Выбрать главу

—Ĉu baldaŭ ĝi estos kunvokita? — demandis Pentuer.

—Oni ne havas ankoraŭ kaŭzon por tion fari. Mi provos antaŭe kvietigi la furiozantan boveton per la patra mano de lia sankteco… Mi tre bedaŭras la junan knabon, ĉar li havas grandajn kapablojn kaj energion de la suda vento. Sed se la uragano, anstataŭ forblovi la malamikojn de Egipto, komencos kuŝigi ĝian tritikon kaj eltiri ĝiajn palmojn!…

La ministro eksilentis, kaj lia sekvantaro dronis en la malluma aleo de arboj, kiu kondukas al Memfiso.

En la sama momento Ramzes atingis la palacon de l’ faraono.

Ĉi tiu konstruaĵo staris sur altaĵo ekster la urbo, en parko. Tie kreskis strangaj arboj: baobaboj de l’ Sudo, cedroj, pinoj kaj kverkoj de l’ Nordo. Dank’ al la arto de l’ ĝardenistoj ili vivis kelkdekon da jaroj kaj atingis grandan altecon.

Ombra aleo kondukis de malsupre al la pordego, kiu havis altecon de trietaĝa domo. De ĉiu flanko de la pordego staris potenca konstruaĵo, kvazaŭ turo, de la formo de detranĉita piramido, kvardek paŝojn larĝa, kvin etaĝojn alta. Nokte tio similis du grandegajn tendojn el sabloŝtono. Ĉi tiuj strangaj konstruaĵoj havis en ĉiu etaĝo kvadratajn fenestrojn, kaj platajn tegmentojn. De la supro de unu piramido gardistoj observis la teron, de la alia — deĵoranta pastro rigardis la stelojn.

Dekstre kaj maldekstre de la turoj, nomataj pilonoj, sin etendis muroj aŭ pli ĝuste kelketaĝaj konstruaĵoj, kun mallarĝaj fenestroj kaj plata tegmento, sur kiu paŝis gardistoj. Ĉe ambaŭ flankoj de la pordego sidis du statuoj, kies kapoj atingis la duan etaĝon; ĉe la piedoj de la monumentoj ankaŭ paŝis gardistoj.

Kiam la princo akompanata de kelke da kavaliroj proksimiĝis al la palaco, la gardisto, malgraŭ la mallumo, rekonis lin. Post momento elkuris el la pilono kortega oficisto, vestita per blanka jupo, malhela mantelo kaj peruko, simila per sia grandeco al kapuĉo.

—Ĉu la palaco jam estas fermita? — demandis la princo.

—Vi diris la veron, nobla sinjoro — respondis la oficisto. — Lia sankteco vestas la diojn por la dormo.

—Kaj poste kion li faros?

—Li bonvolos akcepti la militan ministron, Herhoron.

—Poste?

—Poste lia sankteco iom rigardos en la granda Salono baleton, kaj poste li banos sin kaj diros la vesperajn preĝojn.

—Oni ne ordonis akcepti min? — demandis la kronprinco.

—Morgaŭ post la milita konsilo.

—Kaj kion faras la reĝinoj?

—La unua reĝino preĝas en la ĉambro de sia mortinta filo, kaj via glora patrino akceptas fenician senditon, kiu alportis al ŝi donacojn de la virinoj de Tiro.

—Ĉu ankaŭ belajn knabinojn?

—Kelke, oni diras. Ĉiu portas sur si multekostajn objektojn por dek talentoj.

—Kiu vagas tie kun torĉoj? — diris la princo, montrante per la fingro la malsupron de l’ parko.

—Oni demetas de l’ arbo la fraton de via ekscelenco; li sidas tie de la tagmezo.

—Kaj li ne volas malsupreniri?

—Nun, li malsupreniros, ĉar la arlekeno de la unua reĝino venis al li kaj promesis konduki lin en la drinkejon, kie trinkas la paraŝitoj, kiuj malfermas la kadavrojn de l’ mortintoj.

—Ĉu vi jam aŭdis ion pri la hodiaŭaj manovroj?

—Oni diris en la ministrejo, ke la stabo estis fortranĉita de sia korpuso.

—Kion plu?

La oficisto ŝanceliĝis.

—Diru, kion vi aŭdis.

—Ni ankaŭ aŭdis, ke pro tio via ekscelenco ordonis doni al iu oficiro kvincent bastonbatojn, kaj pendigi la gvidiston.

—Ĉio estas mensogo! — interrompis duonvoĉe unu el la adjutantoj de l’ kronprinco.

—Ankaŭ la soldatoj diras, ke tio devas esti mensogo — respondis pli kuraĝe la oficisto.

