Выбрать главу

La Spirito tiamaniere estas la artisto por sia propra korpo, tajlita de li, por tiel diri, laŭ liaj bezonoj kaj por la manifestado de liaj inklinoj.

Tiamaniere la korpa perfekteco de la progresintaj rasoj ne estas produkto de distingiĝaj kreadoj, sed rezultado de la spirita laboro, kiu perfektigas la materian envolvaĵon, laŭmezure kiel la kapabloj disvolviĝas.

Laŭ natura konsekvenco de ĉi tiu principo, la moralaj inklinoj de la Spirito devas ŝanĝi la kvalitojn de la sango, doni al ĝi pli aŭ malpli grandan aktivecon, kaŭzi pli-malpli grandan sekrecion de galo aŭ de iaj likvaĵoj. Tiel estas ekzemple, ke la buŝo de glutemulo pleniĝas de salivo antaŭ apetitiga manĝaĵo.

Vere ne manĝaĵo povas eksciti la gustuman organon, ĉar ĉi tiu ne havas kontakton kun ĝi; la Spirito do, kies sentemo estas vekita, agas ja sur tiun organon per sia penso, dum alia persono restos indiferenta ĉe la vido de la sama frandaĵo. Ankoraŭ pro tiu motivo la sentema persono facile versas larmojn. Ne estas la abundo de ĉi tiuj, kiu donas sentem on al la Spirito, sed ties sentemo kaŭzas ja la abundan sekrecion de larmoj. Sub regado de sentokapablo la organismo sin kondiĉas () al la normala inklino de la Spirito, sammaniere kiel ĝi sin kondiĉas al la inklino de la glutema Spirito.

Laŭ tiu sinsekvo de ideoj, oni komprenas, ke kolerema Spirito emas stimuli galhumoran temperamenton, el kio rezultas, ke homo ne estas kolerema pro tio, ke li estas galhumora, sed male li estas galhumora, ĉar li estas korelema. Tio sama okazas rilate al ĉiuj aliaj instinktaj inklinoj: maldiligenta kaj malforta tenos sian organismon en atonia stato rilata al sia karaktero, dum aktiva kaj energia homo donos al sia sango kaj al siaj nervoj kvalitojn tute kontraŭajn. La ago de la Spirito sur la korpon estas tiel evidenta, ke ni ne malofte vidas gravajn organajn malordojn okazi post fortaj moralaj emocioj.

La vulgara esprimo: — La emocio aliigis lian sangon — ne estas tiel senigita je senco, kiel oni povus supozi. Nu, kio alia povus aliigi la sangon, ol la moralaj inklinoj de la Spiritoj?

() La aŭtoro skribis s'est appropriй (p. 93, 4-a eldono,

Parizo, 1869), pro manko en tiu tempo, de verbo pli specifa

al la perfekta traduko de la ideo. Noto de la Eldonfako de BSF, en 1973.

Oni povas rekoni, almenaŭ parte, ke la temperamen- ton estigas la naturo de la Spirito, kiu estas kaŭzo, kaj ne efiko.

Kaj ni diris, ke ni rekonas nur parte, ĉar ekzistas okazoj, en kiuj la korpo evidente influas la morlajn kapablojn, kiel ekzemple ia morba aŭ nenormala stato estas efiko de eksteraj, neatenditaj kaŭzoj sendenpendaj de la Spirito, kiaj estas temperaturo, klimato, denaskaj korpaj difektoj, nedaŭra malsano ktp.

La moralaj kapabloj de la Spirito povas, en tiuj okazoj, ĉe liaj manifestiĝoj, esti afekciitaj de patologia stato, dum lia interna naturo restas ne modifita. Senkulp- igi sin de eraroj pro malforteco de la karno estas nenio alia ol sofismo por eviti respondecon.

La karno estas malforta nur pro tio, ke la Spirito estas malforta, kio inversigas la aferon, donante al li la respondecon pri ĉiuj liaj faroj. La karno senigita je penso kaj volo neniam povas superstari la Spiriton, kiu estas ja la pensanta estaĵo kun propra volo.

Estas ja la Spirito, kiu donas al la karno la kvalitojn, kiuj respondas al lia instinkto, same kiel la artisto donas al la materia verko la trajtaron de sia genieco. Liberiĝinte de la bestecaj instinktoj, li ellaboras korpon, kiu ne estas plu tirano de lia aspiro, por spiritigo de sia memo, kaj tiam la homo komencas manĝi por vivi kaj ne plu vivi por manĝi.

La morala respondeco pri la agoj en la vivo tamen restas netuŝita; sed la racio diras al ni, ke la sekvoj de tiu respondeco devas esti proporciaj al la intelekta dis- volviĝo de la Spirito. Tiel, ju pli klarmensa estos ĉi tiu, des malpli senkulpinda li fariĝos, ĉar el inteligento kaj morala sento naskiĝas la nocioj pri bono kaj malbono, pri justeco kaj maljusteco.

