Выбрать главу

—Ne ili postulis, sed la kasisto …

—Ili ĉiuj estas ŝtelistoj …

Parolante tiel, ili demetis de la mortinto la reĝajn vestojn, surmetis al li negliĝan robon, broditan per oro kaj transportis la kadavron en la ŝipeton.

—Ni danku la diojn — diris unu el la vualitoj — ke ni jam havas novan sinjoron. Ĉi tiu faros ordon kun la pastraro … Kion ili prenis per la manoj, tion ili redonos per la buŝo …

—Oni diras, ke tio estos severa estro — respondis alia. — Li estas en bonaj rilatoj kun Fenicianoj, amas la societon de Pentuer kiu ja ne devenas de la pastroj sed de tiaj mizeruloj, kiel ni … Kaj la armeo, oni diras, lasus sin bruligi kaj dronigi por la nova faraono!…

—Kaj en la lastaj tagoj li glore venkis la Libianojn …

—Kie li estas, ĉi tiu nova faraono? — demandis alia. — En la dezerto!… Mi timas, ke antaŭ lia reveno okazos al li ia malfeliĉo …

—Kion oni povas fari al li, se post li staras la armeo! Mi ne ĝisvivu bonan enterigon, se la juna sinjoro ne faros kun la pastroj, kiel la bubalo kun tritiko …

—Vi malsaĝulo — intermetis alia, kiu silentis ĝis nun. — La faraono venkos la pastrojn?…

—Kial ne?…

—Ĉu vi vidis iam leonon, kiu disŝiris piramidon?…

—Kion vi babilas!

—Aŭ bubalon, kiu ĝin renversis?

—Kompreneble, ĝi ne povas tion fari.

—Kaj la ventego?

—Ĉu la diablo inspiris al vi hodiaŭ la demandojn?…

—Bone, mi diras al vi, ke leono, bubalo aŭ vento pli facile renversos piramidon, ol la faraono venkos la pastraron … Eĉ se la faraono estus leono, bubalo kaj vento en unu persono …

—Vi, malsupre!… — oni kriis de supre. — Ĉu la mortinto jam estas preta?

—Jam … Jam … nur lia makzelo refalas — oni respondis el la vestiblo.

—Indiferente … Rapide donu lin ĉi tien, ĉar Izido post unu horo devas iri en la urbon.

Post momento la ora ŝipeto kun la kadavro estis per ŝnuroj levita supren, sur la eksteran balkonon.

El la vestiblo oni eniradis en grandan salonon, blue kolorigitan kaj ornamitan per flavaj steloj. Sur la tuta longo de la salono al unu el la muroj estis alkroĉita kvazaŭ balkono, arkforma, kies ekstremoj leviĝis unu etaĝon, la mezo unu kaj duonon.

La salono prezentis la ĉielan firmamenton, la balkono la vojon de la suno sur la ĉielo, kaj la faraono devis esti Oziriso, aŭ la suno, kiu iras de la oriento al la okcidento.

Malsupre staris amaso da pastroj kaj pastrinoj, kiuj, atendante la solenon, parolis pri indiferentaj aferoj.

—Preta!… — oni kriis de la balkono.

La interparoladoj eksilentis. Supre trifoje eksonis bronza lado kaj sur la balkono aperis la orita ŝipeto de la suno, en kiu veturis la mortinto.

”Jen li aperas en nubo, por apartigi la ĉielon de la tero, kaj poste kunigi ilin …

Senĉese kaŝita en ĉiu objekto, li estas la sola vivanta, en kiu eterne ekzistas ĉiuj aferoj …”

La ŝipeto iom post iom leviĝis al la mezo de la arko kaj fine haltis sur la supro.

Tiam sur la malsupra ekstremo de la arko aperis pastrino, alivestita, kiel la diino Izido, kun la filo Horus, kaj same malrapide komencis supreniri. Tio estis la bildo de la luno, kiu sekvas la sunon.

Nun la ŝipeto de la supro de la arko komencis malleviĝi al la okcidento, kaj malsupre ree eksonis la ĥoro:

”Dio, enkorpigita en ĉiuj objektoj, spirito Ŝu en ĉiuj dioj. Li estas la korpo de la vivanta homo, kreinto de la arbo, kiu portas fruktojn, li estas la kaŭzo de la fruktigaj superakvoj. Sen li nenio vivas en la tera spaco.”[*]

La ŝipeto malaperis sur la okcidenta ekstremo de la balkono, Izido kun Horus haltis sur la supro de la arko. Tiam al la ŝipeto alkuris aro da pastroj: ili elprenis la kadavron de la faraono, metis ĝin sur marmora tablo, kvazaŭ Ozirison por ripozo post la taga laboro.

Nun al la mortinto proksimiĝis paraŝito, alivestita kiel la dio Tifono. Sur la kapo li havis teruran maskon kaj vilan flavruĝan perukon, sur la dorso haŭton de apro, kaj en la mano ŝtonan etiopian tranĉilon.

Li komencis rapide detranĉi plandojn de la mortinto.

