Выбрать главу

Ĉi tiu lasta speco de superhoma scienco estis esprimita en tiel implikitaj frazoj, ke eĉ la pastroj de la tempo de Ramzes XII ne komprenis ilin. Nur la Ĥaldeano Beroes devis revivigi la mortantan saĝon.

Ripozinte du tagojn en la registara palaco en Abidos, Ramzes XIII sin direktis al la templo. Li portis blankan ĉemizon, antaŭtukon kun oranĝaj kaj bluaj strioj, ŝtalan glavon ĉe la flanko kaj oran kaskon sur la kapo. Li sidiĝis en veturilo, kies ĉevalojn, ornamitajn per strutaj plumoj, kondukis nomarĥoj, kaj ĉirkaŭita de sekvantaro malrapide ekveturis al la domo de Oziriso.

Kien ajn li rigardis: la kampojn, riveron, tegmentojn de la domoj, eĉ la branĉon de figaj kaj tamarindaj arboj, ĉie sin puŝis la popola amaso kaj sonis nesilentanta krio, simila al furiozanta fulmotondro.

Atinginte la templon, la faraono haltigis la ĉevalojn kaj eliris antaŭ la popola pordego, kio tre plaĉis al la popolaĉo kaj ĝojigis la pastrojn. Piedire li trapasis la aleojn de la sfinksoj, kaj salutita de la sanktaj viroj, bruligis incenson antaŭ la statuoj de Seti, kiuj sidis ĉe ambaŭ flankoj de la granda pordego.

En la peristilo la ĉefpastro altiris la atenton de lia sankteco al la artplenaj portretoj de la faraonoj kaj montris la lokon, destinitan por lia portreto. En la hipostilo li klarigis al li signifon de la geografiaj kartoj kaj statistikaj tabeloj. En la ĉambro de la ”dia aperado” Ramzes oferis incenson al la grandega statuo de Oziriso kaj la ĉefpastro montris al li la kolonojn, oferitajn al apartaj planedoj: Merkurio, Venero, Luno, Marso, Jupitero kaj Saturno. Ili staris sep ĉirkaŭ la statuo de la dio de la suno.

—Vi diras al mi — demandis Ramzes — ke estas ses planedoj, kaj mi vidas sep kolonojn?…

—La sepa prezentas la teron, kiu ankaŭ estas planedo — murmuretis la ĉefpastro.

La mirigita faraono postulis klarigojn, sed la saĝulo silentis, montrante per signoj, ke lia buŝo estas sigelita por pli detalaj klarigoj.

En la ĉambro de la ”oferaj tabloj” eksonis mallaŭta, sed bela muziko, dum kiu ĥoro de pastrinoj plenumis solenan dancon. La faraono demetis sian oran kaskon kaj multvaloran kirason kaj transdonis ambaŭ al Oziriso, postulante, ke la donacoj restu en la trezorejo de la dio kaj ne estu transportitaj en Labirinton.

Interŝanĝe por tia malavareco la ĉefpastro donacis al la monarĥo la plej belan dekkvinjaran dancistinon, kiu ŝajnis tre kontenta de sia sorto.

Kiam la faraono eniris en la ĉambregon de la ”ripozo”, li sidiĝis sur la trono, kaj lia religia antataŭanto, Sem, ĉe sonoj de la muziko kaj en la fumo de la incensoj eniris en la sanktejon, por elporti de tie la dion.

Post duono de horo ĉe la surdiganta sono de sonoriloj aperis en la krepusko de la ĉambrego ora ŝipeto, kovrita per kurtenoj, kiuj de tempo al tempo moviĝis, kvazaŭ post ili sidus vivanta estaîo.

La pastroj falis sur la vizaĝon, Ramzes pli atente rigardis la diafanajn kurtenojn. Unu el ili foriĝis, kaj la faraono ekvidis tre belan infanon, kiu rigardis lin per tiel saĝaj okuloj, ke la estro de Egipto sentis preskaŭ timon.

—Jen estas Horus — murmuretis la pastroj — Horus, la leviĝanta suno. Li estas la filo kaj la patro de Oziriso, kaj la edzo de lia patrino, kiu estas lia fratino.

Komenciĝis procesio, sed nur en la interno de la templo. Antaŭe iris la harpistoj kaj dancistinoj, poste blanka bovo kun ora ŝildo inter la kornoj. Poste du pastraj ĥoroj kaj ĉefpastroj, portante la dion, ree ĥoroj kaj fine la faraono en portilo, portata de ok pastroj.

Kiam la procesio trapasis ĉiujn ĉambregojn kaj koridorojn de la templo, la dio kaj Ramzes ambaŭ revenis en la ĉambron de la ripozo. La kurtenoj, kovrantaj la sanktan ŝipeton, ree disiĝis, kaj la bela infano ekridetis al la faraono.

