En ĉi tiu momento alflugis al ili ĝemantaj kaj sufokitaj voĉoj, kies fonton ne eble estis difini.
—Ĝi kantas? … — demandis la princo kun miro.
—Ne. Oni kantas en la subtera templo — respondis la pastro. — Sed kial ili preĝas en ĉi tiu horo?
—Prefere diru al mi, kial ili preĝas, kiam neniu vidas ilin?
Pentuer, rapide sin orientinte, iris tien, de kie flugis la kantoj. La princo trovis ŝtonon, sur kiu oni povis sin apogi, kaj laca sidiĝis. Li etendis la manojn post la kapo, sin klinis posten kaj rigardis la grandegan vizaĝon de Sfinkso.
Malgraŭ la foresto de la lumo, oni vidis klare la nehomajn trajtojn: la ombro aldonis al ili karakteron kaj vivon. Ju pli longe la princo rigardis la vizaĝon, des pli klare li sentis, ke lia opinio estis antaŭjuĝo kaj ke lia malamikeco estis senbaza.
Sur la vizaĝo de Sfinkso estis nenia krueleco, sed rezignacio. En ĝia rideto estis nenia sarkasmo, sed melankolio. Ĝi ne mokis la mizeron kaj vantecon de la homa vivo, ĝi ne vidis ilin.
Ĝiaj okuloj, plenaj de esprimo, rigardis trans Nilon, al landoj, kiuj por la homa rigardo kunfluas kun la horizonto. Ĉu ĝi observis la maltrankviligan kreskon de la asiria regno? la naskiĝon de Grekujo? la trudeman kuradon de Fenicianoj? la estontajn okazojn sur la bordoj de Jordano? Kiu divenos? …
La princo estis certa pri unu, ke ĝi rigardas, pensas kaj atendas ion kun trankvila rideto, inda de supernatura estaîo. Ankaŭ ŝajnis al li, ke kiam tiu io aperos sur la horizonto, Sfinkso leviĝos kaj iros renkonte al ĝi.
Kio ĝi estos kaj kiam? … Mistero, kies graveco estis klare desegnita sur la eterna vizaĝo. Sed tio devas okazi subite, ĉar Sfinkso de jarcentoj ne fermas la okulojn kaj rigardas, ĉiam rigardas …
Dume Pentuer trovis la fenestron, tra kiu el la subtero fluis la ĝema pastra kanto:
Ĥoro I. — Leviĝu, radianta kiel Izido, kiel leviĝas Sotis sur la firmamento en la komenco de la suna jaro.
Ĥoro II. — La dio Amon-Ra estis ĉe mia dekstra kaj maldekstra flanko. Li mem metis en miajn manojn la regadon de la tuta mondo, helpante min faligi miajn malamikojn.
Ĥoro I. — Vi estis ankoraŭ juna, vi portis plektitajn harojn, sed en Egipto nenio fariĝis sen via ordono, neniam oni metis la unuan ŝtonon de konstruaîo sen via ĉeesto.
Ĥoro II. — Mi venis al Vi, estro de la dioj, granda dio, sinjoro de la suno. Tum promesas al mi, ke aperos la suno kaj ke mi estos simila al ĝi, kaj Nilo, ke mi ricevos la tronon de Oziriso kaj posedos ĝin por ĉiam.
Ĥoro I. — Vi revenis en paco, estimata de la dioj, estro de du mondoj, Ra-Mer-amen-Ramzes. Mi garantias al vi regadon eternan, la reĝoj proksimiĝos al vi kaj honoros vin.
Ĥoro II. — Ho vi, vi Oziriso Ramzes, eterne vivanta filo de la ĉielo, naskita de la diino Nut. Ĉirkaŭu vin via patrino per la ĉiela mistero kaj permesu, ke vi fariĝu dio, ho vi, vi Oziriso-Ramzes.[12]
—Do la sankta sinjoro jam mortis! … — diris al si Pentuer.
Li foriris de la fenestro kaj proksimiĝis al la loko, kie sidis la kronprinco, dronanta en revoj.
La pastro ekgenuis antaŭ li, falis sur la vizaĝon kaj ekkriis:
—Saluton al vi, faraono, estro de la mondo! …
—Kion vi diras? … — ekkriis la princo, salte leviĝante.
—La Dio Sola kaj Ĉiopova verŝu sur vin saĝon kaj forton, kaj feliĉon sur vian popolon …
—Leviĝu. Pentuer … Do mi … do mi …
Subite li prenis la pastron je la brako kaj turnis lin al Sfinkso.
—Ekrigardu ĝin — diris li.
Sed oni vidis neniun ŝanĝon en la vizaĝo kaj en la figuro de la koloso. Unu faraono transpasis la limon de la eterneco, alia leviĝis kiel la suno, sed la ŝtona vizaĝo de la dio aŭ monstro restis la sama. Sur la lipoj delikata rideto por la teraj potencoj kaj gloro, en la rigardo atendado de io, kio devas okazi, sed oni ne scias kiam.
Baldaŭ revenis la senditoj de la rivero kun sciigo, ke la ŝipetoj estos pretaj.
