Выбрать главу
[*]

Nun antaŭeniris la granda juĝisto kaj en la nomo de Hebron legis akton, en kiu la juna sinjorino promesis: bone nutri kaj vesti sian eldzon, zorgi pri lia domo, familio, servistoj, brutoj kaj sklavoj, kaj konfidis al la edzo administradon de la havo, kiun ŝi ricevis kaj ricevos de la patro.

Kiam la aktoj estis legitaj, Herhor donis al Tutmozis pokalon da vino.

La edzo trinkis duonon, Hebron trempis la lipojn, poste ambaŭ ili bruligis incenson antaŭ la purpura kurteno.

Forlasinte la templon de la teba Amon, la geedzoj kaj ilia brila sekvantaro iris tra la aleo de la sfinksoj al la reĝa palaco. Grandaj amasoj da popolo kaj soldatoj aklamis ilin, îetante florojn sur la vojon.

Ĝis la lasta tago Tutmozis loĝis en ĉambroj de la faraono. Sed en la tago de la edziĝo la sinjoro donacis al li belan palacon en la fundo de la ĝardeno, ĉirkaŭitan de arbaro de figarboj, mirtoj kaj baobaboj, kie la junaj geedzoj povis pasigi tagojn de la feliĉo, kaŝitaj de la homaj okuloj, kvazaŭ apartigitaj de la mondo. En ĉi tiu trankvila kaŝejo tiel malofte sin montris homoj, ke eĉ la birdoj ne forkuradis de ili.

Kiam la geedzoj kaj gastoj troviĝis en la nova loĝejo, oni solenis la definitivan ceremonion de la edziĝo.

Tutmozis prenis Hebronon je la mano kaj kondukis ŝin al la fajro, brulanta antaŭ la statuo de Izido. Mefres verŝis sur la kapon de la knabino kuleron de sankta akvo, Hebron tuŝis la fajron per la mano, Tutmozis dividis kun ŝi pecon da pano kaj metis sur ŝian fingron sian ringon, kiel signon, ke de ĉi tiu momento ŝi fariĝas sinjorino de la bienoj, servistoj, brutoj kaj sklavoj de la juna edzo.

Dume la pastroj kantis himnon de la edziĝo kaj portis la statuon de la dia Izido tra la tuta domo. La pastrinoj dancis la sanktajn dancojn.

La tago estis finita per spektakloj kaj granda festeno, dum kiu ĉiuj rimarkis, ke Hebron senĉese akompanis la faraonon, kaj Tutmozis restis malproksime de ŝi kaj nur regalis la gastojn.

Kiam aperis la steloj, la sankta Herhor forlasis la festenon, kaj baldaŭ post li foriris nerimarkite kelkaj plej grandaj altranguloj. Kaj ĉirkaŭ la noktomezo en la subteraîoj de la templo de Amon kunvenis la sekvantaj respektindaj personoj: la ĉefpastroj Herhor, Mefres kaj Mentezufis, la plej alta juĝisto de Teboj kaj nomarĥoj de Abs, Horti kaj Emsuĥ.

Mentezufis ĉirkaŭrigardis la dikajn kolonojn, fermis la pordon, estingis la lumojn, kaj restis en la malalta ĉambro nur unu lampo, brulanta antaŭ la statuo de Horus. La altranguloj sidiĝis sur tri ŝtonaj benkoj, kaj la nomarĥo Abs diris:

—Se oni ordonus al mi difini la karakteron de lia sankteco Ramzes XIII, vere, mi ne scius tion fari …

—Frenezulo! — intermetis Mefres.

—Ĉu li estas frenezulo, mi ne scias — diris Herhor.

—En ĉiu okazo li estas tre danĝera homo. Asirio jam dufoje rememorigis al ni pri la definitiva traktato, kaj hodiaŭ, kiel mi aŭdis, komencas maltrankviliĝi pro la armado de Egipto.

—Ne grave, ne grave — diris Mefres — pli danĝere estas, ke ĉi tiu malpiulo volas tuŝi la trezorojn de Labirinto.

—Mi pensas — diris la nomarĥo de Emsuĥ — ke pli malbonaj ankoraŭ estas la promesoj, faritaj al la kamparanoj. La enspezoj de la ŝtato kaj la niaj ekŝanceliĝos, se la popolaĉo komencos festi ĉiun sepan tagon … Kaj se la faraono donus al ili teron …

—Li estas kapabla fari tion — murmuretis le ĉefa juĝisto.

—Ĉu vere?… — demandis la nomarĥo de Horti. — Ŝajnas al mi, ke li volas sole monon. Se oni cedus al li iom el la trezoroj de Labirinto …

—Ne eble estas — interrompis Herhor. — Al la ŝtato minacas neniu danĝero, sed nur al la faraono, kaj tio ne estas la sama afero. Due, same kiel akvobaro estas forta, ĝis kiam ne trapenetris ĝin flueto de akvo, same Labirinto estas plena, ĝis kiam ni ne prenos el ĝi la unuan oran pecon. Ĉio sekvus ĝin … Cetere, kiun ni helpos per la trezoroj de la dioj kaj ŝtato?… Junulon, kiu malrespektas religion, humiligas la pastrojn kaj ribeligas la popolon. Ĉu li ne estas pli danĝera ol Assar?… Tiu estas barbaro, tio estas vera, sed tute ne malutilas nin.

