano, kiun Janowa levis al ŝi per sia dika mano. Helka havis nun larmojn en la safiraj pupiloj kaj per ambaŭ manoj sin tenis je la jupo de Janowa.

— Ni faris, via sinjorina moŝto, por la infano ĉion, kion ni povis, sed kompreneble ĉe malriĉaj homoj ŝi ne lernis la ĝentilecon… Nur nun Dio donacas al la orfo…

— Orfo! — ripetis kortuŝite sinjorino Evelino kaj, klinita super la infano, volis kredeble preni ĝin sur la brakojn. Sed subite ŝi reiris. Esprimo de kompato aperis sur ŝia vizaĝo.

— Mizera! Kiel ŝi estas vestita! — ekkriis ŝi — la jupo longa ĝis la tero… Ŝi ekridis.

— Kia dika ĉemizo! Kaj la haroj!… Ŝi havas belegajn harojn, sed ĉu oni plektas la harojn de tia infano!… Kiaj dikaj ŝuetoj kaj sen ŝtrumpoj.

Ŝi rektigis sin, tuŝis per la fingro arĝentan sonorilon, ĉe kies akra longa sono Helka ekridis, kaj Janowa larĝe malfermis la okulojn.

— Fraŭlinon Czernicka[3] — diris ŝi mallonge al la lakeo, aperanta en la pordo. Post unu momento, per rapidaj paŝoj eniris virino tridekjara, vestita per malvasta vesto, alta, malgrasa, kun malbela kaj velkinta vizaĝo, kun korve nigraj haroj, kunigitaj post la kapo per testuda kombilo. De la sojlo ŝiaj vivaj okuloj ĵetis sur la masonistinon kaj la alkondukitan infanon nuban rigardon, sed kiam ŝi proksimiĝis al sia sinjorino, sereniĝis ŝia rigardo, kaj sur la mallarĝaj, velkintaj lipoj aperis humila kaj flatema rideto. Sinjorino Evelino ekscitite sin turnis al ŝi.

— Mia kara Czernicka, jen la infano, pri kiu mi parolis kun vi hieraŭ. Rigardu! Kiaj trajtoj… kia delikateco de la vizaĝkoloro… kaj la okuloj… la haroj… se ŝi nur iom grasiĝus kaj akirus ruĝajn vangojn, oni povus prezenti ŝin al iu nova Rafaelo kiel modelon por Kerubo… Kaj krom tio orfino!… Vi scias, kiel mi trovis ŝin ĉe tiuj bonkoraj homoj, en tiel malgaja loĝejo… malseka, malluma… Ŝi ekbrilis tie antaŭ miaj okuloj kiel perlo inter balaaĵoj… Dio sendis ŝin al mi… Sed, mia kara Czernicka, oni devas ŝin bani, kombi, vesti… Mi petas vin, post unu, post du horoj, ne pli malfrue, la infano devos havi tute alian aspekton.

Czernicka ridetis agrable, kun admiro krucis la manojn sur la brusto kaj balancis la kapon, por rapide jesigi ĉion, kion diris ŝia sinjorino. Sinjorino Evelino estis en plej bona humoro. Bonhumora ankaŭ fariĝis la servistino, kiu antaŭ momento eniris malgaja kaj nuba. Kiel antaŭe Helka antaŭ la hundo, tiel nun ŝi sidiĝis sur la planko antaŭ Helka kaj komencis babili, imitante la pepadon de la infano. Poste kun granda peno, zorge kaŝita, ŝi kaptis Helkan sur siajn sekajn, energiajn brakojn, levis la knabineton de la planko, alpremis al la brusto kaj elportis ŝin el la salono, kovrante ŝian vizaĝon per bruaj kisoj. Sinjorino Evelino, radianta kaj apenaŭ haltiganta la larmojn de la kortuŝo, parolis ankoraŭ iom kun Janowa. La masonistino, kuraĝigita de la ekstrema boneco de la sinjorino kaj ankaŭ kortuŝita, ploris kaj duan fojon rakontis la historion de Helka, orfino de ŝia parenco, same kiel ŝia edzo, masonisto, kiu mortis, falinte de trabaĵo; baldaŭ poste mortis de la ĥolero lia edzino, la patrino de Helka. Orfino sen patro kaj sen patrino! Ambaŭ virinoj, la vidvino de riĉa sinjoro kaj la edzino de masonisto, estis kortuŝitaj ĝis larmoj ĉe la sono de ĉi tiu vorto. Sinjorino Evelino tre laŭdis la kristanan kompaton de Janowa kaj de ŝia edzo, kiuj donis ĉe si ŝirmon al la mizera kaj tiel bela infano. Janowa, glorante la bonkorecon de sinjorino Evelino, akceptanta la infanon sub sian zorgon, frotis ĝis sanga koloro per la maniko de sia brila lana kaftano la vangojn, jam sen tio ruĝajn. Fine la masonistino falus antaŭ sinjorino Evelino sur la genuojn por kisi la randon de ŝia vesto, se sinjorino Evelino ne haltigus ŝin per la vortoj, ke nur antaŭ Dio oni devas fali sur la genuojn; poste ŝi petis la masonistinon, ke ŝi akceptu kelke da rubloj por aĉeti bombonojn por la infanoj. Nun Janowa ekridis tra la larmoj krude kaj gaje.

