Выбрать главу

Herhor sin klinis antaŭ Ramzes kaj diris kortuŝita:

—Sinjoro! Al eterne vivanta via patro plaĉis foriri al la dioj, kie li ĝuas la eternan feliĉon. Sur vin hodiaŭ falas la devo zorgi pri la nia ŝtato. Saluton do al vi, sinjoro kaj estro de la mondo, kaj vivu eterne lia sankteco la faraono Ĥam-sam-mereramen-Ramesses-neter-hog-an!…

La ĉeestantoj kun entuziasmo ripetis la ekkrion. Oni supozis, ke la nova estro montros emocion aŭ embarason. Sed je ĝenerala mirego, la sinjoro nur sulkigis la brovojn kaj respondis:

—Konforme al la volo de mia patro kaj al la leĝoj de Egipto mi prenas en miajn manojn la regadon kaj mi estros por la gloro de la ŝtato kaj por la feliĉo de la popolo …

Subite la sinjoro sin turnis al Herhor kaj fikse rigardante liajn okulojn, demandis:

—Sur la tiaro de via ekscelenco mi vidas la oran serpenton. Kial vi surmetis la simbolon de la reĝa povo?

Morta silento ekregis en la kunveno. La plej maltima homo en Egipto supozus neniam, ke la juna sinjoro komencos la regadon per tia demando al la plej potenca persono en la tuta regno, eble pli potenca ol la mortinta faraono.

Sed post la juna sinjoro staris dekkelko da generaloj, en la korto brilis la sentimaj regimentoj de la gvardio, kaj Nilon jam estis transiranta la armeo de Sodaj Lagoj, ebria de la triumfo, amanta sian ĉefon.

La potenca Herhor paliĝis kiel vakso kaj ne povis eligi voĉon el la kunpremita laringo.

—Mi demandis vian ekscelencon — trankvile ripetis la faraono — je kia rajto sur via tiaro estas la reĝa serpento?

—Tio estas la tiaro de via avo, la sankta Amenhotep — mallaŭte respondis Herhor. — La plej alta kolegio ordonis al mi surmeti ĝin en gravaj cirkonstancoj.

—Mia sankta avo — diris la faraono — estis patro de la reĝino kaj kiel favoron li ricevis la rajton ornami sian tiaron per la ureuso. Sed, kiel mi scias, lia ceremonia vesto troviĝas inter la relikvoj de la templo de Amon.

Herhor jam ekregis sin mem.

—Bonvolu rememori, via sankteco — klarigis li — ke la tutan tagon Egipto restis sen estro. Iu ja devis veki kaj kuŝigi la dion Ozirison, doni benojn al la popolo kaj honori la reĝajn antaŭulojn. Por tiel malfacila momento la plej alta kolegio ordonis al mi surmeti la sanktan relikvon, por ke ne malfruu la regado de la ŝtato kaj la servado al la dioj. Sed nun, kiam ni havas rajtan kaj potencan estron, mi demetas la miraklan relikvon …

Dirinte ĉi tion, Herhor demetis de la kapo la tiaron, ornamitan per la ureuso, kaj transdonis ĝin al la ĉefpastro Mefres.

La minaca vizaĝo de la faraono sereniĝis kaj li direktis siajn paŝojn al la trono.

Subite la sankta Mefres baris al li la vojon kaj sin klininte al la tero, diris:

—Bonvolu, sankta sinjoro, aŭskulti plej humilan peton …

Oni ne vidis humilecon en lia voĉo, nek en la okuloj, kiam rektiĝinte li daŭrigis:

—Jen restas la vortoj de la plej alta kolegio de ĉiuj ĉefpastroj …

—Diru — respondis la faraono.

—Via sankteco scias, — daŭrigis Mefres — ke faraono, kiu ne posedas ĉefpastrajn sanktigojn, ne povas fari la plej altajn oferojn, nek vesti kaj senvestigi la miraklan Ozirison.

—Mi komprenas — interrompis la sinjoro. — Mi estas faraono, kiu ne posedas la rangon de ĉefpastro.

—Kaj tial — daŭrigis Mefres — la plej alta kolegio humile petas vian sanktecon, ke vi bonvolu elekti ĉefpastron, kiu povas anstataŭi vin en la plenumado de la religiaj ceremonioj.

Aŭskultante la kategorian paroladon, la ĉefpastroj kaj civilaj altranguloj tremis kaj maltrankvile moviĝis, la generaloj kvazaŭ nevole ordigis la glavojn. Sed la sankta Mefres rigardis ilin kun nekaŝata malestimo kaj ree fiksis siajn malvarmajn okulojn sur la vizaĝo de la faraono.

Sed ankaŭ nun la sinjoro de la mondo ne estis embarasita.

