Выбрать главу

 

La Edda de SnoKKí Sturluson

Originala titolo: Edda (Snorra-Edda)

Tradukis el la islanda lingvo: Baldur Ragnarsson

AntaUvortoj

Snorri Sturluson (1179-1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t. n. Sturlungar. En la unuaj jardekoj de la 13-a jarcento evoluis gravaj konfliktoj inter la plej potencaj familioj de la lando kaj samtempe kreskis influo de la norvega reĝo en islandaj afe- roj. Snorri havis dum kelkaj jaroj amikajn rilatojn kun la norvega reĝo kaj laŭdire promesis kontribui al ties akcepto de regado en Islando . Tion li neglektis, kio sekvigis lian mortigon en lia hejmo la 29-an de septembro 1241. Malgraŭ la komplikaj konfliktoj de tiu tempo Snorri sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda.

La Edda de Snorri Sturluson estas konservita en islanda kodekso probable skribita ĉ. 1300. Sur ĝia unua paĝo estas skribite: "Ci tiu libro nomiĝas Edda. Gin kunmetis Snorri Sturluson laŭ la maniero, kiel ĉi tie estas skribite." Oni konsideras la tekston de ĉi tiu manu- skripto plej proksima al la originala verko de Snorri . La libro estas esence manlibro pri poetiko, sed samtempe la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda. La vorto Edda estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo praavino, ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj. La vorto estas ankaŭ uzata pri kolekto de mitologiaj poemoj pri la antikvaj nordiaj dioj kaj herooj, sed tiu uzado devenas el la 17-a jarcento kaj ne havas malnovan tradicion. Oni tial ofte distingas inter laproza Edda de Snorri kaj lapoezia Edda, la poemoj.

La libro de Snorri estas dividita en kvar partojn: Prologus (Pro- logo), Gylfaginning (La Mistifiko de Gylfi), Skáldskaparmál (La Arto de Poetiko) kaj Háttatal (Listo de vers-formoj) . La dua kaj tria parto estas la ĉefa fonto de la nordia mitologio, sen kiu la scio pri tiu flanko de la antikva kulturo estus ege fragmenta Estis la rolo de Snorri, 13-jarcenta kristano, kolekti kaj skribe konservi la paganan mitologion, malgraŭ certa risko flanke de la eklezio. Ci tie estas tradukitaj en Esperanton la Prologo, la tuta Gylfaginning kaj la mitologiaj rakontoj de Skáldskaparmál . La poetikaj teorioj ha- vas intereson nur pri studantoj de la antikva versoformo dróttkvxtt, kaj do estas ellasitaj en la traduko, kiel ja kutimas en tradukoj de la Edda en aliajn lingvojn .

La Prologo priskribas la kreon de la mondo kaj la komencon de la religio kaj de la antikvaj dioj. Gian celon oni probable povas konsideri kiel ian pravigon de la kristana aŭtoro verki libron pri la antikva paganismo. Tiun pravigon li bazas sur du ĉefaj ideoj: Unuflanke li klarigas, kiel la limigita scio de la homoj kondukas al primitivaj klarigoj pri la ekzisto de la mondo (ekzemple, ke la tero estas vivanta kreaĵo), kaj aliflanke, kiel potencaj reĝoj estis deigitaj post sia morto . Tiun duan ideon oni kutime rilatigas al greka filo- zofo, Euhemer laŭ nomo (ĉ. 300 a.K.), kaj estis bone konata en la vivotempo de Snorri Sturluson.

Gylfaginning estas kolekto de mitologiaj rakontoj pri la paganaj konceptoj pri la komenco de la mondo kaj pri la antikvaj nordiaj dioj, la Azoj - islandlingve xsir [ajsir], sing . ás [aŭs] . Per kreo de fiktiva persono, reĝo Gylfi, kiun li igas vojaĝi al Azgardo, la ĉefa rezidejo de la Azoj, la aŭtoro kreas strukturon enkadre de kiu li povas prezenti multon el siaj scioj pri la dioj. La Azoj kaj la Vanioj (alia raso de dioj) tie havas siajn rakontojn kaj la monda historio mem estas rakontita ekde ĝia komenco ĝis la fino en Ragnarok, la pereo de la mondo kaj la dioj . Estas la opinio de kleruloj, ke Snorri tie registris antikvajn rakontojn el la paganisma tempo, kiuj tiel konservas gravan parton de la originala mitologia heredaĵo de la nordiaj popoloj .

