—Eble ĉi tie oni devus serĉi la restaîojn de mia patro kaj frato? — demandis Horus.
Ili komencis serĉi, trovis kaj, kun granda ĝojo de la pastroj, ĉe sonoj de la muziko elprenis la korpon de la faraono el la fortiga bano.
Oni enmetis la korpon en ŝtonan tubon, tra kiu dum kelke da tagoj pasis varmega aero, kaj sekiginte oni transdonis al la enbalzamigistoj.
Nun komenciĝis la plej gravaj ceremonioj, kiujn sur la faraono plenumis la plej altaj pastroj de la kvartalo de mortintoj.
La korpon de la mortinto, turninte la kapon al la sudo, oni lavis per sanktigita akvo, kaj ĝian internon per palma vino. Sur la planko, surŝutita per cindro, sidis larmistinoj, kaj elŝirante al si harojn, gratante al si vizaĝojn, ploris la mortinton. Ĉirkaŭ la funebra lito kolektiĝis pastroj, alivestitaj kiel dioj: Izido, nuda, kun la krono de la faraonoj, la junula Horus, Anubis kun ŝakala kapo, Tot, kun birda kapo kaj kun tabuletoj en la mano, kaj multaj aliaj.
Sub la kontrolo de ĉi tiu respektinda aro, specialistoj komencis plenigi la internon de la mortinto per forte odorantaj herboj, segaîoj, kaj eĉ ili verŝis tien odorajn arbajn sukojn, seninterrompe preĝante. Poste, anstataŭ liaj propraj, oni metis al li vitrajn okulojn, enkadrigitajn en bronzo.
Oni surŝutis la tutan korpon per soda pulvoro.
Nun elpaŝis alia pastro, kaj klarigis al la ĉeestantoj, ke la korpo de la mortinto estas la korpo de Oziriso kaj liaj ecoj estas la ecoj de Oziriso: la miraklaj ecoj de lia maldekstra tempio estas la ecoj de la tempio de la dio Tumu; lia dekstra okulo estas la okulo de la dio Tumu, kies radioj trapenetras la mallumon. Lia maldekstra okulo estas la okulo de Horus, kiu ekstermas ĉiujn vivantajn kreaîojn; la supra lipo estas Izido, la malsupra — Neftis. La kolo de la mortinto estas diino, la manoj estas diaj animoj, la fingroj estas ĉielaj serpentoj, la filoj de la diino Selkit. Liaj flankoj estas du plumoj de Amon, la dorso estas la spino de Sibu, la ventro estas la flanko de Nue.[15]
Alia pastro diris:
—”Oni donis al mi buŝon por paroli, piedojn por paŝi, manojn por faligi malamikojn. Mi reviviĝas, mi ekzistas, mi malfermas la ĉielon; mi faras tion, kion oni ordonis al mi en Memfiso.”[*]
Dume sur la kolo de la mortinto oni pendigas bildon de skarabo, faritan el multekosta ŝtono, kun surskribo:
”Ho mia koro, kiun mi ricevis de mia patrino; ho mia koro, kiun mi havis, kiam mi estis sur la tero, ne leviĝu kaj ne atestu kontraŭ mi en la tago de la juĝo.”[*]
Nun ĉiun manon kaj piedon, ĉiun fingron de la mortinto oni ĉirkaŭvolvis per rubandoj, sur kiuj estis skribitaj preĝoj kaj îuroj. Sur la brusto kaj kolo oni metis tutajn manuskriptojn de ”La libro de la mortintoj” kun la sekvantaj meditoj, kiujn la pastroj voĉe legis super la mortinto:
”Mi estas tiu, kontraŭ kiu neniu dio starigas barojn.
Kiu li estas?
Li estas Tum sur la ŝildo, li estas Ra sur la ŝildo, kiu leviĝas en la okcidento de la ĉielo.
Mi estas Hieraŭo kaj mi konas la Morgaŭon.
Kiu li estas?
Hieraŭo estas Oziriso, Morgaŭo estas Ra, en la tago, kiam li detruos la malamikojn de la Sinjoro, kiu estas super ĉio, kaj kiam li oferos sian filon Horuson. Per aliaj vortoj: en la tago, kiam la ĉerkon de Oziriso renkontos lia patro Ra, Li venkos la diojn, laŭ la ordono de Oziriso, la sinjoro de la monto Amenti.
Kio ĝi estas?
Amenti estas kreaîo de la animoj de la dioj, laŭ la ordono de Oziriso, la sinjoro de la monto Amenti. Per aliaj vortoj: Amenti estas la ekscito, kaŭzita de Ra; ĉiu dio, kiu venas tien, batalas. Mi konas grandan dion, kiu loĝas tie.
Mi estas el mia lando, mi venas el mia urbo, mi detruas la malbonon, forigas tion, kio restas ne bona, kaj forpuŝas de mi la malpuraîon. Mi atingas la landon de la ĉielanoj, mi eniras tra potenca pordego.
