La membroj de la kunveno konsentis, ke la decido de la faraono estas bona, kaj disiris, admirante lian decidemon kaj saĝon. Eĉ la generaloj diris, ke pli bone estas profiti la okazon, ol kolekti la fortojn por la tempo, kiam la okazo forpasos.
Jam estis nokto. Alkuris alia kuriero de Memfiso kun novaîo, ke la polico sukcesis ŝirmi la eksterlandulojn. Sed la popolo estas ekscitita, kaj oni ne scias, kion ĝi entreprenos morgaŭ.
De ĉi tiu momento. unu kuriero venis post alia. Unuj alportis sciigojn, ke grandaj amasoj da kamparanoj, armitaj per hakiloj kaj bastonegoj, de ĉiuj flankoj rapidas al Memfiso. Aliaj anoncis, ke en la ĉirkaŭaîo: de Peme, Soĥem kaj On la popolo forkuras en la kampojn, kriante, ke margaŭ estos fino de la mondo. Alia kuriero alportis leteron de Hiram, ke li tuj venos. Alia konigis, ke la pastraj regimentoj sekrete marŝas al Memfiso kaj, kio estas pli grava, ke de Supra Egipto iras grandaj taĉmentoj de popolo kaj soldatoj, malamikaj al Fenicianoj kaj eĉ al lia sankteco.
”Antaŭ ol ili venos — pensis la faraono — mi jam havos en miaj manoj la ĉefpastrojn kaj eĉ la regimentojn de Nitager … Ili malfruis je kelke da tagoj …”
Fine oni komunikis, ke en diversaj lokoj la soldatoj kaptis alivestitajn pastrojn, kiuj penis penetri en la palacon de lia sankteco, kredeble kun malbonaj intencoj.
—Oni alkonduku ilin al mi — respondis la faraono kun rido. — Mi volas vidi tiujn, kiuj kuraĝas havi malbonajn intencojn kontraŭ mi!…
Ĉirkaŭ noktomezo, la respektinda reĝino Nikotris postulis aŭdiencon de lia sankteco.
La nobla sinjorino estis pala kaj tremanta. Ŝi ordonis al la oficiroj eliri el la reĝa ĉambro kaj restinte sola kun la faraono, diris plorante:
—Mia filo, mi alportas al vi tre malbonajn antaŭdirojn …
—Mi preferus, reĝino, aŭdi detalajn sciigojn pri la fortoj kaj intencoj de miaj malamikoj …
—Hodiaŭ vespere la statuo de la dio Izido en mia preĝoĉambro deturnis la vizaĝon al la muro, kaj la akvo en la sankta cisterno ruĝiĝis, kiel sango …
—Tio pruvas — respondis la faraono — ke en la interno de la palaco ni havas perfidulojn. Sed ili ne estas tre danĝeraj, se ili scias nur malpurigi la akvon kaj turni la statuojn.
—Ĉiuj niaj servistoj — daŭrigis la reĝino — la tuta popolo estas konvinkita, ke se viaj regimentoj penetros en la templojn, granda malfeliĉo falos sur Egipton …
—Pli granda malfeliĉo — diris la sinjoro — estas la trokuraĝo de la pastroj. Enlasitaj de mia eterne vivanta patro en la palacon, ili pensas hodiaŭ, ke ili fariĝis ĝiaj posedantoj … Sed pro dioj, kio mi fine fariĝos ĉe ilia ĉiopoveco!… Kaj ĉu mi ne povas repostuli miajn reĝajn rajtojn?…
—Almenaŭ … almenaŭ — diris la reĝino post pripenso — estu kompatema … Jes, la rajtojn vi devas reakiri, sed ne permesu al viaj soldatoj sakrilegi la sanktejojn kaj ataki la pastrojn … Memoru, ke la dioj favore sendas la ĝojon al Egipto, kaj la pastroj malgraŭ siaj mankoj (kiu ne havas ilin!) faras al la lando grandegajn servojn … Imagu nur, ke se vi malriĉiĝus kaj dispelus ilin, vi detruus la saĝon, kiu levis nian ŝtaton super la aliajn popolojn …
La faraono prenis la patrinon je ambaŭ manoj, kisis ŝin kaj ridante diris:
—La virinoj ĉiam devas troigi!… Vi, patrino, parolas al mi, kvazaŭ mi estus ĉefo de la sovaĝaj Hiksosoj, ne la faraono … Ĉu mi deziras la pereon de la pastroj?… Ĉu mi malamas ilian saĝon, eĉ tiel senfruktan, kiel la observado de la movoj de la steloj, kiuj sen mi promenas sur la ĉielo, ne pliriĉigante nin eĉ per unu uteno! … Ne kolerigas min ilia saĝo aŭ pieco, sed la mizero de Egipto, kiu interne malgrasiĝas de la malsato kaj ekstere timas iajn ajn asiriajn minacojn. La pastroj, malgraŭ la saĝo, ne sole ne volas helpi miajn reĝajn intencojn, sed tute senhonte kontraŭstaras al mi. Permesu do, patrino, al mi konvinki ilin, ke ne ili, sed mi estas la sinjoro de mia heredaîo. Mi ne scius venĝi al humilaj, sed mi piedpremos la nukojn de la trobravaj. Ili scias pri tio, sed ne kredas ankoraŭ kaj ne havante realajn fortojn, volas timigi min per antaŭdiro de iu katastrofo. Tio estas ilia lasta armilo kaj ŝirmo … kaj tiam eĉ unu ŝtono de iliaj temploj ne falos, ne perdiĝos eĉ unu juvelo de iliaj trezorejoj. Mi konas ilin!… Hodiaŭ ili faras bravajn gestojn, ĉar mi estas malproksime de ili. Sed kiam mi etendos mian bronzan manon, ili falos sur la vizaĝon kaj la tuta malordo finiĝos per paco kaj ĝenerala prospero.
