Выбрать главу

– Nu?! – demandis Variolcikatrulo triumfe, kiu dume prizorgis sian timitan kamelon, kaj li atendis sian amikon ekstere. – Ŝi estas bonega homo, ĉu ne? Kion ŝi diris al vi?

– Ni babilis pri bagateloj. Ĉiuokaze sendu la ekzekutiston por preni mezuron. – Kaj atendinte nek respondon, fajfante fokstroton, li ekiris promeni dancpaŝante. Post duonminuto la Kamandanto petis venigi la stiriston.

– Stiristo! – ŝi diris eĉ nun kolere. – Kun kia homo vi venis ĉi tien?

– Ĉu ne estas problemo, ke mi vensgis lin ĉi tien. Se li kondutos senkaraktere, maksimume ni mortigos lin. Je la sesa horo ni finas la laboron, poste ni havas sufiĉe da tempo… Mi rimarkas, ke la knabo plaĉas al mi, ĝuste tial, ĉar li estas infano de malriĉaj, kamparanaj gepatroj, kiujn hardis la malriĉeco malmola.

– Ne parolu stultaĵojn! Tiu homo finis lernejojn kaj tre ofte vizitis sinjorajn societojn.

La stiristo rakontis ilian renkontiĝon, la cirkonstancojn de ilia vojaĝo, la morton de la kompatinda Lamber, kaj… li eldiros tion, eĉ se oni premios lin, tiu homo ŝajnis bonkora, bonega amiko. Li estas forta ulo, tamen, li vidis tiel, kvazaŭ larmoguto estus ruliĝinta el lia okulo, kaj ĝi estas malofta eco ĉe tia homo, kiu farbas la oazojn blanka, kiel frenezulo iras rekte al la morto, kaj li marŝis kvar tagojn en la dezerto tiel, kvazaŭ li estus en balo.

La Komandanto iomete ekmeditis pri tio, kion ŝia aŭdis. Fine ja li diris nenion ofendan. Maksimume li ne estis tiel humila, kiel ĝenerale la aliaj… Jes, jes… Nun iomete ŝi hontis pro sia vanteco. Efektive li estis kolera tial, ĉar tiu homo parolis tiel senpere kun ŝi, kvazaŭ ili estus partoprenintaj kvina-horan tekunvenon. Li ŝercas pri ŝi. Sed ne malĝentile kaj ne impertinente. Ŝi fortiris la kurtenon de la fenestro. Ŝi vidis ĝuste la forumon… Kia diablaĵo?! Kial neniu laboras?… Jen vidu, tiu folulo staras en la mezo de la vendoplaco, li refaldas la manikon de sia jako, li klarigas ion, poste li eltiras poŝotranĉilon el sia orelo per eleganta movo… Li estas tute freneza! Ĉiu aplaŭdas… Sed kio estas vere nekutima kaj agrabla vidaĵo: oni ridas! Ridas la mumiovizaĝoj, la kurbadorse irantoj, kaj ili rigardas Jimmy-on kun gaja mieno, kiu nun prenas promenbastonon sub sian akselon kaj prezentas ian kanzoneton, promenante tien-reen, fine li metas la bastonon sur sian nazon, tenas ĝin ekvilibre kaj ŝuklak-dancas… Neniu laboras, ili ĉiuj ĉirkaŭstaras lin… kaj ridas.

Ankaŭ li mem ekridis laŭte…

Tio certas, ke Jimmy Fool kunportis iom da vivo en la Flavan Garnizonon. Li laboris tute nenion, sed oni ne riproĉis tion al li. Li iradis ĉien, ŝercis, eventuale li donis praktikajn konsilojn, kvankam li laboris nenion, ĉaír li estis sperta pri ĉio. La plej granda parto de la laboro konsistis el la prepariĝo al la fuĝo. Ducen kvindek homoj loĝis en la garnizono, ilia plimulto konstante sekigis viandon laŭ araba maniero, surŝnurigite sub la suno. La indiĝenoj portis la viandon el la proksima ĝangalo, ankaŭ ili portis la lignon, el kio la soldatoj faris ĉarojn. Krome tre multe da laboro bezonis fari ordon en la ganizono, la plenumo de la higienaj reguloj, postula de la Komandanto: lavado purigado.

Fraŭlino Dilling vivis ĉi tie duonjaron. Ŝi alvenis kun sia frato, John Dilling dume malsaniĝis, kaj oni devis transporti lin en Tibuktu-on. Edna Dilling povis vivi trankvile ĉi tie, ĉar tiuj homoj flegis nur unu veran senton en si: la entuziasman admiron al sia Komandanto. Fraŭlino Dilling meritis tion. Tiu loko estis vera rubejo, kiam ŝi alvenis kun siaj frato kaj la negroj. Ili kunportis ion ĉi tien, kio estis bezonata al la instalado. Ŝi jam dufoje veturis al Timbuktu por aĉeti rekompletigon. La stiristo, la negroj kaj kompreneble fraŭlino Edna Dilling povis trankvile trafiki en Franca Afriko. Kio estis neatingebla revo al la dizertintaj legianoj: iri kien ili volas, tio estis neniaĵo por la angla virino, havanta validan pasporton kaj la personan rekomendon de la ambasadoro el Londono.

