Выбрать главу

Ĥoro de la pastroj. — Li estas feliĉa, li la plej respektinda el la homoj, ĉar la sorto permesas al li ripozi en la tombo, kiun li mem preparis.

Ĥoro de la veturigistoj. — Al Okcidento, ho bovoj, kiuj tiras la funebran veturilon, al Okcidento!… Via sinjoro sekvas vin …

La popolamaso. — Iru en paco al Abidos!… Iru en paco al Abidos!… al Okcidenta maro! [20]

Ĉiun kelkcenton da paŝoj staris taĉmento da soldatoj, kiuj salutis la sinjoron per surda bruo de tamburoj kaj adiaŭis per terura sono de trumpetoj. Tio ne estis funebra irado, sed triumfa marŝo al la lando de la dioj.

Kelke da paŝoj post la veturilo iris Ramzes, ĉirkaŭita de granda sekvantaro de generaloj, kaj post li la reĝino Nikotris, sin apoganta sur du kortegaj sinjorinoj. La filo kaj la patrino ne ploris, ĉar ili sciis (kion ne sciis la simpla popolo), ke la mortinta sinjoro jam estas ĉe Oziriso kaj estas tiel kontenta en la lando de la feliĉo, ke li ne volus reveni sur la teron.

Post kelkhora irado, akompanata de senĉesa krio, la restaîoj haltis sur la bordo de Nilo.

Tie oni demetis ilin de la veturilo kaj transportis sur veran oritan ŝipon, skulptitan, kovritan per pentraîoj, kiu havis blankajn kaj purpurajn velojn.

La kortegaj virinoj ankoraŭ unu fojon provis repreni de la pastroj la mumion; ankoraŭ unu fojon eksonis ĉiuj ĥoroj kaj ĉiuj orkestroj. Poste sur la ŝipon, portantan la reĝan mumion, eniris la reĝino Nikotris kaj dekkelko da pastroj, la popolo komencis îeti bukedojn kaj florkronojn, kaj la remiloj ekmurmuretis …

Ramzes XII lastfoje forlasis sian palacon, rapidante sur Nilo al sia tombo en Teboj. Survoje, kiel zorgema monarĥo, li devis halti en ĉiuj famaj lokoj, por adiaŭi ilin.

La vojaĝo daŭris tre longe. Ĝis Teboj estis preskaŭ cent mejloj, oni veturis kontraŭ la fluo, kaj la mumio devis viziti ĉiujn apudbordajn templojn kaj partopreni en la solenaj diservoj.

Kelke da tagoj post la forveturo de Ramzes XII al la eterna ripozo, Ramzes XIII ekveturis post li, por revivigi la korojn de siaj regnanoj, senvivajn de la malĝojo, akcepti ilian respektegon kaj fari oferojn al la dioj. Post la mortinta sinjoro forveturis, ĉiu sur propra ŝipo, ĉiuj ĉefpastroj, multaj altrangaj pastroj, la plej riĉaj bienposedantoj kaj la plimulto de la nomarĥoj. La nova faraono pensis, ne sen maldolĉo, ke lia sekvantaro estos tre malmultenombra.

Sed okazis alie. Ĉe la flanko de Ramzes XIII troviĝis ĉiuj generaloj, tre multaj oficistoj, la malgranda nobelaro kaj ĉiuj malsuperaj pastroj. Tio pli mirigis, ol ĝojigis la faraonon.

Tio estis nur la komenco. Kiam la ŝipo de la juna sinjoro aperis sur Nilo, venis renkonte al ĝi tia amaso da grandaj kaj malgrandaj, riĉaj kaj malriĉaj ŝipetoj, ke ili preskaŭ kovris la riveron. Sidis en ili malriĉaj familioj de kamparanoj kaj metiistoj, riĉe vestitaj komercistoj, Fenicianoj en helaj koloroj, graciaj grekaj maristoj, eĉ Asirianoj kaj Ĥetoj.

La amaso ne kriis, sed bruegis; ĝi ne ĝojis, sed frenezis. Ĉiumomente sur la reĝan ŝipon grimpis deputataro, por kisi la ferdekon, kiun tuŝis la piedoj de la sinjoro, fari donacojn: plenmanon da greno, teksaîon, simplan argilan kruĉon, paron da birdoj, kaj precipe florajn kronetojn. Antaŭ ol la faraono preterpasis Memfison, oni devis kelkfoje liberigi la ŝipon de la donacoj, por ke ĝi ne dronu.

La junaj pastroj parolis unu al alia, ke ekster Ramzes Granda neniu faraono estis salutata kun tia entuziasmo.

Sama estis la tuta vojaĝo de Memfiso ĝis Teboj, kaj la ekstazo de la popolo anstataŭ malgrandiĝi kreskis. La kamparanoj forlasis la kampojn, la metiistoj la stablojn, por ĝui la plezuron vidi la novan estron, pri kies intencoj jam naskiĝis legendoj. Oni atendis grandegajn ŝanĝojn, kvankam neniu sciis, kiajn. Unu afero estis certa, ke la severeco de la oficistoj kvietiĝis, ke Fenicianoj malpli senkompate kolektis la impostojn, kaj ke la egipta popolo, ordinare humila, komencis levi la kapojn en la ĉeesto de la pastroj.