La reĝino ĉirkaŭprenis la piedojn de la sinjoro kaj foriris trankviligita, petegante tamen Ramzeson, ke li respektu la diojn kaj estu kompatema al iliaj servistoj.
Post la foriro de la patrino la faraono alvokis Tutmozison.
—Morgaŭ do — diris la sinjoro — miaj soldatoj okupos la templojn. Avertu la kolonenojn, ke mia volo estas, ke la sanktejoj restu netuŝitaj kaj ke neniu levu la manon kontraŭ la pastroj.
—Eĉ kontraŭ Meres kaj Herhor? — demandis Tutmozis.
—Eĉ kontraŭ ili — respondis la faraono. — Ili estos sufiĉe punitaj, kiam forigitaj de la nunaj postenoj ili ekloĝos en la temploj kun saĝuloj por preĝi kaj sen malhelpo studi la saĝon …
—Estos, kiel ordonas via sankteco … kvankam …
Ramzes levis supren la fingron, kiel signon, ke li volas aŭskulti nenian proponon … Poste, por ŝanĝi la temon, li diris kun rideto:
—Ĉu vi memoras, Tutmozis, la manovrojn apud Pi-Bailos?… Du jaroj jam pasis!… Kiam mi koleris en tiu kontraŭ la trouzoj kaj avideco de la pastroj, ĉu mi povis supozi, ke tiel baldaŭ mi reguligos kun ili la kontojn?… Kaj la malfeliĉa Sara … Kaj mia malgranda filo … Kiel bela li estis!…
Du larmoj ruliĝis sur la vizaĝo de la faraono.
—Vere — diris li — se mi ne estus filo de la dioj, kiuj estas kompatemaj kaj grandanimaj, miaj malamikoj pasigus morgaŭ malfacilajn horojn … Kiom da humiligoj ili kaŭzis al mi … Kiom da fojoj, pro ili, ploro vualis miajn okulojn!…
XVI
La 20-an de Paofi Memfiso havis aspekton kvazaŭ en festo.
Ĉesis ĉiuj laboroj, eĉ la portistoj ne portis ŝarĝojn. La tuta popolo disfluis sur la placoj kaj stratoj aŭ amasiĝis ĉirkaŭ la temploj, precipe ĉirkaŭ tiu de Ptah, kiu estis plej bone fortigita, kaj kie kunvenis la pastraj kaj civilaj altranguloj, prezidataj de Herhor kaj Mefres.
Proksime de la temploj staris la regimentoj, en maldensaj vicoj, por ke la soldatoj povu komunikiĝi kun la popolo.
Inter la popolaĉo kaj soldatoj rondiris multenombraj vendistoj kun pano en korboj kaj kun vino en kruĉoj kaj ledaj sakoj. Ili regalis la popolon senpage. Kiam oni demandis ilin, kial ili ne postulas pagon, unuj respondis, ke lia sankteco regalas siajn regnanojn, aliaj diris:
—Manĝu kaj trinku, fidelaj Egiptanoj, ĉar oni ne scias, ĉu ni ĝisvivos la morgaŭon!…
Tio estis la vendistoj de la pastra partio.
Rondiris multe da agentoj provokantoj. Unuj rakontis al la aŭskultantoj, ke la pastroj ribelas kontraŭ la monarĥo kaj eĉ volas lin veneni, ĉar li promesis al la popolo la sepan tagon de ripozo. Aliaj murmuretis, ke la faraono freneziĝis kaj kunîuris kun eksterlanduloj por pereigi la templojn kaj Egipton. Tiuj instigis la popolon ataki la templojn, kie la nomarĥoj diskutas kun la pastroj, kiel ekspluati la metiistojn kaj kamparanojn. Ĉi tiuj esprimis timon, ke se oni atakus la templojn, povus okazi granda malfeliĉo …