Ĉe la ruĝa lumo de la torĉoj oni vidas la murojn de ĉiuj ĉambroj, kovritajn de preĝoj kaj pentraîoj, kiuj prezentas iujn okupojn kaj distraîojn de la mortinto: ĉasojn, konstruadon de temploj kaj kanaloj, triumfajn vojaĝojn, solenojn por la honoro de la dioj, batalojn kontraŭ la malamikoj, laboron de la popolo …
Sed tio ne sufiĉas: la ĉambroj ne nur estas plenplenaj de mebloj, vazoj, veturiloj, armiloj, floroj, viando, kukoj, vino, sed estas tie ankaŭ multe da statuoj. Tio estas diversaj portretoj de Ramzes XII, de liaj pastroj, ministroj, virinoj, soldatoj kaj sklavoj. La sinjoro eĉ en la alia mondo ne povas vivi sen multekostaj mebloj, sen luksa manĝo kaj sen fidelaj servistoj.
Kiam la funebra veturilo haltis ĉe la eniro en la tombon, la pastroj prenis la reĝan mumion el la sarkofago kaj metis ĝin sur la tero, apoginte la dorson al la ŝtonego. Tiam Ramzes XIII bruligis incenson antaŭ la restaîoj de la patro, kaj la reĝino Nikotris ĉirkaŭpreninte la kolon de la mumio, komencis paroli kun larmoj:
—”Mi estas via fratino, via edzino Nikotris, ne forlasu min, ho granda! Ĉu vi efektive deziras, mia bona patro, ke mi foriru? Se mi foriros, vi restos sola, kaj ĉu iu estos kun vi?…”[*]
La ĉefpastro Herhor bruligis incenson antaŭ la mumio, kaj Mefres verŝis vinon kaj diris:
—”Al via samulo mi oferas tion, Oziris-Mer-amen-Ramzes, monarĥo de Malsupra kaj Supra Egipto, kies voĉo estas justa antaŭ la granda dio”.
Poste eksonis la larmistoj kaj pastraj ĥoroj:
Ĥoro I. Plendu, plendu, ploru, ploru, senĉese ploru tiel laŭte, kiel vi povas …
La ploristinoj. Ho nobla vojaĝanto, kiu direktas siajn paŝojn al la lando de la eterneco, kiel rapide oni forŝiras vin de ni!…
Ĥoro II. Kiel bela estas, kio okazas al li! Ĉar li tre amis Ĥonsu’n de Teboj, la dio permesis al li atingi la okcidenton, en la mondo de la generacioj de liaj servistoj.
La ploristinoj. Ho vi, kiun ĉirkaŭadis tiom da servistoj, nun vi estos en la tero, kiu ordonas la solecon … Vi, kiu havis delikatajn vestojn kaj amis puran tolaîon, vi kuŝas nun en la vesto hieraŭa!…
Ĥoro I. En paco al Okcidento, ho nia sinjoro, iru al Okcidento … Ni ree ekvidos vin, kiam venos la tago de la eterneco, ĉar vi iras en la landon, kiu kunigas ĉiujn homojn.”[*]
Komenciĝis la lastaj ceremonioj.
Oni alkondukis bovon kaj antilopon, kiujn devis mortigi Ramzes XIII, sed mortigis ilin lia anstataŭanto religia, la ĉefpastro Sem. La malsuperaj pastroj rapide buĉis la bestojn; Mefres kaj Herhor, preninte la femurojn, vice almetis ilin al la buŝo de la mumio. Sed la mumio ne volis manĝi, ĉar ĝi ne estis ankoraŭ vivanta, kaj ĝia buŝo estis fermita.
Por forigi la malhelpon, Mefres lavis ĝin per sankta akvo kaj incensis per parfumoj kaj aluno, dirante:
—”Jen staras mia patro, jen staras Oziris-Mer-amen-Ramzes. Mi estas via filo, mi estas Horus, mi venas al vi, por vin purigi kaj vivigi … Mi ree kunmetas viajn ostojn, kunigas, kio estis distranĉita, ĉar mi estas Horus, la venĝanto de mia patro … Vi sidas sur la trono de Re, kiu venas de Nut, kiun naskas Re ĉiumatene, kiu naskas Mer-amen-Ramzeson ĉiutage, kiel Re.”[*]
Parolante tiel, la ĉefpastro tuŝis per amuletoj la buŝon, bruston, manojn kaj piedojn de la mumio.
Ree eksonis la ĥoroj.
Ĥoro I. Oziris-Mer-amen-Ramzes manĝos de nun kaj trinkos ĉion, kion manĝas kaj trinkas la dioj. Li sidas sur ilia loko, li estas sana kaj forta, kiel ili …
Ĥoro II. Li havas la povon en ĉiuj siaj membroj; li malamas ne manĝi, kiam li estas malsata, kaj ne trinki kiam li soifas.
