Выбрать главу

—Ili estas malsaĝaj — interrompis Gedeono. — Ĉu ne pli ol unu fojon Nilo malfruis tutan semajnon? Dume vi promenadu vespere.

Sara tremis pli kaj pli forte.

—Mi ne volas… mi ne volas… — ekkriis ŝi. — Alian fojon mi iris vespere tien inter la olivarbojn. Subite de flanka vojeto elglitis, kvazaŭ ombroj, du virinoj… Timigite mi volis forkuri… Tiam unu el ili, pli juna kaj pli malalta, kaptis min je la mano, dirante: ”Ne forkuru, ni volas vin vidi de proksime.” Kaj la alia, pli maljuna kaj pli alta stariĝis kelke da paŝoj antaŭ mi kaj ekrigardis miajn okulojn… Ah, patro, mi pensis, ke mi fariĝos ŝtono… Kia virino… kia rigardo!…

—Kiu tio povis esti? — demandis Gedeono.

—La pli aĝa havis aspekton de pastrino.

—Kaj ŝi nenion diris al vi?

—Nenion. Nur kiam forirante ili malaperis post la arboj, mi aŭdis la voĉon de la pli aĝa kredeble, kiu diris la vortojn: ”Vere, ŝi estas bela…”

Gedeono ekmeditis.

—Eble tio estis — diris li — grandaj sinjorinoj de la kortego?

La suno estis subiranta, kaj sur ambaŭ bordoj de Nilo kolektiĝis densaj amasoj da homoj, malpacience atendantaj la signalon pri la leviĝo de la rivero, kiu efektive malfruis. Jam de du tagoj la vento blovis de l’ maro kaj la rivero verdiĝis; jam la suno preterpasis la stelon Sotis, sed en la pastra puto en Memfiso la akvo ne leviĝis eĉ unu fingron. La popolo estis maltrankvila, tiom pli ke en Supra Egipto laŭ la signaloj la leviĝo estis regula, eĉ espereble bonega.

—Kio do malfruigas ĝin apud Memfiso? — demandis la ĉagrenitaj terkulturistoj, sopire atendante la signalon.

Kiam sur la ĉielo aperis la steloj, Tafet en la manĝoĉambro kovris la tablon per blanka tuko, starigis la kandelingon kun sep eklumigitaj kandeloj, alŝovis tri seĝojn kaj anoncis, ke tuj ŝi alportos la sabatan vespermanĝon.

Tiam Gedeono kovris sian kapon kaj, etendinte la manojn super la tablo, parolis direktante la okulojn al la ĉielo:

—Dio de Abrahamo, Izaako kaj Jakobo, vi kiu elkondukis nian popolon de la tero de Egipto, kiu donis patrujon al la sklavoj kaj ekzilitoj, kiu faris eternan ligon kun la filoj de Judo… Dio Jehovo, Dio Adonai, permesu al ni manĝi sen peko la fruktojn de la malamika tero, eltiru nin el la malĝojo kaj timo, en kiu ni dronas, kaj reportu nin al la bordoj de Jordano, kiun ni forlasis por via gloro…

En la sama momento trans la muro eksonis voĉo:

—Lia ekscelenco Tutmozis, la plej fidela servisto de lia sankteco kaj de l’ kronprinco…

—Li vivu eterne!… — diris kelke da voĉoj en la ĝardeno.

—Lia ekscelenco — daŭrigis la unua voĉo — sendas saluton al la plej bela rozo de Libano!

Kiam li eksilentis, eksonis harpo kaj fluto.

—Jen muziko! — kriis Tafet, klakbatante la manojn. — Ni festos la sabaton kun akompano de l’ muziko.

Sara kaj ŝia patro, en la komenco teruritaj, ridis kaj sidiĝis ĉe la tablo.

—Ili ludu — diris Gedeono — ilia muziko ne malbonigos al ni la apetiton.

La fluto kaj harpo finludis strofon, poste tenora voĉo ekkantis:

—”Vi estas pli bela ol ĉiuj knabinoj, kiuj sin rigardas en la akvoj de Nilo. Viaj haroj estas pli nigraj ol la plumoj de l’ korvo, viaj okuloj rigardas pli kviete ol la okuloj de la cervino, kiu sopiras al sia cervo. Vi estas kvazaŭ alta palmo, kaj la lotuso envias vian gracion. Viaj brustoj estas kiel vinberaroj, kies suko ebriigas la reĝojn.”

Ree eksonis la fluto kaj harpo kaj post ili la kanto:

—”Venu kaj ripozu en la ĝardeno. La servistoj, kiuj apartenas al vi, alportos vazojn kaj diversspecan bieron. Venu, ni sanktigos la hodiaŭan nokton kaj la aŭroron, kiu ĝin sekvos. En mia ombro, en la ombro de l’ figarbo, kiu naskas dolĉajn fruktojn, via amato ripozos ĉe via flanko; vi ebriigos lin kaj obeos al liaj deziroj…”

La fluto kaj harpo, poste ree la kanto:

—”Mi estas silentema, neniam mi diras, kion mi vidas, kaj mi ne malbonigas la dolĉecon de miaj fruktoj per vana babilado…” [*]

X

Subite la kanto eksilentis, sufokita de la tumulto kaj de la bruo kvazaŭ de multe da kurantoj.

