Выбрать главу

Laŭ ĉi tiu doktrino, la universa fonto de inteligen- to, kiu liveras la homan animon, estas sendependa de Dio; ĝi ne estas ĝuste panteismo.

Panteismo ĝustadire konsideras la universan principon de vivo kaj de inteligento, kiel Dion mem. Dio estas samtempe Spirito kaj materio; ĉiuj estuloj, ĉiuj korpoj en la Naturo formas Dion, kies molekuloj kaj konsistigaj elemetoj ili estas; Dio estas la tuto de ĉiuj inteligentoj kunigitaj; ĉiu homo, estante parto de la tutaĵo, estas Dio mem; neniu supera kaj sendependa estulo regas la tutaĵon; la Universo estas grandega respubliko sen estro, aŭ prefere, kie ĉiu estas estro kun absoluta povo.

Kontraŭ ĉi tiu sistemo oni povas prezenti nombr- ajn opiniojn, el kiuj la ĉefaj estas la jenaj: se oni povas koncepti diecon sen senfina perfekto, oni demandas, kiel ia perfekta tuto povas esti formita el partoj tiel neper- fektaj, kun bezono progresi? Ĉar ĉiu parto estas submetita al la leĝo de progreso, ni konsentu, ke Dio mem devas progresi; kaj se Li konstante progresas, Li eble estis, en la origino de la tempoj, tre malperfekta.

Kaj kiel povas ia malperfekta estulo, formita el ideoj tiel malsamaj, koncepti leĝojn tiel harmoniajn, tiel admirind- ajn je unueco, saĝeco kaj antaŭzorgo, kiel tiuj regantaj la universon? Se ĉiuj animoj estas porcioj de Dio, ĉiuj kunhelpas por la leĝoj de la naturo; kiel do okazas, ke ili plendas senĉese kontraŭ tiuj leĝoj, kiujn ili mem faris? Unu teorio nur povas esti akceptata kiel vera, se gi kontentigas la racion kaj klarigas ĉiujn faktojn, kiujn 0i ampleksas; se nur unu fakto ĝin malkonfirmas, gi do jam ne enhavas la absolutan veron.

El la morala vidpunkto ankaŭ la konsekvencoj estas nelogikaj. Unue, kiel en la antaŭa sistemo, la animoj ensorbiĝas en la tuton kaj perdas sian individuecon. Se oni konsentas, laŭ la opinio de kelkaj panteistoj, ke la animoj konservas sian individuecon. Dio ne havus unikan volon, ĉar ĝi estus kuniĝo de miriadoj da malsamaj voloj.

Krom tio, ĉar ĉiu animo estas kompletiga parto de Dio, ĝi ne estas regata de ia supera povo; ĝi ne respondas por siaj bonaj aŭ malbonaj agoj; suverena, sen ia intereso praktiki bonon, ĝi senpune povas praktiki malbonon.

Cetere ĉi tiuj sistemoj ne kontentigas la homan racion nek la homan aspiron; el ili venas nesupereblaj malfacilaĵoj, ĉar ili estas senpovaj por solvi ciujn de- mandojn, kiujn ili efektive naskas. La homo do havas tri alternativojn: la nenion, la ensorbiĝon aŭ la indivi­duecon de la animo antaŭ kaj post la morto.

Al ĉi tiu lasta kredo nin ja pelas nerezisteble la logiko, kredo formanta la bazon de ĉiuj religioj, de kiam la mondo ekzistas.

Kaj se la logiko nin kondukas al la anima individueco, ĝi ankaŭ montras al ni ĉi tiun alian konsekvencon: la sorto de ĉiu animo devas dependi de siaj personaj kvalitoj, ĉar estus neracie konsenti, ke la neprogresinta animo de sovaĝulo, kiel tiu de la malica homo, estus sur la sama ni­velo de tiu de saĝulo, de tiu de bona homo. Laŭ la principoj de justeco, la animoj devas respondi por siaj agoj, sed por havi tiun respondecon, estas necese, ke ili estu liberaj elekti inter bono kaj malbono; sen libera volo ekzistas fatalo, kaj fatalo ne kunekzistus kun respondeco.

Ĉiuj religioj same akceptas la principon de feliĉo aŭ malfeliĉo de la animo post la morto, aŭ alivorte la estontajn punojn kaj ĝuojn, kiuj estas la doktrino pri ĉielo kaj infero ĉie trovata.

Ili esence diferencas en la naturo de tiuj punoj kaj ĝuoj,precipe per la kondiĉoj okazigantaj unujn kaj aliajn.

El tio venas la kontraŭantaj punktoj de fido kaŭzant- aj la malsamajn kultojn, kaj la devojn sinsekve trudatajn de ili por honori Dion kaj atingi per tiu rimedo ĉielon, kaj eviti inferon.

