Выбрать главу

Kontraŭe, se oni akceptas la reenkarniĝon, kio ŝajnas maljusteco, tio fariĝas mirinde justa; kio ŝajnas neklarig- ebla, tio estas logike klarigata.

Cetere ni scias, ke tiuj, kiuj rifuzas ĉi tiun doktrinon, ĝin neniam kontraŭbatalis per aliaj argumentoj, krom tiuj devenantaj de persona abomeno kontraŭ tio, ke ili devos reveni sur la Teron. Al ili ni respondas: Por reveni tien, oni ne petas vian permeson, ĉar la juĝisto ne konsultas la volon de la akuzito por sendi lin en arestejon, Ĉiuj havas eblecon ne reenkarniĝi, kondiĉe ke ili pliboniĝu sufiĉe por atingi pli altan sferon. Sed en tiuj feliĉajn sferojn la ego- ismo kaj la fiero ne estas akceptataj; jen kial estas necese, ke ĉiuj seniĝu je tiuj moralaj malsanoj, atingante pli altan ŝtupon per laboro kaj klopodo.

Ni scias, ke en iaj landoj la idiotoj, anstataŭ esti objekto de malŝato, ricevas bonefikajn zorgojn. Ĉu tiu kompato ne devenas de ia intuicio pri la vera stato de tiuj malfeliĉuloj, kiuj estas des pli indaj je atento, ĉar iliaj Spiritoj bone komprenas tiun situacion, pro tio, ke ili sin vidas forpelitaj el la socio? Oni eĉ konsideras, kiel favoron kaj veran benon, la ĉeeston de unu el tiuj estuloj en la sino de la familio.

Ĉu tio estas superstiĉo? Eble, ĉar ĉe nekleruloj super- stiĉo intermiksiĝas kun plej sanktaj ideoj, tial ke ili ne kaptas ĝian signifon. Sed, kia ajn ĝi estos, al la geparencoj sin prezentas okazon fari karitaton, des pli meritan, ju pli peza al ili estos tiu tasko sen iu ajn materia kompenso. Estas pli granda indeco ĉe la afabla zorgado al malfeliĉa filo, ol ĉe la helpado al filo, kies kvalitoj oferas iun ajn kompenson. Ĉar la neprofitama karitato estas unu el la virt- oj plej agrablaj al Dio, tial ĝi ĉiam altiras lian benon al tiuj, kiuj ĝin praktikas. Tiu sento denaska kaj spontanea valoras tiun preĝon: "Dankon, mia Dio, pro tio, ke vi donis al ni malfortikan estulon, kiun ni nutru, afliktiton, kiun ni konsolu."

Adйlaide-Marguerite Gosse

Si estis humila kaj malriĉa servistino, el Harfleur, Normandio. En la aĝo de 11 jaroj ŝi ekservis ĉe riĉaj terkulturistoj en sia lando. Post unu jaro inundo de la rivero Sejno forprenis ĉiujn iliajn bestojn, ilin dronigante. Ankoraŭ pro aliaj postvenintaj malfeliĉaĵoj, la mastroj de la knabino falis en mizeron. Adйlaide kuniĝis al ilia malfeliĉo, sufokis la voĉon de la egoismo, kaj, aŭskultante nur sia malavaran koron, devigis akcepti kvincent frankojn el ŝiaj ŝparaĵoj, servante plu al ili, sendepende de salajro. Post la morto de siaj gemastroj, ŝi komencis sin dediĉi al unu filino, kiun ili postlasis, vidvino kaj sen rimedoj. Si laboregis sur la kampoj, rikoltis la produkton kaj, edziniĝinte, ŝi kunigis siajn klopodojn kun tiuj de la edzo, por kune subteni la kompatindan virinon, kiun ŝi daŭrigis nomadi sia mastrino! Ĉirkaŭ duonjarcenton daŭris tiu sublima abnegacio. La Societo de Konkurado, el Rueno, ne forgesis tiun virinon indan je tiom da respekto kaj admiro; ĝi honoris ŝin per honormedalo kaj per ia mona rekompenco. La framasonaj loĝioj en Havre asociiĝis al tiu atesto de estimo, oferante al ŝi malgrandan monsumon destinitan por ŝia bonfarto.

Fine ankaŭ la tiea administracio interesiĝis pri ŝia sorto en delikata maniero, tiel ke ŝi ne estu ĉagrenita en sia sentemo. Atako de paralizo subite kaj milde forprenis de sur la Tero tiun bonfarantan estulinon. La lastaj omaĝoj faritaj al ŝi estis simplaj kaj decaj. La sekretario de la komunumo iris ĉe la antaŭaĵo de la funebra akompanantaro.

