Kiam li vekiĝis en la sekvinta mateno, li jam estis alia homo: li ekkonis la forton de la dioj kaj ricevis promeson de ilia favoro.
De tiu tago, dum longa serio da tagoj kun fervoro kaj kredo li dediĉis sin al piaj servoj. En sia ĉelo li pasigis longajn horojn preĝante, lasis razi sian kapon, surmetis pastrajn vestojn kaj kvar fojojn ĉiutage partoprenis en la ĥoro de la malsuperaj pastroj.
Lia antaŭa vivo, plena de ĝuoj, fariĝis abomena por li, la manko de kredo, kiun li imitis de la malĉastaj junuloj kaj eksterlanduloj, plenigis lin per timo. Kaj se hodiaŭ oni proponus al li elekti: la tronon aŭ la pastran oficon? — li ŝanceliĝus.
Foje la granda profeto de la templo alvokis lin, rememorigante, ke li venis tien ne sole por preĝi, sed ankaŭ por ekkoni la saĝon. Li laŭdis lian pian vivon, diris, ke li jam estas purigita, kaj ordonis al li ekkoni la lernejojn, kiuj estis ĉe la templo.
Pro obeemo, ne pro scivolo, la princo rekte de li iris en la eksteran korton, kie estis la klaso de la legado kaj skribado.
Tio estis granda ĉambrego, lumigata tra truo en la tegmento. Sur matoj sidis kelkdeko da nudaj lernantoj kun vaksitaj tabuletoj en la manoj. Unu muro estis el alabastro, antaŭ ĝi staris la instruisto kaj skribis signojn per diverskoloraj krajonoj.
Kiam la princo eniris, la lernantoj (kiuj preskaŭ ĉiuj estis liaj samaĝuloj) falis sur la vizaĝon. La instruisto, salutinte la veninton, interrompis sian okupon kaj diris al la knaboj lecionon pri la granda graveco de la scienco.
—Miaj karaj! — diris li — la homo, kiu ne havas koron por la saĝo, devas sin okupi per la mana laboro kaj lacigi la okulojn. Sed tiu, kiu komprenas la valoron de la sciencoj kaj studas ilin, povas ricevi ĉiujn povojn, ĉiujn kortegajn oficojn. Memoru pri tio.[*]
”Rigardu la mizeran vivon de la homoj, kiuj ne konas la skribarton. La forĝisto estas nigra, malpura, havas fingrojn kovritajn de kaloj, laboras tage kaj nokte. La ŝtonisto rompas al si la brakon por plenigi la ventron. La masonisto, konstruante kapitelojn en la formo de lotuso, estas ofte forblovata de la vento de la supro de la tegmento. La teksisto havas kriplajn genuojn, la fabrikanto de pafiloj senĉese vojaĝas: apenaŭ li revenis vespere en sian domon, li jam devas ĝin forlasi. La kolorigisto havas fingrojn, kiuj malbonodoras, kaj li pasigas la tempon tranĉante ĉifonojn. Kaj la kuristo, li devas adiaŭante la familion skribi testamenton, ĉar ĉiam minacas lin la danĝero renkonti sovaĝajn bestojn aŭ Azianojn.
Mi montris al vi la sorton de diversaj metioj, ĉar mi volas, ke vi amu la skribarton, kiu estas via patrino, kaj nun mi prezentos al vi ĝiajn belaîojn. Ĝi ne estas vanta vorto sur ĉi tiu tero, ĝi estas pli grava ol ĉiuj aliaj okupoj. Tiu, kiu profitas la skribarton, estas estimata jam de la infaneco; li plenumas grandajn misiojn. Sed tiu, kiu ne partoprenas en ĝi, vivas en mizero.
La lernejaj studoj estas pezaj kiel la montoj, sed unu ilia tago sufiĉos al vi por la tuta eterneco. Rapide do, plej ragide koniĝu kun ili kaj ekamu ilin … La stato de la skribisto estas princa stato, lia inkujo kaj libro donas al li plezurojn kaj riĉaîojn! …”
Post la pompa parolado pri la graveco de la sciencoj (la samon aŭskultis la egiptaj lernantoj jam de tri jarmiloj), la instruisto prenis krajonon kaj sur la alabastra muro komencis skribi la alfabeton. Ĉiun literon esprimis kelke da hieroglifaj simboloj aŭ demotikaj signoj. La desegnaîo de okulo, birdo aŭ folio signifis: A, ŝafino aŭ florvazo: B, homo staranta en ŝipeto: K, serpento: R, homo sidanta aŭ stelo: S. La multeco de signoj, esprimantaj ĉiun literon, faris, ke la lernado de la arto skribi kaj legi estis tre malfacila kaj laciga okupo.
Ramzeson lacigis la sola aŭskultado, dum kiu la sola distraîo estis, kiam la instruisto ordonis al iu lernanto desegni aŭ nomi literon kaj batis lin per bastono, se li eraris.
La princo adiaŭis la klason kiaj el la lernejo de skribistoj transiris en la lernejon de termezuristoj. Tie oni instruis la junulojn fari planojn de la kampoj, kiuj estis plejparte ortangulaj, kaj niveli kun helpo de du tabuletoj kaj ortangulilo. En la sama klaso oni instruis la arton skribi la nombrojn, same malsimplan, kiel la hieroglifoj kaj demotikaj signoj. Sed la plej simplaj aritmetikaj operacioj apartenis jam al la supera kurso kaj estis plenumataj per globetoj.