—Kion vi faras al la dormanto, frato Tifono? — demandis lin Izido de la balkono.

—Mi skrapas la piedojn de mia frato Oziriso, por ke li ne malpurigu la ĉielon per la tera polvo — respondis la paraŝito, alivestita kiel Tifono.

Fortranĉinte la plandojn, la paraŝito prenis kurban metalfadenon, metis ĝin en la nazon de la mortinto kaj komencis eltiri la cerbon. Poste li distranĉis la ventron kaj tra la truo rapide eltiris la intestojn, koron kaj pulmojn.

Dume la helpantoj de Tifono alportis kvar grandajn urnojn, ornamitajn per la kapoj de la dioj: Hape, Emset, Duamutf kaj Kebhsneuf, kaj en ĉiun el la urnoj metis iun internan organon de la mortinto.

—Kion vi faras tie, frato Tifono? — demandis duan fojon Izido.

—Mi purigas mian fraton Ozirison de la teraj aferoj, por ke li fariĝu pli bela — respondis la paraŝito.

Apud la marmora tablo estis baseneto, kies akvo estis saturita per sodo. La paraŝitoj, puriginte la kadavron, îetis ĝin en la baseneton, en kiu ĝi devis malsekiĝi sepdek tagojn.

Dume Izido, trairante la tutan balkonon, proksimiĝis al la ĉambro, en kiu la paraŝito îus malfermis kaj purigis la reĝajn restaîojn. Ŝi demandis terurita:

—Kie estas mia frato?… kie mia dia edzo?…

Subite ektondris, eksonis trumpetoj kaj bronzaj ladoj, kaj la paraŝito, alivestita kiel Tifono, eksplodis de rido kaj ekkriis:

—Bela Izido, kiu kun la steloj gajigas la noktojn, ne ekzistas plu via edzo!… Neniam plu la radianta Oziriso sidiĝos sur la orita ŝipeto, neniam plu la suno sin montros sur la firmamento … Mi faris tion, mi Set, kaj mi kaŝis lin tiel profunde, ke neniu dio, eĉ ĉiuj kune retrovos lin!…

Ĉe tiuj vortoj la diino disŝiris la vestojn, komencis ĝemi kaj elŝiri siajn harojn. Ree eksonis la trumpetoj, tondroj kaj sonoriloj, inter la pastroj kaj pastrinoj leviĝis murmureto, poste krio, malbenoj kaj fine ĉiuj îetis sin sur Tifonon, kriante:

—Malbenita spirito de la mallumo!… Vi, kiu ekscitas la ventojn de la dezerto, boligas la maron, kovras la teran lumon!… Falu en senfundaîon, el kiu ne povus vin liberigi eĉ la patro de la dioj … Malbenita, malbenita Set!… Via nomo estu teruro kaj abomeno!…

Tiel malbenante, ĉiuj îetis sin kun pugnoj kaj bastonoj sur Tifonon; la malbela dio komencis forkuri kaj fine malaperis el la salono.

Ree tri sonoj de la bronza lado, kaj la soleno estis finita.

—Sufiĉe! — ekkriis la plej maljuna pastro al la aro, kiu jam efektive komencis interbatali. — Vi, Izido, povas iri en la urbon, la ceteraj al aliaj mortintoj, kiuj atendas nin … Ne malzorgu la simplajn mortintojn, ĉar ni ne scias, kiel oni pagos al ni por ĉi tiu …

—Certe ne multe! — intermetis la paraŝito. — Oni diras, ke en la trezorejo restis nenio, kaj Fenicianoj minacas, ke ili ĉesos pruntedoni, se ili ne ricevos novajn rajtojn …

—La morto ekstermu viajn Fenicianojn!… Baldaŭ oni devos almozpeti de ili hordean panon; ĉion ili jam proprigis al si …

—Sed se ili ne donos monon al la faraono, ni ricevos nenion por la enterigo …

Iom post iom eksilentis la interparoladoj kaj la ĉeestantoj forlasis la bluan salonon. Restis nur gardistoj ĉe la baseneto kun la restaîoj de la faraono.

La tuta soleno, prezentanta la mortigon de Oziriso (la suno) per Tifono (la dio de la mallumo kaj krimo) servis, por distranĉi kaj purigi la restaîojn de la faraono, kaj tiel prepari ilin por la enbalzamigo.

Sepdek tagojn la mortinto kuŝis en la akvo, saturita per sodo, kredeble kiel rememoraîo, ke la malbona Tifono dronigis la korpon de la frato en Sodaj Lagoj. Dum la tuta tempo, matene kaj vespere, la pastrino, alivestita kiel Izido, venis en la bluan salonon. Tie, ĝemante kaj elŝirante al si la harojn, ŝi demandis la ĉeestantojn: ĉu oni vidis ŝian dian edzon kaj fraton?

Kiam pasis la tempo de la funebro, Horus, la filo kaj posteulo de Oziriso, aperis en la salono kaj li, fine, rimarkis la banujon.

вернуться

*

Aŭtentika