Выбрать главу

—Oni tuj vidas, ke vi ne konas Hebreojn. Eksciu do, ke Hebreo preferus morti, ol manĝi porkaĵon, kiun cetere mi ne trovas plej malbona…

—Sed vi mortigas la katojn? — insistis Ramzes, premante la manojn de Sara kaj rigardante ŝiajn okulojn.

—Ankaŭ tio estas fabelo… senhonta fabelo!… — ekkriis Tutmozis. — Vi povis demandi min pri tio, anstataŭ diri sensencaĵojn… Mi ja havis tri amatinojn hebreinojn…

—Ĝis nun vi diris la veron, sed nun vi mensogas — interrompis lin Sara. — Hebreino neniam estos ies amatino! — aldonis ŝi fiere.

—Eĉ amatino de skribisto de tia sinjoro, kiu portas la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?… — demandis Tutmozis per moka tono.

—Eĉ…

—Eĉ amatino de la sinjoro, kiu portas la ventumilon? Sara ŝanceliĝis, sed respondis:

—Eĉ.

—Ŝi do ne fariĝus amatino de l’ nomarĥo…

La knabino mallevis la manojn. Mire ŝi rigardis la junulojn unu post la alia; ŝiaj lipoj tremis, ŝiaj okuloj vualiĝis de larmoj.

—Kiu vi estas?… demandis ŝi kun timo. — Vi venis de l’ montoj, kiel vojaĝantoj, kiuj petas panon kaj akvon… Sed vi parolas al mi, kiel plej grandaj sinjoroj… Kiu vi estas?… Via glavo — ŝi turnis sin al Ramzes — estas ornamita per smeraldoj, kaj sur la kolo vi havas ĉenon tian, kian ne posedas en sia trezorejo eĉ nia sinjoro, la grandanima Sezotris…

—Prefere respondu al mi, ĉu mi plaĉas al vi? — demandis insiste Ramzes, premante ŝiajn manojn kaj ame rigardante ŝiajn okulojn.

—Vi estas bela, kiel la anĝelo Gabrielo, sed mi timas vin, ĉar mi ne scias, kiu vi estas.

Subite post la montoj eksonis trumpeto.

—Oni vokas vin — ekkriis Tutmozis.

—Kaj se mi estus same granda sinjoro, kiel via Sezotris?… — demandis la princo.

—Tio estas ebla… — murmuretis Sara.

—Kaj se mi portus la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?…

—Vi povas esti eĉ tiel granda… Ie sur la monteto la trumpeto eksonis duan fojon.

—Ni iru, Ramzes! — insistis Tutmozis terurita.

—Kaj se mi estus… la kronprinco, ĉu vi venus, knabino, al mi?… — demandis la princo.

—Ho Jehovo!… — ekkriis Sara kaj falis sur la genuojn. Nun en diversaj punktoj la trumpetoj ludis alarman alvokon.

—Ni kuru!… — kriis malespere Tutmozis. — Ĉu vi ne aŭdas la alarmon?…

La kronprinco rapide demetis la ĉenon de sia kolo kaj surmetis ŝin al Sara.

—Donu ĝin al via patro — diris li — mi aĉetas vin de li. Adiaŭ… Li pasie kisis ŝian buŝon, kaj, ŝi ĉirkaŭpremis liajn piedojn. Li sin elŝiris, forkuris kelke da paŝoj, poste revenis kaj ree karesis per ki- soj ŝian belan vizaĝon kaj ŝiajn korvajn harojn, kvazaŭ ne aŭdante la senpaciencajn alvokojn de la armeo.

—En la nomo de lia sankteco la faraono, mi alvokas vin, iru kun mi!… — ekkriis Tutmozis kaj kaptis la princon je la mano.

Ili ekkuris galope al la sono de la trumpetoj. Ramzes de tempo al tempo ŝanceliĝis kiel ebria kaj turnis la kapon. Fine ili komencis grimpi sur la kontraŭan monteton.

—Kaj ĉi tiu homo — pensis Tutmozis — volas batali kontraŭ la pastroj!…

IV

La kronprinco kaj lia kunulo kuris preskaŭ kvaronon da horo sur la ŝtonega dorso de la monteto, de pli kaj pli proksime aŭdante la trumpetojn, kiuj pli kaj pli laŭte ludis la alarmon. Fine ili venis al loko, de kie per unu ekrigardo oni povis ĉirkaŭpreni la tutan landon.

Maldekstre kuŝis la ŝoseo, post kiu oni vidis klare la urbon Pi-Bailos, la starantajn post ĝi regimentojn de la kronprinco kaj grandan polvan nebulon, kiu pendis super la malamiko, marŝanta de l’ oriento. Dekstre larĝe malfermis sian faŭkon la intermonto, sur kies mezo la greka regimento trenis la militajn maŝinojn. Ne malproksime de la ŝoseo ĉi tiu intermonto kunfluiĝis kun alia, pli larĝa, kiu iris de la fundo de l’ dezerto.

