Выбрать главу

Tiamaniere, ĉe la primitivaj popoloj la estonteco estas ia nepreciza intuicio, pli malfrue farinĝinta simpla espero kaj fine ia certeco nur malpliigita de la kaŝita alkroĉiĝo al la korpa vivo.

Laŭmezure kiel la homo plibone komprenas la estontan vivon, malpliiĝas la timo antaŭ la morto; post kiam klariĝas lia surtera misio, li trankvile, rezignacie kaj serene atendas ĝian finon. La certeco pri la estonta vivo donas alian direkton al liaj ideoj, alian celon al lia laboro; antaŭ tiu certeco ĉio ligiĝis al la estanteco; post ĝi ĉio al la estonteco, sen malŝato al la estanteco, ĉar li scias, ke tiu dependas de la bona aŭ malbona direkto donita al ĉi tiu.

La certeco renkonti siajn amikojn post la morto, restarigi la interrilatojn, kiujn li havis sur la Tero, ne perdi eĉ unu frukton de sia laboro, senĉese altiĝi en intelekto kaj perfekteco, donas al li paciencon por esperi kaj kuraĝon por elporti la nedaŭrajn surterajn laciĝojn. La solidareco inter vivantoj kaj mortintoj igas lin kompreni la solidarecon, kiu devas ekzisti sur la Tero, kie frateco kaj karitato de tiam havas celon kaj pravon de ekzisto, tiel en la nuneco, kiel en la estonteco.

Por liberiĝi de la timo antaŭ la morto, estas necese povi rigardi ĉi tiun el la vera vidpunkto, t.e. penetri per la penso en la spiritan mondon kaj fari pri ĝi ian ideon kiel eble plej ĝusta, kio evidentigas tian aŭ alian progreson de la enkarniĝinta Spirito kaj ties kapablon malligiĝi de la materio.

Ĉe la neprogresema Spirito la materia vivo superas la spiritan. Pro la ŝajnoj la homo ne distingas la vivon ekster la korpo, kvankam la reala vivo kuŝas en la animo; neniigita tiu, al li ĉio ŝajnas perdita, senespera.

Kontraŭe, se ni koncentrus la penson ne sur la korpon, sed sur la animon, fonton de la vivo, realan estaĵon, kiu ĉion postvivas, ni malpli bedaŭrus la perdon de la korpo, kiu prefere estas fonto de suferoj kaj doloroj. Sed por tio la homo bezonas ian forton haveblan nur en la maturaĝo.

La timo antaŭ la morto do venas de la nesufiĉa scio pri la estonta vivo, kvankam ĝi montras la bezonon vivi kaj teruron al tuta detruiĝo; ĝi ankaŭ stimulas la kaŝitan deziregon je la postvivado de la animo, vualitan ankaŭ per necerteco.

Tiu timo malpliiĝas laŭproporcie kiel la certeco pliiĝas, kaj malaperas, kiam ĉi tiu estas kompleta.

Jen estas la providenca flanko de la demando. Homon nesufiĉe instruitan, kies kompreno apenaŭ elportus la tre pozitivan kaj allogan perspektivon pri ia pli bona estont­eco, estus prudente ne ekblindigi per tia ideo, konsideran- te, ke per ĝi li povus neglekti la nunecon necesan por lia materia kaj intelkta progreso.

5. Tiu stato de la aferoj estas tenata kaj daŭrigata de kaŭzoj pure homaj, kiujn la progreso forigos. La unua el ili estas la aspekto per kiu oni kredigas la estontan vivon, aspekto, kiu povus kontentigi la malmulte pro- gresintajn intelektojn, sed kiu ne sukcesus kontentigi la instruitan intelekton de la saĝaj pensuloj. Tiel, ĉi tiuj diras: "Se oni prezentas al ni, kiel absolutajn veraĵojn, nur principojn kontraŭdiratajn de la logiko kaj de la pozitivaj elementoj de la Scienco, ili ne estas ja veraj." El tio venas la nekredemo de unuj kaj la duba kredemo de granda nombro da aliaj.

Por ili la estonta vivo estas ia nepreciza ideo, pli ĝuste ia probablaĵo ol absoluta certeco; ili kredas, ili deziras, ke ĝi estus tia, sed malgraŭ tio, ili ekkrias: "Kaj se ĝi ne estos tia! La nuno estas pozitiva; ni zorgu unue pri ĝi, ĉar la estonteco siavice venos"

Kaj cetere kio definitive estas la animo? — ili demandas. Ĉu ia punkto, ia atomo, ia fajrero, ia flamo? Kiel oni ĝin sentas, vidas aŭ perceptas? La animo ja ne ŝajnas al ili ia efektiva realaĵo, sed ia abstraktaĵo.

Iliaj karaj estuloj, reduktitaj al la stato de atomo, laŭ ilia pensmaniero, estas perditaj kaj ne plu havas antaŭ iliaj okuloj la ecojn, per kiuj ili fariĝis amataj de ili; ili ne kapablas kompreni la amon de fajrero nek tiun amon, kiun ni povas dediĉi al ĝi. Rilate al si mem, ili restas meze kontentaj pro la perspektivo, ke ili ŝanĝiĝos mem en monadojn. Tiamaniere, praviĝas ilia prefero por la pozitivismo de la surtera vivo, kiu posedas ion pli substancan.

