Выбрать главу

Post lokado de la ĉielo kaj de la infero, la kristanaj sektoj estis devigitaj akcepti ne pli ol du ekstremajn situaciojn: kompletan feliĉon kaj absolutan suferon. Purgatorio estas nur ia meza kaj transiĝa loko, el kie la animoj rekte pasas al la loĝejo de la justuloj.

Pro la kredo al la definitiva sorto de la animo post la morto, alia ne povas esti la hipotezo. Se ne estas pli ol du loĝejoj, tiu de la elektitoj kaj tiu de la kondamnitoj, oni ne povas konsenti pri multaj gradoj en ĉiu el ili, sen la ebleco ilin trairi, kaj sekve fari progreson. Nu, se ekzistas progreso, ne ekzistas definitiva sorto, kaj se ekzistas definitiva sorto, ne ekzistas progreso. Jesuo solvis la demandon, kiam li diris : "Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro." ()

La limboj

8. Estas vero, ke la Eklezio akceptas ian specialan pozicion en apartaj okazoj.

Infanoj mortintaj en frua aĝo, ne farinte iun ajn malbonon, ne povas esti kondamnitaj al la eterna fajro. Sed, aliflanke, ne farinte bonon, ili ne rajtas ĝui la superegan feliĉon. Ili restas en la limboj, diras al ni la Eklezio, en tiu neniam difinita situacio, en kiu, se ili ne suferas, ili ankaŭ ne ĝuas la feliĉegon. Ĉar tiu sorto estas neŝanĝebla, tiu feliĉego restas al ili malpermesita por ĉiam. Tia malpermeso estigas ian torturon eternan, des pli nemerititan, ĉar estas vere, ke ne dependas de tiuj animoj la fakto, ke la aferoj tiel okazas. Tio sama okazas al la sovaĝulo, kiu, ne ricevinte la gracon de la bapto kaj la lumon de la religio, pekas pro nescio, forlasite al la naturaj instinktoj. Li certe ne havas la respondecon kaj la meriton de tiuj konscie agantaj. La simpla logiko rifuzas tiun doktrinon en la nomo de la Dia justeco, kiu plene troviĝas en ĉi tiuj vortoj de la Kristo: "Al ĉiu laŭ liaj faroj*. Jes, faroj bonaj aŭ malbonaj, sed plenumitaj memvole kaj libere, la solaj,

() La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. III r) Mateo, 16:27. - La Trad.

kiuj enhavas respondecon. En tiu okazo ne povas troviĝi la infano, la sovaĝulo, nek tiu, kiu ne estis klerigita.

Bildo de la pagana infero

La kono pri la pagana infero estas liverita al ni preskaŭ ekskluzive de la priskribo de la poetoj. Homero kaj Vergilio donis la plej kompletan priskribon pri ĝi, sed oni devas konsideri la poeziajn bezonojn truditajn de la formo. La priskribo de Fйnelon, en Telemaho, kvankam prenita el la samaj fontoj pri la fundamentaj kredoj, havas la pli koncizan simplecon de la prozo.

Priskribante la funebran aspekton de la lokoj, li ĉefe okupiĝis pri la reliefigo de la sufero de la kulpintoj, plilongigante la priskribadon pri la sorto de la malicaj reĝoj, kun la celo instrui sian reĝan disĉiplon. Kiel ajn populara estas tiu verko, ne ĉiuj memoras pri tiu priskribo aŭ pri ĝi meditas por fari komparon, kaj tial ni kredas, ke estas utile reprodukti la epizodojn, kiuj pli rekte interesas nian temon, t.e. tiujn, kiuj koncernas la individu- ajn punojn.

"Enirante, Telemaho aŭdas ĝemojn de senkon- sola ombro. Kia estas via malfeliĉo? — li demandis. Kiu nome vi estis sur la Tero? Nabofarzano — respondis la ombro —, reĝo de la fiera Babilonio. Aŭdante mian nomon, ĉiuj popoloj en Oriento tremas; mi devigis la babilonanojn adori min en marmora templo, kie mi estis reprezentata per ora statuo, ĉe kies piedoj tage kaj nokte bruladis incensoj el Etiopujo; neniam iu ajn kuraĝis kontraŭdiri min sen tuja puno; ĉiutage oni elpensis novajn amuzojn, kiuj faris mian vivon pli kaj pli ĉarma.

