Kiam li trankviliĝis, post dua peto de Tutmozis li ordonis transporti Saran kun la infano el la ĉambro de la servistoj en la palaceton, kiun en la unuaj tagoj okupis Kama.
La servistoj de la princo estis ravitaj per ĉi tiu ordono de la sinjoro, kaj ĉiuj servistinoj, sklavoj, eĉ shribistoj akompanis Saran al la nova loĝejo kun muziko kaj ĝojaj krioj.
La Fenicianino, aŭdinte la bruon, demandis pri la kaŭzo. Kiam oni respondis al ŝi, ke Sara jam revenis al la favoroj de la princo, kaj transloĝiĝis el la domo de la sklavoj en la palacon, la eks-pastrino furiozanta alvokis al si Ramzeson.
La princo venis.
—Jen kiel vi agas kun mi! … — kriis Kama, ne reganta sin plu. — Tiel do? … Vi promesis al mi, ke mi estos via unua virino, sed antaŭ ol la luno trakuris duonon de la ĉielo, vi rompis la promeson? … Eble vi pensas, ke la venĝo de Astarte falas nur sur pastrinojn, kaj ne atingas princojn? …
—Diru al via Astarte, ke ŝi neniam minacu la princojn, alie ankaŭ ŝi iros en la ĉambron de la sklavoj — respondis trankvile la princo.
—Mi komprenas! — kriis Kama. — Mi iros al la sklavoj, eble eĉ en la malliberejon, kaj vi dume pasigos la noktojn ĉe via Hebreino! … Jen kiel vi pagas al mi, kiu forlasis por vi la diinon, kiu altiris sur mian kapon la malbenon … Al mi, kiu ne havas eĉ unu trankvilan horon, kiu perdis por vi la junecon, vivon, eĉ animon! …
La princo konfesis en sia koro, ke efektive Kama multe oferis por li, kaj li eksentis penton.
—Mi ne estis kaj mi ne estos ĉe Sara — respondis li. — Sed ĉu malutilas vin, ke la malfeliĉa virino ree ricevos komforton kaj povos nutri sian infanon?
La Fenicianino ektremis. Ŝi levis supren la kunpremitajn pugnojn, stariĝis ŝiaj haroj, kaj en la okuloj ekflamis la malpura fajro de la malamo.
—Tiel vi respondas al mi? … La Hebreino estis malfeliĉa, ĉar vi elpelis ŝin el la palaco; kaj mi devas esti kontenta, kvankam la dioj elpelis min el ĉiuj temploj … Kaj mia animo … la animo de la pastrino, kiu dronas en larmoj kaj timo, ĉu ĝi ne valoras por vi pli multe ol tiu hebrea bastardo, kiu … ho … ne vivu plu … kiun …
—Silentu! … — kriis la princo, fermante al ŝi la buŝon.
Ŝi posteniĝis timigita.
—Malpermesite do estas eĉ plendi pri mia mizero? … — demandis ŝi. — Sed se vi tiel zorgas pri la infano, kial vi ŝtelis min el la templo, kial vi promesis, ke mi estos ĉe vi la unua virino? … Gardu vin, ke Egipto, ekkoninte mian sorton, ne nomu vin îurrompanto! …
La princo balancis la kapon kaj ridetis. Fine li sidiĝis kaj diris:
—Vere, mia instruisto estis prava, avertante min kontraŭ la virinoj. Vi estas kiel matura persiko por la okuloj de la homo, kies langon sekigis la soifo … Sed nur ŝajne … Ĉar ve al malsaĝulo, kiu kuraĝos dismordi la belan frukton: anstataŭ refreŝiga dolĉo li trovos neston de vespoj kiuj vundos al li ne nur la lipojn, sed ankaŭ la koron.
—Vi jam plendas? … Eĉ tiun ĉi honton mi devas suferi, mi kiu oferis al vi mian pastrinan rangon kaj ĉastecon! …
La princo daŭrigis balanci la kapon kaj rideti.
—Mi neniam pensis, ke povas realiĝi la fabelo, rakontata de la kamparanoj, kiam ili prepariĝas por dormi. Hodiaŭ mi vidas, ke jes Aŭskultu do Kama, vi eble pripensos kaj ne devigos min forpreni mian bonan volon, kiun mi havas por vi.
—Li volas nun rakonti fabelojn! … — respondis la pastrino maldolĉe. — Vi jam rakontis al mi unu, kaj mi bone sukcesis, obeinte ĝin …
—Ĉi tiu sendube estos utila por vi, se nur vi volos ĝin kompreni …
—Ĉu estos en ĝi io pri hebreaj infanaĉoj? …
—Kaj pri pastrinoj. Sed aŭskultu atente: Tio okazis, antaŭ tre longe en la sama urbo Pi-Bast.[7] Foje la princo Satni, sur la placo antaŭ la templo de Ptah, ekvidis tre belan virinon. Ŝi estis pli bela ol ĉiuj, kiujn li iam ajn renkontis, kaj, pli grava afero, ŝi havis sur si multe da oro. Ŝi ekstreme ekplaĉis al la princo. Li eksciis, kiu ŝi estas, kaj kiam oni diris al li, ke ŝi estas filino de la ĉefpastro de Pi-Babst, li sendis al ŝi sian ĉevalestron kun jena propono:
”Mi donos al vi dek orajn ringojn, se vi pasigos kun mi unu mallongan horon.”
