Выбрать главу

Tio estis kredeble la plej feliĉa angulo de Egipto.

La popolo akceptis la faraonon kun granda entuziasmo.

Lin kaj lian sekvantaron oni superŝutis per floroj, donacis al li multekostajn parfumojn, kaj oron kaj multvalorajn ŝtonojn por dek talentoj.

La sinjoro gastis du tagojn en la feliĉa lando, kie ĝojo ŝajnis flori sur la arboj, flugi en la aero, rebrili de la akvoj de la lago. Sed oni rememorigis al li, ke li devas viziti Labirinton.

Li forlasis la valon kun sopiro, kaj veturante rerigardis al ĝi de la vojo. Sed baldaŭ lia atento estis altirita de grandega griza konstruaîo, majeste sidanta sur monteto.

Ĉe la pordo de la senmorta Lope-ro-hunt salutis lin areto da pastroj kun asketa aspekto, kaj malgranda taĉmento, kies ĉiu soldato estis tute razita.

—Ĉi tiuj homoj havas aspekton de pastroj!… — ekkriis Ramzes.

—Efektive ĉiu el ili ricevis la unuan pastran benon, kaj la centestroj la superan — respondis la ĉefpastro de la konstruaîo.

Rigardante pli atente la fizionomiojn de ĉi tiuj strangaj soldatoj, kiuj ne manĝis viandon kaj vivis celibate, la faraono rimarkis en ili inteligentecon kaj kvietan energion. Li vidis ankaŭ, ke lia sankta persono faras neniun impreson en ĉi tiu loko.

”Mi tre dezirus scii, kiel penetros ĉi tien Samentu?…” — diris al si la sinjoro.

Li komprenis, ke ĉi tiujn homojn oni povas nek timigi, nek subaĉeti. Tia memkonfido estis legebla sur iliaj vizaĝoj, kvazaŭ ĉiu el ili posedus je sia dispono nevenkeblajn regimentojn de spiritoj.

”Ni vidos — pensis li — ĉu miaj Grekoj kaj Azianoj timos ĉi tiujn virojn?… Feliĉe, ili estas tiel sovaĝaj, ke ili ne ŝatas la solenajn mienojn …”

Laŭ la peto de la pastroj, la sekvantaro de Ramzes restis antaŭ la pordego, kvazaŭ sub gardo de la razitaj soldatoj.

—Ĉu mi devas lasi ĉi tie ankaŭ mian glavon? — demandis la faraono.

—Ĝi tute ne ĝenas nin — respondis la ĉefa gardisto.

La juna sinjoro volis regali la sanktan viron almenaŭ per la plato de la glavo, sed li detenis sin.

Tra granda korto, inter du vicoj de sfinksoj, la faraono kaj pastroj eniris en la ĉefan konstruaîon. Tie, en vasta, sed iom malluma vestiblo estis ok pordoj, kaj gardisto demandis:

—Tra kiu pordo via sankteco volas eniri en la trezorejon?

—Tra tiu, kiu kondukos nin plej rapide.

Ĉiu el la kvin pastroj prenis du paketojn de torĉoj, sed nur unu lumigis. Apud li staris la ĉefa gardisto, tenante en la manoj rozarion, sur kies eroj estis skribitaj iaj signoj. Post ili Ramzes, ĉirkaŭita de la ceteraj pastroj.

La ĉefpastro sin turnis dekstren kaj eniris en grandan ĉambregon, kies muroj kaj kolonoj estis kovritaj per surskriboj kaj figuroj. De tie ili penetris en malvastan koridoron, kiu kondukis supren, kaj ili troviĝis en alia ĉambrego, rimarkinda per la granda nombro de pordoj. Tie foriĝis antaŭ ili unu ŝtono de la planko, malkovrante truon, tra kiu ili malsupreniris kaj ree tra malvasta koridoro ili sin turnis al ĉambro sen pordoj.

La gvidanto tuŝis hieroglifon kaj la muro foriĝis antaŭ ili.

Ramzes volis konjekti la direkton, en kiu ili iris, sed tuj liaj pensoj implikiĝis. Li vidis nur, ke ili rapide trapasas grandajn salonojn, malgrandajn ĉambrojn, malvastajn koridorojn, ke ili grimpas supren aŭ kuras malsupren, ke unuj ĉambregoj havas multe da pordoj, kaj aliaj tute ne posedas ilin. Samtempe li rimarkis, ke la gvidanto ĉe ĉiu nova eniro glitigas unu eron de sia longa rozario kaj iafoje ĉe lumo de la torĉo komparas ĝiajn signojn kun la signoj sur la muroj.

—Kie ni estas nun — demandis subite la faraono — sub la tero aŭ super tero?

—Ni estas en la povo de la dioj — respondis lia najbaro.

Post kelke da transiroj kaj kurbiĝoj la faraono ree diris:

—Sed ni jam estis ĉi tie, eble eĉ du fojojn!…

La pastroj silentis, kaj tiu, kiu portis la torĉon, lumigis la murojn unu post alia; Ramzes, bone rigardinte ilin, konfesis en sia animo, ke li ne estis ankoraŭ tie.