Estante juna kaj fortika, kiom, ho! kiom da plezuroj ankoraŭ restis ĝuotaj de mi sur la trono! Sed certa virino, kiun mi amis, kaj kiu ne reciprokis mian amon, igis min klare senti, ke mi ne estas dio: ŝi venenis min, kaj... jen mi estas nenio plu. Hieraŭ miaj cindroj pompe estis enfermitaj en oran urnon: oni ploris, elŝiris la harojn, hipokrite volis sin jeti en la flamon de mia brulo, por morti kun mi, kaj ankoraŭ iras plori apud la tombo de miaj cindroj, sed neniu priploras min; mia memoro teruras mian propran familion, dum mi ĉi tie malsupre suferas abomenindajn turmentegojn.

Kortuŝita antaŭ tia spektaklo, Telemaho diras al li: Ĉu vi estis vere feliĉa dum via regado? Ĉu vi sentis tian mildan pacon, sen kiu la koro konservas sin premita kaj malfortika meze en la plezuregoj? — Ne — respondis la babilonano; mi ne scias mem ti on, kion vi volas diri. La saĝuloj laŭdegas tiun pacon kiel unikan bonon; rilate la koleron, mi neniam ĝin sentis, mia koro senĉese skuiĝas pro novaj deziroj de timo kaj espero. Mi penadis sekonsciigi min per skuo de miaj propraj pasioj, zorge plilongigante tiun ebriecon por fari ĝin eterna, kontinua; la plej malgranda momento da prudento, da trankvileco estus al mi amara. Jen la paco ĝuita de mi; ia ajn alia ŝajnas al mi ia fabelo, ia sonĝo, Tiuj estas la bonoj, kiujn mi priploras

Tiel parolante, la babilonano ploris, kiel malforta viro, tedita de la prosperaĵoj, malkutimiĝinta rezignacie elporti ian malfeliĉon. Ĉe li troviĝis kelkaj sklavoj, mortigitaj honore al liaj funebroj. Merkuro transdonis ilin kune kun ilia reĝo al Karono, donante al ili absolutan povon super tiu reĝo, al kiu ili servis sur la Tero. Tiuj ombroj de sklavoj ne timis la ombron de Nabofarzano, kiun ili retenis katenita, trudante al li la plej kruelajn insultojn. Unu diris al li: "Ĉu ni ne estis homoj egalaj al vi? Vi, kiu estis malsaĝa, opiniis vin ia dio, tiel ke vi forgesis vian originon komunan al ĉiuj homoj." Alia, por insulti lin, diris: "Vi prave ne volis, ke oni prenu vin por homo, ĉar vere vi estis malhumana monstro." Ankoraŭ alia: "Nu, kie troviĝas nun viaj flatuloj? nenion plu vi havas por doni, mizerulo! eĉ ne malbonon vi povas fari plu: jen vi reduktita nun al sklavo de viaj sklavoj. La justeco de la dioj malfruiĝas sed nepre venas."

Ĉe tiuj severaj frazoj, Nabofarzano sin ĵetis al la tero, elŝirante la harojn, posedite de kolero kaj malespero. Karono tamen instigis la sklavojn: Trenu lin per kateno, starigu lin kontraŭ lia volo. Li ne povu konsoloĝi, kaŝante sian honton: estas necese, ke ĉiuj ombroj el Stikso atestu tiun honton, kiel pruvon al la dioj, kiuj dum tiel longa tempo permesis, ke tiu kruelulo regis sur la Tero.

Kaj li tuj ekvidas tre proksime la nigran Tartaron, kiu eligas malluman, densan fumon, kies fetoro estus mortiga, se ĝi disetendiĝus sur la mondon de la vivantoj. Tiu fumo kovris ian fajran riveron, ian flaman kirlon, kies bruego, simila al tiu de plej grandaj torentoj, falantaj de altaj rokoj en profundajn abismojn, kontribuis al tio, ke oni nenion aŭdu en tiuj mallumaj regionoj. Kaŝe kuraĝigita de Minerva, Telemaho sentime eniras en tiun abismon. Unue li vidis grandan nombron da homoj vivantaj plej humile, punitaj pro tio, ke ili penis havigi al si riĉaĵojn per trompoj, perfidoj kaj kruelaĵoj. Tie li rimarkis multajn hipokritajn nekredantojn, kiuj, ŝajnante ami religion, ĝin uzis, kiel pretekston por kontentigi siajn ambiciojn kaj moki la kredantojn; kiuj misuzis la Virton mem, la plej gravan donacon de la dioj; kaj kiuj estis punataj, kiel la plej krimaj el ĉiuj homoj. La gefiloj senkapigintaj siajn gepatrojn; la edzinoj makulintaj la manojn per la sango de siaj edzoj; la perfiduloj, kiuj vendis sian patrujon, rompante ĉiujn ĵurojn, ĉiuj, malgraŭ ĉio, suferis punojn pli malgravajn ol tiuj ricevitaj de la hipokrituloj.