Skáldskaparmál estas tiu parto de la Edda, kiu plej evidente por­ tas la signojn de instrua libro Tiel estis, ke en la tempo de Snorri Sturluson la malnova arto de poetiko jam trovis sin en dekadenca stato, kio multe zorgigis la poeton kaj historiiston Snorri. La an­ tikva poezio estis firme bazita sur la pagana tradicio, kiun oponis la kristana eklezio. Tial Snorri verkis sian Edda por provi revivigi la malnovan poetikon, kio postulis rekonsciigi la poetojn pri sia heredaĵo tiel intime ligita al la antikva kulturo de paganismo . Unu grava karakterizaĵo de la malnova poezio estis la t.n. kenningar, metaforaj kunmetaĵoj grandparte bazitaj sur la mitologio. La tuta Gylfaginning kaj granda parto de Skáldskaparmál do estas rakon- toj necesaj por kompreni kaj apliki tiajn poetikajn rimedojn kiel la kenningar kaj la t . n. heiti, vortojn kutime uzatajn nur en poezio.

Krom la mitologiaj rakontoj Skáldskaparmál enhavas ankaŭ mul- tajn ekzemplojn el poemoj por montri la uzadon de la menciitaj poetikaj rimedoj; tiuj ekzemploj estas netradukeblaj krom per para- frazoj kaj detalaj klarigoj. Ili do estas kutime ellasitaj en tradukoj, kaj ankaŭ en ĉi tiu, kiu celas prezenti nur la antikvan mitologion, la plej faman parton de la Edda de Snorri .

La lasta parto de la Edda nomiĝas Háttatal (Hátta- , gen.plur. de háttr, versformo, -tal, elnombrado, listo), poemo de 102 strofoj verkitaj de Snorri mem por montri la eblajn variaĵojn de versaj kaj strofaj formoj de la t . n . dróttkvxtt en la antikva poezio Tiu varieco multe dependas de diversaj eblecoj de rimoj kaj ne rekte koncernas la mitologion . En tradukoj de la Edda la Háttatal do estas kutime ellasita

Vortoj kaj nomoj signitaj per asterisko en Gylfaginning kaj Skáld­ skaparmál estas klarigitaj laŭ ĉapitroj en notoj fine de la libro. Tie ankaŭ ĉiuj nomoj estas montritaj en islanda formo, ofte kun foneti- kaj signoj por montri la prononcon Estas rimarkinde, ke la islandaj literoj P (^) kaj õ (kiu neniam aperas majuskle) estas prononcataj respektive kiel th en thing kaj this en la angla. La vokaloj á, ó kaj x estas prononcataj kiel aŭ, oŭ kaj aj, kaj o kiel en la germana schon . La kombinaĵo au estas prononcata kiel oj, kaj ei kiel ej. Signifoj de kunmetitaj nomoj estas klarigitaj laŭ la konsistigaj vortpartoj Por doni laŭeble plenan komprenon de la signifoj de nomoj ili ofte estas klarigitaj ankaŭ etimologie

Baldur Ragnarsson

Prólogo

1 Evoluo de la dí-ídeo

Ciopova Dio kreis en la komenco ĉielon kaj teron kaj ĉiujn aferojn, kiuj ilin akompanas, kaj laste du homojn de kiuj devenis la gene- racioj, Adamon kaj Evan, kaj multiĝis ilia gento kaj disvastiĝis tra la tuta mondo

Sed en la pasado de la tempo la homa raso diversiĝis; estis iuj bo- naj kaj stabilaj en la ĝusta kredo, sed multe pli multaj sin forturnis al la voluptoj de la mondo kaj neglektis la ordonojn de Dio. Tial Dio dronigis la mondon per diluvo kun ĉiuj kreitaĵoj en la mondo krom tiuj, kiuj estis en la Arkeo kun Noa. Post la Diluvo vivis ok homoj, kiuj loĝis en la mondo, kaj de ili devenis generacioj, kaj okazis kiel antaŭe, ke kiam la mondo fariĝis loĝata kaj multiĝis la homoj, tiam granda plimulto de la homaro avidis riĉon kaj gloron kaj neglektis obeon al Dio, kaj kreskis tio ĝis tiom, ke ili rifuzis diri la nomon de Dio. Sed kiuj tiam estis por rakonti al siaj infanoj pri la grandfaroj de Dio? Tiel do okazis, ke ili forgesis la nomon de Dio, kaj en plej multaj lokoj en la mondo troviĝis neniu, kiu sciis ion pri sia kreinto. Sed malgraŭ tio Dio disponigis al ili terecajn favoraĵojn, riĉaĵojn kaj prosperon, por ĝui en la mondo. Li cedis al ili ankaŭ porcion da saĝo, por ke ili povu kompreni ĉiujn terajn aferojn kaj detalojn de ĉio, kion ili povis vidi en la ĉielo kaj sur la tero