Выбрать главу

«Avdotja[7] Vasiljevna, kiom aĝas Peĉjo?»

«Li komencis sian deksepan jaron», respondis la patrino; «Peĉjo naskiĝis en la sama jaro, kiam onklino Nastasja Gerasimovna difektis la okulon, kaj kiam ankoraŭ»…

«Bone», interrompis ŝin la patro. «Jam venis tempo, ke li servu. Sufiĉan tempon li perdis en la ĉambro de servistinoj kaj en kolombejoj».

La ideo pri nia baldaŭa disiĝo tiel frapis mian patrinon, ke ŝi lasis fali la kuleron en la kaserolon, kaj larmoj ekfluis sur ŝia vizaĝo.

Kontraŭe, mia entuziasmo ne estus facile priskribebla. La penso pri militista servado kuniĝis en mia kapo kun ideoj pri libereco, kun plezuroj de la Peterburga vivo. En mia imago mi estis jam gvardia oficiro, kio miaopinie estis la supro de homa feliĉo.

La patro ne ŝatis ŝanĝi siajn decidojn nek prokrasti ilian plenumon. La tago de mia forveturo estis fiksita. En la antaŭ tago la patro deklaris, ke li volas sendi per mi leteron al mia estonta estro, kaj postulis plumon kaj paperon.

«Ne forgesu, Andreo Petroviĉ», diris la patrino, «Transdoni mian saluton al princo B. Bonvolu skribi, ke mi esperas, ke li ne rifuzos sian favoron al Peĉjo».

«Sensencaĵo!» respondis la patro, kaj lia frunto sulkiĝis. «Pro kio mi skribu al princo B.?»

«Vi ja diris, ke vi volos skribi al la estro de Peĉjo?»

«Nu, jes!»

«Sed la estro de Peĉjo estas princo B. Peĉjo ja estas enregistrita ĉe la Simeona regimento».

«Enregistrita! Ĉu min interesas, kie li estas enregistrita? Peĉjo ne veturos Peterburgon. Kion bonan li lernus, servan te en Peterburgo? Diboĉadi kaj malŝpari monon! Ne, li servu en la armeo[8], li lernu tiri la ŝnuregon[9], li flaru pulvon kaj iĝu soldato, sed ne gvardia dando. Kie kuŝas lia pasporto? Donu ĝin».

La patrino iris serĉi mian pasporton, gardatan en ŝia skatolo kune kun mia bapta ĉemizeto, kaj per tremanta mano donis ĝin al la patro. La patro atente ĝin tralegis, metis ĝin antaŭ si sur la tablon kaj komencis sian leteron.

Scivolo turmentis min. Kien do oni min forsendos, se ne en Peterburgon? Mi ne deturnis la okulojn de la plumo de mia patro, sed la plumo estis movata sufiĉe malrapide. Fine, metinte la leteron kune kun mia pasporto en koverton, li sigelis ĉi-tiun, demetis la okulvitrojn kaj alvokis min, dirante: «Jen letero por Andreo Karloviĉ R., mia iama kamarado kaj amiko. Vi veturos Orenburgon por servi sub lia komando». Do ĉiuj miaj brilaj esperoj krevis. Anstataŭ gaja vivado en Peterburgo atendis min izoliteco kaj enuo en malproksima kaj sovaĝa provinco. La militista servado, pri kiu mi antaŭ momento revis kun tia entuziasmo, nun jam ŝajnis al mi granda malfeliĉaĵo. Sed ĉu estis eble protesti?

La sekvantan matenon antaŭ la doma perono jam staris kovrita vojaĝa sledo; oni metis internen mian valizon, mian vojaĝan provizoskatalon kaj paketojn kun bulkoj kaj kukoj, la lastaj memoraĵoj pri la hejma dorlotado. Miaj gepatroj benis min. La patro diris al mi:

«Adiaŭ, Peĉjo! Servu fidele al tiu, al kiu vi estos ĵurinta; obeu viajn estrojn, ne serĉu flate iliajn laŭdojn; servante ne ŝovu vin antaŭ la aliajn, sed ankaŭ ne evitu plenumadon de oficaj devoj, memoru nian proverbon: ĉiam gardu novan veston, gardu de junaĝ’ honeston».

La patrino plorante petegis min zorgi pri mia bonfarto kaj insiste ripetadis al Saveljiĉ, ke li ĉiam bone gardu la infanon. Oni vestis min per leporfela palto, surmetis krome larĝbaskan vulpofelan pelton. Mi kune kun Saveljiĉ eniris en la sledon kaj ekveturis, verŝante abundajn larmojn.

