—La kortego havis enspezojn de la kurantaj impostoj, kaj ĉu la donacoj povis elĉerpi la trezorejon de mia patro?…
—Oziriso-Ramzes, la patro de via sankteco, estis malavara sinjoro kaj faris grandajn donacojn …
—Kiajn?… Kiel grandajn?… Mi volas fine scii tion … —parolis malpacience la faraono.
—Precizaj kalkuloj estas en la arĥivoj, mi memoras nur la ĝeneralajn nombrojn …
—Parolu!…
—Ekzemple al la temploj — respondis la kasisto ŝanceliĝante — Oziriso-Ramzes donis dum sia feliĉa regado ĉirkaŭ cent urbojn, cent dudek ŝipojn, du milionojn da brutoj, du milionojn da sakoj da greno, cent dudek mil ĉevalojn, okdek mil sklavojn, ĉirkaŭ ducent mil barelojn da biero kaj vino, tri milionojn da panoj, tridek mil vestojn, tricent mil kruĉojn da mielo, oleo kaj incenso … Kaj krom tio mil talentojn da oro, tri mil da arĝento, dek mil talentojn da fandita bronzo, kvincent talentojn da malhela bronzo, ses milionojn da floraj kronoj, mil ducent statuojn de dioj kaj tricent mil juvelojn … Aliajn nombrojn mi ne memoras, sed ĉio estas enskribita …[13]
La faraono kun rido levis la manojn supren kaj post momento li terure ekkoleris kaj batante la tablon per la pugno, ekkriis:
—Plenmano da pastroj uzis tiom da biero, pano, kronoj kaj vestoj, posedante proprajn enspezojn!… Grandegajn enspezojn, kiuj kelkcenton da fojoj superas la bezonojn de ĉi tiuj sanktuloj …
—Via sankteco bonvolis forgesi, ke la pastroj subtenas dekojn da miloj da malriĉuloj, kuracas saman nombron da malsanuloj kaj nutras kaj armas dekkelkon da regimentoj per la rimedoj de la temploj.
—Por kio ili bezonas regimentojn?… La faraonoj ja uzas ilin nur dum la milito. El la malsanuloj ĉiuj preskaŭ pagas por si, aŭ per mono aŭ per laboro. Kaj la malriĉuloj?… Ili ja laboras por la temploj: portas akvon por la dioj, partoprenas en la solenoj kaj, antaŭ ĉio, ludas rolon en la farado de la mirakloj. Tio estas ili, kiuj antaŭ la pordoj de la temploj retrovas la saĝon, vidadon kaj aŭdadon; iliaj vundoj resaniĝas, iliaj piedoj kaj manoj reakiras la kapablon moviĝi, kaj la popolo, vidante tiajn miraklojn, tiom pli fervore preĝas kaj tiom pli malavare oferas al la dioj … La mizeruloj estas kvazaŭ bovinoj kaj ŝafinoj de la temploj: ili alportas puran profiton …
—Kaj tial — ekkuraĝis intermeti la kasisto — la pastroj ne elspezas ĉion, sed amasigas kaj pligrandigas sian kapitalon …
—Por kio?
—Por ia subita bezono de la ŝtato …
—Kiu vidis la kapitalon?
—Mi mem — diris la al trangulo. — La trezoroj, kolektikaj en Labirinto, ne malgrandiĝas, sed kreskas de generacio al generacio, por ke …
—Por ke — interrompis la faraono — Asirianoj havu de kie preni, kiam ili invados Egipton, tiel bone administratan de la pastroj!… Mi dankas vin, granda kasisto — aldonis li. — Mi sciis, ke la financa situacio de Egipto estas malbona. Sed mi ne supozis, ke la ŝtato estas ruinigita … En la lando ribeloj, ni ne havas armeon, la faraono estas en mizero … Sed la trezorejo de Labirinto pligrandiĝas de generacio al generacio!… Se ĉiu dinastio, nur dinastio, farus tiom da donacoj al la temploj, kiom faris mia patro, Labirinto jam posedus deknaŭ mil talentojn da oro, ĉirkaŭ sesdek mil talentojn da arĝento, kaj kiom da greno, brutoj, tero, sklavoj kaj urboj, kiom da vestoj kaj juveloj, tion ne povus kalkuli eĉ la plej bona matematikisto!…
La granda kasisto adiaŭis la sinjoron. Sed la faraono ankaŭ ne estis kontenta; ĉar post mallonga konsidero ŝajnis al li, ke li tro malkaŝe parolis kun siaj oficistoj.
III
La soldatoj, starantaj garde en la antaŭĉambro, anoncis Pentueron. La pastro falis antaŭ la faraono sur la vizaĝon kaj demandis pri ordonoj.
—Mi ne volas ordoni, sed peti vin — diris la sinjoro. — Vi scias, oni ribelas!… Ribelas la kamparanoj, metiistoj, eĉ malliberuloj … Ĉie ribeloj, de maro ĝis la minejoj … Mankas nur unu afero, ke ribelu miaj soldatoj kaj proklamu faraonon … ekzemple Herhoron!…
—Vivu eterne, via sankteco! — respondis la pastro. — Ne ekzistas en Egipto homo, kiu ne oferus sian vivon por vi kaj benus vian nomon.
—Ha, se ili scius, — diris la estro kun kolero — kiel malriĉa kaj senforta estas la faraono, ĉiu nomarĥo volus esti sinjoro de sia nomeso! Mi pensis, ke heredinte la duoblan kronon, mi ion signifos … Sed jam en la unua tago mi konvinkiĝis, ke mi estas nur ombro de la antaŭaj monarĥoj de Egipto! Ĉar kio povas esti faraono sen mono, sen armeo kaj, antaŭ ĉio, sen fidelaj servistoj?… Mi estas kiel la statuoj de la dioj, kiujn oni incensas kaj al kiuj oni faras oferojn … Sed la statuoj estas senfortaj kaj per la oferoj sin grasigas la pastroj … Sed vi ja apartenas al ilia partio!