— Mi donos al ili bombonojn! — ekkriis ŝi — ĉu ili estas sinjoraj infanoj, ĉu ili bezonas bombonojn! Se via sinjorina moŝto estas tiel favora por ni, mi aĉetos por Wicek[4] ŝuojn kaj por Marylka kaj Kasia[5] kaptukojn…

Fine ili adiaŭis unu la alian. Janowa, revenante hejmen, eble dudek fojojn haltis sur la stratoj de la urbo, glorante al dudek personoj la anĝelan bonecon kaj kompaton de sinjorino Evelino. Sinjorino Evelino, post la foriro de Janowa, duonkuŝiĝis sur la kanapo kaj apogis sur la bela mano la frunton, vualitan per sopira kaj samtempe agrabla medito. Pri kio ŝi pensis? Kredeble pri tio, ke Dio, senlime bona, sendis sur la malluman kaj malvarman vojon de ŝia vivo varman kaj helan sunan radion… Tia radio devis esti de nun por ŝi la bela orfino, okaze trovita hieraŭ kaj hodiaŭ adoptita kiel filino… Ho, kiel ŝi amos ĉi tiun infanon! Ŝi sentas tion per la pli rapida spirado de sia brusto, per la ondado la vivo kaj juneco, kiu, ŝajnas, subite plenigis ŝian tutan estaĵon kaj kvazaŭ plenblovis la koron. Tiel malplene kaj enue estis al ŝi en la mondo, ŝi sentis sin tiel sola, tia tomba malvarmo jam ĉirkaŭis ŝin! Ŝi jam estis rigidiĝonta, jam proksimiĝis la maljuneco, morta apatio aŭ malluma melankolio jam minacis ŝin, kiam Dio Zorganto pruvis ankoraŭ unu fojon, ke li gardas, ke eĉ en plej profunda malfeliĉo oni ne devas perdi la konfidon al ĉi tiu gardo… Czernicka nur rapide purigu kaj vestu la anĝeleton…

La medito de sinjorino Evelino estis interrompata de du vilaj piedetoj, kiuj grimpante sur ŝiajn genuojn, implikiĝis en la puntoj de ŝia vesto kaj per akraj ungegoj atingis ŝian manon. Vekita, ŝi skuiĝis kaj per kolera gesto forpuŝis de si la trudeman hundon. Li komprenis ŝian koleron kiel gajan ŝercon. Tro longe li estis amata, por facile ekkredi la repuŝon. Li ĝoje pepis kaj ree per la vilaj piedoj ŝiris ia puntojn kaj gratis la atlasan manon de sia sinjorino. Sed tiun ĉi fojon ŝi salte leviĝis de la kanapo kaj sonorigis.

— Fraŭlinon Czernicka! — ŝi diris al la aperanta lakeo.

вернуться

1

Voĉlegu Janova (la nomformo signifas «edzino de Jan», samkiel Orzeszkowa [oĵeŝkova] signifas «edzino de Orzeszko» [oĵeŝko]).

вернуться

2

Voĉlegu Kricka (fakte, la pola nomo en la originalo estas Krzycka, prononcata [kŝicka]).

вернуться

3

Voĉlegu Ĉernicka.

вернуться

4

Voĉlegu Vicek.

вернуться

5

Voĉlegu Marilka kaj Kasja.