Kial estis fraŭlino Dilling la komandanto de tiu dezerta garnizono, kiu vivnature memorigis pri la vizio, havanta la titolon “infero”, eternigita fare de alkoholistaj pentristoj? Neniu sciis tion precize, oni nur konjektis: ŝi serĉas legianon. Ĉiun, kiu alvenis en la Flavan Garnizonon, unuavice oni demandis, ĉu li ne aŭdis ion pri Allan Bruce?

Tial ŝi estis ĉi tie. Ŝi esperis en la kolektiĝejo de la dizertintaj legianoj, ke iu venos hazarde ĉi tien, kiu diros: mi konas Allan Bruce-on bone! Ni soldatservis kune! Li estas tie kaj tie… Kaj tiam certe per mono, aŭ per koruptado, aŭ iel ŝi povus liberigi tiun Allan Bruce-on. Tiom oni sciis. Sed kiu estas Allan Bruce, ĉu ŝia parenco, amanto, eksedzo, kies nomon ŝi neis? Ĉu li estas krimulo, anstataŭ kiu oni enkarcerigis iun senkulpe? Neniu sciis tion. Inter la ducen kvindek homoj eble ne troviĝas eĉ unu, kiu ne irus en la fajron por la Komandanto.

Vesperiĝis. Edna kuiris tenon, kaj malfermita libro estis apud ŝi sur la tablo, sed ŝi ne legis. De ie aŭdiĝis kanto de agrable sonoranta vira voĉo:

“Viaj okuloj estas nigraj, kiel la nokto

Venu kaj ne timu…”

Oni senintence zumkantis la trogurditan ŝlagron post li. Nun vespere la malnova kanto iel ŝajnis al ŝi bonetosa. Ŝi viŝis sian vizaĝon per sia mano. Estis infera varmego. Tiu homo rajte povas opinii ŝin ridinda. Ŝi kondutis tiel, kiel carino. Stulte. Li diris al la negro, kiu staris en la angulo de la loĝio, kiel ia staturo:

– Tiu homo venu ĉi tien, kiu alvenis hodiaŭ

Post kvin minutoj aŭdiĝis planŝovo de dancpaŝoj, kaj iu proksimiĝis fajfante. Li haltis antaŭ la pordo. Aŭdiĝis, ke li ekspiras profunde. Poste li enpaŝis dece. Ŝajnis, ke li timas iomete Edna-n.

– Mi petas vian plej humilan pardonon pro mia konduto posttagmeze. Senkulpigu min tiu fakto, ke mi ne estas normala.

– Lasu tion, sinjoro Fool. Vi estas tre normala. Mi rekonas, ke posttgmeze eble alvens siroko, aŭ io simila, mi estis iomete nervoza. Sed nek vi kondutis ĉiurilate tiel, kiel ĝentlemano kutimas proksimiĝi al virino dum la unua renkontiĝo.

– Mi konfesas tion.

– Bonvolu sidiĝi, nun mi ŝatus parolo kun vi serioze.

– Mi estos en mia elemento. Bonvolu demandi.

– Ĉu vi aŭdis ion pri Allan Bruce?

– Hola! Jes, kompreneble! Pasintjare apud la rivero Niĝero mi vangofrapis lin tiel, ke dum unu semajno oni konsideris lin diklipranda negro. Li estas terura ulo!

Edna Dilling ekstaris kaj spiradis pli rapide.

– Mi tre petas vin ne ŝerci! Por mi estas tre, tre…

– Mi certigas vin, fraŭlino Dilling – li diris sincere, kiam li vidis, ke ĉiu sango malleviĝas el la vizaĝo de Edna, - mi tute ne volas ŝerci. Allan Bruce kaj mi tendumis kune dum punekspedicio. Li estis ĉe la saharianoj. De tie li venis en la puntendaron.

– Kien… – diris la virino plie kun la movo de siaj lipoj, ol kun voĉo.

– Hazarde mi scias tion, ĉar oni laŭtlegis ĝin en tagordono pro ekzemplodono… Ĉar Bruce batis serĝenton, kaj oni ne volis, ke tio fariĝu ĉiutaga afero. Tial oni laŭtlegis por ambaŭ kompanioj, ke la milita tribunalo kondamnis Allan Bruce-on al trijara severa punlaboro pro rompo de disciplino, farita en ebria stato, kaj li estis sendita al la bagno El Gao, troviĝanta apud la rivero Niĝero en la ĝangalo. Ĝi estas mizera riverborda haveno. Tre mizera. Ĝi respondas al la la plej severa punlaboro.

– Dankon… – malrapide ŝi residis en la brakseĝon. Strange, ke ĝuste vi… kiun mi akceptis tiel malbele… ĝuste vi portis tiun sciigon, pro kio duonjaron, preskaŭ seninterrompe, mi vivas ĉi tie.

– Ankaŭ mi mem jam en la unua momento estis klarvida pri tio, ke tia renkontiĝo okazis ĉi tie, kiu tute ŝanĝos la direkton de mia ĝisnuna vivo…