Ramzes jam havis sufiĉe kaj ne pli frue ol post kelke da tagoj konsentis viziti la medicinan lernejon.
Tio estis samtempe hospitalo, aŭ pli ĝuste granda ĝardeno, plena de arboj kaj bonodoraj herboj. La malsanuloj pasigis la tutajn tagojn en libera aero kaj suno, sur litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon.
Kiam la princo eniris, regis tie plej granda agado. Kelkaj malsanuloj banis sin en fluanta akvo, aliajn oni ŝmiris per bonodoraj pomadoj aŭ incensis. Estis kelkaj, kiujn oni dormigis per la rigardado aŭ mana karesado; unu ĝemis, al kiu oni îus remetis elartikigitan piedon.
Pastro donis en pokalo miksturon al grave mallsana virino, dirante:
—Venu kuracilo, venu, elpelu tion el mia koro, el miaj membroj, sorĉa kuracilo.[*]
Poste la princo, akompanata de la ĉefa kuracisto, iris en la apotekon, kie unu el la pastroj preparis rimedojn el herboj, mielo, oleo, serpentaj kaj lacertaj haŭtoj, ostoj kaj grasoj bestaj. Demandita de Ramzes, la farmaciisto ne levis la okulojn de sia laboro. Li senĉese pesis kaj pistis, murmuretante preĝon:
—Ĉi tio resanigis Izidon, resanigis Izidon, resanigis Horuson … Ho Izido, granda sorĉanto, resanigu min, liberigu min de ĉiuj malbonaj, malutilaj, ruĝaj aferoj, de la febro de la dio kaj de la febro de la diino …
Ho Ŝanagat Eenagate Synie! Erukate! Kauaruŝagate! … Paparuka paparaka paparura …
—Kion li diras? — demandis la princo.
—Mistero … — respondis la granda kuracisto, metante la fingrojn sur la lipojn.
Kiam ili eliris en la malplenan korton, Ramzes diris al la granda kuracisto:
—Diru al mi, sankta patro, kio estas la kuracista arto kaj sur kio estas bazitaj ĝiaj rimedoj? Ĉar mi aŭdis, ke la malsano estas malbona spirito, kiu ekloĝas en la homo kaj malsata turmentas lin, ĝis ĝi ricevos konvenan nutraîon. Oni diras, ke unu spirito sin nutras per mielo, alia per oleo, alia per bestaj ekskrementoj. La kuracisto devas do antaŭe scii: kiu spirito loĝas en la malsanulo; kaj poste, kiajn nutraîojn ĝi bezonas por ne turmenti la homon? …
La pastro pensis momenton kaj respondis:
—Kio estas la malsano kaj kiel ĝi falas sur la homan korpon, tion mi ne povas diri al vi, Ramzes. Sed mi klarigos al vi, ĉar vi estas purigita, kio gvidas nin en la kuracado.
Imagu, ke iu estas malsana je la hepato. Ni, pastroj, scias, ke la hepato estas sub la influo de la planedo Peneter-Deva[4], kaj ke la kuracado devas dependi de ĉi tiu stelo.
Sed ĉi tie la scienculoj sin dividas en du skolojn. Unuj diras, ke al malsana je la hepato oni devas doni ĉion, kio estas sub la influo de Peneter-Deva: la kupron, lapis-lazuri, florajn dekoktojn, antaŭ ĉio verbenajn kaj valerianajn, fine diversajn partojn de la korpo de la turto kaj kapro. Aliaj kuracistoj opinias, ke kiam la hepato estas malsana, oni devas ĝin kuraci per ĝuste kontraŭaj rimedoj. Kaj ĉar la kontraŭulo de Peneter-Deva estas Sebeg[5], do la kuraciloj estas: la viva arĝento, smeraldo kaj agato, nuksoj kaj fine pistitaj partoj de la korpo de la rano kaj strigo.
Sed tio ne estas ankoraŭ ĉio. Oni devas atenti la monaton, tagon kaj horon, ĉar ĉio ĉi estas sub influo de stelo, kiu povas helpi aŭ malfortigi la efikon de la rimedo. Fine oni ne devas forgesi: kiu stelo kaj kiu signo de la Zodiako estras la malsanulon? Nur konsiderinte ĉion ĉi, la kuracisto povas elekti certan rimedon.
—Kaj ĉu vi resanigas ĉiujn malsanulojn en la templo?
La pastro skuis la kapon.
—Ne — respondis li. — La homa inteligento, kiu devas atenti tiom da detaloj, pri kiuj mi parolis, tre facile eraras. Ankoraŭ pli bedaŭrinde estas, ke enviemaj spiritoj, protektantaj aliajn templojn, ofte por savi sian famon malhelpas la kuraciston kaj detruas la efikon de la rimedoj. Do plej diversa povas esti la definitiva rezultato: unu malsanulo tute resaniĝas, la stato de alia nur iom pliboniĝas, tria restas sen ŝanĝo. Kelkaj fariĝas ankoraŭ pli malsanaj, eĉ mortas … La volo de la dioj! …