En tiu punkto estis io eksterordinara. La Grekoj kun la maŝinoj staris senmovaj ne malproksime de l’ punkto de l’ kuniĝo de la du intermontoj; kaj sur ĉi tiu punkto mem, inter la stabo de l’ kronprinco kaj la ŝoseo, staris kvar densaj vicoj de iu alia armeo, kvazaŭ kvar bariloj kun superstarantaj brilantaj lancoj.

Malgraŭ la tre kruta vojo, la princo galope kuris malsupren al sia taĉmento, ĝis la loko kie staris la milita ministro, ĉirkaŭita de oficiroj.

—Kio okazis?… — kriis li minace. — Kial vi trumpetas alarmon, anstataŭ marŝi?

—Ni estas fortranĉitaj — diris Herhor.

—Kiu?… per kiu?…

—Nia taĉmento, per tri regimentoj de Nitager, kiuj venis el la dezerto.

—Tie do, proksime de la ŝoseo, staras la malamiko?

—Staras la nevenkebla Nitager mem.

Ŝajnis, ke en tiu momento la kronprinco freneziĝis. Lia buŝo kurbiĝis, la okuloj eliris el la orbitoj. Li eltiris la glavon kaj kurante al la Grekoj li kriis per raŭka voĉo:

—Sekvu min kontraŭ tiuj, kiuj baris al ni la vojon.

—Vivu eterne, erpatre! — ekkriis Patroklo, ankaŭ eltirante la glavon. — Antaŭen, idoj de Aĥilo la- li turnis sin al la soldatoj. — Ni montru al la egiptaj bovinistoj, ke ne estas permesite haltigi nin!…

La trumpetoj ekludis al la atako. La kvar mallongaj, sed rektaj grekaj vicoj ekkuris antaŭen. Leviĝis polva nebulo kaj krioj por la honoro de Ramzes.

Post kelke da minutoj la Grekoj troviĝis antaŭ la egiptaj regimentoj kaj haltis ŝanceliĝante.

—Antaŭen!… — kriis la kronprinco, kurante kun la glavo en la mano.

La Grekoj mallevis la lancojn. En la kontraŭaj vicoj fariĝis movado, trakuris murmuro, kaj la lancoj ankaŭ malleviĝis…

—Kiuj vi estas, frenezuloj?… — eksonis potenca voĉo de la kontraŭa flanko.

—La kronprinco!… — respondis Patroklo.

Momento da silento.

—Malfermu la vicojn… — ripetis la sama potenca voĉo.

La regimentoj de la orienta armeo malrapide malfermiĝis, kiel peza duona pordego, kaj la greka taĉmento trapasis.

Tiam al la kronprinco proksimiĝis grizhara batalisto en orita armaĵo kaj kasko kaj malalte kliniĝinte, diris:

—Vi venkis, erpatre. Sole granda armeestro tiamaniere eliras el embaraso.

—Vi estas Nitager, la plej brava el la bravaj!… — ekkriis la princo.

En la sama momento venis al ili la milita ministro, kiu aŭdis la interparoladon kaj diris per maldolĉa tono:

—Kaj se la ĉefestro de via armeo estus same sendisciplina kiel la erpatre, kiel ni finus la manovrojn?

—Lasu la junan bataliston trankvila! — respondis Nitager. — Ĉu ne sufiĉas, ke li montris leonajn ungegojn, kiel konvenas al ido de faraonoj?…

Tutmozis, aŭdante kian direkton prenas la interparolado, sin turnis al Nitager:

—Kiamaniere vi estas ĉi tie, granda generalo, kiam viaj ĉefaj fortoj troviĝas antaŭ nia armeo?

—Mi sciis, kiel malzorge marŝas la taĉmento de Memfiso, dum la princo kolektas la regimentojn apud Pi-Bailos. Por ridi do mi volis kapti vin, junaj sinjoroj… Malfeliĉe por mi, mi renkontis ĉi tie la kronprincon, kiu neebligis miajn planojn. Agu tiel ĉiam, Ramzes, kompreneble kontraŭ veraj malamikoj.

—Kaj se, kiel hodiaŭ, li renkontos fortojn, trifoje superantajn la liajn?… — demandis Herhor.

—Kuraĝa saĝo valoras pli multe, ol la forto — respondis la maljuna generalo. — La elefanto estas kvindekfoje pli forta ol la homo, tamen ĝi cedas al li aŭ pereas de lia mano.

Herhor aŭskultis atente.

Oni juĝis la manovrojn finitaj. La kronprinco akompanata de la ministro kaj de la kapitanoj forrajdis al la armeo apud Pi-Bailos, salutis la veteranojn de Nitager kaj adiaŭis siajn regimentojn, ordonante al ili iri orienton kaj dezirante al ili sukceson.

Poste, ĉirkaŭita de granda sekvantaro li reiris sur la ŝoseo Memfison, meze de l’ popolamasoj de la lando Gosen, kiuj en festaj vestoj kaj kun verdaj branĉoj en la manoj salutis la venkinton.

Kiam la vojo turniĝis al la dezerto, la amaso maldensiĝis, kaj kiam ili venis al la loko, kie la stabo de l’ kronprinco pro la skaraboj eniris en la intermonton, neniu plu estis sur la ŝoseo.