—Kion mi devas nun fari? — intermetis Pentuer.
—Faru, kion ordonas al vi ĉi tiu junulaĉo, kondiĉe ke vi ne perfidos la sanktajn misterojn. Kaj la ceteron … lasu al la tempo … Mi sincere deziras, ke la junulo, nomata Ramzes XIII, revenu sur la vojon de la prudento, kaj mi supozas, ke li tion farus, se … se li ne estus ligita kun abomenaj perfiduloj, super kiuj jam pendas la mano de la dioj.
Pentuer adiaŭis la ĉefpastron, plena de malĝojaj antaŭsentoj; tamen li ne perdis kuraĝon, sciante, ke kion ajn li akiros hodiaŭ por la plibonigo de la sorto de la popolo, tio jam restos, eĉ se la faraono sin klinus antaŭ la potenco de la pastroj.
”En la plej malbona situacio — pensis li — ni faru, kion ni povas kaj devas. Iam la rilatoj pliboniĝos, kaj la nuna semo donos fruktojn.”
Tamen li decidis forlasi la propagandon inter la popolo. Kontraŭe, li estis preta trankviligi la malpaciencajn, por ke ili ne pligrandigu la embarasojn de la faraono.
Post kelke da semajnoj Pentuer penetris en la limojn de Malsupra Egipto, serĉante survoje plej prudentajn kamparanojn kaj metiistojn, el kiuj oni povus elekti delegitojn por la kunveno, kiun kunvokis la faraono. Ĉie dum la vojaĝo li trovis signojn de granda ekscito: kamparanoj kaj metiistoj postulis, ke oni donu al ili ripozon ĉiun sepan tagon kaj pagu por ĉiuj publikaj laboroj, kiel estis iam. Kaj nur dank’al la admonoj de la pastroj de diversaj temploj ne eksplodis ĝenerala ribelo, aŭ almenaŭ oni ne interrompis la laborojn.
Samtempe li rimarkis kun miro kelkajn novajn fenomenojn, kiujn li ne vidis antaŭ unu monato.
Unue, la popolo sin dividis en du partiojn. Unuj estis partianoj de la faraono kaj malamikoj de la pastroj, aliaj indignis kontraŭ Fenicianoj. Unuj pretendis, ke la pastroj devas liveri al la faraono la trezorojn de Labirinto, aliaj murmuretis, ke la faraono tro protektas la fremdulojn.
Sed plej stranga estis la famo, kiu venis oni ne scias de kie, ke Ramzes XIII montris simptomojn de frenezo!… Same kiel lia pli aĝa sampatra frato, kiun pro la sama kaŭzo oni forigis de la trono. Pri ĉi tiu famo parolis la pastroj skribistoj, eĉ kamparanoj.
—Kiu rakontas al vi tiajn mensogojn?… — demandis Pentuer sian konatan inĝenieron.
—Tio ne estas mensogo — respondis la inĝeniero — sed malĝoja vero … En la tebaj palacoj oni vidis la faraonon tute nudan, kurantan en la ĝardenoj. Foje nokte lia sankteco, sub la fenestro de reĝino Nikotris, suriris la arbon kaj parolis kun si mem.
Pentuer certigis lin, ke antaŭ du semajnoj li vidis la faraonon, kiu ĝuas bonan sanon. Sed li tuj rimarkis, ke la inĝeniero ne kredas al li.
”Tia estas afero de Herhor!… — pensis li. — Cetere nur la pastroj povus havi tiel rapide novaîojn de Teboj …”
Por unu momento li tute perdis la deziron elekti la delegitojn, sed baldaŭ li reakiris la energion, ĉiam ripetante al si, ke kion la popolo ricevos hodiaŭ, ĝi ne povas perdi morgaŭ … Se nur ne okazos io eksterordinara!…
Apud Memfiso, norde de la piramidoj kaj Sfinkso, jam sur la limo de la sabloj, estis malgranda templo de la diino Nut. Tie loĝis maljuna pastro Menes, inĝeniero, la plej granda astronomo de Egipto.
Kiam en la ŝtato oni faris grandan konstruaîon aŭ novan kanalon, Menes iris al la loko kaj desegnis la planon. Ekster tiaj okazoj li vivis malriĉa kaj sola en sia templo, nokte observante la stelojn, tage laborante ĉe strangaj aparatoj.
De kelke da jaroj Pentuer ne estis en tiu loko, kaj nun malagrable impresis lin ĝia mizero kaj izoleco. La brika barilo disfaladis, en la ĝardeno sekiĝis la arboj, en la korto vagis malgrasa kaprino kaj kelke da kokinoj.
Apud la templo estis neniu. Nur kiam Pentuer komencis voki, el la pilono eliris maljuna homo. Li havis nudajn piedojn, sur la kapo malpuran kufon, kiel la kamparanoj, ĉirkaŭ la koksoj ĉifonan zonon, kaj sur la dorso panteran felon, kiu perdis la harojn. Malgraŭ tio lia eksteraîo estis plena de memrespekto kaj lia vizaĝo de inteligenteco. Li fikse rigardis la gaston kaj diris:
—Aŭ mi eraras, aŭ vi estas Pentuer?
