Выбрать главу

—Kune kvardek — diris ila faraono post pripenso.

—Kiom da saldatoj tio estas?

—Ĉirkaŭ sesdek mil …

La sinjoro salte leviĝis de la seĝo.

—Sesdek, anstataŭ cent dudek?… — ekkriis li. — Kion tio signifas?… Kion vi faris kun mia armeo?…

—Ni ne havis sufiĉajn rimedojn por pli granda nombro …

—Ho dioj!… — diris la faraono, kaptante sin je la kapo. — Post unu monato atakos nin Asirianoj!… Ni ja estas senarmigitaj …

—Kun Asirio ni havas provizoran traktaton — intermetis Herhor.

—Virino povus tiel respondi, sed ne milita ministro — eksplodis la sinjoro. — Kion valoras traktato, post kiu ne staras armeo?… La duono de la armeo, kiun posedas la reĝo Assar, povus frakasi nin hodiaŭ.

—Volu trankviliĝi, sankta sinjoro. Ĉe la unua sciigo pri la perfido de Asirianoj, ni havus duonmilionan armeon,..

La faraono ridis antaŭ lia nazo.

—Kian?… De kie?… Vi freneziĝis, pastro. Vi fosas en la papirusoj, sed mi sep jarojn servas en la armeo kaj preskaŭ ĉiutage partoprenas en ekzercoj kaj manovroj. Kiamaniere post kelke da monatoj ni havos duonmilionan armeon?…

—Alkuros ĉiuj nobeloj …

—Mi ne bezonas viajn nobelojn!… La nobeloj ne estas soldatoj. Por duonmiliona armeo oni bezonas almenaŭ cent kvindek regimentojn, kaj ni, kiel vi mem diras, posedas nur kvardek … Kie do la homoj, kiuj hodiaŭ paŝtas la brutojn, plugas la teron, knedas potojn aŭ drinkas kaj faras nenion, kie ili lernos la militan metion?… Egiptanoj estas mizera materialo por soldatoj; mi scias tion, mi ja vidas ilin ĉiutage … Libiano, Greko, Ĥeto, ankoraŭ infano, uzas la pafarkon kaj ŝtonîetilon kaj perfekte svingas la bastonegon; post unujara lernado li jam scias bone marŝi. Sed Egiptano apenaŭ post trijara laboro komencas marŝi kiel soldato. Vere estas, ke post du jaroj li jam kutimas al la glavo kaj lanco, sed eĉ kvar jaroj ne sufiĉas al li por trafe îeti sagojn … Do post kelke da monatoj vi povus havi ne armeon, sed duonmilionan bandon, kiun tuj frakasos alia bando, la asiria. Ĉar kvankam la asiriaj regimentoj estas malbone ekzercitaj, sed la asiria soldato scias îeti ŝtonojn kaj sagojn, haki kaj piki, kaj antaŭ ĉio li havas la atakemon de sovaĝa besto, kiu tute mankas al la delikata Egiptano. Ni rompas la malamikon per tio, ke niaj disciplinitaj kaj ekzercitaj soldatoj estas kiel murrompiloj: oni devas mortigi duonon de soldatoj por detrui la kolonon. Sed sen ekzercita kolono ne ekzistas egipta armeo.

—Saĝan veron diras via sankteco — respondis Herhor al la spireganta faraono. — Nur la dioj tiel konas la aferojn … Mi ankaŭ scias, ke la fortoj de Egipto estas malgrandaj, ke por krei ilin necesaj estas multaj jaroj da laboro … Jen kial mi volas fari traktaton kun Asirio.

—Vi ja jam faris …

—Provizoran. Sargon, vidante la malsanon de via patro, kaj timante vian sanktecon, prokrastis la aferon ĝis via suriro sur la tronon.

La faraonon ree ekregis kolero.

—Kio?… — ekkriis li. — Ili do, efektive pensas preni Fenicion?… Kaj ni supozas, ke mi subskribos la honton de mia regado?… Malbonaj spiritoj ekregis vin ĉiujn!…

La aŭdienco estis finita. Ĉi tiun fojon Herhor falis sur la vizaĝon, kaj revenante de la sinjoro, meditis en sia animo:

”Lia sankteco aŭskultis la raporton ĝis la fino, li do ne forîetas miajn servojn … Mi diris al li, ke li devas subskribi la traktaton kun Asirio, la plej malfacila afero do estas finita … Li ŝanĝos sian opinion, antaŭ ol Sargon venos duan fojon … Sed li estas leono, eĉ ne leono, sed furioza elefanto, ĉi tiu junulo … Tamen li ja nur tial fariĝis faraono, ke li estas nepo de ĉefpastro!… Li ankoraŭ ne komprenis, ke la samaj manoj, kiuj levis lin tiel alten …”

En la vestiblo la nobla Herhor haltis, pensis momenton, fine anstataŭ reveni hejmen, iris al la reĝino Nikotris.

En la ĝardeno estis nek virinoj, nek infanoj; el la dissemitaj palacetoj flugis ĝemoj: la virinoj, apartenantaj al la domo de la mortinta faraono, ploris tiun, kiu foriris al la Okcidento.

