Evidente, la sennaciistoj neniam estis tre multaj. La laborista organizaĵo nomiĝas Sennacieca Asocio Tutmonda (kaj tio estas trafa nomo, ĉar la Asocio ne estas, kiel UEA, federacio de naciaj asocioj, sed kuniĝo de individuoj), kaj ties organo estas Sennaciulo; sed la subtileco de la lingvo Esperanto klare diferencas inter sennaciulo kaj sennaciisto. Oni ne antaŭvidas, almenaŭ en la nunaj cirkonstancoj, furoran sukceson por la sennaciismo; sed iasence ĝi estas konsekvenca konkludo el unu faceto de la idealisma Esperanto.
Samepoke la neŭtrala movado trairis serion de organizaj krizoj, kiu kulminis en 1937 per splitiĝo en la asocio kaj la fondiĝo de la Internacia Esperanto-Ligo, al kiu aliĝis la plimultaj kaj certe pli aktivaj landaj asocioj. Tamen post la Dua Mondmilito oni atingis unuecon pro la energia organizkapablo de Ivo Lapenna – kiu samtempe iniciatis kampanjon kontraŭ tro multaj verdaj steloj (simbolo de Esperanto) kaj similaj «strangaĵoj»: la esperantistoj liberigu sin el aspekto de «stranga sekto eta» (laŭ esprimo de la poeto Kalocsay), kaj eniru la normalan mondon. Lapenna insistis, ke la esperantistoj aliĝu al la reala mondo, kaj uzu la rimedojn de tiu mondo por atingi siajn celojn. Li multon faris por krei senton de direkto en la Esperanto-movado kaj provizi ĝin per adekvata, moderna strategio.
Estas klare, ke la kampanjo de Lapenna sukcesis. La movado estas hodiaŭ ĝenerale pli modera en siaj entuziasmoj kaj pli normalaspekta en sia publika prezentiĝo. Ĉu eble pro tio perdiĝis io, precipe io grava, ne estas tiel klare.
La 20ª jarcento vidis la naskiĝon de nova politika fenomeno, rezulto de la traŭmo de la terurega Unua Mondmilito: la klopodo krei supernacian organizaĵon, kies rolo estu certigi la pacon per kunlaboro de la unuopaj registaroj en la kadro de konsilio. Post la Unua Mondmilito, tiu organizaĵo estis la Ligo de Nacioj, kaj post la Dua Mondmilito (ĝis hodiaŭ) la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. Evidente tiuj organizaĵoj spertas la kostojn kaj malfacilaĵojn de la lingvaj diferencoj. Kiel ili sintenis al la internacia lingvo?
La Ligo de Nacioj efektive okupiĝis pri Esperanto. Jam en ĝia unua kunveno 11 delegitoj starigis proponon favoran al la instruado de tiu lingvo en la lernejoj de la membroj-ŝtatoj. Komisiono de la Ligo faris seriozan esploron de la atingoj de Esperanto, kaj Raporto publikiĝis,[20] kiu estis ne nur honesta, sed ankaŭ tre favora al la adopto de Esperanto kiel oficiala lingvo. Ekzemple, pri Esperanta konferenco:
«Ĝis tridek du parolantoj aŭdiĝis en la sama kunveno, kaj dum tri tagoj plenumiĝis kvanto da laboro, kiu eble postulas dek tagojn por plenumiĝi en ordinara konferenco, kiu uzas plurajn oficialajn lingvojn.»
Tiu Raporto havis grandan sukceson, kaj multaj delegitoj pretis voĉdoni por lerneja instruado de Esperanto. Sed al ĉio simila senkompromise oponis la registaro franca: ĝi timis konkurencon inter Esperanto kaj la franca lingvo, kiu estis tiam la prestiĝa lingvo. Multaj el la aliaj nacioj timis ofendi la francojn, kaj tial submetiĝis malgraŭ propra opinio al ties deziro malsukcesigi la proponojn. La franca prezidanto de la koncerna komisiono argumentis nekredeble analfabete (kvankam private li konfesis sian embarason pri la trudita tasko):
«La celo de la Ligo estas proksimigi la popolojn, sed ne meĥanike per faciligo de la komunikiloj. Ne pli ol fervojo aŭ telegrafio povos Esperanto alproksimigi la animojn. Tion sukcesas nur la lerno de fremda lingvo, kun ĝia literaturo kaj kulturo. Kontraŭe, la disvastiĝo de artefarita mondlingvo igos la lernon de fremdaj lingvoj nenecesa. Tiam oni ne plu lernos ilin kaj oni perdos tiun alproksimigilon de animoj trans la limoj. Tial nia rolo estas instigi lernon de fremdaj lingvoj kaj ne de artefarita.»
