Выбрать главу

La homo estas kreita por aktiveco; aktiveco de la Spirito karakterizas lian esencon mem; kaj tiu de la korpo estas bezono.

Plenumu do la postulojn de la ekzistado, kiel Spirito sindediĉinta al la eterna paco. Servante la Spiriton, la korpo estas nenio alia ol maŝino submetita al la inte- ligento: laboru, kulturu do vian inteligenton, ke estu donata sana impulso al la instrumento, kiu devas ĝin helpi dum la plenumado de ĝia misio. Ne donu al ĝi haltojn nek ripozon, rememorante, ke tiu paco, kiun vi sopiras, al vi estos donata nur per laboro. Tiel, ju pli vi prokrastos ĉi tiun, des pli daŭros al vi la atendangoro.

Laboru, senĉese laboru; senescepte plenumu ĉiujn viajn devojn, ilin plenumante zorge, kuraĝe, obstine.

Fido vin konsolos. Kiu konscie plenumas la plej sendankan kaj humilan laboron por via socio, tiu estas pli valora en la okuloj de la Ĉiopova ol tiu, kiu, altrudante tiun laboron al aliaj, forlasas la sian.

Ĉio estas ŝtupo kondukanta al ĉielo: ne rompu la ŝtonplaton sub viaj piedoj kaj kalkulu je la helpo de amikoj eletendantaj al vi la manon, subtenantoj de tiuj ĉerpontaj fortojn ĉe la kredo je la Sinjoro.

Monod

Unu tedita Spirito

(Bordeaux, 1862)

Ĉi tiu Spirito sin spontanee prezentas al la mediumo, petante pri preĝoj.

— Kio movas vin peti pri preĝoj? — R. Mi estas laca vagi sencele. — D. Ĉu vi longe estas en tia situacio?

R. De ĉirkaŭ cent okdek jaroj. — D. Kion vi faris sur la Tero? — R. Nenion bonan.

— Kia estas via pozicio inter la Spiritoj? — R. Mi estas inter enuantaj. — D. Sed ili ne formas kategorion... — R. Inter ni ĉio formas kategorion. Ĉiu sensacio rekontas siajn similajn, aŭ siajn simpatiojn, kiuj kolektiĝas.

— Kial vi tiel longe restis senprogresa, ne estante kondamnita al sufero? — R. Tial, ke mi estis destinita al enuo, kiu inter ni estas sufero. Ĉio, kio ne estas ĝojo, estas doloro. — D. Ĉu vi estas perforte destinita al vaganteco kontraŭ via volo? — R. Tio estas subtilega afero por via materia inteligento. — D. Penante klarigi al ni tiujn aferojn, eble vi komencos bonfari al vi mem...

R. Pro manko de vortoj por komparo mi ĝin ne povas fari. Senprofita vivo, estingiĝante, postlasas al la elkarniĝ- inta Spirito tion saman, kion fajro povas postlasi al pape- ro, kiam tiu konsumas ĉi tiun — fajrerojn, kies ankoraŭ densa cindro rememorigas nin pri sia origino, pri la kaŭzo de sia naskiĝo, aŭ, se vi ĝin volas, pri la detruo de la papero. Tiuj fajreroj estas rememoraĵo pri la surteraj ligiloj katenantaj la Spiriton, ĝis kiam ĉi tiu disblovu la cindron de sia korpo. Tiam, kaj nur tiam li, subtilega esenco, havos konon pri si mem, dezirante progresi.

— Kia eble estis la kaŭzo de tiu ĉagreniĝo, pri kiu vi plendas? — R. Sekvoj de la ekzistado. Enuo estas frukto de senokupeco; ĉar mi ne sciis uzi longan tempon de mia enkarniĝo, la sekvoj okazis en ĉi tiu mondo.

— Ĉu la Spiritoj, kiuj, same kiel vi, poseditaj de enuo, ne povas liberiĝi de tia situacio, se nur ili tion deziros? — R. Ne, ne ĉiam, ĉar enuo paralizas ilian volon, kaj ĉar ili estis senutilaj, sen iniciativo, ili tiel trovas inter si nenian helpon. Forlasitaj de si mem, ili en tiu stato restas, ĝis kiam laceco, rezultanta de tia senokupeco, pelu ilin al kontraŭa direkto, momento, kiam ilia malpli granda volo renkontos apogon kaj bonajn avertojn, kaj favoros iliajn klopodon kaj konstantecon.

— Ĉu vi povas diri al mi ion pri via surtera ekzist­ado? — R. Ho! Vi devas kompreni, ke estas al mi konsentite diri malmulton, ĉar enuo, nuleco kaj senokupeco fontas el mallaboremo, kiu siavice kaŭzas nescion.

— Ĉu vi ne profitis viajn antaŭajn ekzistadojn? — R. Mi profitis ĉiujn, sed malmulte, ĉar ili estis respegul- oj unu de la alia. Progreso ĉiam ekzistas, sed tiel nesent- ebla, ke ĝi fariĝas al ni netaksebla.

