Выбрать главу

— Ĉu vi rememoras enkarniĝojn antaŭajn al tiu, kiun vi ĵus postlasis? — R. Eble mi ĉiam estis reĝino.

— Kial vi tiel rapide kontentigis nian alvokon? — R. Mi ne volis, sed oni devigis min veni. Ĉu vi eble opinias, ke vi indus mian respondon? Kiu estas vi apud mi? — D. Kaj kiu vin devigis veni? — R. Mi mem ne scias... ĉar ekzistas neniu pli potenca ol mi.

— Kun kia rango vi prezentas vin ĉi tie? — R. Ĉiam kun tiu de reĝino... kaj ĉu vi pensas, ke mi ne plu estas tio? Vi estas malmulte respektema... sciu, ke ne tiamaniere oni parolas al reĝinoj.

— Se oni ĝin permesos al ni, ĉu ni vidus vin kun ornamaĵoj kaj juveloj? — R. Certe... — D. Kiel ni klarigu la fakton, ke, senigite de ĉio tio, via Spirito konservas tiujn objektojn precipe la galanteriojn? — R. Ili ja ne depreniĝas. Mi estas tiel bela, kiel antaŭe, kaj mi ne konas vian penson pri mi! Estas vero, ke vi neniam vidis min.

— Kian impreson kaŭzas al vi via restado inter ni? — R. Se mi povus ĝin eviti... Oni min tiel malmulte ĝentile akceptas...

Sankta Ludoviko. — Lasu ŝin, konfuzitan kompat- indulinon. Kompatu sin pro ŝia blindeco kaj volu Dio, ke tiu ekzemplo estu instruo al vi. Vi ne scias, kiom ŝi suferas de sia fiero.

Elvokinte tiun altrangulinon defalintan en la tombon, mi ne atendis profundajn respondojn, pro la grado da virina edukiteco en tiu lando; sed ni pensis, ke ni trovos en tiu Spirito, ni ne diru filozofion, sed almenaŭ ian informon pli proksiman al la realaĵo, kaj ideojn pli prudentajn rilate la surterajn vantecojn kaj luksaĵojn. Kontraŭe ni vidis, ke la Spirito konservas ĉiujn siajn surterajn antaŭjuĝojn kun ties tuta forto; ke la fiero neniom perdas siajn iluziojn; ke li luktas kontraŭ sia malforteco mem, kaj ke fine li multe devos suferi pro sia senpotenco.

Xumиne

(Bordeaux, 1862)

Kun ĉi tiu nomo unu Spirito memvole prezentis sin al la mediumo, alkutimiĝinta al ĉi tiu speco de manifestiĝoj, ĉar laŭŝajne ties misio estas helpi la malsuperajn Spiritojn, kiujn lia spirita gvidanto kondukas al li, por la duobla celo de lia propra instruo kaj de ilia progreso.

Kiu nome vi estas? Ĉu tiu nomo estas de viro aŭ virino? — R. De viro, sed kiel eble plej malfeliĉa. Mi spertas ĉiujn turmentojn de la infero.

Se la infero ne ekzistas, kiel vi povas sperti ĝiajn torturojn? — R. Vana demando. — D. Mi komprenas, sed aliaj homoj bezonas klarigojn... — R. Tio min malmulte zorgigas.

Ĉu egoismo ne estas unu el la kaŭzoj de via sufero? — R. Eble.

Se vi deziras esti kvietigita, de nun rezignu viajn malbonajn inklinojn... — R. Ne zorgu pri tio, kio ne koncernas vin; komence preĝu por mi, kiel vi faras por aliaj, kaj poste ni konsiliĝos.

Se vi ne helpos min per via pento, preĝo eble havos malmulte da valoro. — R. Sed konversaciante, anstataŭ preĝi, vi malpli helpos min.

Ĉu vi do deziras progresi? — R. Eble... mi ne scias. Ni provu tion esencan, t.e. ni vidu ĉu la preĝo kvietigos viajn suferojn.

Nu, ni unuigu niajn pensojn kun la firma volo sukcesi kvietigi vin. — R. Konsentinte.

(Post la preĝo.) Ĉu vi estas kontenta? — R. Ne tiom, kiom mi deziras.

Sed medikamento uzata la unuan fojon ne povas tuj resanigi malnovan malsanon... — R. Estas eble...

Ĉu vi volas reveni? — R. Se oni vokos min...

La gvidanto de la mediumo. - Karulino, tiu malmolkora Spirito donos al vi multe da laboro, sed la pli granda merito venas ne de la savo de la ne-perdiĝintoj. Estu kuraĝa, obstina kaj vi fine triumfos. Ne ekzistas kulpintoj, kiujn oni ne povas regeneri per persvado kaj ekzemplado, ĉar la Spiritoj kiel eble plej malicaj fine korektas sin kun la tempo. La fakto, ke multfoje estas neeble ilin tuj regeneri ne ŝanĝas tiajn klopodojn en senutilecon. Eĉ kontraŭvole la ideoj sugestataj al tiaj Spiritoj igas nin pripensi. Ili estas kvazaŭ semoj, kiuj frue aŭ malfrue devas frukti. Oni ne rompas ŝtonon per la unua martelbato.

Kion mi diras al vi, tion vi povas apliki al la enkarn- iĝintoj kaj vi devas kompreni, kial Spiritismo tuj ne faras homojn perfektajn, eĉ inter adeptoj plej kredantaj.