La franca ministro Berard ne kontentiĝis per tiu rezigno. Li deziris uzi la rifuzon de la komisiono kiel kontraŭpropagandilon, kaj por tio bezonis, ke la Ligo de Nacioj konfirmu ĝin. En tio li ne sukcesis.
Kiam kunsidis la kvara ĝenerala kunveno de la Ligo en septembro 1923, la franca registaro aparte donis instrukciojn al la delegito Jacques Bardoux por utiligi la rezolucion de la intelekta komisiono por definitive elpuŝi Esperanton. Li do prezentis ĝin en la kvina komisiono sub formo de liga rezolucio rekomendanta la studon de fremdaj lingvoj prefere al lerno de artefarita. Sed alinaciaj delegitoj tuj vigle protestis. Pluraj klarigis al li, ke ili ne volis insisti pri la Esperanto-afero por ne malplaĉi al la franca registaro, sed ke ili tute ne povus akcepti ian rezolucion, kiu ŝajnus iel ajn kontraŭ Esperanto, ĉar tiu movado havas tro multajn amikojn en ilia lando. Eĉ la britaj delegitoj avertis lin, ke ili kontraŭbatalus la rezolucion. Tiam Bardoux retiris ĝin, kaj tiel la opinio de la intelekta komisiono estis nek konfirmita nek akceptita de la Ligo mem, kiu restis ĉe la raporto adoptita en 1922 konstatanta per faktoj la valoron de Esperanto kaj ĝian vivan rolon.
Kiel konsolan premion la Ligo tamen akceptis rezolucion, kiu estis la unua interŝtata agnosko de Esperanto kiel uzata lingvo kun oficiala difino pri ĝia rolo en homaj rilatoj:
«La ĝenerala kunveno de Ligo de Nacioj rekomendas, ke la ŝtatoj-membroj de l’ Ligo konsentu al Esperanto la traktadon kaj tarifojn de lingvo „klara“ en telegrafaj kaj radiotelegrafaj interrilatoj, kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj interkomunikoj flanke de la naciaj lingvoj uzataj, kaj atentigas je tiu celo la organizon pri komunikado kaj transito».
Tamen la tuta historio de Esperanto kaj la Ligo bele ekzemplas la signifoplenan fakton, ke unu potenca malamiko de Esperanto sur la ĝusta loko kapablas nuligi eĉ plej favorajn kondiĉojn por la sukcesigo de la afero.
Post la Dua Mondmilito la nova interŝtata mondorganizaĵo estis kaj restas Unuiĝintaj Nacioj, al kiu sin turnis UEA en 1950 per jena peticio:
Mi opinias, ke la solvo de la problemo de internacia lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuiĝintaj Nacioj devus preni ĝin en seriozan konsideron.
Mi opinias, ke monda helpa lingvo, kiu ne forigos la lingvojn naciajn, sed servos al ili kiel helpa lingvo, estas necesa por faciligi la rilatojn inter la popoloj de la tuta mondo kaj por rapidigi la socian progreson. Pro la bona akcepto de Esperanto en ĉiuj partoj de la mondo – la sola helpa lingvo, kiu havis rimarkindan sukceson – mi esperas, ke Unuiĝintaj Nacioj helpos, per ĉiuj rimedoj disponeblaj, la vastigon de la uzo de tiu ĉi lingvo, ekzemple kuraĝigante ĝian instruadon en la lernejoj, kiu disponas pri kompetentaj instruistoj, kaj evoluigante ĝian uzon en turismo, internacia komerco kaj korespondado.
Vere rimarkinda estis la popola subteno de tiu peticio. Subskribis ĝin 895_432 individuoj, kaj 492 organizoj (kun sume 15_454_730 membroj), el 76 landoj.
La peticio estis transdonita al UN, kiu siavice transdonis ĝin al la Sekretariato de Unesko (la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj). Tiu transdono estis en si mem provo flankenŝovi en neglekton la tutan aferon, sed insistado de la esperantistoj gvidataj de d‑ro Ivo Lapenna sukcesis enigi en provizoran projekton de Programo por 1953 kaj 1954 ian ĝeneralan rezolucion, kiu tenis la aferon vivanta. Unesko tamen, kiel kutime en la kazo de Esperanto, utiligis ĉiujn procedurajn eblecojn por malhelpi ĝian pluan evoluon, tamen en la fino de 1952 la svisa delegacio prezentis al la Ĝenerala Konferenco rezolucion, kiu estis akceptita, eĉ se en radike ŝanĝita formo, de la Pleno: kio signifis, ke finfine Unesko estis devigita pritrakti la aferon.