Выбрать главу

Mi vivis sola, sen amo, sen korinklinoj, kaj ekde la komenco mi elportis la kruelaĵojn, kiujn mi trudis al aliaj.

Oni diras, ke ĉiuj monsumoj de mi almozpetitaj estis destinataj al la konsolado de miaj similuloj: Gi estas sendiskuta fakto, al kiu mi, sen fiero kaj emfazo, devas aldoni, ke tre ofte, koste de seniĝoj relative pezaj, mi pliigadis la bonon, kiun mi faris al la publika karitato. Mi elkarniĝis trankvile, fidante pri la valoro de mia reboniĝo, kaj mia rekompenco estas supera al miaj kaŝitaj aspiroj. Hodiaŭ mi estas feliĉa, tre feliĉa, kaj mi povas aserti al vi, ke ĉiuj, kiuj altiĝas, estos humiligataj, tiel same, kiel altigataj estos ĉiuj, kiuj sin humiligos.

D. Bonvolu diri al ni, en kio konsistas via kulpelaĉeto en la spirita mondo, kaj kiom longe ĝi daŭris, ekde via morto ĝis la momento de la malpligravigo, rezulte de la pento kaj de la bonaj decidoj. Diru al ni ankaŭ, kio ja kaŭzis la ŝanĝiĝon de viaj ideoj, en la spirita stato.

R. Tiu demando vekas en mi pluraj n dolorajn rememorojn! Kiom multe mi suferis... Sed mi ne plendas: mi nur rememoras!... Ĉu vi volas scii la naturon de mia kulpelpago? Jen ĝi en sia terura abomenindeco:

Ĉar mi estis detruanto de ĉiuj bonaj sentoj, mi restis dum longa, tre longa tempo ligita per la perispirito al la putranta korpo. Gis kompletiĝis la putrado, mi vidis min dismordata de la vermoj, kio tre turmentadis min! Kaj kiam mi vidis min liberigita el la ligiloj min katenantaj al la turmentilo, pli kruela turmento atendis min!... Post la fizika, venis la morala sufero, multe pli longa. Mi estis metita antaŭ ĉiuj miaj viktimoj. De tempo al tempo, devigita de la supera forto, mi revidis la vivan bildon de miaj krimoj. Kaj mi vidis fizike kaj morale ĉiujn dolorojn, kiujn mi suferigis al aliaj! Ha! miaj amikoj, kiel terure estas vidi konstante tiujn, al kiuj ni faris malbonon! Inter vi, vi havas nur malfortan ekzemplon, ĉe la komparo de la akuzito kun la viktimo. Resume vi tie vidas tion, kion mi suferis dum tri jarcentoj kaj duono, ĝis kiam Dio, kompatinte mian doloron kaj tuŝite de mia pento, petita de tiuj, kiuj min helpis, konsentis al mi la elaĉetan vivon, kiun vi konas.

D. Ĉu ia speciala motivo instigis vin al elekto de la lasta ekzistado, submetita al la izraela religio?

R. Mi ne elektis mem, sed mi aŭskultis la konsilon de miaj gvidantoj. La religio de Izraelo estis ia plia malgranda humiligo en mia provo, pro tio, ke en iaj landoj la plimulto de la enkarniĝintoj malŝatas la judojn, kaj precipe la almozpetantajn judojn.

D. En kia aĝo vi komencis vian kulpelpagon sur la Tero? Kiel venis al vi en la koron la deziro vin sendevigi pri la antaŭfaritaj decidoj? Ĉu, dum vi tiel abnegacie praktikis la karitaton, vi havis la intuicion pri la kaŭzoj, vin antaŭinklinigintaj al tio?

R. Miaj gepatroj estis malriĉaj, sed inteligentaj kaj avaraj. Ankoraŭ juna, mi estis senigita je la amo kaj karesoj de mia patrino. Ĉi tiu perdo kaŭzis al mi tiom grandan kaj profundan ĉagrenon, kiom al mia patro, kiu posedita de gajno-avideco, tute min forlasis. Miaj fratoj, ĉiuj pli aĝaj ol mi, ŝajne ne priatentis miajn afliktiĝojn. Alia judo, movita de sento pli egoisma ol karitata, akcept- is min en sian hejmon kaj instruis min labori. Tio, kiom ajn kostis al li, estis riĉe kompensita per mia laboro, kiu cetere ofte superis miajn fortojn. Poste, liberiĝinta de tiu jugo, mi laboris por mi; sed ĉie, ĉe laboro, kiel ĉe ripozo, persekutis min la resopiroj al la karesoj de mia patrino kaj, laŭmezure kiel mi fariĝis pli aĝa, la rememoro pri tiu estulo sin gravuris pli profunde en mia menso, kaj mi tro bedaŭris la perdon de ŝiaj amo kaj zorgemo. Ne malfruis, ke mi estis la sola, kiu restis el mia familio, ĉar, fakte, post kelkaj monatoj, la morto falĉis ĝin tutan. Tiam komencis manifestiĝi al mi la maniero, kiel mi devus pasigi la reston de mia vivo. Du el miaj fratoj postlasis orfojn, kaj kortuŝite de la memoro pri tio, kion mi suferis kiel orfo, mi ekdeziris antaŭgardi la kompatindajn etulojn kontraŭ ia juneco simila al mia.

