Выбрать главу

—Ĉu vi pensas, ke oni povas faligi ilin?…

—Eĉ tre facile! — respondis Samentu.

—Kia estus via plano, se mi devus min liberigi de ili?

—Oni devus preni la trezorejon de Labirinto — diris la pastro.

—Ĉu vi konas la vojon?

—Mi jam havas multe da montroj, la ceterajn mi trovos, ĉar mi scias, kie oni devas serĉi ilin.

—Kaj poste? — demandis la faraono.

—Oni devus fari al Herhor kaj Mefres proceson pri ŝtata perfido, pro sekretaj rilatoj kun Asirio.

—Kaj la pruvoj?

—Ni trovos ilin kun helpo de Fenicianoj — respondis la pastro.

—Ĉu tio estus sen danĝero por Egipto?

—Tute. Antaŭ kvarcent jaroj la faraono Amenhotep IV faligis la povon de la pastroj, proklaminte kredon je unu sola dio Re Harmaĥis. Kompreneble, li forprenis la trezorejon el la temploj de aliaj dioj. Tiam nek la popolo, nek la armeo, nek la nobeloj defendis la pastrojn. Kio do okazos hodiaŭ, kiam la antaŭa kredo malfortiĝis?

—Kiu helpis Amenhotepon? — demandis la faraono.

—Simpla pastro Ey.

—Sed kiu post la morto de Amenhotep IV fariĝis heredanto de lia trono? — diris Ramzes, fikse rigardante la okulojn de la pastro.

Sed Samentu respondis trankvile:

—La fakto pruvas, ke Amenhotep estis malforta estro, kiu pli zorgis pri la gloro de Re, ol pri la ŝtato.

—Vere, vi estas granda saĝulo!… — diris Ramzes.

—Preta servi vian sanktecon.

—Mi nomas vin mia konsilanto — diris la faraono. — Sed en tia okazo vi ne povas kaŝe viziti min, vi loĝos ĉe mi …

—Pardonu, sinjoro, sed antaŭ ol la anoj de la plej alta kolegio ne estos en malliberejo pro traktado kun la malamikoj de la ŝtato, mia ĉeesto en la palaco alportus pli da malutilo, ol da bono … Mi do servos kaj konsilos al via sankteco, sed sekrete …

—Kaj vi trovos la vojon al la trezorejo de Labirinto?

—Mi esperas, ke antaŭ ol vi revenos, sinjoro, de Teboj, mi sukcesos fini la aferon. Kaj kiam ni transportas la trezorejon en vian palacon, kiam la tribunalo kondamnos Herhoron kaj Mefreson, kiujn via sankteco povos poste pardoni, tiam kun via permeso mi aperos malkaŝe … Kaj mi ĉesos esti pastro de Set, kiu nur fortimigas de si la homojn …

—Kaj vi pensas, ke ĉio sukcesos?…

—Mi donus mian vivon!… — ekkriis la pastro. — La popolo amas vian sanktecon, facile do estas ribeligi ĝin kontraŭ la perfidaj altranguloj. La armeo obeas vin, kiel neniun faraonon de la tempoj de Ramzes Granda … Kiu povos kontraŭstari?… Kaj krom tio via sankteco havas Fenicianojn kaj monon, la plej grandan forton en la mondo!…

Samentu volis adiaŭi la sinjoron, Ramzes permesis al li kisi siajn piedojn kaj donacis pezan oran ĉenon kaj braceleton, ornamitan per safiroj.

Ne multaj altranguloj akiris tian favoron post longaj jaroj de servado.

La vizitoj kaj promesoj de Samentu verŝis novan kuraĝon en la koron de la faraono.

Se oni sukcesus akiri la trezorojn de Labirinto!… Malgranda parto sufiĉus por liberigi la nobelojn de la feniciaj ŝuldoj, por plibonigi la sorton de la kamparanoj kaj reaĉeti la bienojn, donitajn kiel garantiaîo.

Kaj per kiaj konstruaîoj oni povus pliriĉigi la staton!…

Jes, la riĉaîoj de Labirinto povus forigi ĉiujn embarasojn de la faraono. Ĉar kion helpos, ke Fenicianoj proponas al li grandan prunton? Iam oni devos pagi ĝin, kun la procentoj, kaj pli aŭ malpli frue doni kiel garantiaîon la reston de la reĝaj bienoj. Tio do estus nur prokrasti la ruinon, sed ne antaŭgardi sin de ĝi.

VII

En la mezo de la monato Famenut (januaro) komenciĝis la printempo. La tuta Egipto verdis de la naskiĝanta tritiko, kaj sur la nigra tero svarmis kamparanoj, kiuj semis lupenon, pizon, fazeolon kaj hordeon. En la aero leviĝis odoro de la oranĝaj floroj. La akvo tre malleviĝis kaj malkovris ĉiutage novajn terajn pecojn.

La preparoj por la enterigo de Oziriso-Mer-amen-Ramzes estis finitaj.

