Выбрать главу

– Kiam vi dizertis el la legio? – demandis Labert la dikan gvidanton.

Mi ne dizertis. Mi neniam estis legiano. Estas bezonata homo, kiu povas trafiki trankvile en la dezerto, ke li akiru kelkajn varojn por la Flava Garnizono.

– Ĉu vi estas la gvidanto de tiu Flava Garnizono?

– Mi diris, ke mi estas nur la ŝtatsekretario. Inteligenta homo devas scii, ke la ŝtatsekretario estas la anstataŭiganto de la Komandanto en normala ŝtato. Ne kredu tion, ke vi havas aferon al ia hordo. Ni havas proprajn leĝojn, ministrojn kaj ŝtatsekretariojn, krome sanitaran ĉefkonsiliston, eĉ asesoron de kuratoroficejo.

– Ne diru! Ĉu vi elektis lin?

– Ĉu vi pensas, ke ni ĉiuj falis sur nian kapon. Lisabono elektis lin. Li venis al ni jam el la legio, kien li dungiĝis post revizio de kaso.

– Diru, kara Adelardo – ekparolis Jimy, - efektive kien vi kondukas nin?

– Ĉu lastatempe interesas vin tiaj bagateloj? Ĝi estas nur malgranda promenaĉo. Ok tagaj vojo en la dezerto, kaj bedaŭrinde nur unu oazo estas survoje. Tiam ni atingos la randon de la mondo. Tio estas nia bonŝanco. Ĉu vi kredas, ke la franca militestraro ne scias pri nia ekzisto? Ili scias eĉ tion, se nova krokodilo eloviĝas en la rivero Niĝero. Sed ili devus sendi tutan ekspecian armeon por kapti nin. Ili certe kalkulis, ke kelk-cent friponoj ne valoras tiom da mono.

La luno malaperis, kaj nur la obtuza, pala koloro de la povo radiis en la plena mallumo. La temperaturo fariĝis minusa. Ili ĉirkaŭvolvis sin per kovriloj.

– Ĉar vi venos kun mi, kaj ni forlasos la lastan oazon de la civilizacio, mi povas demeti mian inkogniton – diris ilia gvidanto serioze, kaj laŭ lia voĉo ili povis esti certaj, ke nun ili havas kontakton kun iu ĉefrolulo de la multe da afrikaj legendoj; kun arkiduko, el la familio Salvator, kiun oni kredis mortinta, aŭ kun iu membro de malfeliĉa cara familio. Alinome Manfredo ektiris la bridon de sia kamelo, li haltis, kaj li ekparolis tre mallaŭte, per drameca voĉo jene: – Sciu, sinjoroj, ke mi estas Bill la Variolcikatra, la iama stiristo de la ŝipo "Ŝangaja Trogo"!

– Nekredeble… – flustris Jimmy, tute konsternite, - mi absolute ne pensis tion… Ĉu vi… estas Bill la Variolcikatra persone? Ĉu vere… vi estas la deponejisto de la Honkongaj Bareloj?

– Sinjoro, ne konsideru la aferon ŝerco! Ĉiu policisto konas min en la ŝtato Kenjo. Kaj oni mortkondamnis min en Ĉinio. Tial mi manĝas la amaran panon de la elmigrantoj, ĉar mi vendis la ŝipon Ŝanhaja Trogo kun dumil tunoj da viraj vestaĵoj, importitaj el Eŭropo sen la scio kaj konsento de la kapitano. Kaj mi fordrinkis la ŝipon Ŝanhaja Trogo de la unua savboato ĝis la lasta jako! Prijuĝu min, sinjoroj! Ĝi estis mia tragedio%

– Ankaŭ vi eksciu pri ni, kiuj ni estas. Jen mia amiko, Lamber, kiu estas studento, kaj mi estas Jimmy Fool, alinome la Fola Skoto.

– Mi tre ĝojas, sinjoroj. Mi petas nu tion de vi, kion vi nun aŭdis, tio restu inter ni, ĝi estu la sekreto de la nokta dezerto.

Sekvis longa, laciga vojo. Ili deflankiĝis al sudoriento, al tiu parto de Saharo, kiu estas preskaŭ ekster ĉiuj vojoj, nek putoj, nek oazoj troviĝas ĉi tie, dum tagoj nur polvo, varmego, monotona galopado, kaj ili devas uzi ŝpareme ĉiun guton da akvo.

La trian tagon montriĝis la signoj de la finlaciĝo sur Lambert.

– Persistu, nazmukulo! – kriis Jimmy Fool. – Ni lernu anglan lecionon. – Kaj li komencis paroli angle: Kial promenas la “lordmayor” antaŭtagmeze en ĉasista vestaĵo?

– Ĉar antaŭtagmeze… la “lordmayor”… ĉasis…

– It’s bad… Malbone… Ne antaŭtagmeze la “lordmayor”, sed la “lordmayor” antaŭtagmeze. Malbona vortordo. Vi povas eksidi, sinjoro Lambert.

Anstataŭe sinjoro Lambert ekkuŝis. Ili devis levi lin. Ili trinkigis lin kaj lavis lian vizaĝon. Li rekonsciiĝis malfacile.

