La Oka Sesio de la Ĝenerala Konferenco en Montevideo devis okupiĝi pri du demandoj rilate al Esperanto. Unuflanke UEA petis t.n. konsultajn aranĝojn kun Unesko (kion ĝi cetere ricevis, tamen ne sen batalado), kaj aliflanke Unesko devis pritrakti la peticion, en tiu aŭ alia formo.
La okazaĵoj en Montevideo multrilate havas la ecojn de romano. D‑ro Lapenna kaj lokaj esperantistoj mobilizis la publikan opinion, starigis imponan Esperanto-ekspozicion (kiu tre favore impresis multajn delegitojn), kaj persone kontaktiĝis kun gravaj personoj. Rezulte, la meksikia delegacio decidis prezenti rezolucion al la Programkomisiono.
La Komisiono pritraktis la rezolucion malfrue en sabata posttagmezo, kiam ĉeestis nur 45 el 72 delegacioj – kaj eĉ la ĉeestantaj tre ofte ne estis reprezentitaj de siaj ĉefoj, sed de neinformitaj subuloj. La prezidanto de la Komisiono intence lezis la proceduron: anstataŭ doni la parolon al la proponinto de la rezolucio, kiel estus normale, li transdonis ĝin al kontraŭulo de la rezolucio, prof. Blinkenberg el Danlando. Tiu lasta atakis Esperanton, kaj malseriozigis la etoson per diversaj «spritaĵoj».
Post tiu malrespondeca parolado, d‑ro Lapenna, kiel observanto de UEA, ricevis permeson paroli dum tri minutoj! Kompreneble, la rezolucio estis rifuzita de granda plimulto de la voĉoj.
Feliĉe, d‑ro Lapenna ne estis homo, kiu facile lasis sin venki. Per lerta informado al la gazetaro kaj radio, kaj per multaj personaj kontaktiĝoj, la esperantistoj atingis, ke la meksikia delegacio, apogita de Urugvajo kaj kelkaj aliaj, postulis rekonsideron de la projekto de rezolucio en la Pleno, kie ĝi estis akceptita per 30 voĉoj kontraŭ 5, kun 17 sindetenoj. Vera triumfo en nekredeble malfavoraj cirkonstancoj.
La akceptita rezolucio tekstas jene:
La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto;
Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;
Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;
Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;
Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn.
En 1965 UEA denove turnis sin al UN, kun propono, ke «Unuiĝintaj Nacioj solvu la lingvan problemon per efektiva kaj efika helpo al disvastigo de la neŭtrala Internacia Lingvo Esperanto, rekomendante ankaŭ al la Ŝtatoj-Membroj progresigi ĝian instruadon kaj stimuli ĝian uzon en la internaciaj rilatoj de la popoloj». La proponon ĉi-foje subskribis 930_025 individuoj, kaj 3_851 organizaĵoj kun sume ĉ. 73 milionoj da membroj! La propono estis transdonita al la Sekretariato de UN en 1966, kaj la Sekretariato efike malaperigis ĝin.
Se la historio instruas al ni ion ajn, ĝi instruas jenon: en tiu ĉi mondo Esperanto tre malofte ricevis eĉ minimumon da normala justa traktado. Tamen, tio ne daŭros senfine. Kuraĝiga estis la rezolucio, adoptita unuanime de Unesko en sia 23ª sesio, la 8an de novembro 1985 en Sofio, laŭ kiu la Ĝenerala Konferenco,
Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV. 1.4.422–4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,
Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,
Rekonante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,
Notante la tre gravan kontribuon de !a Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,
Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,
Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno;
Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj;
Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado;
Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko.
6: «Limigita kaj artefarita literaturo»
Tiel, klopodante bagateligi la atingojn de Esperanto, sin esprimis d‑ro I.A. Richards antaŭ kelkaj jardekoj. Li devis agnoski la ekziston de literaturo en Esperanto (dum iuj aliaj, malpli honestaj, eĉ tion ne faras!), sed pro propraj motivoj volis flankenŝovi ĝenan atuton en la esperanta kartaro. Kion do signifas tiu zorge elektita frazo?
Kiajn limojn li imagis por la literaturo de Esperanto? Supozeble aŭ kvantajn aŭ kvalitajn. Kvante, la literaturo de Esperanto estas sitelo kompare kun la oceano de la literaturoj angla aŭ franca. ĉi tamen estas jam sufiĉe ampleksa – inter ses‑ kaj dekmil verkoj – por okupi unu homon dum ties tuta vivo. Ĉiujare aldoniĝas ĉ. 220 titoloj, kaj por studi tiom, jaro apenaŭ sufiĉas. Ĉu Richards do supozigas, ke ĝia temaro estas limigita? Nu, eble jes; tamen ĝia gamo estas sufiĉe larĝa por almenaŭ la normalaj bezonoj de la ordinara homo. Pri la kvalito de la Esperanto-literaturo d‑ro Richards ne rajtas esprimi opinion, ĉar li ne legis eĉ ĝiajn ĉefajn verkojn…
Kaj kio estas literaturo «artefarita»? Nu, ĉiu literaturo en la tuta mondo estas laŭdifine artefarita, ĉar literaturo, kiel muziko, pentrado, baledo, estas arto, kreita arte de artistoj. En la supra kunteksto, do, la vorto estas pleonasma kaj ni devas konkludi, ke la intenco de Richards estis nude malica. Al tiaj neobjektivaj (aŭ neinformitaj) prijuĝoj la esperantistoj bedaŭrinde delonge kutimiĝis.
La plimultaj homoj kapablas koncepti tradukojn en la internacia lingvo. Malpli akceptebla estas nia pretendo, ke Esperanto estas la plej taŭga traduklingvo en la mondo. Kaj tre malfacile estas por multaj homoj konstati, ke eblas verki librojn originale en Esperanto, precipe poezion.
Tiaj homoj diras, tute prave, ke por verki poezion oni devas sperti kaj emocii rekte per la verka lingvo. Kion ili ne kapablas supozi, tio estas, ke tre multaj homoj en la mondo faras ĝuste tion: por multaj homoj, Esperanto estas lingvo emocia – kaj propra. Tiun adoradon, kiun iuj aliaj direktas al sia gepatra lingvo, multaj esperantistoj pro diversaj kialoj transigas ankaŭ al la internacia lingvo. Tio estas fakto, kiel ajn malplaĉa al iuj naciistoj, kaj el tiu fakto deriviĝas la ekzisto de la orginala literaturo de Esperanto.
Nova eldono (1984) de Esperanta antologio,[21] 887-paĝa elekto de aparte elstaraj orginalaj poemoj, aperintaj tra preskaŭ cent jaroj en libroj kaj revuoj, prezentas verkojn de 163 poetoj el 35 landoj de kvin kontinentoj, kaj en ĝi oni povas sekvi la evoluon de tiu arto en Esperanto inter 1887 kaj 1981. Daŭre aperadis ne nur poemlibroj, sed ankaŭ la revuoj, aparte la revuoj literaturaj, dediĉis multajn spacon al la poezio. Kiel ekzemplon de ties amplekso, ni citu el la enhavo de la literatura revuo Norda Prismo (1955–74) jenon: inter 1955 kaj 1967 aperis 359 originalaj poemoj de 102 poetoj, kaj 375 poemoj tradukitaj el 37 lingvoj.