La respektinda mumio de la reĝo estis fermita en blanka skatolo, kies supra parto bonege prezentis la trajton de la mortinto. La faraono ŝajnis rigardi per siaj okuloj, kaj lia vizaĝo esprimis kvietan malĝojon, bedaŭron ne al la mondo, kiun li forlasis, sed al la homoj, kiuj restis ankoraŭ kondamnitaj al la teda surtera vivo.

La portreto de la faraono havis sur la kapo egiptan kufon kun blankaj kaj bluaj strioj, sur la kolo ĉenojn de juveloj, sur la brusto bildon de homo genuanta kun disetenditaj brakoj, sur la piedoj bildojn de dioj, sanktaj birdoj kaj okuloj, ne sur vizaĝoj, sed rigardantaj kvazaŭ el la spaco.

La restaîoj de la reĝo, tiel enpakitaj, ripozis sur riĉa lito, en malgranda cedra kapelo, kies muroj estis kovritaj per surskriboj, kantantaj la vivon kaj agojn de la mortinto. Super la korpo flugpendis mirakla akcipitro kun homa kapo, kaj apud la lito tage kaj nokte restis garde pastro, alivestita kiel Anubis, la funebra dio, kun ŝakala kapo.

Krom tio oni preparis pezan bazaltan sarkafagon, kiu formis la eksteran ĉerkon de la mumio. La sarkofago ankaŭ havis la formon kaj trajtojn de la mortinta faraono, estis kovrita per surskriboj kaj bildoj de preĝantaj homoj, sanktaj birdoj kaj skaraboj.

La 17-an de Famenut la mumion kun la kapelo kaj sarkofago oni transportis de la kvartalo de la mortintoj en la reĝan palacon kaj starigis en la plej granda salono.

La salonon tuj plenigis pastroj, kantantaj funebrajn himnojn, korteganoj kaj servistoj de la mortinta reĝo, kaj antaŭ ĉio virinoj, kiuj ĝemis tiel laŭte, ke iliajn kriojn oni povis aŭdi sur la alia bordo de Nilo.

—Ho sinjoro!… Ho nia sinjoro!… — kriis ili — kial vi forlasas nin?… Vi, tiel bela, tiel bona?… Vi, kiu volonte parolis kun ni, nun vi silentas, kial?… Vi ja amis nian societon, kaj hodiaŭ vi estas tiel malproksime de ni?…

Dume la pastroj kantis:

Ĥoro I. — Mi estas Tumu, unu kaj sola …

Ĥoro II. — Mi estas Ra, en lia unua brilo …

Ĥora I. — Mi estas la dio, kiu kreas sin mem …

Ĥoro II. — Kiu mem donas al si la nomon, kaj kiun neniu el la dioj pavas haltigi …

Ĥoro I. — Mi konas la nomon de la granda birdo Benu, kiu provas tion, kio estas …[19]

Post dutagaj ĝemoj kaj preĝoj antaŭ la palaco haltis grandega veturilo en formo de barko. Ĝiaj ekstremoj estis ornamitaj per ŝafaj kapoj kaj ventumiloj el strutaj plumoj, super la riĉa baldakeno flugpendis aglo kaj la serpento ureuso, la simbolo de la faraona povo.

Sur la veturilon oni metis la sanktan mumion, malgraŭ la vivega kontraŭstaro de la kortegaj virinoj. Unuj sin kroĉis al la ĉerko, aliaj gratis al si la vizaĝojn kaj ŝiris la harojn, eĉ batis la homojn, portantajn la ĉerkon.

La krioj estis teruraj.

Fine, la veturilo, akceptinte la dian korpon, ekmoviĝis akompanata de grandega homa amaso, kiu kovris la tutan spacon de la palaco ĝis Nilo. Ankaŭ tie estis homoj, ŝmiritaj per koto, gratitaj, vestitaj en funebraj tukoj; ĉiuj kriis kiel frenezaj. Apud ili, konforme al la funebra ceremoniaro, sur la tuta vojo atendis ĥoroj.

Ĥoro I. — Al Okcidento, en la loĝejon de Oziriso iras vi, kiu estis la plej bona el la homaj, vi kiu malamis la malveron.

Ĥoro II. — Al Okcidento! Ne ekfloros plu homo, tiel amanta la veron, sentanta tian abomenon al la mensogo.

Ĥoro de la veturigistoj. — Al Okcidento, ho bovoj, kiuj tiras la funebran veturilon, al Okcidento!… Via sinjoro sekvas vin.

Ĥoro III. — Al Okcidento, al Okcidento, en la landon de la justuloj! La loko, kiun vi amis, ĝemas kaj ploras.

La popolamaso. — Iru en paco al Abidos!… Iru en paco al Abidos! Atingu en paco la teban Okcidenton!…

Ĥoro de ploristinoj. — Ha nia sinjoro, ho nia sinjoro, kiam vi foriras al Okcidento, la dioj mem ploras.

вернуться

19

”Libro de la mortintoj” — aŭtentika.