Ĉi tiu leĝo klarigas la malsukceson de la Medicino ĉe iaj kazoj. Ĉar temperamento estas efiko, kaj ne kaŭzo, ĉiu klopodo por ĝin modifi neniiĝas antaŭ la moralaj inklinoj de la Spirito, kiu kontraŭmetas al ĝi preterkons- cian reziston, kiu nuligas la terapeŭtikan agon. Sekve oni ja devas agi sur la komencan kaŭzon.

Donu, se vi povas, kuraĝon al poltrono, kaj vi tuj vidos ĉesigitaj la fiziologiajn efikojn de timo. Tio ankoraŭfoje pruvas la bezonon, kiun havas la kuracarto kalkuli je la spirita influo sur la organismojn.

(Revue Spirite, Marto 1869, p.65.)

Principoj de la Spiritisma Doktrino pri la estontaj punoj

La Spiritisma Doktrino rilate la estontajn punojn, ne baziĝas sur antaŭkonceptita teorio; ĝi ne estas sistemo anstataŭanta alian sistemon: pri ĉio ĝi sin apogas sur observoj, kaj ĉi tiuj ja donas al ĝi plenan aŭtoritaton. Neniu iam prezentis al si, ke la animoj post la morto troviĝos en tiaj aŭ tiaj kondiĉoj; estas ja tiuj samaj animoj foririntaj de sur la Tero, kiuj hodiaŭ venas al ni por inici nin en la misterojn de la estonta vivo, por priskribi al ni sian feliĉan aŭ malfeliĉan situacion, la impresojn, la transformiĝon per la morto de la korpo, unuvorte kompletigante la instruojn de la Kristo en tiu rilato.

Estas necese aserti, ke en ĉi tiu okazo la revelacioj ne venas de unu sola Spirito, kiu povus vidi aferojn de sia vidpunkto, sub unu sola aspekto, ankoraŭ regate de surteraj antaŭjuĝoj. Ankaŭ la revelacio ne estas ekskluzive donita al ia individuo, kiu povus konduki sin per ŝajnaĵoj aŭ per ia ekstaza vizio trompebla, kaj

tio multfoje estas nenio alia ol reflekso de ekzaltita

(*)

imagemo .

Temas ja pri sennombraj ekzemploj donitaj de Spiritoj el ĉiuj kategorioj, ekde tiuj plej altrangaj ĝis tiuj plej malaltklasaj, per tiom do aliaj helpantoj (mediumoj)

r) Vidu ĉap. VI, § 7, kaj "La Libron de la Spiritoj", §§ 443 kaj 444.

disaj tra la mondo, kaj tiel la revelacio ne estas privilegio de iu homo, ĉar ĉiuj povas provi ĝin kaj ob servi ĝin, ne devigante sin kredi laŭ kredo de aliulo.

Puna kodo de la estonta vivo

Spiritismo ne venas do kun sia aparta aŭtoritateco formuli kodon el fantazio; ĝia leĝo pri la estonteco de la animo, deduktita el observoj pri la fakto, povas resume konsisti el la sekvantaj punktoj:

a: La animo aŭ Spirito suferas en la spirita vivo la sekvojn de ĉiuj neperfektaĵoj, kiujn li ne sukcesis korekti en sia korpa vivo. Lia stato feliĉa aŭ malfeliĉa estas propra al lia grado da pureco aŭ malpureco.

a: La kompleta feliĉo ligiĝas al perfekteco, t.e. al la kompleta pureco de la Spirito. Ĉia neperfektaĵo estas siavice kaŭzo de sufero kaj de ĝuosenigo, same kiel ĉia akirita perfektaĵo estas fonto de ĝuo kaj mildigilo de suferoj.

a: Ne ekzistas ec unu neperfektaĵo de la animo, kiu ne kuntrenas pereigajn kaj neeviteblajn sekvojn, same kiel ne ekzistas nur unu bona kvalito, kiu ne estas fonto de ia plezuro.

Tiel la sumo de la punoj estas proporcia al tiu de la neperfektaĵoj, kiel la sumo de la plezuroj al tiuj de la kvalitoj.

La animo, kiu ekzemple havas dek neperfektaĵojn, pli multe suferas ol tiu havanta tri aŭ kvar; kaj kiam el tiuj dek neperfektaĵoj ne restos al ĝi pli ol duono aŭ kvarono, tiam ĝi malpli suferos.

Liberiĝinte de ĉiuj, tiam la animo estos tute feliĉa. Ankaŭ sur la Tero tiu, kiu havas multajn malsanojn, suferas pli ol tiu, kiu havas nur unu aŭ neniun. Pro la sama kialo, la animo posedanta dek perfektaĵojn havas pli da ĝuoj, ol alia malpli riĉa je bonaj kvalitoj.