Sed iuj homoj, por kiuj Esperanto restadis projekto, speco de ludilo anstataŭ serioza lingvo, ne agnoskis tiajn praktikajn konsideraĵojn, kaj en 1907 du el ili ekkaptis prezentitan okazon trudi al la movado – ili antaŭsupozis – siajn privatajn marotojn.
La afero de la Delegacio estas komplika, sed sumiĝas jene:
En 1900 franca sciencisto, L. Couturat, helpate de alia sciencisto L. Leau, fondis «Delegitaron por Alpreno de Lingvo Internacia». Tiu Delegitaro neniam havis karakteron de publike organizita asocio; ĝiaj sekretario Leau kaj kasisto Couturat estis de neniu elektitaj, kaj ili fakte tenis la tutan aferon aŭtokrate en siaj manoj. Tamen ilia agado bezonis la subtenon, moralan kaj financan, de la Esperanto-movado. En 1906 tiu Delegitaro sin turnis al la Internacia Asocio de Akademioj kun peto, ke ĝi prenu la definitivan solvon de la mondlingvo en siajn manojn. Tion la Asocio rifuzis en 1907, deklarante sin nekompetenta por decidi pri problemo «solvota de la vivo mem». Couturat do proponis, ke la Delegitaro elektu 18-membran komitaton por memstare solvi la problemon.
Zamenhof delegis elstaran francan esperantiston, la jam menciitan de Beaufront, kiel sian reprezentaton en la komitato. Tamen tiu lasta havis privatan ambicion, verŝajne por pligravigi sian rolon en la movado, enkonduki reformojn en Esperanto, kaj tio, kun diversaj ruzaĵoj de Couturat, same reformema, rezultigis, ke la Delegacio «decidis alpreni Esperanton principe, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj de ĝi», sed modifitan laŭ projekto de reformoj, kiu ricevis, pro evidentaj kaŭzoj, la nomon Ido.
Rezulte de tio, la Esperanto-movado efektive skismiĝis. Parto de la esperantistoj transiris al Ido; sed estas interese ke, same kiel en 1894, la granda plimulto restis fidela al Esperanto. Kaj, kvankam la idistoj ĝenis la progreson de Esperanto dum du jardekoj – ĝis Ido formortis pro sia propra malsano, la eterna reformemo, kiu neniam finiĝis – tamen tiu skismo havis ankaŭ gravan bonan flankon. Nome, ĝi liberigis la movadon de la reformemo kaj starigis novan epokon de konservativeco lingva, kiu fortikigis la bastionojn de la movado kaj daŭris unu tutan generacion.
Ĝi havis ankaŭ alian sekvon tre gravan: la fondo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝis la Ido-krizo, la grupigitaj esperantistoj havis kiel sian preskaŭ solan celon propagandi la lingvon kaj varbi novajn adeptojn.
Théophile Rousseau, franco, kaj Hector Hodler, sviso, estis du el la esperantistoj, kiuj pli interesiĝis pri la praktika apliko de la lingvo kaj ĝia socia rolo. Jam en 1905 Rousseau klopodis por la apliko de Esperanto en turismo; li propagandis ĉe hotelestroj kaj instigis eldonadon de gvidfolioj kaj gvidlibroj. Kiam eksplodis la idista krizo, Hodler opiniis, ke neniu el ekstere rajtas trudi teoriaĵojn al uzantoj de la lingvo. Pro tio li dissendis, kun Rousseau kaj kelkaj aliaj, cirkuleron al la grupoj, kiu proponis starigon de internacia organizaĵo por servi al la lingvouzantoj. Kerna en tiu koncepto estis nomigo en laŭeble ĉiu urbo kaj vilaĝo de esperantista delegito, aŭ «konsulo» kiel oni tiam nomis ilin, kiu pretus helpi al vojaĝantaj aŭ informserĉantaj esperantistoj. En marto 1908 pli ol cent grupoj aliĝis al la ideo kaj elektis delegiton. En aprilo la Asocio estis fondita, kun organo «Esperanto», kaj nova, praktika esperantismo estis lanĉita.
La funkciado de UEA multe kontribuis al la fakto, ke Esperanto travivis la Unuan Mondmiliton. Ĝia centra oficejo estis en neŭtrala Svislando, kaj tial la oficistoj povis peradi informojn kaj transpagi monon, kiuj estis alivoje baritaj. La nombro de la helpopetoj kaj la plenumitaj servoj estas konsterna. La traktitaj korespondaĵoj (alvenintaj kaj forsenditaj) sumiĝis je pli ol 175_000 dum la daŭro de la milito![18]
Ekzemple, jam en septembro 1914 UEA dissendis cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu informo, tradukita en 30 lingvoj, aperis en centoj da gazetoj. Ĝi tekstis:
«Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝis suprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havis la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn Delegitojn en la militantaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al Universala Esperanto-Asocio, 10, rue de la Bourse, Genève, Svislando.»
