Выбрать главу

—Granda miraklisto estas ĉi tiu pastro! … — murmuris la maljuna Libiano.

—Antaŭ miaj okuloj vi plenumis jam duan miraklon — diris la princo al Pentuer. — Ĉu vi povas klarigi al mi, kiel oni faras tion? …

—Pri ĉio demandu min, sinjoro — respondis la pastro — kaj mi diros al vi. Sed postulu neniam, ke mi klarigu al vi la misterojn de niaj temploj.

—Eĉ se mi nomus vin mia konsilanto?

—Eĉ tiam. Mi neniam estos perfidulo, kaj eĉ se mi kuraĝus fariĝi, la punoj fortimigus min …

—La punoj? … — ripetis la princo. — Jes! Mi memoras en la templo de Hator la homon kaŝitan en la kelo, sur kiun la pastroj verŝis bolantan peĉon. Ĉu efektive ili faris tion? … Ĉu la homo efektive mortis en turmentoj? …

Pentuer silentis, kvazaŭ ne aŭdante la demandon. Li malrapide elprenis el sia mirakla sako malgrandan statuon de dio kun disetenditaj manoj. La statueto pendis sur ŝnuro; la pastro lasis ĝin libera kaj, murmurante preĝon, atentis. La statueto post kelke da ŝanceliĝoj kaj turniĝoj haltis senmove.

Ramzes ĉe la lumo de la torĉo kun miro rigardis liajn procedojn.

—Kion vi faras? — demandis li la pastron.

—Mi povas diri al via ekscelenco nur tion — respondis Pentuer — ke la dio per unu mano montras la stelon Eshmun[8]. Tio estas ĝi, kiu nokte gvidas sur la maro la feniciajn ŝipojn.

—Fenicianoj do ankaŭ havas ĉi tiun dion?

—Ili eĉ ne scias pri li. La dio, kiu ĉiam turnas unu manon al la stelo Eshmun, estas konata nur de ni kaj de la ĥaldeaj pastroj. Kun lia helpo, ĉiu profeto tage kaj nokte, dum bona kaj malbona vetero, povas trovi sian vojon sur la maro kaj en la dezerto.

Laŭ la ordono de la princo, kiu kun brulanta torĉo iris apud Pentuer, la sekvantaro kaj la kaptitoj ekiris post la pastro, al la nord-oriento. La dio, pendanta sur la ŝnuro, ŝanceliĝis, montris tamen per la etendita mano, kie estas la sankta stelo, protektanto de la erarvagantaj vojaĝantoj.

Ili iris piede, kondukante la ĉevalojn, per rapidaj paŝoj. La malvarmo estis tiel akra, ke eĉ la Azianoj blovis en la manojn, kaj la Libianoj tremis.

Subite io komencis kraki sub iliaj piedoj. Pentuer haltis kaj klinis sin.

—En ĉi tiu loko — diris li — la akvo faris sur la ŝtonego malprofundan kotujon. Kaj la akvo, rigardu princo, kio ĝi fariĝis …

Dirante tion, li levis kaj montris al la princo kvazaŭ vitran tabuleton, kiu fluidiĝis en liaj manoj.

—Kiam estas tre malvarmege, — aldonis li — la akvo fariĝas travidebla ŝtono.

La Azianoj jesis la vortojn de la pastro, aldonante, ke en la nordo la akvo fariĝas ŝtono, kaj la vaporo — blanka salo, kiu tamen havas neniun guston, sed pinĉas la fingrojn kaj agacigas la dentojn.

La princo pli kaj pli admiris la saĝon de Pentuer.

Dume en la norda parto de la ĉielo fariĝis klare. Oni povis vidi Ursinon kaj en ĝi la stelon Eshmun. La pastro ree preĝante, kaŝis en la sakon la dion gvidanton kaj ordonis estingi la torĉojn kaj lasi nur la bruletantan ŝnuron, kiu konservis la fajron kaj montris la horojn per sia grada brulado.

La princo admonis la taĉmenton esti vigla kaj preninte Pentueron, iris dekkelkon da paŝoj antaŭen.

—Pentuer — diris li — de ĉi tiu momento mi nomas vin mia konsilanto, por la nuna tempo, kaj por tiam, kiam plaĉos al la dioj doni al mi la kronon de Supra kaj Malsupra Egipto …

—Per kio mi meritis tian favoron?

—Antaŭ miaj okuloj vi plenumis agojn, kiuj montras vian grandan saĝon kaj vian povon super la spiritoj. Krom tio vi estis preta savi mian vivon. Do, kvankam vi decidis kaŝi de mi multon …

—Pardonu, nobla sinjoro — interrompis la pastro. — Perfidulojn, kiam vi bezonos ilin, vi trovos, por mono kaj juveloj, eĉ inter la pastroj. Sed mi ne volas aparteni al ili. Konsideru: perfidante la diojn, mi donus al vi la certecon, ke same mi agos ankaŭ kun vi.

Ramzes ekmeditis.