—Idolistoj!… malamikoj de Egipto!… — kriis iu. — Vi kantas, kiam ni ĉiuj dronas en la malĝojo, kaj vi laŭdas la Hebreinon, kiu per siaj sorĉoj haltigis la fluon de Nilo…

—Ve al vi! — kriis alia. — Vi piedpremas la teron de la kronprinco… La morto falos sur vin kaj sur viajn infanojn!…

—Ni foriros, sed eliru la Hebreino al ni, por ke ni prezentu al ŝi nian mizeron…

—Ni forkuru!… — kriis Tafet.

—Kien? — demandis Gedeono.

—Neniam! — respondis Sara, sur kies dolĉa vizaĝo aperis la ruĝo de la kolero. — Ĉu mi ne apartenas al la kronprinco, antaŭ kiu ĉi tiuj homoj falas teren?

Kaj antaŭ kiam la patro kaj servistino povis oponi, ŝi elkuris sur la terason, en sia blanka vesto, kriante al la amaso trans la muro:

—Jen mi estas!… Kion vi volas de mi?…

La bruo ĉesis por unu momento, sed ree eksonis minacaj voĉoj:

—Estu malbenita, fremdulino, kies peko haltigas la akvojn de Nilo!…

En la aero ekfajfis kelke da ŝtonoj, blinde ĵetitaj; unu trafis la frunton de Sara:

—Patro!… — ekkriis ŝi, kaptante sin je la kapo.

La patro prenis ŝin rapide sur la brakojn kaj forportis de la teraso. En la nokta mallumo oni vidis nudajn homojn en blankaj kufoj kaj antaŭtukoj, transirantajn la muron.

Malsupre Tafet kriis ĝis perdo de l’ spiro, kaj la sklavo Negro, kaptinte hakilon stariĝis en la pordo de l’ domo, minacante frakasi la kapon al ĉiu, kiu kuraĝos eniri.

—Donu ŝtonojn por ĉi tiu nubia hundo! — kriis al la popolama- so tiuj, kiuj estis sur la muro.

Sed subite la amaso eksilentis, ĉar el la fundo de l’ ĝardeno eliris homo kun razita kapo, vestita per pantera felo.

—Profeto!… Sankta patro!… — oni murmuretis en la amaso.

Tiuj, kiuj estis sur la muro, komencis desalti.

—Egipta popolo — diris la pastro per trankvila voĉo — je kiu rajto vi levas la manon kontraŭ la propraĵo de la kronprinco?

—Tie loĝas malpura Hebreino, kiu haltigas Nilon… Ve al ni!… mizero kaj malsato pendas super Malsupra Egipto.

—Homoj de malbona kredo aŭ de malforta saĝo — diris la pastro — kie vi aŭdis, ke unu sola virino povus haltigi la volon de l’ dioj? Ĉiujare en la monato Tot Nilo komencas leviĝi kaj kreskas ĝis la monato Ĥoiack. Ĉu iam okazis alie, kvankam nia lando ĉiam estas plena de eksterlanduloj, iafoje de fremdaj pastroj kaj princoj, kiuj ĝemante en la malfacila laboro de l’ malliberuloj povis de kolero kaj ĉagreno ĵeti plej terurajn malbenojn?… Ili sendube deziris faligi sur niajn kapojn ĉiajn malfeliĉojn, kaj pli ol unu, el ili donus sian vivon, por ke la suno ne leviĝu super Egipto, aŭ Nilo ne superverŝu la landon en la komenco de l’ jaro. Kaj kia estas la rezultato de iliaj preĝoj?… Aŭ la ĉielo ne aŭskultis ilin, aŭ la fremdaj dioj estis senfortaj apud niaj. Kiamaniere do virino, kiu estas feliĉa inter ni, povus altiri malfeliĉegon, kian ne povis alvoki niaj plej potencaj malamikoj?

—La sankta patro diras veron!… Saĝaj estas la vortoj de la profeto! — oni kriis en la amaso.

—Tamen Messu, la estro, de Hebreoj, faris mallumon kaj peston en Egipto!… — oponis unu voĉo.

—Kiu diris tion, eliru antaŭen… — diris la pastro. — Mi alvokas lin, li elpaŝu, se li ne estas malamiko de la egipta popolo…

La popolamaso murmuris, kiel vento fluganta de malproksime inter la arboj, sed neniu eliris.

—Vere mi diras — daŭrigis la pastro — ke inter vi rondiras malbonaj homoj, kiel hienoj en la ŝafejo. Via mizero estas por ili indi- ferenta, sed ili volas igi vin detrui la domon de l’ kronprinco kaj ribeli kontraŭ la faraono. Kaj se sukcesus ilia malnobla intenco kaj se el via brusto komencus flui sango, tiuj ĉi homoj sin kaŝus de la lancoj, kiel nun ili sin kaŝas post mia alvoko…

—Aŭskultu la profeton!… Gloro al vi, dia viro!… — kriis la amaso, klinante la kapojn.

вернуться

*

Aŭtentika