Выбрать главу

—Mi konas tiajn ombrojn! … — murmuretis ironie la princo.

—Mi devas aldoni — daŭrigis la pastro — ke ne nur la homoj, sed ankaŭ la bestoj, kreskaîoj, ŝtonoj, konstruaîoj kaj mebloj havas tiajn ombrojn. Sed (stranga afero?) la ombro de la senviva objekto ne estas senviva: ĝi moviĝas, transiras de unu loko en alian, eĉ pensas kaj komunikas siajn pensojn per diversaj signoj, plej ofte per frapado. Kiam la homo mortas, lia ombro vivas kaj sin montras al la homoj. En niaj libroj oni notis milojn da tiaj okazoj. Unuj ombroj postulis nutraîon, aliaj promenis en la loĝejo, laboris en la ĝardeno, aŭ ĉasis sur la montoj kun la ombroj de siaj hundoj kaj katoj. Aliaj timigis la homojn, detruis ilian havon, suĉis ilian sangon, eĉ logis al diboĉo … Sed estis ankaŭ bonaj ombroj: de patrinoj, gardantaj siajn infanojn; de soldatoj, avertantaj pri malamikaj embuskoj; de pastroj, kiuj malkovris al ni gravajn sekretojn … Ankoraŭ dum la 18-a dinastio la ombro de Ĥeopso (kiu terure premegis la popolon, konstruante la piramidon por si kaj pentofaras pro tio), sin montris en la nubiaj orminejoj kaj kompatanta la suferojn de la laborantaj sklavoj, malkovris al ili novan fonton de akvo.

—Vi rakontas interesajn aferojn, sankta viro — respondis Ramzes — permesu do ankaŭ al mi diri ion al via ekscelenco. Foje nokte, en Pi-Bast, oni montris al mi mian ombron … Ĝi tute similis min, eĉ estis same vestita kiel mi. Sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke tio ne estas ombro, sed vivanta homo, Likon, malnobla mortiginto de mia filo … Li komencis siajn krimojn per tio, ke li persekutis la Fenicianinon Kaman. Mi promesis rekompencon al tiu, kiu kaptos lin … Sed nia polico ne nur ne kaptis lin, sed eĉ lasis lin ŝteli la saman Kaman kaj mortigi senkulpan infanon … Hodiaŭ mi aŭdas, ke oni kaptis Kaman, sed mi scias nenion pri tiu krimulo. Verŝajne li vivas libera, sana, gaja kaj ĝuas la ŝtelitajn trezorojn; eble eĉ li preparas sin al nova krimo! …

—Tiom da homoj persekutas ĉi tiun krimulon, ke fine oni nepre kaptos lin — diris Mentezufis. — Kaj kiam li falos en niajn manojn Egipto pagos al li la ĉagrenojn, kiujn li kaŭzis al ĝia kronprinco. Kredu al mi, sinjoro, vi povas antaŭe pardoni al li ĉiujn kulpojn, ĉar la puno egalos ilian grandecon.[10]

—Mi preferus teni lin en mia propra mano — respondis la princo. — Danĝera afero estas havi tian ombron dum la vivo! …

Ne tre edifita per tia konkludo el la leciono, la sankta Mentezufis adiaŭis la princon. Post li eniris en la tendon Tutmozis, konigante, ke la Grekoj jam preparas la lignaron por la ĉefo kaj ke dekkelko da libiaj virinoj konsentis plori dum la funebra ceremonio.

—Ni ĉeestos — diris la kronprinco. — Ĉu vi scias, ke oni mortigis mian filon? … Tiel malgrandan infanon! … Kiam mi portis lin, li ridis kaj etendis al mi la manetojn! … Nekomprenebla afero, ke la homa koro povas enhavi tiom da malnobleco! Se Likon atencus mian vivon, mi komprenus, eĉ pardonus … Sed mortigi infanon …

—Ĉu oni rakontis al vi pri la sindono de Sara? — demandis Tutmozis.

—Jes. Ŝajnas al mi, ke ŝi estis la plej fidela el miaj virinoj kaj ke mi maljuste agis kun ŝi … Sed kiel tio estas ebla — ekkriis la princo batante la tablon per la pugno — ke ĝis nun oni ne kaptis ankoraŭ la malnoblan Likonon? … Fenicianoj îuris al mi pri tio, mi promesis rekompencon al la policestro … Io kaŝita estas en tio! …

Tutmozis proksimiĝis al la princo kaj murmuretis:

—Estis ĉe mi sendito de Hiram, kiu, timante la koleron de la pastroj, kaŝas sin, antaŭ ol li forlasos Egipton … Hiram, oni diras, eksciis de la policestro de Pi-Bast, ke … Likon estas kaptita … Sed silentu! … — diris Tutmozis kun timo.

La princo ekkoleris por unu momento, sed tuj trankviliĝis.

