Dua libro
I
Ne malproksime de la urbo Pi-Bast estis la templo de la diino Hator.
En la monato Paoni (marto, aprilo), en la tago de la somera tagnoktegaleco, ĉirkaŭ la naŭa horo vespere, kiam la stelo Sirius estis subironta, antaŭ la pordego de la templo haltis du vojaĝantaj pastroj kaj unu pentfaranto. Li iris nudpieda, havis cindron sur la kapo kaj estis kovrita per dika ĉifona tuko, sub kiu oni ne povis vidi lian vizaĝon.
Malgraŭ la luma nokto oni ne povis distingi la fizionomiojn de la vojaĝantoj. Ili staris en la ombro de du statuoj de la diino kun bovina kapo, kiuj gardis la eniron de la templo kaj favore forigis de la nomeso Habu la peston, pereigan superakvon kaj sudajn ventojn.
Iom ripozinte, la pentanto falis sur la bruston kaj longe preĝis. Poste li leviĝis, prenis la kupran martelon kaj ekfrapis. La potenca metala sono trakuris la kortojn, resaltis de la dikaj muroj de la templo kaj forflugis super la tritikajn kampojn, super la argilajn domojn de la vilaĝanoj, super la arĝentajn akvojn de Nilo, kie la vekitaj birdoj respondis al ĝi per malforta ekkrio.
Post longa momento, post la pordego eksonis murmuro kaj demando:
—Kiu nin vekas?
—Dia sklavo, Ramzes — respondis la pentofaranto.
—Por kio vi venis?
—Por la lumo de la saĝo.
—Kiajn rajtojn vi havas?
—Mi ricevis la unuan pastran benon kaj dum la grandaj procesioj en la interno de la temploj mi portas la torĉon.
La pordego larĝe malfermiĝis. En ĝi staris pastro en blanka vesto kaj etendinte la manon diris malrapide kaj klare:
—Eniru. Kiam vi trapasos la sojlon, nia trankvilo ekloĝu en via animo kaj plenumiĝu viaj deziroj, por kiuj en humila preĝo vi petegas la diojn.
Kiam la pentofaranto falis al liaj piedoj, la pastro, farante iajn signojn super lia kapo, murmuretis:
—En la nomo de tiu, kiu estas, estis kaj estos … Kiu ĉion kreis … Kies spiro estas la eterna vivo kaj plenigas la mondon videblan kaj nevideblan …
Kaj kiam la pordo fermiĝis, la pastro prenis Ramzeson je la mano. En la krepusko, inter grandegaj kolonoj de la vestiblo, li kondukis lin al la destinita por li ĉambro. Tio estis malgranda ĉelo, lumigata per peĉa torĉo. Sur la ŝtona planko kuŝis fasko de seka herbo, en angulo staris kruĉo kun akvo kaj apude hordea pano.
—Mi vidas, ke ĉi tie mi efektive ripozos post la festenoj ĉe la nomarĥoj! … — ekkriis gaje Ramzes.
—Pensu pri la eterneco! — diris la pastro kaj foriris.
La respondo malagrable tuŝis la princon. Kvankam li estis malsata, li ne manĝis la panon, ne trinkis la akvon. Li sidiĝis sur la herbo, kaj rigardante siajn piedojn, vunditajn en la vojaĝo, li demandis: por kio li venis ĉi tien? … kial li propravole forlasis sian altan postenon? …
Vidante la murojn de la ĉelo kaj ĝian malriĉecon, Ramzes rememoris la infanajn jarojn, pasigitajn en la pastra lernejo. Kiom da bastonaj batoj li ricevis tie! … kiom da noktoj li pasigis por puno sur la ŝtona planko! … Ramzes ankaŭ nun sentis tiun malamon kaj timon, kiun inspiris al li iam la severaj pastroj, kiuj respondis ĉiujn liajn petojn kaj demandojn per la sama frazo: ”Pensu pri la eterneco! …”
Post kelkmonata brua vivo fali en tian silenton, ŝanĝi la princan kortegon je mallumo kaj izoleco, kaj anstataŭ festenoj, virinoj kaj muziko senti ĉirkaŭ si kaj super si la pezon de la muroj …
—Mi freneziĝis! … mi freneziĝis! … — diris al si Ramzes.
Estis unu momento, kiam li volis tuj forlasi la templon; sed poste li ekpensis, ke eble oni ne malfermos al li la pordon.
La vido de la malpuraj piedoj, de la cindro, kiu falis el liaj haroj, la vulgareco de la ĉifona vesto, ĉio ĉi estis por li abomena! … Se li almenaŭ havus sian glavon! … Sed en ĉi tiu loko kaj en ĉi tiu vesto ĉu li kuraĝus uzi ĝin?
Li eksentis nevenkeblan timon, kaj tio rekonsciigis lin. Li rememoris, ke la dioj en la temploj sendas al la homoj timon, kaj ke ĝi estas la unua ŝtupo al la saĝo.