— Ĉu plaĉas al vi ree doni viajn komunikaĵojn, dum vi atendas novan enkarniĝon? — R. Elvoku min por min revenigi, ĉar per tio vi bonfaros al mi.

— Ĉu vi povas diri al mi, kial tiel ofte varias via skribaĵo? — R. Ĉar vi multe demandas, kio cetere min lacigas, kiam mi bezonas helpon.

La gvidanto de la mediumo. Kio lin lacigas, tio estas la intelekta laboro, deviganta nin helpi lin doni respondon al viaj demandoj. Tio estas senokupulo en la spirita mondo, same kiel li estis sur la planedo. Ni kondukis lin al vi, ke vi provu lin eltiri el tiu apatio, el tiu enuo, kiu estas efektiva sufero, iafoje pli dolora, ol la akraj suferoj, ĉar ĝi povas senfine daŭri.

Prezentu al vi la senfinan perspektivon de ia senfina enuo. La Spiritoj el tiu kategorio plej ofte sercas la surterajn vivojn, nur kiel tempopasigilon kaj por interrompi la monotonion de sia spirita vivo. Jen kial ili ofte tien venas sen iaj decidoj por la bono, devigite sinsekve rekomenci, ĝis kiam ili atingos komprenon pri la efektiva progreso.

La reĝino de Oude

(Mortinta en Francujo, en 1858)

— Kiaj estis viaj sensacoj, kiam vi forlasis la surteran mondon? — R. Ankoraŭ menskonfuzita, estas al mi neeble ilin klarigi. — D. Ĉu vi estas feliĉa? — R. Mi resopiras la vivon... mi ne scias... mi suferas akran doloron, de kiu la vivo mim liberigus... mi volus, ke mia korpo leviĝus el la tombo...

— Ĉu vi bedaŭras, ke vi estis entombigita inter kristanoj, for de via lando? — R. Jes, la hinda grundo malpli pezus sur mia korpo. — D. Kion vi pensas pri la funebraj honoroj al viaj restaĵoj? — R. Ili ne estis tiel grandaj, ĉar mi estis reĝino kaj ne ĉiuj riverencis antaŭ mi... Lasu min... vi devigas min paroli, kiam mi volas, ke vi ne sciu tion, kio mi nun estas... Mi asertas, ke mi estis reĝino...

— Ni respektas vian hierarkion kaj ni nur insistas, ke vi respondu, ĉar ni celas nin instrui. Ĉu vi opinias, ke via filo estonte reakiros la Statojn de via patro? — R. Certe mia sango regos, ĉar ĝi indas tion. — D. Ĉu vi donos al la regado de via filo la saman gravecon, kiun vi donis al la via, kiam vi estis enkarniĝinta? — R. Mia sango ne povas miksiĝi kun tiu de la popolo.

— Oni ne povas rimarki en via konforma mort- atesto la nomon de via naskloko; ĉu vi nun povas eldiri ĝin al ni? — R. Mi devenas de la plej nobela sango en Hundujo. Mi pensas, ke mi naskiĝis en Delhio.

— Vivinte en la briloj de lukso, ĉirkaŭite de honoroj, kion vi nun pensas pri ĉio tio? — R. Ke mi rajtas tion. — D. Ĉu via surtera hierarkio kunhelpis, ke vi havus alian pli altan en la mondo, en kiu vi nun troviĝas? — R. Mi estas plu reĝino... oni venigu al mi sklavinojn por min servi!... Sed... mi ne scias... ŝajn- as al mi, ke oni malmulte zorgas pri mia persono ĉi tie... kaj tamen... mi estas ĉiam sama.

— Ĉu vi praktikis Islamismon aŭ la hindan religi­on? — R. Islamismon; sed mi estis tro potenca, ke mi okupiĝus pri Dio. — D. Rilate la homan feliĉon, kiajn diferencojn vi vidas inter via religio kaj Kristanismo?

R. Kristanismo estas absurdaĵo; ĝi diras, ke ni ĉiuj estas fratoj. — D. Kia estas via opinio pri Mahometo?

R. Li ne estis filo de reĝo. — D. Ĉu vi kredas, ke li havis ian dian mision? — R. Tio ne gravas! — D. Kia est­as via opinio pri la Kristo? — R. La filo de la ĉarpentisto ne indas okupi miajn pensojn.

— Kion vi pensas pri tiu kutimo, laŭ kiu la islamaninoj evitas la virajn rigardojn? — R. Mi pensas, ke la virinoj naskiĝis por superregi: mi estis virino. — D. Ĉu vi envias la liberecon, kiun la eŭropaninoj ĝuas?

R. Ĉu gravus al mi tia libereco? Ĉu oni eble ilin servas, genuiĝante?