Kredo estas la unua paŝo; poste venos fido kaj siavice transformiĝo; sed krom tio multaj homoj nur renobliĝas en la spirita mondo.

Inter la malmolkoraj Spiritoj ekzistas ne nur per- versaj kaj malicaj. Granda estas la nombro de tiuj, kiuj, ne farante malbonon, haltas pro fiero, indiferenteco aŭ apatio. Ĉi tiuj eĉ tiel ne fariĝas malpli malfeliĉaj, ĉar ju pli la inerteco ilin afliktas, des pli ili vidas sin senigitaj je la mondumaj kompensoj.

Certe la perspektivo pri senfino fariĝas al ili netoler- ebla, sed ili ne havas forton nek volon por eviti tiun situacion. Ni aludas tiujn individuojn, kiuj travivas senokupan ekzistadon, neutilan al si, kiel al sia proksimulo, multfoje metante finon al sia vivo, per memmortigo, sen seriozaj motivoj, pro tedo de la vivo.

Tiaj Spiritoj entute estas malpli tuj regenereblaj ol tiuj efektive malicaj, ĉar ĉi tiuj almenaŭ disponas energi- on, kaj admonite ili sin dediĉas al bono, kun la sama ardo, kiun al ili inspiris malbono.

La aliaj bezonas multe da enkarniĝoj por progresi, kaj tiel iom post iom lacigite de enuo, ili serĉas por sin distri ian ajn okupon, kiu poste transformiĝos en neces- aĵon.

ĈAPITRO VIII

SURTERAJ ELAĈETOJ Marcel, la infano en la ĉambro n-ro 4

En provinca hospitalo estis iu infano en la aĝo de 8-10 jaroj, en stato, kiu ne estas facile priskribebla. Oni nomis lin per la n-ro 4. Tute tordiĝinta, ĉu pro lia kripleco, ĉu pro la malsano, liaj kruroj sin tordis, tuŝante lian kolon, kaj tia estis ilia malgraseco, ke al ili restis nur haŭto sur ostoj. La korpo, ia ulcero; liaj suferoj estis kruelegaj. Li devenis de juda familio. La malsano superregis tiun organismon jam de 8 jaroj, kaj tamen la malsanulo montradis rimarkindan inteligentecon, krom edifaj naiveco, pacienco kaj rezignacio. La doktoro, kiu lin kuracis, plena de kompato por tiu estulo iom forlasita, tial ke liaj parencoj malofte vizitadis lin, ekinteresiĝis pri li. Kaj li trovis ion ĉarman en lia intelekta frumatureco. Tiamaniere li ne nur lin afable traktadis, sed ankaŭ leg- adis al li, kiam liaj okupoj tion permesis, mirante pri lia kriterio ĉe la taksado de aferoj, kiuj laŭ lia opinio estis super la komprenkapablo propra al lia aĝo. Unu tagon la infano diris al li: "Doktoro, bonvolu doni al mi ankoraŭ- foje tiujn pilolojn lastatempe preskribitajn." Kial do? — demandis la kuracisto — mi jam donis al vi sufiĉan kvanton, kaj plia dozo povos malutili al vi...

— "Mi ja tiom suferas, ke tre malofte mi povas preĝi al Dio, por ke Li donu fortojn al mi, ĉar mi ne volas ĝeni la ceterajn malsanulojn. Tiuj piloloj min dormigas, kaj almenaŭ dum mia dormo mi ĝenas neniun."

Tiuj vortoj sufiĉas por montri la noblecon de tiu animo enfermita en kripla korpo. Kie tiu infano ĉerpis tiajn sentojn? Certe ne en la medio, en kiu li edukiĝis; krom tio, en aĝo, en kiu li komencis suferi, li eĉ ne posedis rezonkapablon.

Tiuj sentoj estis denaskaj al li; sed kial do li sin vidis kondamnita al sufero, se ni akceptas, ke Dio samtempe kreis unu animon tiel noblan kaj tiun mizeran korpon — instrumento de torturoj?

Estas necese nei la bonecon de Dio aŭ akcepti la antaŭecon de kaŭzo, t.e. la antaŭekzistadon de la animo kaj la plurecon de la ekzistadoj.

Tiu infano mortis, kaj liaj lastaj pensoj estis pri Dio kaj pri la karitatema kuracisto, kiu lin kompatis. Post kelka tempo lia Spirito estis elvokita ĉe la Societo de Parizo, ĉe kiu li donis la jenan komunikaĵon (1863):

"Ĉe via alvoko mi venis fari, ke mia voĉo etendiĝu trans ĉi tiu rondo, tuŝante ĉiujn korojn. Dio volu, ke ĝia eho aŭdiĝu en la soleco, memorigante al vi, ke la surteraj afliktiĝoj havas, kiel premisojn, la ĉielajn ĝojon; ke la turmentego estas nenio alia ol la ŝelo de plezuriga frukto, donanta kuraĝon kaj rezignacion.

Tiu voĉo diros al vi, ke sur la litaĉo de mizero kuŝas la senditoj de la Sinjoro, kies misio konsistas en la elmontro, ke ne estas nevenkebla doloro, kondiĉe ke ni havu helpon de la Ĉiopova kaj de liaj bonaj Spiritoj. Tiu voĉo aŭdigos al vi lamentojn miksitajn kun preĝoj, por ke vi komprenu ilian kompatoplenan harmonion tre malsaman ol tiu de horoj de lamentoj miksitaj kun blasfemoj.