Kiam Ramzes kun sia sekvantaro atingis la supron, kie li devis akcepti la senditojn de la malamikoj, la armeo kriis tian honoran aklamon, ke la ruza Musavasa ankoraŭ pli ĉagreniĝis kaj murmuretis al la libiaj ĉefoj:
—Vere, mi diras al vi, tio estas aklamo de armeo, kiu amas sian estron! …
Tiam unu el la plej ribelemaj libiaj princoj, fama bandito, diris al Musavasa:
—Ĉu vi ne pensas, ke en la nuna momento ni agos pli prudente, konfidante al la rapideco de niaj ĉevaloj, ol al la pardono de la faraona filo? … Li estas, oni diras, rabia leono, kiu eĉ karesante deŝiras la haŭton; kaj ni estas kiel ŝafidoj, forŝiritaj de la mametoj de la patrino …
—Faru, kiel vi volas — respondis Musavasa — vi havas antaŭ vi la tutan dezerton. Sed min la popolo sendis, por ke mi pagu niajn kulpojn, kaj, antaŭ ĉio, mi havas mian filon Teĥennan, sur kiun la princo disverŝos sian koleron, se mi ne sukcesos ricevi lian pardonon per miaj petegoj.
Al la amaso de la Libianoj alrajdis du Azianoj, anoncante, ke la sinjoro atendas ilian humiliĝon.
Maldolĉe eksopiris Musavasa kaj ekiris al la monteto, sur kiu staris la venkinto. Neniam antaŭe li faris tiel malfacilan vojaĝon! … Dika tolo de pentofaranto apenaŭ kovris lian dorson: lian kapon, surŝutitan per la cindro, senkompate bruligis la suno; la nudajn piedojn mordis la akra sablo, kaj la koron premegis la malĝojo de li mem kaj de la venkita popolo.
Li faris apenaŭ kelkcenton da paŝoj, sed li devis kelkfoje halti kaj ripozi. Ofte li devis sin turni posten, por kontroli, ĉu la sklavoj, portantaj la donacojn por la princo, ne ŝtelas orajn ringojn aŭ juvelojn. Musavasa, kiel homo sperta, sciis, ke oni plej volonte profitas la fremdan malfeliĉon.
La ruza barbaro tiel konsolis sin en sia malfeliĉo:
”Mi dankas la diojn, ke la sorto destinis al mi humiliĝi antaŭ la princo, kiu baldaŭ, tre baldaŭ surmetos la faraonan ĉapon. La monarĥoj de Egipto estas grandanimaj, precipe en la horo de la venko. Se do mi sukcesos kortuŝi mian sinjoron, li plifortigos mian povon en Libio kaj permesos al mi preni grandajn impostojn. Vera miraklo estas, ke la princo mem kaptis Teĥennan; ne nur li ne estos maljusta al li, sed eĉ li superŝutos lin per honoroj …”
Tiel li pensis kaj senĉese sin turnis posten. Sklavo, eĉ nuda, povas kaŝi la ŝtelitan juvelon en la buŝon, eĉ engluti.
Tridek paŝojn antaŭ la ĉaro de la kronprinco, Musavasa kaj akompanantaj lin la plej eminentaj Libianoj falis sur la ventrojn kaj kuŝis en la sablo, ĝis la princa adjutanto ordonis al ili leviĝi. Proksimiĝinte kelke da paŝoj, ili ree falis sur la ventrojn, kaj ripetis la samon trifoje, kaj ĉiufoje Ramzes devis ordoni al ili leviĝi.
Dume Pentuer, staranta sur la princa ĉaro, murmuretis al sia sinjoro:
—Via vizaĝo montru al ili nek severecon, nek ĝojon. Prefere estu trankvila, kiel la dio Amon, kiu malestimas siajn malamikojn kaj ne ĝojas pro malgravaj triumfoj …
Fine la pentofarantaj Libianoj haltis antaŭ la princo, kiu de la ĉaro rigardis ilin, kiel severa hipopotamo anasidojn, kiuj nenien povas sin kaŝi de ĝia forto.
—Vi — subite diris Ramzes — vi estas la saĝa libia ĉefo, Musavasa?
—Mi estas via servisto — repondis la demandita kaj ree falis sur la ventron.
Oni ordonis al li leviĝi, kaj la princo daŭrigis:
—Kiel vi povis tiel peki kaj levi la manon kontraŭ la tero de la dioj? Ĉu forlasis vin la antaŭa prudento?
—Sinjoro! — respondis la ruza Libiano — la ĉagreno malklarigis la prudenton de la elpelitaj soldatoj de lia sankteco, ili do kuris al sia propra pereo kaj altiris ankaŭ min kun la miaj. La dioj scias, kiel longe daŭrus ĉi tiu malbela milito, se en la fronto de la armeo de la eterne vivanta faraono ne stariĝus Amon mem. Kiel ventego de la dezerto vi falis, kie oni ne atendis vin; kaj kiel la bovo rompas kanon tiel vi frakasis la blindigitan malamikon. Tiam ĉiuj niaj popoloj prenis, ke eĉ la teruraj libiaj regimentoj nur tiam ion valoras, kiam îetas ilin via mano.