(Societo de Parizo, la 27an de Decembro 1861)

Elvoko: — Ni petas la Ĉiopovan Dion permesi al la Spirito de Marguerite Gosse komunikiĝi kun ni. — R. Jes, Dio bonvolis doni al mi tiun favoron.

D. Ni estas tre feliĉaj pro tio, ke ni povas atesti al vi nian admiron pri via konduto sur la Tero, kaj ni esperas, ke vi ricevis rekompencon por tiom da abnegacio. — R. Jes, Dio estas bona kaj favorkora por sia servantino. Ĉio, kion mi faris, kaj kio al vi ŝajnas laŭdinda, estas tute natura.

D. Ĉu vi povas diri al ni, por nia edifo, kia estas la kaŭzo de via humila kondiĉo sur la Tero? — R. En du sinsekvaj enkarniĝoj mi okupis tro altan pozicion; estis facile por mi praktiki bonon; tion mi faris sen ofero, ĉar mi estis riĉa. Sed al mi ŝajnis, ke mia progreso estas malrapida,kaj tial mi petis renaskiĝi en malriĉaj kondiĉ- oj, en kiuj mi devis mem lukti kontraŭ la seniĝoj. Por tio mi prepariĝis longan tempon, kaj Dio subtenis mian kuraĝon, tiel ke mi povis atingi la celon, kiun mi trudis al mi.

D. Ĉu vi jam ree vidis viajn malnovajn gemastr- ojn? Diru al ni, kia estas situacio antaŭ ili, kaj ĉu vi ankoraŭ vin konsideras ilia subulino? — R. Jes, mi ilin vidis, kiam mi venis en ĉi tiun mondon, ĉar ili ĉi tie troviĝis. Humile mi konfesas al vi, ke ili min konsideras kvazaŭ mi estus supera al ili.

D. Ĉu vi havis ian motivon de alligiteco al ili, prefere ol al iuj aliaj? — R. Nenian motivon devigitan, ilin elektis por pagi dankoŝuldon. Iam ili estis bonvolemaj al mi, farinte al mi servojn.

D. Laŭ via opinio, kia estonteco vin atendas? — R. Mi esperas reenkarniĝi en mondo, kie oni ne konas doloron. Eble vi opinias min pretendema, sed mi parolas al vi kun la vigleco propra al mia karaktero. Krom tio, mi submet- iĝas al la volo de Dio.

D. Dankaj pro via ĉeesto, ni ne dubas, ke Dio kovros vin per favoroj. — R. Dankon. Tiel Dio benu vin ĉiujn, por ke vi povu ĝui, kiam vi estos elkarniĝintaj, la purajn ĝojon, kiuj al mi estis donitaj.

Clara Rivier

Si estis knabino ĉirkaŭ dekjara, filino de kamparana familio el la Sudo de Francujo. Jam de 4 jaroj ŝi estis grave malsana. Dum ŝia vivo, neniam oni aŭdis de ŝi ian plendon, ian signon de senpacienco, kaj, kvankam ŝi havis nenian instruitecon, ŝi tamen konsoladis la familion ĉe ties afliktiteco, komentariante la estontan vivon kaj la feliĉon, kiu el ĝi rezultus. Si elkarniĝis en Septembro 1862, post kvar tagoj da konvulsiaj torturoj, dum kiuj ŝi ne ĉesis preĝi. "Mi ne timas antaŭ la morto, ŝi diradis, ĉar post ĝi estas rezervita por mi feliĉa vivo." Al sia ploranta patro ŝi diradis: "Konsolu vin, ĉar mi venos viziti vin; mi sentas, ke alproksimiĝas la horo, sed, kiam ĝi alvenos, tiam mi scios vin antaŭsciigi" Efektive, kiam jam estis baldaŭa la fatala momento, ŝi venigis ĉiujn siajn familian- ojn kaj diris : "Mi havas nur kvin minutojn da vivo; donu al mi la manojn" Kaj ŝi mortis, kiel ŝi antaŭvidis.

De tiam iu frapanta Spirito komencis viziti la domon de la familio Rivier: — li rompas ĉion, frapas sur tablon, skuas vestojn, kurtenojn, teleraron... Sub la formo de Clara li ekaperas al ŝia pli juna fratino, kiu estas nur kvinjara.

Laŭ aserto de tiu knabino, ŝia fratino ekaperas ofte, kaj tiuj aperaĵoj kaŭzas al ŝi ĝojkrioj, kieclass="underline" "Vidu, kiel bela estas Clara!"