Выбрать главу

“Ripozu pace, oldulo – pensis Jimmy, - vi tute ne konjektas, ke mi jam delonge pardonis vin…”

– Poste li petis ankoraŭ ion. Ke mi estu lia edzino. Tiel mi ricevos lian havaĵon, kaj mi havos sufiĉe da mono por trovi Austin-on. Krome ne disipu lian havaĵon laŭ li malicaj, malproksimaj parencoj. Mi konsevos ĝin por Austin. Li deziris nenion de mi, nur edziniĝi al li, kaj iafoje mi vizitu lin por paroli kelkajn vortojn kun li, ĉar li jam ne vivos longe… Bedaŭrinde ankaŭ la kuracisto samopiniis. Mi edziniĝis al lordo Arturo Brannisford…

…Ho, sinjoro, kiel granda vi estas! Kia reĝisoro perdiĝis en la sorto. Estas frenezige, ke pro la sankteco de la ĵuro kaj honoro li devas nun silenti stulte, kvankam li povus klarigi ĉion kun kvindek vortoj, sed li nek tion povas diri, ke li aŭdis iam la nomon Brannisford. Hieno ridis malice, raŭke ie en la malproksimo, kaj nekredeble brilaj tropikaj steloj lumis super ili senmove.

– Mi devis akcepti tiun ŝajnan geedziĝon. Mia devo estis savi la havaĵon de la kompatinda Austin Brannisford, kaj mi bezonis multe da mono por trovi lin. La parencoj kompreneble apenaŭ enterigis la maljunan lordon, oponis la testamenton procesante, sed la respekto de lordo Brannisford venis antaŭ ĉiu juĝista forumo. Fine ja egalas. Se mi liberigos Allan Bruce-on, eĉ unu pencon mi ne bezonos el lia havaĵo. Ni povas labori, Jimmy. Se mortos tiu homo, unue mi rezignos la heredaĵon. Ĉu vi komprenas nun jam, ke mi devas liberigi tiun homon?

Li pensadis. Fine ja, kiel ne liberigu Edna tiun ebrian friponon, se jam la sorto volis tiel? Li neniel rompos sian ĵuron. Prefere li mortos.

– Ĉar mi eksciis de vi, kie estas Allan Bruce, mi informas mian fraton en Timbuktu. Li nun faros ĉion, kio estas atingebla per mono kaj kontaktoj. Ni atendos ĝin ĉi tie…

– Laŭ mia opinio facile eblas, ke Allan Bruce ne estas identa kun lordo Brannisford…

– Mi ekskludas tion! Krome, Jimmy, ni tamen devas resti pro io. Ni ne rajtas lasi la soldatojn de la Flava Garnizono ĉi tie. La Eternulo konfidis al ni elkonduki tiujn kompatindulojn el Saharo.

– Vi pravas. Vi tute pravas pri tio.

– Mizeraj, forlasitaj homoj renkontiĝis ĉi tie. Mi sentas tiel, kvazaŭ mi havus familion, konsistantan el dudek kvindek membroj. Mi respondecas al ili. Via amiko unusola mortis, vi estis senpova kaj soleca homo, kiam vi venis ĉi tien…

– Kaj nun jam mi ne sentas min orfa – diris Jimmy, sed tre melankolie.

Kvina ĉapitro

Nigra savanĝelo aperas. Jimmy sentas tiel, ke ankaŭ ambasadoro estas bezonata, poste li iras hejmen

Surpriza gasto alvenis iun tagmezon. Fulgonigra, platnaza, kolosa negro. Li venis sur kamelo, akompanate de tri negroj, ke li estis tre altranga sinjoro, tio estis evidente videbla ne nur laŭ liaj Panama ĉapelo kaj bukaj lakŝuoj, sed ankaŭ laŭ liaj medaloj, pendantaj sur lia violkolora negliĝo kun flavaj floretoj.

– Raportu al via sinjorino, ke reĝo Culunga estas ĉi tie – li diris al la gardisto, dume li detiris siajn gantojn. La ĉirkaŭstarantoj mire rigardis lin. Ĉi-regiono ĉiu homo sciis, ke Culunga havas militvagantajn taĉmentojn, varbitajn el la popolo de la ĝangalo, kaj tiuj sub la preteksto de liberecbatalo prirabas la vilaĝojn apud la rivero kelkajn jarojn. Iu urĝe solvenda tasko de la iom post iom entaŭeniĝanta franca konkero estis fortigi tiom la antaŭenŝovitaj bazojn, ke ili povu komenci likvidi la hordojn de Culunga, kiuj cetere havis tre bonajn grandindustriajn kaj politikajn kontaktojn, kaj la misteraj manoj en okazo de bezono ĉiam provizis ili per la necesaj novaĵoj, municio kaj armiloj. Ĉi-momente li ja atendis en reĝa pozo, apogiĝinte sur kalandrilon, sed oni diras, se okazos batalo, eĉ la dek kvar jaraj, negraj buboj havas unuarangajn 7,65 kalibrajn fusilojn Mauser kaj bonegan aŭtomatan pistolon en la tendaro.