—Bone — respondis li — ke via ekscelenco rememorigis al mi la gravan devon. La milita metio kaj la aferoj de la ŝtato ne permesos al mi plenumi la ceremoniojn de nia sankta religio, mi do devas elekti por ili anstataŭanton …

Dirante tion, la sinjoro komencis ĉirkaŭrigardi en la ĉambro. Maldekstre de Herhor staris la sankta Sem. La faraono fikse rigardis lian kvietan kaj honestan vizaĝon kaj subite demandis:

—Kiu kaj kio vi estas, ekscelenco?

—Mia nomo estas Sem, mi estas ĉefpastro de la templo de Ptah en Pi-Bastis.

—Vi estos mia anstataŭanto en la religiaj devoj — diris la sinjoro, montrante lin per la fingro.

Murmureto de admiro traflugis inter la ĉeestantoj. Eĉ post plej longa konsiderado kaj interkonsiliĝoj malfacile estus elekti pli indan pastron por tiel alta posteno.

Herhor paliĝis ankoraŭ pli forte, kaj Mefres kunpremis la bluajn lipojn kaj duone kovris la okulojn per la palpebroj.

Post momento la nova monarĥo sidiĝis sur la trono, kiu anstataŭ piedoj havis skulptitajn figurojn de reĝoj kaj princoj de naŭ popoloj.

Baldaŭ Herhor, sur ora plado, donis al la sinjoro blankan kaj ruĝan kronon, ĉirkaŭitan per ora serpento. La faraono silente metis ĝin sur la kapon, kaj la ĉeestantoj falis sur la vizaĝojn.

Tio ne estis ankoraŭ la solena kronado, sed nur akcepto de la povo.

Kiam la pastroj estis incensintaj la faraonon kaj kantintaj himnon al Oziriso, ke li verŝu sur lin ĉiujn benojn, oni permesis al la civilaj kaj militistaj altranguloj kisi la malsupran ŝtupon de la trono. Poste la sinjoro prenis oran kuleron kaj, ripetante la preĝojn, kiujn voĉe diris la sankta Sem, li incensis la statuojn de la dioj, kiuj staris en du vicoj, ĉe ambaŭ flankoj de lia reĝa seĝo.

—Kion mi devas fari nun? —demandis la monarĥo.

—Vin montri al la popolo — respondis Herhor.

Tra orita, larĝe malfermita pordo kaj tra marmora ŝtuparo lia sankteco eniris sur la terason, kaj levinte la manojn, li turnis sin al la kvar partoj de la mondo. Eksonis trumpetoj kaj sur la supro de la pilonoj oni pendigis flagojn. Kiu ajn estis sur la kampo, en la korto aŭ en la strato, falis sur la vizaĝon; la bastono, levita super la dorso de la bruto aŭ sklavo, malleviĝis, kaj ĉiuj ŝtataj krimuloj, kondamnitaj en tiu ĉi tago, ricevis pardonon.

Revenante de la teraso, la monarĥo diris:

—Kion ankoraŭ mi devas fari?

—Atendas vian sanktecon la manĝo kaj la ŝtataj aferoj — diris Herhor.

—Mi do povas ripozi — respondis la faraono. — Kie estas la restaîoj de mia sankta patro?

—Oni transdonis ilin al la enbalzamigistoj — murmuretis Herhor.

La okuloj de la faraono pleniĝis per larmoj kaj la lipoj ektremis. Sed tuj li ekregis sin kaj silente rigardis la plankon. Estus nekonvene, se la servistoj vidus la emocion de tiel potenca sinjoro. Volante turni la atenton de la sinjoro al alia temo, Herhor diris:

—Ĉu via sankteco bonvolos akcepti la respektegon de la reĝino patrino?

—Mi?… mi devas akcepti la respektegon de mia patrino? — demandis la faraono per sufokita voĉo.

Kaj volante nepre trankviliĝi, li aldonis kun rideto:

—Via ekscelencio forgesis, kion diris la saĝulo Eney?… Eble la sankta Sem ripetos al ni liajn belajn vortojn …

—”Memoru, — citis Sem — ke ŝi naskis vin kaj nutris per ĉiuj rimedoj …”

—Daŭrigu … daŭrigu!… — insistis la sinjoro, penante ekregi sin.

—”Se vi forgesus pri tio, ŝi levos siajn manojn al la dio, kaj li favore aŭskultos ŝian plendon. Ŝi longe portis vin sub sia koro, kiel grandan ŝarĝon, kaj naskis vin, kiam pasis monatoj. Poste ŝi portis vin sur la dorso kaj dum tri jaroj metis sian mamon en vian buŝon. Tiel ŝi edukis vin, ne sentante abomenon al via malpureco. Kaj kiam vi iris en la lernejon kaj oni ekzercis vin en la skriboj, ĉiutage ŝi stariĝis antaŭ via instruisto kun pano kaj biero de sia domo.”[*]

La faraono profunde ekspiris kaj diris pli trankvile:

—Vi do vidas, ke ne konvenas, ke mia patrino salutu min. Mi, mi devas iri al ŝi …

вернуться

*

Aŭtentika