Pentuer eniris inter la palmojn kaj ekkriis:
—Vekiĝu! … Vekiĝu! …
La viglaj Azianoj tuj salte leviĝis kaj komencis bridi la ĉevalojn. Leviĝis ankaŭ Tutmozis, terure oscedante.
—Brr! … — murmuris li — kia malvarmo! … Apenaŭ mi ekdormis kaj jam mi povus rajdi, eĉ ĝis la fino de la mondo, se nur ne al Sodaj Lagoj. Brr! … Mi jam forgesis la guston de la vino, kaj ŝajnas al mi, ke miajn manojn komencas kovri haroj, kiel ĉe ŝakalo. Kaj ĝis la palaco restis ankoraŭ du horoj. Feliĉaj kamparanoj! … La friponoj dormas nun, ne sentas bezonon sin bani, kaj ne iros al la laboro, antaŭ ol la edzinoj ne satnutros ilin per hordea supo. Kaj mi, granda sinjoro devas kiel ŝtelisto vagi nokte en la dezerto, sen unu sola guto da akvo en la buŝo …
La ĉevaloj estis pretaj, Ramzes sidiĝis sur la sian. Tiam Pentuer proksimiĝis, prenis la bridon kaj kondukis la ĉevalon, piedirante.
—Kio? … — demandis la mirigita Tutmozis.
Sed tuj li alkuris kaj prenis la bridon de la ĉevalo de Ramzes ĉe la alia flanko. Kaj tiel iris ĉiuj, silente, mirigitaj per la konduto de la pastro, kaj sentis, ke okazis io grava.
Post kelkcento da paŝoj finiĝis la dezerto, kaj antaŭ la vojaĝantoj sin etendis vojo inter kampoj.
—Sidiĝu sur la ĉevalojn — diris Ramzes — ni devas rapidi.
—Lia sankteco ordonas sidiĝi! — ekkriis Pentuer.
La ĉeestantoj mutiĝis de surprizo. Sed Tutmozis rapide rekonsciiĝis kaj metinte la manon sur la glavo, ekkriis:
—Vivu eterne, ĉiopova kaj favora nia estro, la faraono Ramzes!
—Li vivu eterne! … — kriegis la Azianoj, svingante la armilojn.
—Mi dankas al vi, fidelaj miaj soldatoj — respondis la sinjoro.
Post momento la taĉmento galopis al la rivero.
Tria libro
I
Ĉu la profetoj de la subtera templo de Sfinkso vidis la novan monarĥon de Egipto apud la piramidoj, ĉu ili sciigis tion al la reĝa palaco kaj kiel? oni ne scias. Sed kiam Ramzes estis proksimiĝanta al la rivero, la respektinda ĉefpastro Herhor ordonis veki la palacajn servistojn, kaj kiam la sinjoro estis sur Nilo, ĉiuj pastroj, generaloj kaj civilaj altranguloj jam kolektiĝis en la granda salono.
Ĉe la leviĝo de la suno Ramzes en la fronto de la malgranda taĉmento enrajdis en la palacan korton, kie la servistoj falis antaŭ li sur la vizaĝojn, kaj la gvardio levis la glavojn ĉe sono de trumpetoj kaj tamburoj.
Salutinte la armeon, lia sankteco iris en la banejon kaj banis sin en parfumita akvo. Poste li permesis ordigi siajn diajn harojn; kiam la frizisto demandis lin plej humile, ĉu li ordonas razi la kapon kaj barbon, la estro respondis:
—Superflue. Mi ne estas pastro, sed soldato.
Post momento ĉi tiuj vortoj transiris en la aŭdiencan salonon, post unu horo trakuris la palacon, tagmeze ili jam estis disportitaj en la tuta Memfiso, kaj vespere estis jam konataj en ĉiuj temploj de la ŝtato, de Tami-nhor kaj Sabne-Ĥetam norde ĝis Suunu kaj Pilak sude.
Aŭdante la novaîon, la nomarĥoj, nobeloj, soldatoj, popolo kaj eksterlanduloj freneziĝis de ĝojo, sed la sankta pastraro tiom pli fervore funebris la mortintan faraonon.
Elirinte el la banejo, lia sankteco surmetis mallongan ĉemizon kun nigraj kaj flavaj strioj, sur ĝin flavan brustŝirmilon, sur la piedojn sandalojn, ligitajn per rimenoj, kaj sur la kapon kaskon kun pinto. Poste li alligis ŝtalan asirian glavon, kiun li portis en la batalo apud Sodaj Lagoj, kaj ĉirkaŭita de granda sekvantaro de generaloj, kun bruo kaj tinto eniris en la aŭdiencan salonon.
Tie iris renkonte al li la ĉefpastro Herhor, akompanata de la sanktaj ĉefpastroj Sem, Mefres kaj aliaj. Ilin sekvis: la grandaj juĝistoj de Memfiso kaj Teboj, dekkelko da najbaraj nomarĥoj, granda kasisto, kaj la superaj intendantoj de la domoj: de greno, brutoj, vestoj, sklavoj, oro kaj arĝento, kaj multaj aliaj altranguloj.