Ilia ĉagreno, ŝajnas, estis sincera.

Dume en la kabineton de la sinjoro venis la plej alta juĝisto.

—Kion diros al mi via ekscelenco? — demandis la sinjoro.

—Antaŭ kelke da tagoj okazis io eksterordinara en Teboj — respondis la juĝisto. — Iu kamparano mortigis la edzinon kaj tri infanojn kaj li mem dronigis sin en sankta lageto.

—Ĉu li estis freneza?

—Ŝajnas, ke li faris tion de malsato.

La faraono ekmeditis.

—Stranga okazo — diris li — sed mi volus aŭdi ion alian. Kiaj krimoj estas la plej oftaj en la lasta tempo?

La plej alta juĝisto ŝanceliĝis.

—Parolu sentime — diris la sinjoro malpacience — kaj nenion kaŝu de mi. Mi scias, ke Egipto falis en marĉon, mi volas ĝin eltiri, mi do devas scii ĉion malbonan …

—La plej oftaj … la plej ordinaraj krimoj estas ribeloj … Sed nur la popolaĉo ribelas … — rapidis aldoni la juĝisto.

—Mi aŭskultas — intermetis la sinjoro.

—En Kosem — daŭrigis la juĝisto — ekribelis regimento de masonistoj kaj ŝtonistoj, al kiuj oni ne donis ĝustatempe la necesajn aferojn. En Seĥem kamparanoj mortigis la skribiston, kiu kolektis la impostojn … En Melcatis kaj Pi-hebit kamparanoj detruis la domojn de la feniciaj farmantoj … Apud Kasa ili ne volis rebonigi kanalon, pretendante, ke por ilia laboro devas pagi al ili la ŝtata trezorejo … Fine, en la porfiraj minejoj la kondamnitoj batis la gardistojn kaj volis forkuri al la maro …

—Ĉi tiuj novaîoj tute ne surprizas min — respondis la faraono. — Sed kion vi pensas pri ili?

—Antaŭ ĉio oni devas puni la kulpajn …

—Kaj mi pensas, ke antaŭ ĉio oni devas doni al la laboristoj, kion ili rajte postulas — diris la sinjoro. — Malsata bovo kuŝiĝas sur la tero, malsata ĉevalo ŝanceliĝas sur la piedoj kaj ĝemas … Do ĉu oni povas postuli, ke malsata homo laboru kaj ne plendu?

—Via sankteco do …

—Pentuer elektos esploran komitaton — interrompis la faraono. — Dume mi ne volas, ke oni punu …

—Sed tiam eksplodos ĝenerala ribelo!… — ekkriis la terurita juĝisto.

La faraono apogis la barbon sur la manoj kaj meditis.

—Bone! — diris li post momento. — La tribunaloj faru sian devon, sed delikate … Pentuer komencu la esploron ankoraŭ hodiaŭ … Vere — aldonis li post momento — pli facile estas decidiĝi en la batalo, ol en la senordo, kiu ekregis Egipton.

Post la foriro de la plej alta juĝisto la faraono alvokis Tutmozison. Li ordonis al li en sia nomo saluti la armeon, revenantan de Sodaj Lagoj, kaj disdoni dudek talentojn al la oficiroj kaj soldatoj.

Poste la sinjoro ordonis, ke venu Pentuer, kaj dume akceptis la grandan kasiston.

—Mi volas scii, kia estas la stato de la trezorejo?

—Ni havas — respondis la altrangulo — en la nuna momento la valoron de dudek mil talentoj en la grenejoj, staloj, provizejoj kaj kestoj. Sed la impostoj alflugas ĉiutage.

—Ankaŭ la ribeloj ĉiutage — respondis la faraono. —Kaj kiaj estas entute la enspezoj kaj elspezoj?

—Por la armeo ni elspezas ĉiujare dudek mil talentojn … Por la kortego de via sankteco du ĝis tri mil talentojn ĉiumonate …

—Kaj poste?… Kio ankoraŭ?… Kaj la publikaj laboroj?…

—En la nuna momento ili estas farataj senpage — diris la granda kasisto, mallevante la kapon.

—Kaj la enspezoj?…

—Ni elspezas tiom, kiom ni havas … — murmuretis la kasisto.

—Ni do havas kvardek aŭ kvindek mil talentojn jare — respondis la faraono. — Kie estas la resto?…

—Kiel garantiaîo ĉe la Fenicianoj, ĉe bankieroj kaj komercistoj, fine ĉe la sanktaj pastroj …

—Bone — respondis la sinjoro. — Sed ekzistas ja la netuŝebla trezorejo de la faraonoj en oro, plateno, arĝento kaj juveloj. Kiom ĝi valoras?…

—Jam antaŭ dek jaroj ĝi estis tuŝita kaj elspezita …

—Kiel?… Por kio?…

—Por la bezonoj de la kortego — respondis la kasisto — por donacoj al la nomarĥoj kaj temploj …