– Matene ni atingos la oazon – instigis ilin la kapitano. – Se la junulo ne mortos ĝis tiam pro la lingvoleciono, tie ni povos ripozi multe.

Ĉirkaŭ noktomeze Lambert deliris. Poste ili alvenis en malgrandan, mizeran oazon. Tie jam ne estis ĝendarmoj, tien ne atingis la mano de la kolonia administracio. Kelkaj trampaj araboj vivadis en granda mizero kun siaj kaproj kaj skabiiĝintaj hundoj, krome kun kelkaj kameloj, inter la dissemitaj palmoj. Lavinte sin, ili manĝis, trinkis kaj kuŝigis Lambert-on. Li agoniis. Liaj okuloj estis vualkovritaj, kaj kelkfoje sanga salivo fluis ĉe lia buŝangulo. Ili sidis senpovaj apud lia mato. Ili ne povis defendis sin kontraŭ la densa amaso de la muŝoj. Tiu preskaŭ plenigis la ĉambron, zumis, savrmis sur la muroj, vizaĝoj, manĝaĵo; veraj gregoj moviĝis ĉie, kaj en la senaera varmego, kiel dika, nevidebla kolono staris la densa fetoro de la araba mizero.

– Miajn gepatrojn… – kaj li montris al sia kamizolo, kvazaŭ signalante, ke ilia adreso estas en la poŝo – informu… – Kaj li aldonis ironie: – Do inform my parents…

Remaĉulo ekblekis ekstere, kaj sur la palmo antaŭ la fenstro scivolema kapo de du simioj grincis per la dentoj al ili, elrigardinte el la verda arbokrono. La brustokresto de la studento subite leviĝis kaj malrapide malleviĝis. Densa sangofluo aperis en lia buŝangulo. Eble vejo krevis en lia pulmo… Lia kranio resinkis, lia vizaĝo fariĝis flava, kiel oleo… Variolcikatrulo mordetis siajn lipojn, Jimmy ekprenis la manon de sia amiko… Li sentis, ke la humidaj fingroj iom post iom malvarmiĝas. Lambert malfermis siajn okulojn kaj rigardis sian amikon kun la biblia rideto de mortantoj.

– Estas bone tiel… Ĝi estis tro… Mi mortos – kaj preskaŭ senvoĉe, flustrante aldonis, dume sur liaj liprandoj aperis moka rideto: I shall die… That’s right… I… shall..

Li mortis.

Jimmy nur sidis tie kun tiu kortuŝita teruro de gajaj, bonhumoraj homoj, kiel ili konsterniĝas pro la subite okazinta morto. Li nur sidis kaj ripetadis tion kun flustranta voĉo, rompante siajn fingrojn:

– It is bad… – kaj li skuis la mortinton – it is bad… My young friend…

Kvara ĉapitro

Jimmy konatiĝas kun la komandanto. Li fajfas pri la krizostata juĝado, kaj subite naskiĝas patrino al li.

Ili ne ripozis longe en la oazo. Ili rapidis plu, por esti kiel eble plej malproksime de tiu tombo, kie ili transdonis la studenton al la eterna ripozo.

Dum duontago ili iris pli ol kvardek kilometrojn, pri kio ili rejte povis esti fieraj. Jimmy nur konsterniĝadis en si mem, kiam li ekpensis, ke ili jam estas en malbenita, forlasita, interna profundo de Saharo.

– Mi opinias, ke ni ne estas malproskime de Mez-Afriko!

– Vi pravas. La loĝantoj de la Flava Garnizono pensadas efektivigi du planojn. Laŭ iu, ĉar ni estas proksime al ĝangaloj de la regiono de Kongo, ni trapenetros tiujn ĝis belgaj terenoj, laŭ la alia, ni marŝos plu en la dezerto orienten, kaj ni trapasos ie la limon de Saharo al Sudano. Unue nur kelkaj dizertintoj kaŝiĝis ĉi tie, ĉar poste ilia nombro plimultiĝis, ili komencis okupiĝi pri la pano de fuĝo. La vojo daŭras semajnojn tra la ĝangalo aŭ tra la dezerto, oni devas prepariĝi bone al tio. Ni faras ĉarojn, sekigas viandon, kolektas armilojn, municion, kaj ni esperas, ke baldaŭ batos la horo de ni ekiro!

– Kiu estas la orgnizanto kaj la gvidanto de la Flava Garnizono?

– La Komandanto. Ne estas permesite paroli pri li je puno de morto. Li estas mirinda karaktero. Vi estimos lin, se vi interkonatiĝos, kvankam li havas kruelan naturon. Mi estas la ŝtatsekretario.

– Tion vi tute ne povas negi. Kiel vi akiris tiun oficon?

– Ĉiu nomumas sin ĉe ni. La reelekto de la funkciuloj okazas laŭ mem-enpostenigo. La Komandanto nur aprobas tion. Ĝi estas tre saĝa sistemo, oni ne devas flataĉi, intrigi, strebadi, ĉiu nomumas sin io ĉi tie, kaj nek tio gravas, ke li estus sperta pri ĝi. Gravas, ke li ne elturniĝu el la liverado de ŝtonoj, el la lavado de teleroj kaj el aliaj laboroj.