—Mer-amen-Ramzes — demandis la pastro — ĉu vi trovis la homon, kies preĝoj atingos la piedojn de la Eterna?
—Jes — respondis la faraono.
—Ĉu li estas princo, kavaliro, profeto, aŭ eble simpla ermito?
—Tio estas malgranda, sesjara knabo, kiu nenion petis de Amon, sed dankis pro ĉio.
—Ĉu vi scias, kie li loĝas?
—Mi scias — respondis la faraono — sed mi ne volas ŝteli por mi la potencon de liaj preĝoj. La mondo, Beroes, estas grandega akvoturno, en kiu la homoj estas îetataj, kiel sablo, kaj etas ilin la malfeliĉo. Kaj la infano donas al la homoj tion, kion ili ne povus doni: mallongan momenton de forgeso kaj trankvilo. La forgeson kaj la trankvilon … ĉu vi komprenas tion, Ĥaldeano?
Beroes silentis.
XXIV
Ĉe la leviĝo de la suno la dudek unuan de Hator, en la tendaron apud Sodaj Lagoj venis el Memfiso ordono, laŭ kiu tri regimentoj devis marŝi Libion kaj resti garnizone en la urboj, la resto de la egipta armeo kun la kronprinco devis reveni hejmen.
La armeo akceptis la ordonon per ĝojaj krioj, ĉar la kelktaga restado en la dezerto jam komencis esti peza por ili. Malgraŭ la transportoj el Egipto kaj el la venkita Libio, oni ne havis tro multe da nutraîo; la akvo en la putoj, rapide elfositaj, jam estis elĉerpita; la suna fajro bruligis la korpon, la flavruĝa sablo pikis la pulmojn kaj okulojn. La soldatoj komencis malsaniĝi je disenterio kaj je inflamo de la palpebroj.
Ramzes ordonis kunmeti la tendojn. Tri regimentojn de aŭtoĥtonaj Egiptanoj li sendis Libion, admonante la soldatojn delikate agi kun la loĝantoj kaj neniam vagi unuope. La reston de la armeo li direktis al Memfiso, lasinte malgrandan garnizonon en la fortikaîo kaj en la vitrofandejo.
Je la naŭa horo matene, malgraŭ la terura varmego, ambaŭ armeoj jam ekmarŝis: unu al la nordo, la alia al la sudo.
Tiam al la kronprinco proksimiĝis la sankta Mentezufis kaj diris:
—Bone estus, se via ekscelenco povus pli frue atingi Memfison. En la mezo de la vojo atendos vin freŝaj ĉevaloj …
—Do mia patro estas danĝere malsana? — ekkriis la princo.
La pastro klinis la kapon.
La princo lasis al Mentezufis la superan komandon, petante lin, ke li en nenio ŝanĝu la donitajn ordonojn, ne interkonsiliĝinte kun la civilaj generaloj. Kaj li mem, preninte Pentueron, Tutmozison kaj dudek plej bonajn aziajn rajdistojn, rapide ektrotis al Memfiso.
Post kvin horoj ili atingis la mezon de la vojo, kaj kiel diris Mentezufis, ili trovis tie freŝajn ĉevalojn kaj novan sekvantaron. La Azianoj restis tie, la princo kun siaj du kunuloj kaj kun la nova eskorto, post mallonga ripozo, ekveturis antaŭen.
—Ve al mi! — ĝemis la eleganta Tutmozis. — Ne sufiĉas, ke jam de kvin tagoj mi ne banis min kaj ne vidis la rozan oleon, sed mi devas ankoraŭ plenumi du streĉitajn marŝojn en unu tago! … Mi estas certa, ke kiam ni atingos Memfison, neniu dancistino volos ekrigardi min …
—En kio vi estas pli bona ol mi? — demandis la princo.
—Mi estas pli delikata! — sopiris Tutmozis. — Vi, princo, kutimis al la rajdado, kiel Hiksos, kaj Pentuer povus vojaĝi eĉ sur ruĝe brulanta fero. Sed mi, tiel delikata …
Ĉe la subiro de la suno la vojaĝantoj venis al alta monteto, de kies supro sin sternis antaŭ ili eksterordinara pentraîo. De malproksime oni vidis la verdan valon de Egipto, kaj sur ĝia fono, kvazaŭ vico de ruĝaj flamoj, brilis la triangulaj piramidoj. Iom dekstre de la piramidoj, la suproj de la pilonoj de Memfiso, envolvita en bluetan nebulon, ankaŭ ŝajnis bruli.
—Antaŭen! … Antaŭen! … — insistis la princo.
Post momento ree ĉirkaŭis ilin la flavruĝa dezerto kaj ree ekbrilis la vico de la piramidoj, ĝis fine ĉio fandiĝis en pala krepusko.
Kiam falis la nokto, la vojaĝantoj atingis la grandegan landon de la mortintoj, kiu sur la maldekstra bordo de la rivero sur la altaîoj okupis spacon da kelkdeko da kilometroj.
