Выбрать главу

Kiel longe daŭros tia stato? Gis la momento, kiam lia volo fine venkita sin klinos premita de la konscienco- riproĉo, kaj kiam lia fiera frunto humiliĝos antaŭ la justaj Spiritoj kaj antaŭ siaj viktimoj pacigitaj.

Rimarku la profundan logikecon de la neŝanĝemaj leĝoj; kun ĝi la Spirito realigos tion, kion li skribis en tiu fiera komunikaĵo tiel klara, tiel senkonsole egoisma, komunikaĵo, kiun li donis al vi en la pasinta vendredo, redaktante ĝin per movo de sia propra volo.

Йraste

III

La homa justeco ne distingas individuojn, rilate la estulojn, kiujn ĝi punas; taksante la krimon per la krimo mem, ĝi sendistinge vundas la malrespektantojn, kaj la sama puno atingas la viktimon, sen konsidero al sekso, kia ajn estas ĝia edukiteco. Diversmaniere kondutas la dia justeco, kies punoj respondas al la progreso de la estuloj, al kiuj ili estas aplikataj. Sameco de krimoj efektive ne respondas al individua egaleco, ĉar du kulpaj homoj laŭ la sama vidpunkto povas apartiĝi pro malsimil- eco de provoj, dronante unu en la intelekta maldiafaneco de la unuaj rondoj da inicantoj, dum la dua disponas, pro tio, ke li transpasis tiujn rondojn, la mensklarecon, kiu senigas la Spiriton je la konfuziĝo. En tiu okazo ne estas plu la mallumo, kiu lin punas, sed la heleco de la spirita lumo, kiu trapasas la surteran inteligenton kaj sentigas al li dolorojn de viva ulcero.

La elkarniĝintaj estuloj, kiuj ĉeestas la materian ludadon de siaj krimoj, suferas la ŝokon de la fizika elektro: ili suferas per la sentumoj. Kaj tiuj kun elma- teriiĝinta Spirito suferas doloron multe pli intensa, kiu, por tiel diri, nuligas pro iliaj amaraĵoj la rememoron pri la faktoj, kaj ne la nocion pri ties respektivaj kaŭzoj..

Tiel la homo, malgraŭ sia krimeco, povas posedi internan progreson kaj leviĝi super la dika atmosfero de la malaltaj tavoloj, kvankam li sub la jugo de la pasioj kondutis kvazaŭ besto. Malesto de pripenso, malekvilibro inter la morala kaj intelekta progresoj kaŭzas tiujn oftajn anomaliojn en tempoj de materialismo kaj transiĝo. Sed la lumo torturanta la Spiriton estas precize la spirita radio pleniganta per heleco la kaŝitajn anguletojn de lia fiero kaj malkaŝanta ties vanecon ĉe lia fragmenta esto. Tie estas la unuaj simptomoj, la unuaj angoroj de la spirita agonio, kaj kiuj antaŭanoncas la disiĝon de la intelektaj kaj materiaj elementoj konsistigantaj la pri- mitivan homan duecon, kaj kiuj devas malaperi en la grandiozan unuecon de la ellaborita esto.

Jean Reynaud

Krom tio, ke ĉi tiuj tri komunikaĵoj sin reciproke kompletigas, samtempe ricevitaj, ili prezentas la punon sub nova koncepto, cetere eminente filozofia kaj racia. Estas eble, ke la Spiritoj dezirantaj pritrakti la aferon laŭ iu ekzemplo, okazigis la manifestiĝon de la kulpulo.

Krom tiu vivanta sceno bazita sur unu fakto, jen por starigi komparon ankaŭ ĉi tiu, kiun predikisto el Montreuil-sur-Mer priskribis en 1864, okaze de karesmo, rilate la inferon:

"La fajro de la infero estas milionfoje pli intensa ol tiu sur la Tero, kaj se unu el la korpoj tie brulantaj, ne konsumiĝante, estus ĵetita sur nian planedon, ĝi bruligus ĝin de unu al alia ekstremaĵo! La infero estas vasta kaj malluma kaverno, plena de pikaj pintoj de lamenoj de akrigitaj glavoj, de lamenoj de raziloj plej akrigitaj, sur kiujn estas ĵetataj la animoj de la kondamnitoj."

(Revue Spirite, Julio, 1864, p. 199.)

Angиle, sentaŭgulino sur la Tero

(Bordeaux, 1862)

Kun tiu nomo iu Spirito spontanee prezentiĝis al la mediumo.

— Ĉu vi pentas pri viaj eraroj? — R. Ne. — D. Kial do vi venas al mi? — R. Por sperto. — D. Ĉu vi ne estas feliĉa? — R. Ne. — D. Ĉu vi suferas? — R. Ne.

D. Kio do mankas al vi? — R. Paco.

Iaj Spiritoj konsideras sufero nur tion, kio rememorig- as ilin pri iliaj fizikaj doloroj, sed konsentante, ke estas neeltenebla ilia morala stato.