La ĉevalestro iris al la bela Thubui kaj ripetis al ŝi la vortojn de la princo Satni. La sinjorino aŭskultis lin favore kaj respondis, kiel konvenas al bone edukita fraŭlino: ”Mi estas filino de ĉefpastro, mi estas ĉasta knabino, ne virino malpura. Se do vi, princo, volas havi la plezuron koniĝi kun mi, venu en mian domon, kie ĉio estos preparita, kaj kie niaj rilatoj estos garditaj de la ĉikanoj de la virinoj de la tuta strato.”
La princo Satni sekvis la fraŭlinon Thubui al la supera etaĝo en ŝiajn ĉambrojn, kies muroj estis kovritaj per lapis-lazuli kaj pale-verda emajlo. Estis tie multaj litoj, kovritaj per reĝa tolo kaj ne malmulte da unupiedaj tabletoj, ŝarĝitaj per oraj pokaloj. Oni plenigis unu pokalon per vino kaj donis ĝin al la princo. Thubui diris: ”Bonvolu trinki”. La princo respondis: ”Vi scias ja, ke mi ne venis por trinki vinon”. Ili tamen sidiĝis al la festeno. Thubui havis longan, netravideblan veston, fermitan ĝis la kolo. Kiam la princo volis ŝin kisi, ŝi forpuŝis lin kaj diris:
”Tiu ĉi domo estos via domo. Memoru tamen, ke mi ne estas malĉastulino, sed pura virino. Do se vi volas, ke mi obeu vin, îuru al mi la fidelecon kaj testamentu al mi vian havon.”
”Venu do ĉi tien skribisto!” — ekkriis la princo. Kiam oni alkondukis lin, Satni ordonis skribi edziĝan akton, per kiu li cedis la tutan sian monon kaj bienojn je la nomo de Thubui.
Post unu horo oni sciigis al la princo, ke malsupre atendas liaj infanoj. Tiam Thubui forlasis lin, sed tuj revenis en vesto el diafana tulo. Satni ree volis ŝin ĉirkaŭpreni, sed ŝi forpuŝis lin, dirante:
”Ĉi tiu domo estos via domo. Sed ĉar mi ne estas malĉastulino, sed pura knabino, se do vi volas min posedi, faru viaj infanoj akton pri la rezigno de la havo, por ke ili poste ne procesu kun miaj infanoj.”
Satni alvokis siajn infanojn supren kaj ordonis al ili subskribi la akton pri la cedo. La infanoj obeis. Sed kiam la princo, ekscitita per la longa kontraŭstaro, volis proksimiĝi al Thubui, ŝi ree detenis lin …
”Ĉi tiu domo estos via domo — diris ŝi. — Sed mi ne estas la unua veninta, mi estas pura virgulino. Se vi amas min, ordonu mortigi viajn infanojn, por ke ili iam ne senigu la miajn je la havo …”
—Kia longa rakonto! … — interrompis malpacience Kama.
—Ĉi tuj estos finita — respondis la princo. — Jen, Kama, la respondo de Satni:
”Se vi tion deziras, plenumiĝu la krimo! …”
Oni ne bezonis ripeti tion al Thubui. Antaŭ la okuloj de la patro ŝi ordonis mortigi la infanojn, kaj iliajn sangantajn membrojn ŝi îetis tra la fenestro al hundoj kaj katoj, Nur tiam Satni eniris en ŝian ĉambron kaj kuŝiĝis sur ŝia ebona lito, inkrustita per eburo.
—Thubui bone faris, ne kredante al la vortoj de viroj — diris kolere la Fenicianino.
—Sed Satni faris ankoraŭ pli bone — respondis la princo — li vekiĝis, ĉar lia terura krimo estis nur sonĝo … Ankaŭ vi, Kama, memoru, ke la plej certa rimedo veki viron el lia ama deliro estas îeti malbenojn sur lian filon.
—Estu trankvila, sinjoro, neniam plu mi parolos al vi pri mia malfeliĉo, nek pri via filo — malgaje respondis la Fenicianino.
—Kaj mi ne reprenos mian favoron por vi kaj vi estos feliĉa — finis Ramzes.
XV
Jam eĉ inter la popolo komencis disvastiĝi minacaj novaîoj pri la Libianoj. Oni rakontis, ke la barbaraj soldatoj, eksigitaj de la pastroj, reveante en sian patrujon en la komenco petis almozon, poste ŝtelis kaj fine komencis rabi kaj bruligi egiptajn kamparojn, mortigante iliajn loĝantojn.
Tiamaniere, en la daŭro de kelke da tagoj estis atakitaj kaj detruitaj la urboj: Ĥinensu, Pimat kaj Kasa, sude de la lago Moeris. Same oazo Uit-Mehe. La tuta okcidenta limo de la regno estis en danĝero, eĉ el Teremethis komencis forkuri la loĝantoj. Ankaŭ en tiu ĉirkaŭaîo, de la bordoj de la maro aperis libiaj bandoj, senditaj, oni diris, de la terura ĉefo Musavasa, kiu en la tuta dezerto, ŝajnas, proklamis sanktan militon kontraŭ Egipto.