—Vere mi estas Pentuer — diris la veninto kaj kore ĉirkaŭprenis la maljunulon.
—Ho! Ho!… — ekkriis Menes (tio estis li). — Mi vidas, ke vi ŝanĝiĝis sur la reĝaj plankoj. Vi havas glatan haŭton, pli blankajn manojn kaj oran ĉenon sur la kolo. Tiajn ornamojn longe devus atendi la diino de la ĉiela oceano, la patrino Nut!…
Pentuer volis demeti la ĉenon; sed Menes haltigis lin kun rideto.
—Lasu — diris li. — Se vi scius, kiajn juvelojn ni havas sur la ĉielo, vi ne rapidus oferi oron … Do vi venas loĝiĝi ĉe ni?…
Pentuer skuis la kapon.
—Ne — respondis li. — Mi venas nur por saluti vin, dia majstro.
—Kaj poste ree al la kortego?…— ridis la maljunulo. — Ho vi, vi!… se vi scius, kion vi perdas forlasante la saĝon por la palacoj, vi estus la plej malfeliĉaj homoj …
—Ĉu vi estas sola, majstro?
—Kvazaŭ palmo en la dezerto, precipe hodiaŭ, kiam mia surdmutulo iris kun korbo Memfison almozpeti ion por la patrino de Ra kaj por ŝia pastro.
—Tio ne tedas vin?…
—Min?… — ekkriis Menes. — Dum la tempo, kiam mi vin ne vidis, mi forŝiris de la dioj kelke da misteroj, kiujn mi ne ŝanĝus je la du kronoj de Egipto.
—Ĉu tio estas sekreto?… — demandis Pentuer.
—Kia sekreto!… Antaŭ unu jaro mi finis la mezuradon kaj kalkulojn pri la grando de la tero …
—Kion tio signifas?
—Vi ja scias, ke la tero ne estas ebena, kiel tablo, sed ke ĝi estas grandega globo, sur kies supraîo troviĝas la maroj, landoj kaj urboj …
—Tio estas konata — diris Pentuer.
—Ne de ĉiuj — respondis Menes. — Sed jen kio tute ne estis konata: kiel granda estas la globo?
—Kaj vi scias? — demandis Pentuer preskaŭ timigita.
—Mi scias. Nia infanterio marŝas dum unu tago ĉirkaŭ dek tri egiptajn mejlojn[23]. La tera globo estas tiel grandega, ke niaj soldatoj farus la plenan ĉirkaŭiron dum kvin jaroj …
—Dioj!… — ekkriis Pentuer. — Ĉu vi ne timas, patro, pensi pri tiaj aferoj …
Menes levis la ŝultrojn.
—Mezuri la grandon de piramido aŭ de la tero estas tute la sama afero. Mi faris pli malfaciliajn aferojn, ĉar mi sukcesis mezuri la interspacon inter mia templo kaj la palaco de la faraono, ne transirante Nilon …
—Terure!… — murmuretis Pentuer.
—Kia teruro?… Sed mi malkovris aferon, kiun vere vi ĉiuj timos … Sed pri tio parolu al neniu. En la monato Paofi ni havos mallumiĝon de la suno … tage fariĝos nokto … Kaj mi mortu de malsato, se en miaj kalkuloj mi eraris nur je la dudekono de unu horo.
Pentuer tuŝis la amuleton, kiun li havis sur la brusto kaj diris preĝon. Poste li demandis:
—Mi legis en la sanktaj libroj, ke jam multfoje, por turmenti la homojn, tagmeze fariĝis nokto. Sed kio tio estas? Mi ne komprenas.
—Ĉu vi vidas la piramidojn? — demandis subite Menes, montrante al la dezerto.
—Mi vidas.
—Kaj nun metu vian manon antaŭ la okuloj … Ĉu vi vidas la piramidojn? Vi ne vidas. La mallumiĝo de la suno estas sama afero: inter la suno kaj ni sin metas la luno, kovras la patron de la lumo kaj faras nokton …
—Kaj tio ĉi okazos ĉe ni? — demandis Pentuer.
—En la monato Paofi. Mi jam skribis pri tio al la faraono, pensante, ke rekompence li sendos oferon al nia malzorgata templo. Sed li, leginte la leteron, priridis min kaj ordonis al mia sendito doni la leteron al Herhor …
—Kaj Herhor?
—Li donis al ni tridek mezurojn da hordeo. Li estas la sola homo en Egipto, kiu respektas saĝon; la juna faraono estas senpripensa.
—Ne estu severa por li, patro — intermetis Pentuer. — Ramzes XIII volas plibonigi la sorton de la kamparanoj kaj metiistoj; li donos al ili ripozon ĉiun sepan tagon, malpermesos bati ilin sen juĝo, eble donacos al ili teron …