—Ne estas deca afero, ke la faraono tiel malkaŝe amindumas la edzinon de sia favorato, jam en la tago de la edziĝo … — diris la meditanta juĝisto.

—Hebron mem allogas lin! — diris la nomarĥo de Horti.

—Ĉiu virino allogas ĉiujn virojn — respondis la nomarĥo de Emsuĥ. — Sed la homo ricevis la prudenton por ne peki.

—Ĉu la faraono ne estas la edzo de ĉiuj virinoj en Egipto? — murmuretis la nomarĥo de Abs. — Cetere, la pekoj koncernas la juĝon de la dioj, kaj nin interesas nur la ŝtato …

—Danĝera!… danĝera!… — diris la nomarĥo de Emsuĥ, skuante la manojn kaj la kapon. — Estas neniu dubo, ke la popolaĉo jam fariĝis insultema kaj baldaŭ ekribelos. Tiam neniu ĉefpastro aŭ nomarĥo estos sendanĝera, ne nur je sia povo kaj riĉaîo, sed eĉ je la vivo.

—Kontraŭ la ribelo ni havas rimedon — intermetis Mefres.

—Kian?

—Antaŭ ĉio oni povas malhelpi la ribelon — diris Mefres — se ni konigos al la pli prudentaj el la popolo, ke tiu, kiu promesas al ili favorojn, estas frenezulo.

—Li estas homo, la plej sana sub la suno! — murmuretis la nomarĥo de Horti. — Oni devas nur kompreni, kion li volas.

—Frenezulo!… frenezulo!… — ripetis Mefres. — Lia pli aĝa sampatra frato jam ŝajnigas simion kaj drinkas kun paraŝitoj, kaj li komencos fari la samon morgaŭ, postmorgaŭ …

La nomarĥo de Horti petis la parolon:

—Estas malbona kaj neprudenta rimedo proklami frenezulo homon de sana animo. Ĉar kiam la popolo rimarkos la mensogon, ĝi ĉesos kredi al ni en ĉio, kaj tiam nenio haltigos la ribelon.

—Se mi diras, ke Ramzes estas frenezulo, mi devas havi pruvojn — diris Mefres. — Kaj nun aŭskultu!

La altranguloj ekmoviĝis sur la benkoj.

—Diru al mi — daŭrigis Mefres — ĉu homo de sana animo kuraĝus, estante kronprinco, publike batali kontraŭ bovo, en ĉeesto de kelke da miloj da Azianoj? Ĉu prudenta princo, Egiptano, vagus nokte al fenicia templo? Ĉu li forpuŝus sen motivo, inter la sklavinojn sian unuan virinon, kio estis kaŭzo de morto ŝia kaj de ŝia infano …

La ĉeestantoj ekmurmuris de teruro.

—Ĉion ĉi — daŭrigis la ĉefpastro — ni vidis en Pi-Bast: mi kaj Mentezufis estis atestantoj de la drinkulaj festenoj, dum kiuj la kronprinco, jam duone freneza, blasfemis kontraŭ la dioj kaj ofendis la pastrojn …

—Tiel estis — jesis Mentezufis.

—Kaj kion vi pensas — diris varmiĝante Mefres — ĉu homo sana je la spirito, estante ĉefa militestro, forlasus la armeon por persekuti kelke da libiaj banditoj?… Mi preterpasas multajn malpli gravajn aferojn, ekzemple la projekton donaci al la kamparanoj festojn kaj teron, kaj mi demandas vin: ĉu mi povas ne nomi freneza homon, kiu faris tiom da malsaĝaîoj, sen motivo, por plezuro!…

La ĉeestantoj silentis, la nomarĥo de Horti estis malĝoja. — Oni devas konsideri — intermetis la plej alta juĝisto — por ne esti maljusta al li …

Nun ekparolis Herhor.

—La sankta Mefres faras al li grandan favoron — diris li per kategoria tono — nomante lin frenezulo. En la kontraŭa okazo ni devus rigardi lin kiel perfidulon …

La ĉeestantoj faris maltrankvilan movon.

—Jes, la homo nomata Ramzes XIII, estas perfidulo, ĉar ne nur li elektas spionojn kaj ŝtelistojn por trovi la vojon al la trezorejoj de Labirinto, ne nur forpuŝas la traktaton kun Asirio, traktaton nepre necesan por Egipto …

—Gravaj kulpigoj! — diris la juĝisto.

—Sed krom tio, aŭskultu, li interkonsentas kun la malnoblaj Fenicianoj pri fosado de kanalo inter Ruĝa kaj Meza Maro! Ĉi tiu kanalo estas la plej granda minaco por Egipto, ĉar nia lando, en unu momento, povas esti subakvigita! Ne nur la trezoroj de Labirinto, sed niaj temploj, domoj, kampoj, ses milionoj da malsaĝaj, sed senkulpaj homoj, fine nia vivo, kaj la vivo de niaj infanoj estus en danĝero …

вернуться

*

Aŭtentika