La malsincera Eunana, ĉiam genuante, sin turnis al la favorato kaj daŭrigis:
—Via ekscelenco estas la okulo kaj orelo de la sinjoro, kiu donas al ni la ĝojon kaj vivon, mi do respondos al vi kvazaŭ al la tribunalo de Oziriso: dek jarojn mi servas en la pastra regimento de la dio Izido, ses fojojn mi batalis ĉe la orientaj limoj. Miaj samaĝuloj jam estas generaloj, kaj mi ĉiam estas nur centestro, ĉiam ricevas bastonadon, laŭ ordono de la piaj pastroj. Kial tia maljustaîo? ”Tage mi turnas mian koron al la libroj, kaj nokte mi legas; ĉar malsaĝa estas tiu, kiu forlasas la librojn tiel rapide, kiel forkuranta gazelo; malnobla estas lia animo, egala al la azeno, kiu ricevas vipojn, egala al la surdulo, kiu ne aŭdas kaj al kiu oni devas paroli per la mano. Malgraŭ mia soifo al la scienco, mi ne estas malmodesta pri mia scio, sed mi akceptas la konsilojn de ĉiuj, ĉar de ĉiuj oni povas lerni ion, kaj la respektindajn saĝulojn mi ĉirkaŭas per mia respekto!…”
La faraono faris malpaciencan movon, sed li aŭskultlis, sciante, ke Egiptano opinias la babiladon sia devo kaj plej alta respekto por la superuloj.
—Jen kia mi estas — daŭrigis Eunana. — ”En la fremda domo mi ne rigardas al la virinoj, mi donas al la servistoj manĝi, kiel konvenas, sed mi mem ne malpacas ĉe la divido. Mi havas ĉiam kontentan vizaĝon, kaj en la ĉeesto de miaj superuloj mi ĉiam kondutas kun respekto kaj sidiĝas neniam, kiam pli aĝa homo staras. Mi ne estas trudema kaj neinvitita mi ne eniras en fremdan domon. Kion vidas mia okulo, pri tio mi silentas, ĉar mi scias, ke oni estas surda por tiuj, kiuj uzas multe da vortoj. La saĝo instruas, ke la korpo de la homo similas grenejon, plenan de diversaj respondoj. Kaj tial mi ĉiam elektas bonan respondon kaj diras ĝin, kaj la malbonan mi konservas en mia animo. Mi ne ripetas la kalumniojn kaj koncerne la komisioj, mi ĉiam plej bone plenumas ilin …”[21]
Kaj kion mi havas por tio?… — finis Eunana per pli laŭta voĉo. — Mi suferas la malsaton, portas ĉifonojn, kaj sur la dorso mi ne povas kuŝi, tiel batita ĝi estas. Mi legas en la libroj, ke la pastraro rekompensadis iam la kuraĝon kaj prudenton. Vere! tio devis esti antaŭ tre longe. Ĉar la hodiaŭaj pastroj sin deturnas de la prudentaj homoj kaj forpelas la forton kaj kuraĝon el la oficiraj ostoj …
—Mi ekdormos apud tiu ĉi homo!… — diris la faraono.
—Eunana — aldonis Tutmozis — vi konvinkis lian sanktecon, ke vi estas sperta en la libroj, kaj nun diru al ni plej mallonge, kion vi deziras?
—La sago ne tiel rapide trafas celon, kiel rapide mia peto atingos la kalkanojn de lia sankteco — respondis Eunana. — La servado ĉe la razitaj kapoj fariĝis por mi tiel abomena, la pastroj plenigis mian koron per tia maldolĉo, ke se mi ne povos transiri en la armeon de la faraono, mi trapikos min per la propra glavo, antaŭ kiu pli ol unu, pli ol cent fojojn tremis la malamikoj de Egipto. Mi preferas esti dekestro, mi preferas esti simpla soldato de lia sankteco, ol centestro en la pastraj regimentoj; porko aŭ hundo povas servi al ili, ne fidela Egiptano!…
La lastajn frazojn Eunana diris kun tiel rabia kolero, ke la faraono sin turnis greke al Tutmozis.
—Prenu lin en la gvardion. Oficiro, kiu tiel malamas la pastrojn, povas esti utila al ni.
—Lia sankteco, la sinjoro de ambaŭ mondoj, ordonis akcepti vin en la gvardion — ripetis Tutmozis.
—Mia sano kaj vivo apartenas al nia sinjoro Ramzes … li vivu eterne! — ekkriis Eunana kaj kisis la tapiŝon, kiu kuŝis sub la reĝaj piedoj.
Kiam Eunana, radianta de feliĉo, repaŝis el la tendo, ĉiun kelkon da paŝoj falante sur la vizaĝon kaj benante la monarĥon, la faraono diris:
—Lia babilado tiklis mian gorĝon … Mi devas instrui la egiptajn soldatojn kaj oficirojn esprimi ĉion mallonge, ne kiel scienculoj.
—Se li havus nur ĉi solan mankon!… — murmuretis Tutmozis, sur kiun Eunana faris malagrablan impreson.
La sinjoro alvokis Samentuon.