— Kiel povas manki al vi paco en la spirita vivo?

R. Ia doloro el la pasinteco. — D. Doloro el pasinteco estas konsciencoriproĉo; ĉu do vi pentas? — R. Ne; mi spertas ja timon pri la estonteco. — D. Kion do vi timas?

R. La nekonataĵon.

— Ĉu vi sentas vin en taŭga humoro diri al mi tion, kion vi faris en via lasta enkarniĝo? Eble tio faciligos al mi helpi vin. — R. Ne.

— Kia estas via socia rango? — R. Mezbona. — D. Ĉu vi estis edzino? — R. Jes; mi estis edzino kaj patrino. — D. Ĉu vi zorge plenumis la devojn rilatajn al tiu duobla komisio? — R. Ne; mia edzo min tedis, kaj ankaŭ miaj infanoj.

— Kiel vi plenigis vian ekzistadon? — R. Per distro, estante fraŭlino, kaj per enuo, sinjorino.

D. Kiaj do estis viaj okupoj? — R. Nenia. — D. Kaj kiu mastrumadis vian hejmon? — R. La servistino.

6. — Ĉu ni eble atribuu al tiu inerteco la kaŭzon de viaj ĉagreniĝoj kaj timoj? — R. Eble vi pravas. Sed konsento ne sufiĉas. — D. Ĉu vi volas ripari la neutilecon de tiu ekzistado kaj helpi la suferantajn Spiritojn, kiuj nin ĉirkaŭas? — R. Kiel do? — D. Helpante ilin perfektigi sin per viaj konsiloj kaj per viaj preĝoj. — R. Mi ne scias preĝi. — D. Ni duope tion faros kaj vi lernos. Ĉu jes? — R. Ne. — D. Kial do? — R. Ĝi lacigas.

Instruoj de la gvidanto de la mediumo

Ni instruas vin, donante al vi praktikan konon pri la diversaj stadioj de sufero, kaj ankaŭ pri la situacio de la Spiritoj kondamnitaj al elaĉeto de iliaj eraroj mem.

Angиle estis unu el tiuj virinoj sen iniciativo, kies ekzistado estas tiel senutila al ŝi, kiel al la proksimulo. Amante nur la plezuron, nekapabla serĉi la studon kaj la plenumadon de la hejmaj kaj sociaj devoj, solaj kontent- igoj de la koro, kiuj faras la ĉarmon de la vivo, ĉar ili estas de ĉiuj tempoj, ŝi uzis sian junecon nur por frivolaj distroj; kaj kiam oni altrudis al ŝi pli seriozajn devojn, tiam la mondo jam fariĝis ia malpleno, car ankaŭ malplena estis ŝia koro. Sen gravaj eraroj kaj ankaŭ sen meritoj ŝi malfeliĉigis sian edzon, kompromitante pro sia neglekt- emo kaj malzorgo la estontecon de siaj propraj infanoj.

Si koruptis iliajn korojn kaj sentojn, jen per sia ekzemplo, jen per forlaso, en kiu ŝi ilin restigis, transdonit- ajn al servistoj, kiujn ŝi tute ne penis elekti. Sia ekzistado estis malprofita, kaj ĝuste tial kulpa, ĉar malbono devenas de neglektemo de bono. Bone certiĝu, ke ne sufiĉas sin deteni de eraro: estas necese, praktiki tiujn virtojn al ĝi kontraŭaj.

Studu la instruojn de la Sinjoro; ilin primeditu kaj konvinkiĝu, ke, se ili haltigas vin sur la malbona vojo, ili ankaŭ trudas al vi malantaŭen veni, ke vi iru la kontraŭan vojon kondukantan al bono. Malbono estas la malo de bono; kiu do volos eviti la unuan, tiu devos sekvi la duan, sen kiu la vivo fariĝus nula, ĝiaj verkoj mortaj, kaj Dio, nia patro, ne estus tiu Dio de la mortintoj, sed de la vivantoj.

D. Ĉu estas al mi permesate scii, kiel estis la antaŭlasta ekzistado de Angиle? La lasta devus esti sekvo de ĝi, t.e. de la antaŭlasta.

R. Si vivis en beata senfareco, en la senutileco de la monaha vivo. Laŭguste mallaborema kaj egoisma ŝi volis sperti la hejman vivon, sed ŝia Spirito malmulte progresis.

Si ĉiam forpuŝis la internan voĉon, kiu montradis al ŝi la danĝeron, kaj, ĉar ŝia inklino estis milda, ŝi preferis sin doni al ĝi, ol fari klopodon por haltigi ĝin en la komenco. Hodiaŭ ŝi ankoraŭ komprenas la danĝeron de tiu neŭtraleco, sed ŝi ne sentas sin kun forto por provi la minimuman klopodon. Preĝu por ŝi, penu veki ŝin kaj fari, ke ŝiaj okuloj malfermiĝu por la lumo. Tio estas devo, kaj nenian devon oni malestimas.