Se nur la faraono permesos — oni parolis en drinkejoj, sur kampoj, en bazaroj — ni faros la ordon kun la sanktaj viroj … lli estas kulpaj, ke ni pagas grandajn impostojn, ke la vundoj neniam resaniĝas sur niaj dorsoj!…

Sep mejlojn sude de Memfiso inter la branĉoj de la libiaj montoj, kuŝis la lando Piom aŭ Fayum, interesa per tio, ke ĝi estis kreita de homaj manoj.

Iam en tiu loko estis kalva dezerto, ĉirkaŭita de amfiteatro de nudaj montoj. La faraono Amenhemat, tri mil kvincent jarojn antaŭ Kristo, estis la unua, kiu entreprenis ŝanĝi ĝin en fruktodonan landon.

Por ĉi tiu celo li apartigis la orientan parton de la dezerto kaj ĉirkaŭis ĝin per potenca digo. Ĝi estis unu etaĝon alta, cent paŝojn dika ĉe la fundamento, kaj pli ol kvardek kilometrojn longa.

Tiel oni konstruis akvujon, kiu povis enteni ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj, tri kubajn kilometrojn da akvo, kies supraîo okupis preskaŭ tricent kvadratajn kilometrojn. La akvujo servis por la irigado de ducent mil hektaroj, kaj krom tio dum la leviĝo de la rivero ĝi sorbis superfluon de la akvo kaj gardis grandan parton de Egipto de subita subakvigo.

Ĉi tiun grandegan akvan amason oni nomis la lago Moeris kaj rigardis kiel unu el la mirakloj de la mondo. Dank’al ĝi la dezerta valo ŝanĝiĝis en la riĉan landon Piom, kie vivis en bonstato preskaŭ ducent mil loĝantoj. En ĉi tiu provinco, krom la palmoj kaj tritiko, oni kulturis plej belajn rozojn, kies oleon oni dissendis en la tuta Egipto, eĉ ekster ĝiaj limoj.

La ekzistado de la lago Moeris estis ligita kun alia mirakla laboro de la egiptaj inĝenieroj, la kanalo de Jozefo.

Ĉi tiu kanalo, ducent paŝojn larĝa, sin etendis kelkdekon da mejloj, okcidente de Nilo. Ĝi troviĝis du mejlojn malproksime de la rivero, kaj servis por la irigado de la teroj, najbaraj al la libiaj montoj, kaj kondukis la akvon en la lagon Moeris.

Ĉirkaŭ la lando Piom estis kelke da antikvaj piramidoj kaj multe da malgrandaj tomboj. Ĉe ĝia orienta limo estis la fama Labirinto (Lope-ro-hunt). Ĝi estis konstruita ankaŭ de Amenhemat kaj havis formon de grandega hufofero, kiu okupis pecon da tero mil paŝojn longan kaj sescent larĝan.

Ĉi tiu konstruaîo estis la plej granda trezorejo de Egipto. Tie ripozis la mumioj de multaj gloraj faraonoj, eminentaj pastroj, militestroj kaj arĥitektoj. Tie dormis ankaŭ la restaîoj de la respektataj bestoj, kaj antaŭ ĉio de krokodiloj. Fine, tie estis la gardejo de riĉaîoj de la egipta regno, kolektitaj dum jarcentoj, riĉaîoj tiel grandegaj, ke ne eble estas hodiaŭ havi ideon pri ili.

Labirinto ne estis nealirebla de ekstere, nek tre gardata; ĝin gardis nur malgranda taĉmento de pastraj soldatoj kaj kelke da pastroj de provita honesteco. La sendanĝereco de la trezorejo estis bazita je tio, ke ekster tiuj kelkaj personoj neniu sciis, kie ĝin serĉi en Labirinto, kiu estis dividita en du etaĝojn: subtera kaj surtera, el kiuj ĉiu kalkulis mil kvincent ĉambrojn!…

Ĉiu faraono, ĉiu ĉefpastro, fine ĉiu granda trezoristo, tuj post ricevo de la ofico, havis la devon per la propraj okuloj rigardi la riĉaîojn de la ŝtato. Malgraŭ tio neniu el la altranguloj povus trovi la vojon tien, eĉ konjekti, kie estas la trezorejo. Ĉu en la ĉefa konstruaîo, aŭ en unu el la flankoj, super la tero aŭ sub la tero?

Multaj pensis, ke la trezorejo estas lokita vere sub la tero, malproksime ekster Labirinto mem. Aliaj estis certaj, multenombraj ili estis, ke la trezorejo kuŝas sub la fundo de la lago, por ke oni povu, en okazo de neceso, subakvigi ĝin. Fine, neniu altrangulo amis sin okupi per ĉi tiu demando, sciante, ke atenco kontraŭ la riĉaîoj de la dioj altiras pereon de la malpiulo.

Eble la profanoj sukcesus trovi la vojon, se la timo ne paralizus iliajn pensojn. Morto korpa kaj morto eterna minacis homon kaj lian familion, kiu kuraĝus per malpia penso malkovri tiajn sekretojn.

Veninte en la landon, Ramzes vizitis antaŭ ĉio la provincon Piom. Ĝi havis la aspekton de kava plado, kies fundo estis la lago, kaj randoj — la montoj. Kien li turnis la okulojn, ĉie li trovis sukplenan verdaîon de herboj, punktitan de floroj, arojn da palmoj, figajn kaj tamarindajn arbaretojn, en kiuj de la leviĝo ĝis la subiro de la suno sonis birdaj kantoj kaj gajaj homaj voĉoj.

вернуться

20

Aŭtentikaj esprimoj.