—Estu trankvila — diris li al la pastro. — La oficiro, kiu iris post vi, ne spionis vin. Li estas tro malsaĝa por tiaj komisioj … Sed li povas havi pezan manon en okazo de bezono!… Kaj nun — aldonis la faraono — kio igas vin esti tiel singarda?
—Mi jam preskaŭ konas la vojon al la trezorejo en Labirinto — respondis Samentu.
La sinjoro skuis la kapon.
—Malfacila afero!… — flustris li. — Unu horon mi kuris tra diversaj koridoroj kaj ĉambregoj, kiel muso, kiun persekutas kato. Kaj mi konfesas al vi, ke ne nur mi ne komprenas la vojon, sed eĉ mi ne entreprenus ĝin sola. La morto sub libera ĉielo povas esti gaja; sed la morto en tiuj truoj, en kiuj talpo perdus la vojon, brr …
—Tamen ni devas trovi kaj okupi ĉi tiun vojon — diris Samentu.
—Kaj se la gardistoj donos al ni la necesan parton de la trezoroj? — demandis la faraono.
—Ili ne faros tion, dum vivas Mefres, Herhor kaj liaj partianoj. Kredu al mi, sinjoro, ke ĉi tiuj altranguloj volas teni vin en vindoj kvazaŭ suĉinfanon …
La faraono paliĝis de kolero.
—Ne bezonu mi teni ilin en ĉenoj!… Kiel vi pensas trovi la vojon?
—Ĉi tie, en Abidos, en la tombo de Oziriso mi trovis la tutan planon de la vojo al la trezorejo — diris la pastro.
—Kaj de kie vi sciis, ke ĝi estis ĉi tie.
—Tion klarigis al mi surskriboj en mia templo de Set.
—Kiam vi trovis la planon?
—Kiam la mumio de la eterne vivanta patro de via sankteco estis en la templo de Oziriso — respondis Samentu. — Mi akompanis la sanktajn restaîojn kaj deîorante nokte en la ĉambrego de la Ripozo, mi eniris en la sanktejon.
—Vi devus esti generalo, ne ĉefpastro! — ekkriis ridante Ramzes. — Kaj vi jam komprenas la vojon al Labirinto?
—Jam de longe mi komprenis ĝin, nun mi kolektis la montrojn por min direkti.
—Ĉu vi povas tion klarigi al mi?
—Volonte, mi eĉ montros iam al via sankteco la planon. La vojo — daŭrigis Samentu — iras zigzage kvar fojojn tra la tuta Labirinto; ĝi komenciĝas en la plej alta etaĝo, finiĝas en la plej profunda subteraîo kaj posedas diversajn aliajn kurbiĝojn. Jen kial ĝi estas longa.
—Kiel vi transpasos de unu ĉambrego al alia, kie estas multe da pordoj?…
—Sur ĉiu pordo, kondukanta al la celo, estas parto de la frazo: ”Ve al la perfidulo, kiu penas trapenetri la plej altan sekreton de la ŝtato kaj etendi malpian manon al la riĉaîoj de la dioj. Lia kadavro estos, kvazaŭ mortaĉaîo, kaj lia spirito ne ĝuos ripozon, sed vagos en mallumaj lokoj, ŝirata de la propraj pekoj …”
—Kaj vin ne fortimigas la surskribo?
—Ĉu vian sanktecon fortimigas libia lanco?… La minacoj estas bonaj por la popolaĉo, ne por mi, kiu mem scius skribi ankoraŭ pli terurajn malblenojn …
La faraono ekmeditis.
—Vi estas prava — diris li. — La lanco ne malutilos tiun, kiu scias ĝin rebati, kaj trompa vojo ne erarigos la saĝulon, kiu konas la parolon de la vero … Sed kion vi faros, por ke cedu antaŭ vi la ŝtonoj en la muroj kaj por ke la kolonoj ŝanĝiĝu en pordojn de la eniro?…
Samentu malestime levis la ŝultrojn.
—En mia templo — respondis li — estas ankaŭ nevideblaj eniroj, eĉ pli malfacile malfermeblaj, ol tiuj de Labirinto. Kiu konas la vorton de la sekreto, atingas ĉion, kiel prave diris via sankteco.
La faraono apogis la kapon sur la mano kaj daŭrigis mediti.
—Mi bedaŭrus, se sur la vojo renkontus vin malfeliĉo …
—En la plej malbona okazo mi renkontos la morton, kaj ĉu ĝi ne minacas eĉ la faraonojn?… Fine, ĉu via sankteco ne iris kuraĝe al Sodaj Lagoj, kvankam vi ne estis certa, ĉu vi revenos de tie? Cetere, ne imagu, sinjoro, ke mi devos trairi la tutan vojon, sur kiu iradas la personoj, vizitantaj Labirinton. Mi trovos pli proksimajn punktojn kaj en la daŭro de unu preĝo al Oziriso mi atingos lokon, kien irante vi povus diri tridek preĝojn …
—Ĉu ekzistas tie aliaj eniroj?
—Sendube, kaj mi devas ilin trovi — respondis Samentu. — Mi ja ne eniros, kiel via sankteco, tage, nek tra la ĉefa pordego.