Выбрать главу

Kaj la servistino aperis, tenante longan botelon ornamitan de papera vinberfolio.

Li plenigis du malgrandajn glasojn.

— Gustumu ĝin, patrino, bonega ĝi estas.

Kaj la kamparanino eltrinkis tre malrapide, per malgrandaj glutoj, por ke daŭru la plezuro.

Post kiam ŝi malplenigis sian glason ĝis la lasta guto, ŝi deklaris:

— Ha jes, tio estas vere bongustega.

Si ne estis finparolinta, kiam Ĉicot verŝis al ŝi duan glason. Si volis rifuzi sed estis tro malfrue, kaj ŝi longe ĝin gustumis same kiel la unuan.

Li tiam volis ke ŝi akceptu trian verŝon, sed ŝi kontraŭstaris. Li insistis:

— Tio estas ja lakto, vidu: mi trinkas dek, dek du glasojn, sen embaraso. Ĝi fluas same kiel sukero. Ĝenas nek la ventron, nek la kapon; ŝajnas ke ĝi vaporiĝas sur la lango. Ekzistas nenio pli bona por la sano.

Ĉar ŝi vere ĝin deziris, ŝi cedis sed trinkis nur la duonon de la glaso.

Tiam Ĉicot ekkriis en ardo subita kaj bonkoreca:

— Nu, ĝi plaĉas al vi, ĉu ne? Mi nun donos al vi malgrandan barelon, nur celante montri al vi ke ni daŭre estas amika paro.

La kamparanino ne diris ne kaj ŝi foriris iomete kapturnita.

En la posta tago, la gastejestro eniris en la korton de patrino Magloire kaj tiris el la fundo de sia veturilo malgrandan barelon ĉirkaŭitan de fera ringo. Kaj tuj, por pruvi ke estas ja la sama superbrando li insiste petis ŝin gustumi la enhavon; kaj post kiam ili ambaŭ ankoraŭ trinkis po tri glasoj, li deklaris forirante:

— Kaj vi scias, kiam restos neniom, restos ja ankoraŭ iomego; ne ĝenu vin. Mi ne estas avara je tio. Ju pli frue ĝi estos finita, des pli feliĉa mi estos.

Kaj li resupreniris en sian veturilon.

Li revenis kvar tagojn poste. La maljunulino sidis antaŭ sia pordo, okupata per pantranĉado por pretigi la supon.

Li alproksimiĝis, diris al ŝi bonan tagon, parolis sub ŝia nazo por flari ŝian spiron. Li perceptis alkoholan bloveton. Tiam lia vizaĝo ekradiis.

— Vi ja bonvolos regali min per glaso da superbrando? li diris.

Kaj ili kunfrapetis la glasojn du- aŭ trifoje.

Sed baldaŭ disvastiĝis en la regiono la novaĵo, ke patrino Magloire ebriiĝas sola. Oni relevis ŝin, jen en ŝia kuirejo, jen en ŝia korto, jen sur la vojetoj de la ĉirkaŭaĵo, kaj oni devis reporti ŝin hejmen, senmovan, kiel kadavron.

Ĉicot ne plu vizitis ŝin, kaj kiam oni parolis al li pri la kamparanino, li murmuris kun malgaja vizaĝo:

— Ĉu ne estas terure, je ŝia aĝo, ke ŝi ekhavis tiun kutimon? Vidu, kiam oni maljuniĝas, perdiĝas la prudento. Tio finfine kaŭzos al ŝi malbonaĵon!

Tio efektive kaŭzis al ŝi malbonaĵon. Ŝi mortis en la posta vintro ĉe Kristnasko, falinte pro ebrio en la neĝon. Kaj mastro Ĉicot heredis la bienon deklarante:

— Kompatindulino, se ŝi ne estus komencinta drinkadi, ŝi certe povus vivi ankoraŭ dek jarojn.