En la sama nokto ni atingis Simbirskon, kie ni estis restontaj unu tagon por akiri kelkajn necesaĵojn: la aĉetado estis komisiita al Saveljiĉ. Mi luis ĉambron en gastejo. Matene Saveljiĉ iris en butikojn. Ĉar tedis al mi rigardi tra la fenestro al kota strateto, mi ekvagis tra ĉiuj ĉambroj de la gastejo. Enirinte bilardĉambron, mi vidis altkreskan sinjoron ĉirkaŭ 35-jaran, kun longaj nigraj lipharoj, en halato[10], kun bilardbastono en la mano kaj kun pipo en la buŝo. Li ludis kun bilarda markisto, kiu gajnante ricevis glaseton da brando, sed malgajnante devis kvarpiedule rampi sub la bilardon. Mi haltis por observi la ludon. Ju pli longe ĝi daŭris, des pli ofte ripetiĝis tiuj kvarpiedulaj promenadoj, ĝis fine la markisto restis sub la bilardo. La sinjoro eldiris super li kelkajn insultojn anstataŭe de epitafo kaj proponis al mi ludi kun li. Mi rifuzis, pretekstante mian nescion. Tio videble ŝajnis stranga al la viro. Li alrigardis min iom kompate; tamen nia interparolado daŭris. Mi eksciis, ke la nomo de la sinjoro estas Ivan Ivanoviĉ Zurin, ke li, kiel husara kapitano, alvenis nun en Simbirsko pro rekrutvarbado kaj loĝas en la sama gastejo. Zurin invitis min tagmanĝi kun li senpretende, laŭ soldata kutimo. Mi volonte konsentis. Ni altabliĝis. Zurin fervore trinkis, regalis ankaŭ min per brando, insistante, ke mi alkutimigu min al mi litista servado; li rakontis armeajn anekdotojn, ĉe kio mi preskaŭ falis pro ridego, kaj la tagmanĝon ni finis jam kiel veraj amikoj. Tiam li proponis instrui al mi la bilardludon.

«Por militistoj», li diris, «Tio estas nepre necesa. Kiam ekzemple dum militiro oni venas en urbeton, kion oni havus por fari? Ja ne ĉiam estas eble buĉi hebreojn. Vole-nevole oni iras en gastejon kaj ekludas bilardon. Sed por ludi oni ja devas scipovi ludi!»

Mi estis plene konvinkita kaj komencis lerni tre fervore. Zurin laŭtvoĉe kuraĝigis min, miris pri miaj rapidaj sukcesoj kaj post kelke da lecionaj partioj proponis ludi pro mono, je unu groŝo por ĉiu ludo, sen iu mongajna celo, sed nur por ne ludi senmone, ĉar tio, liaopinie, estas plej malbona kutimo. Mi akceptis ankaŭ tiun proponon, dum Zurin ordonis alporti punĉon kaj konvinkis min gustumi ĝin, ripetante, ke oni devas sin alkutimigi al servado, ĉar ĉu servado estas ebla sen punĉo? Mi obeis. Dume mia ludado daŭris. Ju pli ofte mi albuŝigis mian glaseton, des pli kuraĝa mi fariĝis. La globoj de mi puŝataj ĉiumomente falis trans la randon; mi flamiĝadis, insultante la markiston, kiu kalkulis Dio scias kiel; ĉiuhore mi plialtigis la ludskalon, unuvorte: mi kondutis kiel knabaĉo, elŝirinta sin al libereco. Dume la tempo pasis nerimarkate. Zurin ekrigardis la horloĝon, flankenmetis la bilardbastonon kaj diris, ke mi malgajnis kaj ŝuldas al li 100 rublojn. Tio min iomete konfuzis. Mia mono troviĝis ĉe Saveljiĉ. Mi petis sinjoron Zurin min senkulpigi. Zurin min interrompis:

«Ne grave. Ne maltrankviliĝu. Mi povas atendi. Sed nun ni veturu al Arinjo!»

Kio estis por fari? La tagon mi finis same diboĉe, kiel ĝi estis komencita. Ni vespermanĝis ĉe Arinjo. Zurin ĉiumomente alverŝis vinon en mian glaseton, ripetante, ke oni devas sin alkutimigi al servado. Forlasante la tablon, mi apenaŭ min tenis sur la piedoj. Noktomeze Zurin veturigis min al la gastejo.

Saveljiĉ renkontis nin sur la perono. Li vekriis, vidante la sendubajn signojn de mia servada fervoreco.

«Kio okazis al vi, sinjoro?» li parolis plendvoĉe, «Kie do vi vin tiel peze ŝarĝis[11]? Ha, mia Dio! tia peko neniam ĝis nun okazis!»

«Silentu, maljunulaĉo!» mi diris balbute, «Eble vi mem estas ebria! Iru dormi… kaj helpu enlitigi min!»

En la sekvanta mateno mi vekiĝis kun kapdoloro, malklare rememorante la hieraŭajn okazintaĵojn. Mia meditado estis interrompita de Saveljiĉ, kiu venis en mian ĉambron kun taso da teo.

«Tro frue, Petro Andreiĉ», li komencis, balancante la kapon, «Tro frue vi komencas diboĉi. — Kiun do vi imitas? Ŝajne nek via patro nek via avo estis drinkuloj, mi jam ne parolu pri via patrino: de sia naskiĝo ŝi nenion trinkis ol kvason[12]. Sed kiu estas kulpa pri ĉio ĉi-tio? La malbeninda musje»…

вернуться

7

Ofte uzata kripligita nomo anstataŭ Eŭdonio.

вернуться

8

«Armeo» kiel la malo de «gvardio».

вернуться

9

T. e. fari tre malfacilan laboron: aludo al laborado de apudvolgaj laboristoj, kiuj ope enjungiĝante tiradis per ŝnuregoj barkojn kaj ŝipojn kontraŭ la fluo de la rivero.

вернуться

10

Longa kaj larĝa sentalia negliĝa vesto.

вернуться

11

Ebriiĝis.

вернуться

12

Acida senalkohola trinkaĵo.