Ĥoro I. Ho dioj, donu al Oziris-Mer-amen-Ramzes mil milojn da kruĉoj da vino, mil vestojn, panojn kaj bovojn …
Ĥoro II. Ho, vi, vivantaj sur la tero, kiuj trapasos ĉi tie, se la vivo estas por vi kara kaj la morto abomena, se vi deziras, ke viaj honoroj transpasu al viaj posteuloj, diru ĉi tiun preĝon por la mortinto, enterigita ĉi tie …
Mefres. Ho vi grandaj, vi princoj, skribistoj kaj faraonoj, vi aliaj homoj, kiuj venos milionon da jaroj post mi, se iu el vi anstataŭ mia nomo metus la sian, Dio punos lin per la detruo de lia persono sur la tero …”[*]
Post ĉi tiu malbeno la pastroj ekbruligis la torĉojn, prenis la reĝan mumion kaj remetis ĝin en la keston, kaj kun la kesto en la ŝtonan sarkofagon, kies ĝeneralaj konturoj havis homan formon. Poste ili forportis la grandegan ŝarĝon en la tombon.
Trapasinte ĉe la lumo de la torĉoj kelke da koridoroj kaj ĉambroj, ili haltis en unu, kie estis la puto. Ili mallevis la sarkofagon en la truon kaj ili mem eniris post ĝi en la malsupran subteraîon. Tie ili lokis la sarkofagon en malvasta ĉambro kaj rapide masonis la truon, tiel ke eĉ la plej sperta okulo ne trovus la eniron en la tombon. Poste ili revenis supren kaj same zorge masonis la eniron en la puton.
Ĉion ĉi plenumis la pastroj mem sen atestantoj, kaj plenumis tiel perfekte, ke la mumio de Ramzes XII ĝis la hodiaŭa tago ripozas en sia mistera loĝejo, rifuĝinte tie ne nur de ŝtelistoj, sed ankaŭ de la moderna scivolemo. Dum dudek naŭ jarcentoj oni superfortis multe da reĝaj tomboj, sed ĉi tiu restis netuŝita.
Dum unu pastra grupo estis kaŝanta la restaîojn de la pia faraono, alia, lumiginte la subterajn ĉambrojn, invitis la vivantojn al festeno.
En la manĝoĉambron eniris Ramzes XIII, la reĝino Nikotris, Sem kaj dekkelko da civilaj kaj militistaj altranguloj. En la mezo de la ĉambro staris tabloj, ŝarĝitaj per manĝaîoj, vino kaj floroj, kaj apud la muro sidis la porfira statuo de la mortinta sinjoro. Ĝi ŝajnis rigardi la ĉeestantojn kaj per melankolia rideto inviti ilin al la manĝo. La festeno komenciĝis per sankta danco, akompanata de la kanto de unu el la plej altaj pastrinoj:
”Ĝuu la tagojn de la feliĉo, ĉar la vivo daŭras nur unu momenton … Ĝuu la feliĉon, ĉar kiam vi eniros en la tombon, vi ripozos tie eterne, la tutan longon de ĉiu tago.”
Post la pastrino ekparolis profeto, kaj akompanata de harpoj, li diris per kantanta voĉo:
”La mondo estas senĉesa ŝanĝo kaj senĉesa renovigo. Tio estas saĝa aranĝo de la sorto, admirinda decido de Oziriso, ke kiam unu korpo detruiĝas kaj pereas, restas post ĝi aliaj korpoj … La faraonoj, ĉi tiuj dioj, kiuj estis antaŭ ni, ripozas en siaj piramidoj; iliaj mumioj kaj samuloj restis; sed la palacoj, kiujn ili konstruis, ne restas plu sur la antaŭaj lokoj, ili ne ekzistas plu … Ne malesperu do, sed sekvu vian deziron kaj feliĉon; ne uzu vian koron, antaŭ ol venos la tago, en kiu vi petegos, kaj Oziriso, la dio, kies koro ne batas plu, favore aŭskultos viajn petojn … Plendoj de la tuta mondo ne redonos la feliĉon al la homo, kiu kuŝas en la tombo; ĝuu do la tagojn de la feliĉo kaj ne estu maldiligenta en la ĝojo. Vere, ne ekzistas homo, kiu povus kunporti sian havon en la alian mondon, vere, ne ekzistas homo, kiu foriris tien kaj revenis!…”[*]
La festeno estis finita kaj la ĉeestantoj, ankoraŭ unu fojon incensinte la statuon de la mortinto, ekiris revene al Teboj. En la templo de la tombo restis nur pastroj por akurate fari oferojn al la sinjoro, kaj soldatoj, por gardi la tombon de malpiaj atencoj de ŝtelistoj.
Ramzes XII restis sola en sia mistera ĉambro. Tra la malgranda fenestro, kaŝita en la ŝtonego, apenaŭ penetris al li la krepusko; anstataŭ strutaj plumoj murmuretis super la sinjoro flugiloj de grandegaj vespertoj; anstataŭ muziko sonis nokte ĝemantaj blekoj de hienoj, kaj de tempo al tempo potenca voĉo de la leono, kiu de sia dezerto salutis la faraonon en la tombo.
X
Post la enterigo de la faraono Egipto revenis al la ordinara vivmaniero, kaj Ramzes XIII al la ŝtataj aferoj.