Tie dum la Antikva Ŝtato oni enterigis por eterne Egiptanojn: la reĝojn en grandegaj piramidoj, la princojn kaj altrangulojn en malpli grandaj, la simplulojn en terdomoj. Tie ripozis milionoj da mumioj ne nur de homoj, sed ankaŭ de hundoj, katoj, birdoj, unuvorte de ĉiuj estaîoj, kiuj estis karaj al la homo dum lia vivo.
En la tempoj de Ramzes, oni transportis Tebojn la reĝan kaj riĉulan tombejon, kaj en la najbaraîo de la piramidoj oni enterigadis nur kamparanojn kaj metiistojn de la ĉirkaŭaîo.
Inter la dissemitaj tomboj la princo kaj lia sekvantaro renkontis areton da homoj, glitantaj kiel ombroj.
—Kiu vi estas? — demandis la estro de la eskorto.
—Ni estas malriĉaj servistoj de la faraono, kaj ni revenas de niaj mortintoj … Ni alportis al ili iom da rozoj, biero kaj plataj kukoj …
—Eble vi vizitis ankaŭ fremdajn tombojn?
—Ho dioj! — ekkriis unu el la aro — ĉu ni estus kapablaj al tia sakrilego? … Nur la malvirtaj Tebanoj (sekiĝu iliaj brakoj!) maltrankviligas la mortintojn, por drinki ilian propraîon en la drinkejo.
—Kion signifas la fajroj tie, norde? — intermetis la princo.
—Sendube, sinjoro, vi venas de malproksime, se vi ne scias tion — oni respondis. — Morgaŭ ja revenas nia kronprinco kun la venka armeo … Granda militestro! … En unu batalo li rompis la mizerajn Libianojn … La popolo eliris el Memfiso, por solene saluti lin … Tridek mil kapoj … Kia krio leviĝos! …
—Mi komprenas — murmuretis la princo al Pentuer. — La sankta Mentezufis sendis min antaŭe, por ke mi ne partoprenu en la triumfa iro … Sed estu tiel, hodiaŭ …
La ĉevaloj estis lacaj kaj oni devis halti. La princo sendis kelke da rajdistoj mendi ŝipojn sur la rivero, kaj la reston de la sekvantaro li haltigis apud aro de palmoj, kiuj tiam kreskis inter la piramidoj kaj la sfinkso.
La piramidoj formas nordan finon de la grandega tombejo. Sur ebenaîo, kies supraîo ne superas unu kvadratan kilometron, kovrita de kreskaîoj de la dezerto, dense staras multenombraj tomboj kaj malgrandaj piramidoj, kiujn superas la tri plej grandaj piramidoj: de Ĥeops, Kefren kaj Mikerin, fine Sfinkso. La interspaco inter la kolosaj konstruaîoj atingas apenaŭ kelkcenton da paŝoj. La tri piramidoj staras en unu vico, de la nord-oriento al la sud-okcidento; oriente de ĉi tiu linio, plej proksime de Nilo kuŝas Sfinkso, ĉe kies piedoj sin etendis la subtera templo de Horus.
La piramidoj, kaj precipe la piramido de Ĥeops, kiel verko de la homa laboro, timigas per sia grandeco. Tio estas pinta ŝtona monteto, tridek kvin etaĝojn alta (cent tridek kvin metrojn), staranta sur kvadrata fundamento, kies ĉiu flanko estas ĉirkaŭ tricent kvindek paŝojn longa (ducent dudek sep metrojn). La piramido okupas kvin hektarojn, kaj ĝiaj kvar triangulaj muroj kovrus naŭ hektarojn. Por konstrui ĝin oni uzis tian amason da ŝtonoj, ke ili sufiĉus por muro pli alta ol la homa kresko, duonon da metro larĝa, du mil kvincent kilometrojn longa! …
Kiam la princa sekvantaro metis la tendojn sub la mizeraj arboj, kelke da soldatoj serĉis akvon, aliaj eltiris biskvitojn el la sakoj, Tutmozis falis teren kaj ekdormis. La princo kaj Pentuer komencis promeni kaj interparoli.
La nokto estis tiel luma, ke oni povis vidi de unu flanko la grandegajn siluetojn de la piramidoj, de la alia la figuron de Sfinkso, kiu kompare kun ili ŝajnis malgranda.
—Mi estas ĉi tie jam la kvaran fojon — diris la princo — kaj ĉiam mian koron plenigas la mirego kaj sopiro. Kiam mi studis ankoraŭ en la supera lernejo, mi pensis, ke ricevinte la tronon, mi konstruos ion pli faman ol la piramido de Ĥeops. Sed hodiaŭ mi ridas mian propran malprudenton, kiam mi rememoras, ke la granda faraono pagis mil sescent talentojn[11] nur por la legomoj por la laboristoj … Kie mi prenus mil sescent talentojn, eĉ nur tiom da homoj!
—Ne enviu, sinjoro, Ĥeopson — respondis la pastro. — Aliaj faraonoj lasis pli bonajn verkojn: lagojn, kanalojn, ŝoseojn, templojn kaj lernejojn.
—Ĉu oni povas kompari tion kun la piramidoj?