Tre granda estas la nombro da homoj regataj de ĉi tiu penso.

6. Alia kaŭzo de alkroĉiĝo al la surteraj aferoj, eĉ ĉe tiuj plej firme kredantaj al la estonta vivo, estas la impreso el la instruo, kiun pri tiu vivo oni donas al ili ekde la infanaĝo. Ni konsentu, ke la bildo skizita de la religio, pri la afero, estas neniom alloga kaj ankoraŭ malpli konsola.

De unu flanko, tordiĝoj de estuloj kondamnitaj elpagi en torturoj kaj eternaj flamoj la pekojn faritajn en vivo nedaŭra kaj forpasema. Jarcentoj sekvas jarcent- ojn, kaj por tiaj malfeliĉuloj ne estas eĉ la konsolo de ia espero, kaj, kio estas pli kruela, la pento ne donas al ili profiton. Aliflanke, la malvigligitaj kaj afliktitaj animoj en la purgatorio atendas la intervenon de la vivantoj, kiuj preĝos aŭ igos preĝi por ili, nenion farante por progresi per sia propra klopodo.

Tiuj du kategorioj konsistigas la grandegan plimulton de la transtomba loĝantaro. Super ĝi troviĝas la klaso de la elektitoj, ĝuanta siavice la kontemplan beatecon por la tuta eterneco. Tiu eterna neutileco sendube pli prefer- inda ol la nenio, ne povas ne esti ia enua monotoneco. Guste tial oni vidas en la bildoj pri feliĉuloj anĝelajn figurojn, ĉe kiuj la enuo vidiĝas pli multe ol la vera feliĉo.

Tia stato kontentigas nek la aspirojn nek la instinktan ideon pri progreso, la solan, kiu montriĝas akordigebla kun la absoluta feliĉo. Estas malfacile kredi, ke, nur pro tio, ke li estas baptita, la malklera sovaĝulo — kun obtuza morala kompreno — estas sur la sama nivelo de homo atinginta, post longaj jaroj da laboro, la plej altan gradon da praktikaj scio kaj moraleco. Ankoraŭ malpli komprenebla estas ja la fakto, ke infano mortinta en frua aĝo, antaŭ ol havi konsciencon pri siaj faroj, ĝuu la samajn privilegiojn, pro nur ia ceremonio, kiun ĝia volo mem neniel partoprenis. Tiu rezonado ne povas ne mal- trankviligi la plej fervorajn kredantojn, kiom ajn malmulte ili meditas.

Se la estonta feliĉo ne dependas de la progresa surtera laboro, la facileco, kun kiu oni kredas akiri tian feliĉon per iaj eksteraj praktikoj, kaj la ebleco ĝin eĉ aĉeti per mono, sen regenerado de karaktero kaj moroj, plej multe valorigas la mondoĝuojn.

Pli ol unu kredanto konsideras, en sia interna tribunalo, ke, asekurante sian estontecon per la plenumo de certaj formuloj aŭ per postmortaj donacoj, kio ja senigas lin je nenio, estus necese trudi al si oferojn aŭ iujn ajn malagrablaĵojn por aliulo, ĉar ĉiu aparte sukcesas atingi la propran savon per sia laboro.

Sendube ne ĉiuj pensas tiamaniere, kaj ekzistas multaj kaj honoraj esceptoj; sed oni ne povas nei, ke tiele pensas la plimulto, precipe tiuj el la malmulte instruitaj hom- amasoj, kaj ke ilia ideo pri la feliĉo en alia mondo ne enhavas la estimon al la ĉi-mondaj havaĵoj, estimon, kiu ekscitas la egoismon.

Ni aldonu plu la cirkonstancon, ke ĉiuj kutimoj kontribuas por bedaŭri la perdon de la surtera vivo kaj timi la transiron de sur la Tero en la ĉielon. La morto estas ĉirkaŭata de funebraj ceremonioj, pli adekvataj por kaŭzi teruron ol por naski esperon. Se oni priskribas la morton, tion oni faras donante al ĝi abomenindan aspekton, sed neniam tiun de transira dormo; ĉiuj ĝiaj emblemoj memorigas pri detruado de la korpo, montrante ĝin terurega kaj senkarna; neniu prezentas la animon lumradie liberiĝanta el la surtera katenoj. La foriro al tiu pli feliĉa mondo estas akompanata nur de la lamentado de la postvivantoj, kvazaŭ ia grandega malfeliĉo atingas la forirantojn; al ĉi tiuj oni diras eternajn adiaŭojn, kvazaŭ oni neniam ilin revidos plu. En ilia nomo oni bedaŭras la perdon de la mondaj ĝuoj, kvazaŭ pli agrablajn ĝuojn ili ne renkontos en la transtombo. Kia malfeliĉo, ili diras, estas morti tiel juna, riĉa kaj feliĉa, kun la perspektivo de ia brila estonteco! La ideo pri ia pli bona estonteco apenaŭ tuŝas la penson, ĉar ĝi ne havas radikojn tie. Tiamaniere ĉio kontribuas por inspiri teruron antaŭ la morto, anstataŭ estigi esperon.