En sia origino, ĉiuj religioj devis esti rilataj al la grado da morala kaj intelekta disvolviĝo de la homoj: ĉi tiuj, tro materiiĝintaj por kompreni la meriton de la pure spiritaj aferoj, konsistigis la plimulton de la religiaj devoj en la plenumado de eksteraj formuloj.

Tre longe tiuj formuloj kontentigis ilian racion; sed poste, ĉar fariĝis lumo en ilia spirito, sentante la mal- plenon de tiuj formuloj, kiun la religio ne plenigis, ili ĝin forlasis kaj fariĝis filozofoj.

Se la religio, komence konforma al la limigitaj konoj de la homo, ĉiam estus akompaninta la progresan movon de la homa spirito, ne ekzistus nekreduloj, car en la propra naturo de la homo troviĝas la bezono kredi, kaj li kredos, se nur oni donos al li la spiritan panon harmonie kun liaj intelektaj bezonoj.

La homo volas scii, el kie li venis kaj kien li iras. Se oni montras al li celon, kiu ne respondas al liaj aspiroj nek al la ideo, kiun li faras pri Dio, nek al la pozitivaj donitaĵoj, kiujn la Scienco liveras al li; cetere se oni altrudas al li, ke li atingu sian aspiron, kondiĉojn, kies utilecon lia racio malkonfesas, li ĉion malakceptas; materialismo kaj panteismo ŝajnas al li pli raciaj, ĉar per ili almenaŭ oni rezonas kaj diskutas, kvankam false. Kaj prave, prefere false rezoni ol absolute ne rezoni.

Oni prezentu al la homo ian kondiĉe logikan estont- econ tute indan je la grandeco, justeco kaj boneco de Dio, tiam li forpelos materialismon kaj panteismon, kies malplenon li sentas en sia animo, kaj kiujn li akceptos pro manko de pli bona kredo.

Spiritismo donas ion pli bonan; jen kial ĝi estas tuj akceptata de ĉiuj turmentataj de dubo, de ĉiuj, kiuj ne trovas en la vulgaraj kredoj kaj filozofioj tion, kion ili serĉas. Spiritismo havas per si mem la logikon de rezono kaj la konfirmon de la faktoj, kaj tial oni senutile ĝin kontraŭbatalas.

La homo instinkte kredas al la estonteco, sed, ne posedante ĝis nun ian firman bazon por ĝin difini, lia imagpovo fantaziis la sistemojn, kiuj estigis la diversecon de kredoj. La Spiritisma Doktrino pri la estonteco — ne estante la imagverko pli-malpli arte konstruita, sed la rezultado de observado de la materiaj faktoj, kiuj hodiaŭ disfaldiĝas antaŭ nia vido — harmoniigos, kiel jam okazas, la diverĝajn aŭ ŝanĝiĝemajn opiniojn kaj grade faros pro forto de la aferoj la unuiĝon de kredoj pri tiu punkto, bazitan jam ne sur simplaj hipotezoj, sed sur certeco. Unueco de kredo rilate la estontan destinon de la animoj estos la unua punkto de kontakto de la diversaj kultoj, estos ja grandega paŝo por religia toleremo, kaj poste por la kompleta kunfandiĝo.

ĈAPITRO II

TIMO ANTAŬ LA MORTO

Kaŭzoj de la timo antaŭ la morto. Motivo, kial la spiritistoj ĝin ne timas

Kaŭzoj de la timo antaŭ la morto

Kiu ajn estas la grado de lia socia pozicio, ekde sia sovaĝeco, la homo havas la kunnaskitan senton pri la estonteco; la intuicio diras al li, ke la morto ne estas la lasta stadio de la ekzistado, kaj ke tiuj, pri kies perdo ni bedaŭras, ne estas ja perditaj por ĉiam.

La kredo al la senmorteco estas intuicia kaj multe pli ĝeneraliĝinta ol tiu al la nenio. Sed la plimulto de tiuj, kiuj kredas al la nenio, troviĝas antaŭ ni kvazaŭ poseditaj de granda amo al la surteraj aferoj kaj timantaj la morton! Kial?

Tiu timo estas rezultado de la saĝa Providenco kaj sekvo de la instinkto de memkonservado komuna al ĉiuj vivantaj estaĵoj. Gi estas necesa dum oni ne estas sufiĉe instruita pri la kondiĉoj de la estonta vivo, kiel kontraŭpezo de la inklino, kiu, sen tiu brido, igus nin pli frue forlasi la vivon kaj neglekti la surteran laboron, kiu devas servi al nia propra progreso.