—Kaptita? … — ripetis li. — Kial tio estas sekreto? …

—Ĉar la policestro devis transdoni lin al la sankta Mefres, laŭ lia ordono en la nomo de la plej alta kolegio …

—Ah … ah! … — ripetis la princo. — Do la respektinda Mefres kaj la plej alta kolegio bezonas la homon, kiu tiel similas min? … Ah! … Al mia infano kaj Sara ili preparas belan enterigon … ili enbalzamigas iliajn restaîojn … Sed la mortiginton ili kaŝas en sendanĝera loko … Ah! … Ankaŭ la sankta Mentezufis estas granda saĝulo. Li rakontis al mi hodiaŭ ĉiujn misterojn de la postmorta vivo, klarigis la tutan funebran ceremoniaron, kvazaŭ mi mem estus pastro almenaŭ de la tria rango. Sed pri la aresto de Likon kaj ke Mefres kaŝas la mortiginton li ne diris eĉ unu vorton … Ah …

—Ŝajnas al mi, sinjoro, ke tio ne devas mirigi vin — intermetis Tutmozis. — Vi scias, ke la pastroj jam suspektas vin pri malbonvolo kaj estas singardaj … Tiom pli …

—Kio? …

—Ke lia sankteco estas tre malsana. Tre …

—Ah … ah! … mia patro estas tre malsana, kaj dume mi, en la fronto de la armeo devas gardi la dezerton, por ke la sabloj ne forkuru el ĝi! … Jes, lia sankteco devas esti tre malsana, ĉar la pastroj estas tre bonvolaj por mi … Ili ĉion montras al mi kaj pri ĉio parolas, ekster tio, ke Mefres kaŝis Likonon …

—Tutmozis — diris subite la princo — ĉu ankaŭ hodiaŭ vi opinias, ke mi povas kalkuli je la armeo? …

—Ordonu nur, kaj ni iros al la morto …

—Ankaŭ pri la nobelularo vi estas certa? …

—Kiel pri la armeo.

—Bone — respondis la kronprinco. — Nun ni povas fari la lastan servon al Patroklo.

XXIII

En la daŭro de kelke da monatoj, en kiuj Ramzes plenumis la devojn de vic-reĝo en Malsupra Egipto, la sankta patro pli kaj pli malsaniĝis. Kaj proksimiĝis la momento, en kiu la sinjoro de la eterneco, vekanta ĝojon en la koroj, la monarĥo de Egipto kaj de ĉiuj landoj, kiujn lumigas la suno, estis okuponta lokon inter siaj respektindaj antaŭuloj, en la tebaj katakomboj, kiuj kuŝas trans la urbo Teboj.

La potenculo, kiu disdonis vivon al la regnanoj kaj havis la rajton forpreni de la edzoj iliajn edzinojn, ne estis ankoraŭ tre maljuna. Sed la tridekjara regado tiel lacigis lin, ke li mem jam ekdeziris ripozi, retrovi sian junecon kaj belecon, en la okcidenta lando, kie ĉiu faraono, sen ĉagrenoj, regas eterne popolojn tiel feliĉajn, ke neniu, neniam volis reveni de tie.

Ankoraŭ antaŭ duono da jaro la sankta estro mem plenumis ĉiujn devojn de sia reĝa posteno, sur kiu estis bazita la sendanĝero kaj feliĉo de la tuta videbla mondo.

Matene, tuj post la unua kanto de la koko, ĉiutage la pastroj vekis la monarĥon per himno, honoranta la leviĝantan sunon. La faraono tiam leviĝis de la lito kaj banis sin en ora ujo. Poste oni frotis lian korpon per oleoj sen prezo, murmurante preĝojn, kiuj havis la econ forpeladi la malbonajn spiritojn.

Tiamaniere purigita kaj incensita, li iris en malgrandan kapelon, forŝiris de la pordo la argilan sigelon kaj eniris sola en la sanktejon, kie sur ebura lito ripozis la mirakla statuo de la dio Oziriso. La dio posedis eksterordinaran econ: ĉiunokte defalis liaj kruroj, brakoj kaj kapo, fortranĉitaj iam de la malbona dio Set; sed post la preĝo de la faraono ĉiuj membroj ree kunkreskis, sen ies helpo.

Kiam lia sankteco konvinkiĝis, ke Oziriso ree estas sendifekta, li tiris la statuon el la lito, banis ĝin, surmetis al ĝi multekostajn vestojn kaj sidiginte ĝin sur malakita trono, incensis ĝin per parfumoj. Tio estis tre grava ceremonio: se iam ajn matene la membroj de Oziriso ne estu kunkreskintaj, tio estus signo, ke granda danĝero minacas Egipton, se ne la tutan mondon.

вернуться

10

Stranga afero, la teorio de ombroj, sur kiu kredeble estis bazita la eksterordinara zorgemo de Egiptanoj pri la mortintoj, reviviĝis en la nunaj tempoj en Eŭropo. Detale traktas ĝin Adolfo d’Assier en sia libro: Essai sur l’humanité posthume et le spiritisme, par un positiviste.