Dum septembro ĝis decembro 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga – pro la laboro, kiun postulis la plenumo. Por havi ordon en tio, sliparo devis esti starigita, tiel ke UEA povu, se necese, interveni mem, per propra demando, ĉe personoj ne respondintaj. Sed la servo ne haltis ĉe tiu simpla ricevo kaj transsendo. Venis demandoj specialaj, serĉado de personoj, transsendo de mono, de pakaĵoj, helpo al civilkaptitoj, kaj ankaŭ informpetoj pri soldatoj. Pri la amplekso de la plenumita laboro sufiĉas diri, ke dum decembro 1914 la taga eniro de korespondaĵoj estis inter 250 ĝis 300.
Kvankam, evidente, en tiu terura milito pereis esperantistoj, precipe junaj, kaj mortis Zamenhof mem, la movado rapide restariĝis en ĉiuj landoj. Kaj aperis tute nova faktoro.
Politika neŭtraleco prave estis kaj restas fundamenta principo de UEA kaj la t.n. «neŭtralaj» esperantistoj. Sed la klaskonscia laboristaro inter la mondmilitoj fariĝis adeptoj de tiu aŭ alia formo de socialismo, kies konata devizo estis «Laboristoj de la mondo unuiĝu!». Tre multaj el ili – komunistoj, socialdemokratoj, anarkiistoj k.a. – tiris el tio konsekvencan konkludon: kiel la diverslandaj laboristoj povu efike kunlabori sen komuna lingvo? Ili do trovis Esperanton, kaj kreis sian propran internacian organizaĵon, kiu eduku kaj klerigu laboristojn pere de la internacia lingvo. Tiu movado floris, kaj post nur kelkaj jaroj jam havis pli da anoj ol la neŭtrala movado.
Al ĝia frua prosperado multe kontribuis la postrevolucia sinteno de la sovetaj bolŝevikoj. Dum kelkaj jaroj la sovetia registaro vigle kuraĝigis la esperantistojn, konforme al sia tiama linio. Sed ĉirkaŭ 1930, rezulte de la disvolviĝo de stalinismo, tiu linio (fido je baldaŭa mondrevolucio) estis forlasita. Esperanto estis malpermesita, kaj silentiĝis la sovetiaj esperantistoj dum kvarona jarcento, kaj – post la Dua Mondmilito – en la plimultaj socialismaj landoj okazis same. Nur post la morto de Stalin kaj la oficiala distanciĝo de liaj krimoj fare de la sovetia registaro Esperanto iom post iom estis permesata: estis miraklo, ke post tiu jardekojn longa tempo aperis denove esperantistoj en Sovetunio.
Sovetunio ne estis la sola lando, en kiu Esperanto estis malpermesata. Ankaŭ aliaj diktatoraj registaroj – nazia Germanio, frankisma Hispanio, makartisma Usono k.a. – proskribis ĝin, ĉar ĝi estis por ili «lingvo juda», aŭ «lingvo komunista», aŭ «lingvo kosmopolita»: sed fakte pro tio, ke ĝi ne nur malfermas fenestron al eksteraj influoj, sed ankaŭ implicas ideojn pri interhoma frateco, paco k.s. El tiu fakto, kiel sobre demonstris Lins[19], la esperantistoj ricevis – ne la unuan fojon, cetere – siajn martirojn.
Tiu ekfloro de Esperanto inter la laboristaro tamen vidis la formuladon de fenomeno vere unika: komplete nova politika filozofio, kiu estus nepensebla se Esperanto ne ekzistus. Ĝi nomiĝas sennaciismo. Ĝian unikecon pruvas la fakto, ke en aliaj lingvoj – verŝajne ĉiuj? – ne ekzistas, aŭ almenaŭ ne ekzistis pli frue, ekvivalenta termino.
La sennaciismo efektive radikiĝis en la sama 19-jarcenta humo kiel aliaj filozofioj bazitaj sur konceptoj pri socihistoria evoluo. Ĝi antaŭsupozas, ke la nacioj estas nur provizora ŝtupo survoje al tuthomara socio, kaj la sennaciistoj estas la avangardo de realigo de tiu koncepto. Ili konsekvence malakceptas ĉion naciecan: landlimojn (ili substituis horzonojn), naciajn lingvojn (ili substituis Esperanton kaj laŭeble insistis uzi ĝin en la ĉiutaga vivo); sed ili insistis ankaŭ pri la klasbatalo, ĉar laŭ la kriterioj de la epoko la socialisma movado estis la portonto de la sennacia mondo.