La kronprinco turnis la ĉevalon kaj forrajdis al la malsupra parto de la parko, kie estis lia palaceto. Ĝustadire tio estis unuetaĝa kiosko el ligno. Ĝi havis la formon de grandega kubo kun du verandoj, unu supre, la alia malsupre, kiuj ĉirkaŭis la konstruaĵon apogitaj sur multenombraj kolonoj. Interne lumis torĉoj, oni do povis vidi, ke la muroj konsistas el tabuloj skulptitaj, kiel puntoj, kaj ke ili estas gardataj kontraŭ la vento per multkoloraj kovriloj. La tegmento de la domo estis plata, ĉirkaŭita per balustrado; sur la tegmento estis kelka da tendoj.

Kore salutita de la duonnudaj servistoj, el kiuj unuj kuris renkonte al li, aliaj sin ĵetis antaŭ li sur Ia vizaĝon, la kronprinco eniris en la domon. En la loĝejo de la surtera etaĝo li demetis la pulvoplenajn vestojn, sin banis en ŝtona banujo kaj ĵetis sur sin specon de granda litotuko, kiun li bukis sub la kolo, kaj sur la zono ĉirkaŭligis per ŝnuro. En la dua etaĝo li vespermanĝis: li manĝis tritikan platan kukon, plenmanon da daktiloj kaj trinkis pokalon da malforta biero. Poste li suriris la terason de la domo kaj kuŝiĝinte sur kanapo kovrita per leona felo, li ordonis al la servistoj foriri kaj sendi supren Tutmozison, tuj kiam li venos.

Ĉirkaŭ la noktomezo antaŭ la domo haltis portilo, el kiu eliris la adjutanto Tutmozis. Kiam li peze enpaŝis sur la terason oscedante, la princo salte leviĝis de l’ kanapo.

—Jen vi estas?… Kio do?… — ekkriis Ramzes.

—Vi ankoraŭ ne dormas?… — respondis Tutmozis. — Ho dioj, post tiom da tagoj de laciĝo!… Mi pensis, ke mi povos dormeti almenaŭ ĝis la leviĝo de l’ suno.

—Kaj Sara?

—Ŝi estos ĉi tie postmorgaŭ, aŭ vi ĉe ŝi en la bieno trans la rivero.

—Nur postmorgaŭ!…

—Nur?… Mi petas vin, Ramzes, satdormu. Tro multe da nigra sango kolektiĝis en via koro kaj tial via kapo flamas.

—Kaj ŝia patro?…

—Li ŝajnas homo prudenta kaj honesta. Lia nomo estas Gedeon. Kiam mi diris, ke vi volas preni lian filinon, li falis teren kaj komencis elŝiri al si la harojn. Kompreneble mi atendis, ĝis kvietiĝis la patra doloro, mi iom manĝis kaj trinkis kaj ni komencis trakti la aferon. La ploranta Gedeon unue ĵuris, ke li preferus vidi sian filinon kadavro, ol ies konkubino. Tiam mi diris, ke proksime de Memfiso sur la bordo de Nilo li ricevos bienon, kiu donas du talentojn da jara profito kaj ne pagas impostojn. Li ekindignis. Tiam mi anoncis, ke li povus ricevi krom tio ĉiujare unu talenton en oro kaj en arĝento. Li eksopiris kaj diris, ke lia filino dum tri jaroj lernis en Pi-Bailos. Mi aldonis ankoraŭ unu talenton. Nun Gedeon, ĉiam nekonsolebla, murmuretis, ke li perdas tre bonan oficon de intendanto ĉe sinjoro Sezotris. Mi diris, ke li ne bezonas forlasi ĉi tiun oficon kaj mi aldonis dek bovinojn el via bovinejo. Lia frunto iom sereniĝis, kaj li konfesis al mi tute konfidence, ke sur lian fi1inon turnis sian atenton granda sinjoro, Ĥaires, kiu portas ventumilon super la nomarĥo de Memfis. Mi promesis tiam aldoni al li junan bovon, malgrandan oran ĉenon kaj grandan braceleton. Tiamaniere Sara kostos al vi bienon kaj dek talentojn jare, kontante, kaj dek bovinojn, bovon, oran ĉenon kaj braceleton unufoje.

—Kion diris Sara? — demandis la princo.

—Dum la negocado ŝi promenis inter la arboj. Kaj kiam ni finis la aferon kaj trinkis bonan hebrean vinon por sukceso, ŝi diris al la patro… Ĉu vi scias kion? Ke se li ne estus doninta ŝin al vi, ŝi surirus ŝtonegon kaj saltus de ĝia supro. Nun mi esperas, ke vi dormos trankvile, — konkludis Tutmozis.

—Mi dubas — diris la kronprinco sin apogante sur la balustradon kaj rigardante la plej malplenan aleon de l’ parko. — Ĉu vi scias, ke ni renkontis sur nia vojo pendigitan kamparanon?…

—Oh!… tio estas pli malbona ol la skaraboj! — siblis Tutmozis.

—Li mem pendigis sin. pro ĉagreno, ke la armeo plenŝutis lian kanalon, kiun li fosis en la dezerto dum dek jaroj.