Seleznjov estis nia parolinstruisto; ĉar li, la unua, konigis al ni, ke Esperanto povas esti vivanta lingvo; li, la unua, pruvis al ni Parizanoj, ke Esperanto povas esti parolata kun la samaj facileco, eleganteco, rapideco, kiel iu ajn nacia lingvo.[17]
Post la ĉesigo de La Esperantisto, la movado ne longe restis sengazeta. En 1895 svedoj eldonis unuan numeron de nova revuo Lingvo Internacia, kiu post kelkaj debutaj malfacilaĵoj fariĝis grava kontaktilo. En 1898 franco, Louis de Beaufront, lanĉis revuon L’Espérantiste kaj iniciatis periodon de vigla varbado en franclingvaj landoj, kiu baldaŭ rezultigis fortegan kaj multnombran francan movadon. Tiu movado transprenis (neoficiale) gvidan rolon en la afero Esperanto.
Eble ĝia plej grava sukceso estis varbo de la potenca eldonejo Hachette en 1901. Tiu komerca firmao disponis grandajn rimedojn kaj iniciatis eldonadon de libroj en Esperanto, kiujn ĝi povis disvendi tra la mondo pere de sia internacia reto de agentejoj. Ĝi ankaŭ eldonis ekde 1906 ĉiumonatan literaturan periodaĵon, La Revuo. Efektive, en junio 1905 ekzistis jam 27 revuoj, el kiuj du estis eldonitaj en Sudameriko (Ĉilio kaj Meksikio).
Samjare, ekzistis jam kvin Esperanto-societoj en Japanujo.
Rivalecoj interne de la franca movado rapide kondukis al starigo de propra eldonejo Presa Esperantista Societo en konkurenco al Hachette.
Dank’ al tiuj du eldonejoj – samtempe kun eldonado pli aŭ malpli modesta en aliaj landoj – la literaturo de Esperanto kreskadis abunde. Klasikaĵoj el franca k.a. lingvoj aperis tradukitaj, kaj pli kaj pli da verkoj diversfakaj originale verkitaj en Esperanto. En 1907 aperis la unua, 500-paĝa, originala romano, Kastelo de Prelongo, de Henri Vallienne. Tio estis firma refuto al tiu sekcio de la esperantistoj, kiu pridubis la «neceson» de orginala literaturo en Esperanto.
Dum la sama periodo alia granda paŝo antaŭen estis farita. En 1904 esperantistoj en norda Francujo kaj suda Anglujo organizis eksperimentan «Unuan Kunvenon Internacian de Esperantistoj», kaj en aŭgusto tiujare ĉ. 200 el ili pasigis semajnfinon en la du regionoj, kun, kompreneble, transmarkola vojaĝo sur boato. Tiel sukcesa estis la aranĝo, ke la grupo en Bulonjo-sur-Maro konsentis en tiu urbo organizi en la somero de 1905 la unuan Kongreson de Esperanto.
En aŭgusto 1905 tiu kongreso okazis: ĉeestis 688 esperantistoj el 20 nacioj. Ĉeestintoj atestas pri la emocia travivaĵo de tiu epokfara semajno. Por la unua fojo en la historio de la mondo homoj el multaj diverslingvaj nacioj kunvenis kaj uzadis neŭtralan arte kreitan lingvon inter si. Tio ripetiĝis jam dekmilojn da fojoj, kaj iasence neniam tute mankas sento de miro pri la miraklo de tiaj senĝenaj komunikiĝoj, sed la unikeco de tiu semajno en 1905 trasentiĝas ankaŭ nun.
La inaŭgura parolado de d‑ro Zamenhof – kiel la leganto mem konvinkiĝos – estas unu el la grandaj paroladoj de la historio, kaj meritas seriozan atenton de ĉiuj homoj, kaj antaŭ ĉio de ĉiuj politikistoj. Ĉi tie ni ripetu nur kelkajn liniojn:
Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia!
Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn, – ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo: sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu al la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!
La Kongresoj de Esperanto ĝis hodiaŭ okazas ĉiujare, ĉiufoje en alia lando, ne nur en Eŭropo. Hodiaŭ, kompreneble, okazadas ankaŭ centoj da aliaj internaciaj kunvenoj ĉiujare, landaj, fakaj, studaj, simple turismaj; sed la Universalaj Kongresoj formas la ĉefan manifestacion de la spirito unuafoje spertita en Bulonjo-sur-Maro.
Nur du jarojn post tiu evento komenciĝis krizo, kiu denove minacis detruon de la afero Esperanto. Necesas kompreni, ke ekde la komenco ekzistis en la movado du tendencoj, kiujn oni povas simplige nomi praktikemo kaj teoriemo. La praktikuloj celis antaŭ ĉio funkciigi kaj uzigi la lingvon, la teoriuloj emis trakti ĝin kiel projekton, kiun oni povus en ĉiu momento ŝanĝi kaj «plibonigi». Iuj el tiuj lastaj postulis diversajn reformojn, kiel ekz‑e forigon de supersignoj, forigon de akuzativa finaĵo, pluralon ‑i anstataŭ -oj, ktp. Jam en 1894 tiaj reformproponoj trudis al Zamenhof la neceson voĉdonigi la abonantojn de La Esperantisto, ĉu reformi la lingvon aŭ ne. Per grandega plimulto la esperantistoj rifuzis reformojn: venko por la praktikuloj, kiuj komprenis, ke ŝanĝado de la lingvo detruos fidon de la adeptoj pri la stabileco de la lingvo de ili lernita kaj ekuzita. (Se paroli ĝenerale, la lingva nivelo de la reformemuloj estis malpli kontentiga. Ni konstatu ankaŭ, ke la t.n. «plibonigoj» celis plieŭropigi la lingvon, kio estis kontraŭ la intenco de Zamenhof kaj kontraŭ la tutmonda neŭtraleco, kiu estas grava ĝia karakterizo.)
Estas notinde, ke Zamenhof antaŭvidis ŝanĝiĝojn en sia lingvo, kaj tion ebligis per vojo de neologismoj, kiu estas normala vojo en aliaj lingvoj. Laŭ tiu vojo, oni rajtas ekuzi novan formon apud jam ekzistanta, kaj la viva uzado decidos finfine inter ili. Pluraj ŝanĝiĝoj efektive okazis en Esperanto tiamaniere, precipe sur tereno de la vortprovizo. Ekzemple, kiam televido estis nova fenomeno, iuj diris televido, aliaj televideo, aliaj televizoro; sed tio ĝenis neniun, kaj relative rapide la uzado normiĝis en televido.
Sed iuj reformoj estus neeblaj. Pluralo en ‑i ne eblas, ĉar ‑i estas jam signo de la infinitivo. Oni rimarku, cetere, ke se la akuzativa finaĵo estus vere tiel superflua, kiel iuj volis kredigi, la esperantistoj povus tute facile forigi ĝin per simpla neŭzado; la fakto, ke tio ne okazis dum centjara ĉiutaga uzado de la lingvo, estas per si mem sufiĉa pruvo pri ĝia utileco kaj dezirindeco! – sed eĉ tia fundamenta ŝanĝiĝo, se ĝi okazus, tute ne atencus la ekzistadon de la lingvo mem!