En malgranda ĉambro, sen pordoj, oni mallevis la torĉon, kaj la faraono rimarkis sur la tero sekiĝintan, nigran kadavron, envolvitan en putrinta tuko.

—Tio estas — diris la gardisto de la konstruaîo — la kadavro de Feniciano, kiu en la tempoj de la XVI dinastio provis penetri en Labirinton kaj venis ĝis tie ĉi.

—Ĉu oni mortigis lin? — demandis la faraono.

—Li mortis de malsato.

Ili jam iris duonon de horo, kiam la pastro, portanta la torĉon, lumigis niĉon de koridoro, kie ankaŭ kuŝis sekiĝinta korpo.

—Tio estas — diris la gardisto — la kadavro de nubia pastro, kiu en la tempoj de via avo provis eniri ĉi tien.

La faraono ne demandis, kia okazis al li. Li havis impreson, ke li estas en profundegaîo kaj ke Labirinto premegas lin per sia pezo. Li ne revis plu pri orientado en la centoj da koridoroj, salonoj, ĉambroj. Li eĉ ne deziris klarigi al si, per kia miraklo disiĝas antaŭ ili la ŝtonaj muroj aŭ foriĝas la plankoj.

”Samentu faros nenion — diris li al si mem — aŭ li pereos, kiel tiuj du, pri kiuj mi devas diri al li.”

Tian senton de senespero, senforteco kaj nenieco li havis ankoraŭ neniam. Dum momentoj ŝajnis al li, ke la pastroj lasos lin en unu el la malvastaj ĉambroj sen pordoj. Tiam ekregis lin malespero, li kaptis la glavon kaj estis preta pecetigi ilin. Sed tuj li rememoris, ke sen ilia helpo li ne povos eliri de ĉi tie, kaj li mallevis la kapon.

Ho, se almenaŭ dum unu momento li povus ekvidi la tagan lumon!… Kiel terura devas esti la morto inter ĉi tiuj tri mil ĉambroj, plenaj de krepusko aŭ mallumo!…

La animoj de herooj havas iafoje momentojn de profunda senespero, pri kies ekzistado eĉ ne scias ordinara homo.

La marŝo daŭris jam preskaŭ unu horon, kiam fine ili venis en malaltan ĉambregon, apogitan sur okangulaj kolonoj. La tri pastroj, kiuj ĉirkaŭis la faraonon, disiĝis, kaj Ramzes rimarkis, ke unu el ili sin alpremis al kolono kaj kvazaŭ malaperis en ĝia interno.

Post momento en unu el la muroj malfermiĝis mallarĝa truo, la pastroj revenis al la antaŭaj lokoj kaj la gvidanto ordonis eklumigi kvar torĉojn. Ĉiuj ekiris al la truo kaj singarde englitis tra ĝi.

—Jen estas la kameroj — diris la gardisto de la konstruaîo.

La pastroj rapide eklumigis la torĉojn sur la kolonoj kaj muroj. Ramzes ekvidis vicon de grandegaj ĉambroj, plenplenaj de diversaj objektoj de senlima valoro. En ĉi tiu kolekto ĉiu dinastio, ĉiu faraono lasis, kion ili havis plej rimarkindan kaj multekostan.

Estis tie veturiloj, ŝipetoj, litoj, tabloj, kestoj kaj kronoj oraj aŭ kovritaj per oraj ladoj, inkrustitaj per eburo, perlamoto kaj kolora ligno tiel arte, ke artistoj metiistoj faris ilin dum dekoj da jaroj. Estis tie armaîoj, ŝildoj kaj sagujoj, brilantaj de multekostaj ŝtonoj, vazoj, pladoj kaj kuleroj el pura oro, multekostaj vestoj kaj baldakenoj.

Ĉio ĉi, dank’al la sekeco, kaj pureco de la aero, de jarcentoj konserviĝis sen ŝanĝoj.

Inter la rimarkindaj objektoj Ramzes trovis la modelon de la asiria palaco, donacita de Sargon al Ramzes XII. La ĉefpastro, kiu klarigis al la faraono, de kiu venas ĉiu donaco, atente observis lian fizionomion. Sed anstataŭ admiro li rimarkis malkontentecon.

—Diru al mi, via ekscelenco — demandis subite la faraono — kian utilon alportas ĉi tiuj trezoroj, ŝlositaj en tiu ĉi malluma loko?…

—Granda forto estas en ili por la okazo, se Egipto troviĝus en danĝero — respondis la ĉefpastro. — Per kelke da ĉi tiuj kaskoj, veturiloj, glavoj ni povas aĉeti la bonvolon de ĉiuj asiriaj satrapoj. Eble ne povus kontraŭstari eĉ la reĝo Assar mem, se ni liverus al li meblojn por la trona salono aŭ armilejo.

—Mi pensas, ke ili preferus preni ĉion de ni per la glavo, ol iom da trezoroj per la bonvolo por ni — interrompis la sinjoro.