Edna Dilling tiuj akceptis Culunga-on, kompreneble en la ĉeesto de la stiristo kj Jimmy Fool. La negro sciis la kutimojn, tial unuavice li transdonis belegn donacon, apenaŭ trivitan, tiel nomatan gurdon, kies krankon oni devis nur turnadi, ke ties ŝiriĝinta risorto tuj komencu brui en ĝia interno.

– Estimata Komandanto! Mi ne devas diri al vi, kiu estas reĝo Culunga, kaj ankaŭ mi scias bone, antaŭ kiel granda sinjoro mi staras vid-al-vide, pri kiu miaj spionoj jam longe rakontis, ke ŝi estas maljuna kaj saĝa, kiel elefanto.

Ĝi estis granda komplimento ĉi-regione. Jimmy sentis tiel, ke li devas respondi en la nomo de la Komandanto.

– Granda reĝo, kiu estas pli brilanta kaj nigra ol la ciro! Laŭ la kutimo de nia lando mi dankas en la nomo de mia reĝino viajn flatemajn vortoj kaj vian valoran donacon. Bonvolu sidiĝi, kaj diru al ni, kiel vi fartas?

Post tiu ceremonio komenciĝis la parolado. Evidentiĝis, ke lia reĝa moŝto ja aĉetas siajn donacojn en la ĝangalo, sed li akiras siajn informojn en Timbuktu. Tiel li sciiĝis pri tio, ke la blanka ĉefo, kiu aranĝas la aferojn de la Komandanto en Timbuktu, ŝi volas liberigi legianon el El Gao. Li scias tion de militista komisiito de potenca lando, kiu estas lia bona amiko. Li diras antaŭe al tiu ĉi societo, kiuj ĉiuj estas pli maljunaj ol multaj oldaj krokodiloj (nun ili ĉiuj klini sin, kaj la stiristo forigis la komplimenton kun modesta gesto), ke nek mono, nek grandega influo ne utilas, pri tiaĵo ne konas ŝercon la eŭropaj frip… sinjoroj. Sed li, reĝo Culunga, pri kiu ĉiu scias en la ĝangalo, ke li nur plej malofte mensogas, kaj eĉ tiam nur en la plej gravaj aferoj, laŭ la vortuzo de la diplomacio, li garantias liberigi la blankulon. Rekompence li petas nenion, eĉ li proponas gvidi ĉiun legianon el la Flava Garnizono sur anglan aŭ belgan terenon, li proponas la provizon de tiu ekspedicio, krome li proponas al la reĝino kvarcent koralperlojn kaj al ŝiaj du ĉeestantaj edzoj po unu kuboforme kunpremitan maĉtabakon, krome du dekduojn da unuarangajn ĵarterojn.

– Via propono estas tre konsiderinda – diris la stiristo – kaj tre grandanima, precipe rilate la ĵarterojn, ĉar tiuokaze ni jam bazonas nur la necesajn ŝtrumpojn. Tamen mi povas diri tion, estimata rabisto, ke via propono estas tia, kiel la kurteno: oni devas sciio, kio estas malantaŭ ĝi.

Poste li ĉirkaŭrigardis tre fiere.

– La ŝtatsekretario pravas – diris Edna Dilling. – Ni devas scii, kial vi faros tion?

– Mi klarigos tion. Malsupre de El Gao la kvar grandaj triboj, bivakantaj apud la rivero, atendas nur devizon. Mi diras tion, kion diris mia plej saĝa, blanka amiko, nomata Stuck, kiu estis brand-kontrabandisto: “La ĝangalo apartenas al la indiĝenoj!” Mi scias certe, ke post dek tagoj alvenos tuta regimento da senegalaj infanterianoj en El Gao-n. Tial oni konstruis nun la dezertan fervojon de oazo Nogram ĝis la ĝangalo. Ankaŭ kelkaj tre altangaj oficiroj de la ĉefstabo venos en El Gaon kun la soldatoj. Tiu friponaĵo estas preparita kontraŭ mi. Se la regimetno kantonmentos en El Gao, unuavice ili faros ordon en la regiono, duavice ĝi estos la bazo de diversaj militvagoj. Ni do, kiam la trajno atingos la insulon inter la du riverbranĉoj de Niĝero – ĝi estas tre mult-mejla kalva sablobenko, - ni eksplodigos la fervojponton. Tiel la soldatoj fariĝos niaj kaptitoj, aŭ hostaĝoj, ĉar ili estos fermitaj inter la du riverbranĉoj. Samtempe komenciĝos la ribelo sur la riverbordo. Sed El Gao estas sufiĉe forta garnizono. Ni devus batali unu semajnon, ĝis ni okupus tion. Jen estas mia plano. Mi armos vin. Via plimulto eĉ nun portas legianan uniformon. Do eksplodiginte la ponton, vi ekmarŝos al la urbo el la proksima arbaro. Oni ĝoje akceptos la blankajn legianojn, konsiderinte vin liberigantoj, kaj vi okupus la tutan puntendaron el la interno de la fortikaĵo sen eĉ unu pafo per la fusiloj. Mi ne devas daŭrigi. Tiam ribelos la tuta ĝangalo, kaj la regiono de Niĝero ĝis Gambio estos la nia.