—Dolore estas por mi, — respondis Pentuer — ke via sankteco parolas tiel en la unua tago de sia regado. Se la novaîo disvastiĝus en Egipto …
—Al kiu mi devas paroli pri tio, kio doloras min? — interrompis la sinjoro. — Vi estas mia konsilanto kaj vi savis min, aŭ almenaŭ volis min savi, ne por rakonti al ĉiuj, mi supozas, kio fariĝas en mia reĝa koro, kiun mi malfermas al vi … Sed vi estas prava.
La sinjoro promenis en la ĉambro kaj post momento diris per multe pli trankvila tono:
—Mi nomis vin estro de la komitato, kiu devas esplori la kaŭzojn de la senĉesaj ribeloj en mia ŝtato. Mi volas, ke oni punu nur la kulpajn kaj estu justa al la malfeliĉaj …
—Subtenu vin Dio per sia favoro!… — murmuretis la pastro. — Mi faros, kion vi ordonas. Sed la kaŭzojn de la ribeloj mi konas sen esploro …
—Parolu …
—Multfoje mi parolis pri tio al via sankteco: la laboranta popolo estas malsata, havas tro da laboro kaj pagas tro grandajn impostojn … Kiu antaŭe laboris de la leviĝo ĝis la subiro de la suno, hodiaŭ devas komenci unu horon antaŭ la leviĝo kaj fini unu horon post la subiro. Antaŭ ne longe, ĉiun dekan tagon, la laboristo povis viziti la tombojn de la gepatroj, paroli kun iliaj ombroj kaj fari oferojn. Sed hodiaŭ neniu iras tien, ĉar neniu havas tempon. Antaŭe la kamparano manĝis ĉiutage tri tritikajn panojn, hodiaŭ li ne havas sufiĉe eĉ por hordea. Antaŭe, la laboroj ĉe kanaloj, akvobaroj kaj ŝoseoj estis kalkulataj al la impostoj; hodiaŭ oni devas aparte pagi la impostojn, kaj la publikajn laborojn plenumi senpage. Jen la kaŭzo de la ribeloj.
—Mi estas la plej malriĉa nobelo en la ŝtato! — ekkriis la faraono. — Iu ajn posedanto de bieno donas al siaj brutoj konvenan manĝon kaj ripozon; sed mia brutaro estas ĉiam malsata kaj laca!… Kion do mi devas fari, diru vi, kiu petis min, ke mi plibonigu la sorton de la kamparanoj?
—Vi ordonas al mi, sinjoro, paroli?…
—Mi petas … ordonas … fine, kiel vi volas … Sed parolu saĝe.
—Benata estu via regado, vera filo de Oziriso! — respondis la pastro. — Jen kion oni devas fari … Antaŭ ĉio, ordonu, sinjoro, ke oni pagu por la publikaj laboroj, kiel antaŭe …
—Kompreneble.
—Poste, proklamu, ke laboro sur la kampoj daŭru nur de la leviĝo ĝis la subiro de la suno … poste faru, ke la popolo ripozu ĉiun sepan tagon; ne ĉiun dekan, sed ĉiun sepan. Poste, malpermesu al la sinjoroj doni la kamparanojn kiel pruntgarantion kaj al la skribistoj bati kaj turmenti ilin laŭ sia bontrovo. Fine, donu dekonon aŭ almenaŭ dudekonon de la teroj al la kamparanoj kiel propraîon, por ke neniu povu ĝin repreni aŭ okupi kiel garantiaîon. Donu, sinjoro, al la kamparanoj dezertajn sablojn, kaj post kelke da jaroj elkreskos tie ĝardenoj …
—Vi bele parolas — intermetis la faraono — sed vi diras, kion vi vidas en via koro, ne en la mondo. La homaj planoj, eĉ la plej bonaj, ne ĉiam konformiĝas al la natura irado de la aferoj …
—Via sankteco, mi jam vidis tiajn ŝanĝojn kaj iliajn rezultatojn — respondis Pentuer. — En kelkaj temploj oni faris diversajn provojn: pri la kuracado, instruado, edukado de bestoj kaj kreskaîoj, fine, pri plibonigado de la homoj. Kaj jen kio okazadis: kiam oni donis al kamparano maldiligenta kaj malgrasa bonan manĝon kaj ripozon ĉiun sepan tagon, li fariĝis grasa, laborema kaj fosis pli da tero, ol antaŭe. Laboristo pagata estas pli gaja kaj faras pli multe da laboro, ol sklavo, eĉ batata per feraj vergoj. Homoj sataj naskas pli multe da infanoj ol lacaj kaj konsumataj de la laboro; la idoj de la liberaj homoj estas sanaj kaj fortaj, kaj la idaro de sklavoj estas malsanema, malgaja kaj havas inklinon al ŝtelo kaj mensogo. Fine, oni konvinkiĝis, ke la tero kulturata de la posedanto, donas unu fojon kaj duonon pli multe da greno kaj legomoj, ol tero, kulturata de sklavoj. Mi diros al via sankteco ion ankoraŭ pli strangan; kiam al la plugistoj ludas muziko, la homoj kaj bovoj laboras pli bone, pli rapide kaj malpli laciĝas, ol sen muziko!… Ĉion ĉi oni konstatis en niaj temploj.