—Mi ja estas la vic-reĝo kaj kronprinco — pensis li — kion oni povas fari al mi ĉi tie? …
Li leviĝis kaj eliris el sia ĉelo. Li estis en granda korto, ĉirkaŭita de kolonoj. La steloj hele lumis, li do rimarkis en unu fino de la korto grandegajn pilonojn, en la alia malfermitan eniron en la templon.
Li iris tien. Ĉe la pordo regis mallumo, kaj ie malproksime brulis kelke da lampoj, kvazaŭ flugantaj en la aero. Post momento li ekvidis inter la eniro kaj la lumoj tutan densan arbaron de dikaj kolonoj, kies suproj disfluis en la mallumo. Pli profunde, eble kelkcenton da paŝoj de li, oni povis vidi malklare la grandegajn piedojn de la sidanta diino kaj ŝiajn ma nojn apogitajn sur la genuoj, de kiuj malforte rebrilis la lumo de la lampoj.
Subite li ekaŭdis murmureton. De malproksime, de flanka navo eliris vico de malgrandaj blankaj figuroj, irantaj en paroj. Tio estis nokta procesio de pastroj, kiuj honoris la statuon de la diino, kantante en du ĥoroj.
Ĥoro I. — Mi estas Tiu, kiu kreis la ĉielon kaj teron kaj faris ĉiujn estaîojn sur ĝi.
Ĥoro II. — Mi estas Tiu, kiu faris la akvojn kaj dronigis la tutan teron; Tiu, kiu estas la patro de ĉiuj estaîoj.
Ĥoro I. — Mi estas Tiu, kiu kreis la ĉielon kaj la misterajn horizontojn kaj metis en ilin la animojn de la dioj.
Ĥoro II. — Kiam mi malfermas la okulojn, fariĝas la lumo, kaj kiam mi fermas ilin, falas la nokto.
Ĥoro I. — La akvoj de Nilo fluas, kiam mi ordonas.
Ĥoro II. — Sed la dioj ne konas mian nomon.[*]
La voĉoj en la komenco malklaraj, fariĝis pli kaj pli fortaj, kaj oni povis jam aŭdi ĉiun vorton. Kiam la procesio malaperis, ili komencis perdiĝi inter la kolonoj … Fine ili eksilentis.
—Tamen ĉi tiuj homoj — pensis Ramzes — ne sole manĝas, trinkas kaj kolektas riĉaîojn … Ili efektive plenumas siajn devojn, eĉ nokte … Sed, ĉu tio utilos la statuon? …
La princo ofte vidis, kiel la loĝantoj de fremda nomeso îetis koton sur la statuojn de la dioj de la limoj, kaj kiel la soldatoj de eksterlandaj regimentoj pafis en ilin el arkoj aŭ ŝtonîetiloj. Se tio ne ofendas la diojn, kredeble indiferentaj estas por ili la preĝoj kaj procesioj.
—Cetere, kiu vidis la diojn ? … — diris al si la princo.
La kolosa grandeco de la templo, ĝiaj sennombraj kolonoj, lumoj brulantaj antaŭ la statuo, ĉio ĉi altiris Ramzeson. Li volis ekkoni pli detale la misteran templon kaj iris antaŭen.
Subite, ŝajnis al li, ke iu mano tuŝetis de poste lian kapon … Li turnis sin … Estis neniu, li do iris antaŭen.
Nun du manoj kaptis lin je la kapo, kaj tria, granda apogis sin sur lia dorso …
—Kiu estas ĉi tie? … — ekkriis la princo kaj îetis sin inter la kolonojn.
Sed li faletis: io kaptis lin je la kruroj.
Ree ekregis lin timo, pli granda ol en la ĉelo. Senpense li komencis forkuri, tuŝegante la kolonojn, kiuj ŝajnis bari al li la vojon, kaj la mallumo ĉirkaŭis lin de ĉiuj flankoj.
—Ho sankta diino, savu! … — murmuretis li.
En la sama momento li haltis: kelke da paŝoj de li estis la granda pordego de la templo, tra kiu rigardis internen la stelplena ĉielo. Li turnis la kapon: inter la arbaro de la grandegaj kolonoj brulis la lampoj, kaj ilia lumo malforte rebrilis de la bronzaj genuoj de la sankta Hator.
La princo revenis en sian ĉelon, ekscitita kaj humiligita; la koro saltis en li, kiel birdo en kaptilo. Unuan fojon de multe da jaroj li falis sur la vizaĝon kaj varmege preĝis, petante kompaton kaj pardonon.
—Via peto estos plenumita — eksonis super li dolĉa voĉo.
Ramzes tuj levis la kapon, sed en la ĉelo estis neniu: la pordo estis fermita, la muroj dikaj. Li do preĝis ankoraŭ pli varmege kaj tiel ekdormis, kun la vizaĝo sur la ŝtonoj kaj kun disetenditaj manoj.