—Vi saĝe parolis — respondis li. — Sed mirigas min, kiel vi, pastro, havas bonvolon por mi en via koro? Antaŭ unu jaro vi benis min, kaj hodiaŭ vi ne permesis al mi sola veturi en la dezerton kaj faras al mi grandajn servojn …

—Ĉar la dioj avertis min, ke vi, nobla sinjoro, se vi volos, povos eltiri el la mizero kaj humiligo la malfeliĉan egiptan popolon.

—Kio estas por vi la popolo?

—Mi devenas de ĝi … Miaj fratoj kaj patro tutajn tagojn ĉerpis akvon el Nilo kaj ricevis bastonadon …

—Kiel mi povas helpi al la popolo? — demandis la kronprinco.

Pentuer viviĝis.

—Via popolo — parolis li kortuŝita — tro multe laboras, pagas tro grandajn impostojn, suferas mizeron kaj persekutojn. Malfacila estas la sorto de la kamparano …

”La vermo manĝis unu duonon de lia rikolto, la rinocero la alian; en la kampoj multe da muŝoj; falis la akridoj; la brutoj piedpremis la grenon, la paseroj ĝin ŝtelis. Kio restis en la garbejo, falis en la manojn de la ŝtelisto. Ho mizero de la kamparano! … Fine venas la skribisto sur la bordon kaj postulas la rikolton, liaj kunuloj alportis bastonojn, kaj la Negroj palmajn vergojn. Ili diras: donu la grenon. — Restis nenio. — Tiam ili batas lin, etendas sur la tero, ligas, îetas en la kanalon, kie li dronas, la kapo malsupren. En lia ĉeesto ili ligas lian edzinon, liajn infanojn. La najbaroj forkuras, savante sian grenon.”[*]

—Mi mem vidis tion — respondis la princo medite — mi eĉ forpelis unu tian skribiston. Sed ĉu mi povas ĉeesti ĉie, por malhelpi la maljustaîojn?

—Vi povas, sinjoro, ordoni, ke oni ne turmentu la homojn senbezone. Vi povas malgrandigi la impostojn, elekti al la kamparanoj unu tagon por la ripozo. Fine, vi povas donaci al ĉiu familio almenaŭ unu mezuron da tero, kies rikolto apartenus nur al ili kaj servus por nutri ilin. Alie, ili daŭrigos sin nutri per lotuso, papiruso kaj mortintaj fiŝoj, kaj fine via popolo pereos … Sed se vi estos favora por ĝi, ĝi releviĝos.

—Kaj vere mi faros tiel! — ekkriis la princo. — Bona mastro ne permesas, ke lia brutaro mortu de malsato, faru laboron, kiu superas ĝiajn fortojn aŭ maljuste ricevu batojn … Tio devas aliiĝi! …

Pentuer haltis.

—Vi promesas tion al mi, sinjoro? …

—Mi îuras! — respondis Ramzes.

—Do ankaŭ mi îuras al vi, ke vi estos la plej glora faraono, apud kiu paliĝos Ramzes Granda! — ekkriis la pastro, kiu ne povis plu regi sian eksciton.

La princo ekmeditis.

—Kion ni faros duope kontraŭ la pastroj, kiuj malamas min? …

—Ili timas vin, sinjoro — respondis Pentuer. — Ili timas, ke vi ne komencu tro frue militon kontraŭ Asirio …

—Kion ili celas, ni ja venkos? …

La pastro klinis la kapon kaj disetendis la manojn, sed silentis.

—Mi do diros al vi! … — ekkriis la incitita princo. — Ili ne volas militon, ĉar ili timas, ke mi revenos venkinto, ŝarĝita per trezoroj, pelante antaŭ mi sklavojn … jen kion ili timas, ĉar ili volas, ke la faraono restu nur malforta ilo en ilia mano, senutila instrumento, kiun oni povas îeti for, kiam oni volas … Sed mi ne estos tia! … Aŭ mi faros tion, kion mi volas, al kio mi havas la rajton, aŭ … mi pereos …

Pentuer turnis sin kaj murmuretis preĝon.

—Ne parolu tiel, nobla sinjoro — diris li konfuzita — la malbonaj spiritoj, vagantaj super la dezerto, povas kapti viajn vortojn … La vorto, memoru estro, estas kvazaŭ ŝtono, îetita per îetilo; kiam ĝi trovos muron, ĝi resaltos kaj sin turnos kontraŭ vi mem …

La princo malestime svingis la manon.

—Ne grave — respondis li. — Nenion valorus vivo, en kiu ĉiu ligus mian volon … Se ne la dioj, la ventoj de la dezerto; se ne la spiritoj, la pastroj … Tia devas esti la povo de la faraono? … Mi volas fari, kion mi volas, kaj obei nur al miaj eternaj antaŭuloj, sed ne al iu ajn razita kapo, kiu ŝajne klarigas la intencojn de la dioj, kaj en la realeco uzurpas la povon kaj plenigas siajn trezorejojn per miaj riĉaîoj.

En la princa sekvantaro eksonis murmuro de teruro.

вернуться

8

Polusa stelo.