—Vi saĝe parolas, Musavasa — diris la princo — kaj ankoraŭ pli saĝe vi faris, ke vi iris renkonte al la armeo de la dia faraono, kaj ne atendis, ĝis ĝi venos al vi. Tamen mi dezirus scii, kiom estas vera via humileco?
—Serenigu vian vizaĝon, granda egipta potenculo — respondis Musavasa, — Ni venas al vi kiel subuloj, por ke via nomo estu granda en Libio kaj por ke vi estu nia suno, kiel vi estas la suno de naŭ popoloj. Ordonu nur al viaj regantoj, ke ili estu justaj por la popolo venkita kaj aligita al via potenco. Administru nin viaj ĉefoj konscience juste, ne laŭ sia malbona volo, malvere raportante pri ni kaj vekante vian malfavoron kontraŭ ni kaj niaj infanoj. Ordonu al ili, vic-reĝo de la bonkora faraono, ke ili regu nin laŭ via volo; konservante la liberon, havon, lingvon kaj morojn de niaj patroj kaj antaŭuloj.
Estu viaj leĝoj egalaj por ĉiuj viaj popoloj, viaj oficistoj ne indulgu unujn, kaj ne estu tro severaj por aliaj. Egalaj por ĉiuj estu verdiktoj. Ili kolektu impostojn, destinitajn por viaj bezonoj kaj via uzo, sed ili ne postulu aliajn, sekrete de vi, kiuj ne eniros en vian trezorejon, sed riĉigos nur viajn servistojn kaj la servistojn de viaj serivistoj. Ordonu regi nin sen maljustaîoj por ni kaj por niaj infanoj, vi ja estas nia dio kaj estro por ĉiam. Imitu la sunon, kiu al ĉiuj dissendas sian brilon, donantan la forton kaj vivon. Ni petegas viajn favorojn, ni viaj libiaj subuloj, kaj ni falas sur la vizaĝon antaŭ vi, la heredonto de la granda kaj potenca faraono.[9]
Tiel parolis la ruza libia princo kaj fininte ree falis sur la ventron. Kiam la kronprinco aŭskultis la saĝajn vortojn, liaj okuloj brilis, larĝiĝis liaj naztruoj, kiel ĉe ĉevaloviro, kiu sate sin paŝtinte, enkuras sur la herbejon inter la ĉevalinojn.
—Leviĝu, Musavasa — diris la princo — kaj aŭskultu, kion mi diros al vi. La sorto via kaj de viaj popoloj ne dependas de mi, sed de la grandanima sinjoro, kiu leviĝas super ni, kiel la ĉielo super la tero. Mi do konsilas al vi, ke vi kaj la libiaj ĉefoj iru Memfison kaj falinte tie sur la vizaĝon antaŭ la estro kaj dio de ĉi tiu mondo, ripetu la humilajn vortojn, kiujn mi aŭdis ĉi tie. Mi ne scias, kia estos la rezultato de viaj petoj; sed ĉar la dioj neniam deturnas sin de la humilaj kaj petegantaj, mi antaŭsentas, ke vi ne estos malbone akceptitaj. Kaj nun montru al mi la donacojn, destinitajn por lia sankteco, por ke mi juĝu, ĉu ili tuŝos la koron de lia sankteco.
En ĉi tiu momento Mentezufis faris signon al Pentuer, kiu staris sur la ĉaro de la princo. Kiam Pentuer proksimiĝis al la sankta viro, Mentezufis diris:
—Mi timas, ke la triumfo tro fierigos la junan sinjoron. Ĉu vi ne pensas, ke estus prudente interrompi iel la solenon? …
—Kontraŭe — respondis Pentuer — ne interrompu la solenon, kaj mi certigas al vi, ke dum la triumfo la princo ne havos ĝojan mienon.
—Ĉu vi faros miraklon?
—Ĉu mi povus? Mi nur montros al li, ke en ĉi tiu mondo grandan ĝojon akompanas grandaj ĉagrenoj.
—Faru, kiel vi volas — respondis Mentezufis — ĉar la dioj donacis al vi saĝon, indan de la membro de la plej alta kolegio.
Eksonis trumpetoj kaj tamburoj kaj oni komencis la triumfan marŝon.
En la fronto paŝis nudaj sklavoj kun la donacoj, kondukataj de eminentaj Libianoj. Oni portis orajn kaj arĝentajn diojn, skatolojn kun parfumoj, emajlitajn vazojn, teksaîojn, meblojn, fine orajn pladojn, ŝarĝitajn per rubenoj, safiroj kaj smeraldoj. La sklavoj, portantaj ilin, havis razitajn kapojn kaj buŝojn, ligitajn per tukoj, por ke iu ne ŝtelu multekostan juvelon.
La princo Ramzes apogis ambaŭ manojn sur la rando de la ĉaro kaj de la supro de la monteto rigardis la Libianojn kaj sian armeon, kiel flavkapa aglo grizajn perdrikojn. La fiero plenigis lin de la piedoj ĝis la kapo, kaj ĉiuj sentis, ke oni ne povas esti pli potenca, ol ĉi tiu venka ĉefo.
Subite la okuloj de la kronprinco perdis sian brilon kaj sur lia vizaĝo estis videbla dolora surprizo; la staranta post li Pentuer murmuretis:
9
Surskribo sur la tomba monumento de la faraono Horem-hepa, de la jaro 1470 antaŭ Kristo.