Ho, vi, kunuloj, donu al mi la manon, ĉar mi estos unu el vi.”[16]
Kiam ĉiu membro de la mortinto jam estas ĉirkaŭvolvita per la rubandoj, kaj armita per amuletoj, kiam li jam posedas sufiĉan provizon da meditoj, kiuj permesos al li orienti sin en la lando de la dioj, oni devas zorgi pri dokumento, kiu malfermos al li la pordegon de tiu lando.
Ĉar inter la tombo kaj ĉielo la mortinton atendas kvardek du teruraj juĝistoj, kiuj sub prezido de Oziriso esploras lian teran vivon. Nur kiam la koro de la mortinto, metita sur pesilon de la justeco, montriĝos egala al la diino de la vero, kaj kiam la dio Dutes, notanta sur tabuletoj agojn de la mortinto, juĝos ilin bonaj, nur tiam Horus prenas la animon je la mano kaj kondukas antaŭ la tronon de Oziriso.
Por ke la mortinto povu sin senkulpigi antaŭ la tribunalo, oni devas envolvi lian mumion en papiruson, sur kiu estas skribita lia ĝenerala konfeso. Dum la envolvado la pastroj diras laŭte kaj klare, por ke la mortinto nenion forgesu:
—”Estroj de la vero, mi alportas al vi nur la veron. Al neniu homo mi faris perfide malbonon, neniun el miaj proksimuloj mi faris malfeliĉa … Neniam mi estis maldeca, neniam mi diris maldecan vorton en la domo de la vero. Mi ne estis intima kun la malbono. Mi ne faris malbonon. Kiel estro mi ne ordonis al miaj subuloj labori super iliaj fortoj. Neniu per mia kulpo fariĝis timema, mizera, suferanta, malfeliĉa. Mi faris nenion, kion malestimus la dioj. Mi ne turmentis la sklavojn. Mi ne lasis ilin malsataj. Mi ne igis ilin plori. Mi ne mortigis. Mi ne ordonis fortigi perfide. Mi ne mensogis. Mi ne rabis trezorojn de la temploj. Mi ne malgrandigis la enspezojn, oferitajn al la dioj. Mi ne ŝtelis panon, nek zonojn de la mumioj. Mi ne pekis kontraŭ la pastro de mia distrikto. Mi ne forprenis, nek malgrandigis lian havon. Mi ne forŝiris infanon de la brusto de ĝia patrino. Neniam mi agis brute. Mi ne uzis falsan pesilon. Mi ne kaptis birdojn. Mi ne malhelpis leviĝon de la akvo. Mi ne deturnis fluon de la kanaloj. Mi ne estingis fajron en nekonvena momento. Mi ne ŝtelis la oferojn de la dioj, kiujn ili elektis. Mi estas pura … Mi estas pura … Mi estas pura …”[17]
Kiam la mortinto, dank’al ”La Libro”, jam sciis, kiel agi en la eterna lando, kaj, antaŭ ĉio, kiam li sciis, kiel senkulpigi sin antaŭ la tribunalo de la kvardek du dioj, tiam la pastroj armis lin ankaŭ per la antaŭparolo de ĉi tiu libro kaj klarigis al li ĝian grandan gravecon.
Por tiu celo la enbalzamigistoj, ĉirkaŭantaj la freŝan mumion de la faraono, foriris, kaj venis la ĉefa pastro de la distrikto kaj murmuretis al la mortinto en la orelon:
—”Sciu, ke posedante ĉi tiun libron, vi apartenos al la vivantaj kaj akiros grandan influon ĉe la dioj. Sciu, ke dank’al ĝi neniu kuraĝos kontraŭstari al vi. La dioj mem proksimiĝos al vi kaj ĉirkaŭprenos vin, ĉar vi apartenos al ilia rondo.
Sciu, ke la libro permesos al vi ekscii, kio estis en la komenco. Neniu homo publikigis ĝin, neniu okulo ĝin vidis, neniu orelo ĝin aŭdis. La libro estas la vero mem, sed neniu kaj neniam konis ĝin. Estu ĝi videbla nur por vi kaj por tiu, kiu ĝin al vi donis. Ne aldonu al ĝi komentariojn, kiujn povus dikti via memoro aŭ via fantazio. Ĝi estas skribita tuta en la ĉambro, kie oni enbalzamigas la mortintojn. Tio estas granda mistero, kiun konas neniu ordinara homo, neniu en la mondo.
La libro estos via nutraîo en la malsupra lando de la spiritoj, ĝi liveros al via animo rimedojn por restadi sur la tero, donos al vi vivon eternan kaj faros, ke neniu havos povon super vi.”[18]
Oni riĉe vestis la reĝajn restaîojn, metis oran maskon sur la vizaĝon, ringojn kaj braceletojn sur la krucitajn brakojn. Sub la kapon oni metis eburan apogilon, sur kiu ordinare dormas Egiptanoj. Fine, oni fermis la korpon en tri ĉerkoj; papera, kovrita per surskriboj, orita cedra kaj marmora. La du unuaj estis plene adaptitaj al la korpo de la mortinto; eĉ la skulptita vizaĝo estis simila, sed ridanta.
17
Ĉapitro 75-a de ”La libro de la mortintoj”. Tio estas unu el la plej altideaj dokumentoj, kiujn lasis al ni la antikva mondo.