Ĉar mia laboro ne produktis enspezon sufiĉan por nutri ilin ĉiujn, mi komencis almozpeti ne por mi, sed por aliaj. Al Dio ne plaĉis, ke mi vidu la rezulton, la konsolon por miaj penoj, kaj tiel ankaŭ la kompatinduletoj min forlasis por ciam.

Mi bone sciis, kio mankis al ili: la patrino. Mi decidis do almozpeti por la malfeliĉaj vidvinoj, kiuj ne povante labori por si kaj por siaj filetoj, trudis al si fatalajn seniĝojn, kiuj nepre mortigis ilin, kiuj postlasis al la mondo orfojn fordonitajn al turmentoj, kiujn mi mem elportis.

En tiu tempo mi estis 30-jara, kaj en tiu aĝo, oni vidis min sana kaj fortika almozpeti por vidvinoj kaj orfoj. Por mi estis penigaj la unuaj paŝoj , kaj tiam mi elportis pli ol unu malnobligan alnomon; sed kiam oni certiĝis, ke mi efektive disdonadis al la malriĉuloj tion, kion mi ricevis; kiam oni eksciis, ke al tiu disdonado mi aldonis ankoraŭ la ekscesoj n de mia enspezo, tiam mi akiris ian reputacion, kiu ne povis ne esti agrabla por mi.

Dum la 60 jaroj da surtera pilgrimado, mi neniam preteratentis la taskon al mi truditan. Neniam ankaŭ la konscienco sentigis al mi, ke kaŭzoj antaŭaj al mia ekzistado estis motivo de mia konduto. Nur unu tagon, antaŭ ol komenci almozpeti mi aŭdis ĉi tiujn vortojn:

"Ne faru al alia tion, kion vi ne volas, ke oni faru al vi."

Surprizita de la ĝeneralaj principoj de moralo entenat- aj en tiuj kelkaj vortoj, al mi ofte ŝajnis, ke mi ilin aŭdis aldonitaj de ĉi tiuj: "Sed kontraŭe faru tion, kion vi volas, ke oni faru al vi." Ĉar min helpadis la memoro pri mia patrino kaj pri miaj propraj suferoj, mi iris plu la vojon, kiun mia konscienco diradis, ke ĝi estas bona.

Mi finos ĉi tiun longan komunikaĵon, dirante: Dankon!

Estante ankoraŭ neperfekta, mi tamen scias, ke malbono okazigas nur malbono, kaj kiel mi jam faris, mi denove dediĉos min al la bono por atingi la feliĉon.

Szymel Slizgol Julienne-Marie, la almozulino

En la komunumo Villate, proksime de Nozai (Malsu- pera Loire), estis malriĉa virino nomata Julienne-Marie, maljuna, malsana, vivante el la publika karitato. Unu tagon ŝi enfalis en puton, el kiu ŝin eltiris iu samlandano, A..., kiu kutime ŝin helpadis. Kondukite en sian hejmon, tie ŝi elkarniĝis iom poste, pro tiu akcidento. Laŭ la ĝene- rala opinio Julienne mortis pro memmortigo. En la tago mem de ŝia entombigo, la viro, kiu ŝin helpis kaj kiu estis spiritisto kaj mediumo, eksentis kvazaŭ ian delikatan kontakton de persono, kiu estus apude, sed li ne klarigis al si la kaŭzon de tiu fenomeno. Kiam li informiĝis pri la forpaso de Julienne-Marie, venis al li en la kapon la probabla vizito de ŝia Spirito. Konsilite de iu amiko ĉe la Societo de Parizo, kiu lin informis pri la okazintaĵo, li faris la elvokon, celante esti utila al la Spirito, kaj li ĝin faris, anticipe petinte konsilon de siaj protektantoj, kiuj al li donis la jenan komunikaĵon:

"Vi povos fari la elvokon, kaj tial vi donos plezuron al ŝi, kvankam estas tute nenecesa la bono, kiun vi intencas fari al ŝi.

Si estas feliĉa kaj tute sin dediĉinta al tiuj, kiuj sin montris kompataj al ŝi. Vi estas unu el ŝiaj bonaj amikoj; ŝi preskaŭ neniam vin lasas, kaj ofte komunikiĝas kun vi, sen via scio. Frue aŭ malfrue la servoj estos rekompenc- ataj, se ne de la favorato mem, almenaŭ de tiuj, kiuj interesiĝas pri li antaŭ kaj post la morto. Se la Spirito de favorato ankoraŭ ne estos konsciiĝinta pri sia nova situacio, aliaj Spiritoj al li simpatiaj venos doni ateston pri sia dankemo.