Sem reportis la ŝipeton kaj la dion en la kapelon. ”Eble mi devus fariĝi ĉefpastro?” — pensis la monarĥo, al kiu la infano tiel plaĉis, ke li dezirus vidi ĝin plej ofte.

Sed kiam li eliris el la templo, ekvidis la sunon kaj la sennombran popolamason, li konfesis en sia koro, ke li komprenas nenion. De kie venis la infano, similanta neniun egiptan, de kie la superhoma saĝo en ĝiaj okuloj, kaj kion signifas ĉio ĉi?…

Subite li rememoris sian mortigitan fileton, kiu povus esti same bela, kaj la estro de Egipto en la ĉeesto de cent mil regnanoj ekploris.

—Konvertita!… La faraono estas konvertita!… — diris la pastroj. — Apenaŭ li enpaŝis la templon de Oziriso, kaj jen moliĝis lia koro!…

En la sama tago unu blindulo kaj du paralizitoj, kiuj preĝis ekster la muro de la templo, retrovis la sanon. La pastra konsilantaro decidis proklami ĉi tiun tagon mirakla kaj fari sur la ekstera muro pentraîon, prezentantan la plorantan faraonon kaj la resanigitajn kriplulojn.

Malfrue post tagmezo Ramzes revenis en sian palacon, por aŭskulti la raportojn. Kiam ĉiuj altranguloj forlasis la kabineton de la sinjoro, venis Tutmozis, dirante:

—La pastro Samentu deziras prezenti sian respektegon al via sankteco.

—Bone, enkonduku lin.

—Li petegas vin, sinjoro, ke vi akceptu lin en la tendo, meze de la militista tendaro, kaj certigas, ke la muroj de la palaco amas aŭskulti …

—Mi dezirus scii, kion li volas? — diris la faraono kaj anoncis al la korteganoj, ke li pasigos la nokton en la tendaro.

Antaŭ la subiro de la suno la sinjoro forveturis kun Tutmozis al sia fidela armeo; li trovis tie la reĝan tendon, antaŭ kiu laŭ ordono de Tutmozis la gardan postenon okupis Azianoj.

Vespere venis Samentu en pilgrima mantelo kaj respekte salutinte lian sanktecon, flustris:

—Ŝajnas al mi, ke la tutan tempon iris post mi unu homo, kiu haltis proksime de via tendo. Eble li estas sendita de ĉefpastroj?…

Laŭ ordono de la faraono Tutmozis elkuris kaj efektive trovis fremdan oficiron.

—Kiu vi estas? — demandis li.

—Mi estas Eunana, centestro de la regimento de Izido … La malfeliĉa Eunana, ĉu via ekscelenco ne memoras min?… Antaŭ pli ol unu jaro dum la manovroj apud Pi-Bailos mi rimarkis la sanktajn skarabojn …

—Ah, tio estas vi!… — interrompis Tutmozis. — Via regimento ja ne estas en Abidos?

—La akvo de la vero fluas de viaj lipoj. Nia tendaro estas en la mizera ĉirkaŭaîo de Mena, kie la pastroj ordonis al ni rebonigi la kanalojn, kvazaŭ al kamparanoj aŭ Hebreoj …

—Kiel vi venis ĉi tien?

—Mi petegis la ĉefon pri kelktaga forpermeso — respondis Eunana — kaj dank’al la rapideco de miaj piedoj mi alkuris ĉi tien, kiel soifanta cervo al la fonto.

—Kion vi volas?

—Mi volas petegi la protekton de lia sankteco kontraŭ la razitaj kapoj, kiuj ne donas al mi promocion, ĉar mi estas kompatema al la suferoj de la soldatoj.

Tutmozis revenis ĉagrenita en la tendon kaj ripetis al la faraono la interparoladon kun Eunana.

—Eunana? — ripetis la sinjoro. — Jes. Mi memoras lin … Li faris al ni embarason kun la skaraboj, sed rekompence li ricevis bastonadon dank’al Herhor. Kaj vi diras, ke li plendas kontraŭ la pastroj?… Li venu ĉi tien!…

La faraono ordonis al Samentu foriri en alian parton de la tendo kaj sendis sian favoraton, por ke li alkonduku Eunanan.

Baldaŭ aperis la malfeliĉa oficiro. Li falis sur la viziaĝon, kaj poste, genuante kaj ĝemante, li diris:

”Ĉiutage mi preĝas al Ra Harmaĥis ĉe lia leviĝo kaj subiro kaj al Amon, Re, Ptah, kaj al aliaj dioj kaj diinoj. Estu sana, monarĥo de Egipto! Konservu plej longe vian vivon! Sukcesu en ĉio, kaj mi povu vidi almenaŭ la brilon de viaj kalkanoj …”[*]

—Kion li deziras? — demandis la faraono Tutmozison, unufoje obeante la ceremoniaron.

—Lia siankteco bonvolas demandi: kion vi deziras? — ripetis Tutmozis.

вернуться

*

Aŭtentika