Sed novaj malfacilaĵoj atendis la kuraĝajn vojaĝantojn, embuskis ilin malantaŭ elstaraĵoj de la bordo, kaŝiĝis post la flamanta suda horizonto.
Ĝis nun la bordo de la Lazura maro estis preskaŭ rekta, mallongaj kaboj kaj neprofundaj golfoj rompadis monotonecon de tiu linio, strebanta foren, simile al flugo de sago. Komence de la tria monato de la navigado la ŝipoj eniris en profundan golfeton, entranĉitan en la bordon en suda direkto. Antaŭ la ŝipoj kuniĝis bordaj rokoj, pasejo antaŭen ne estis, kaj oni devis ĉirkaŭiri per remiloj longegan rokan kabon, kontraŭ kiu en la maro videblis grandaj insuloj. Post tiu kabo la ŝipoj renkontis fortegan venton. Laŭ glata, kovrita de etaj sulkoj supraĵo de la maro rapide trakuradis apartaj maloftaj ondoj. Ĉiuj el la ondoj ruliĝis, leviĝante kiel ronda ĝibo kun ŝaŭma bordero antaŭe. Ili komencis ĵeti la ekkrakintajn ŝipojn, surverŝi ilin trans la pavezojn. La maristoj apenaŭ sukcesis kaŝiĝi inter la insuloj. Vespere la vento malfortiĝis, kaj eblus iri laŭ la kvietiĝinta maro, sed evidentiĝis, ke la forto de la remistoj ne kapablas venki reziston de la senĉese blovanta vento. Tagon post tago blovis renkontaj ventoj, la homoj senfortiĝis. La ŝipoj pasadis etajn distancojn.
Baŭrĝed decidis eliri en la altan maron, sed ankaŭ tie renkontaj ventoj ne permesis iri al la ŝipoj, poiomete depelante ilin orienten.
Baldaŭ la vojaĝantoj ekvidis bordon kaj kun plezuro eksciis, ke larĝo de la Lazuraj Akvoj ĉi tie estas same negranda, kiel norde, kie ŝipoj de Kemt tranavigadis ilin, irante en militajn ekspediciojn al minejoj de orientaj landoj. Do, simile al giganta kanalo, la Lazuraj Akvoj etendiĝis per rekta mallarĝa strio malproksimen je milionoj kaj milionoj da ulnoj da longo. La orienta bordo de la maro ĉi tie estis tute senviva kaj senakva.
Suferante pro bruliganta varmego, la maristoj uzis ĉiujn penojn por trabatiĝi reen al sia bordo, kaj albordiĝis tien preskaŭ en la sama loko, de kie ili debordiĝis, — ĉe la grandaj insuloj. Dum la vojo ili vidis nigrajn fiŝojn de nekredebla grandeco[76], superantajn kelkoble la longon de la ŝipoj. Tiuj fiŝoj elstarigadis super la mara supraĵo siajn glatajn nigrajn dorsojn, similajn al insuloj el nigra granito, laŭte snufadis, elĵetante fontanojn da akvo, kaj disbatadis la akvon per monstraj vostoj. La vojaĝantoj foriris de tiuj fiŝoj kun tuta ebla rapido. La fortikaj ŝipoj de Kemt unuafoje ŝajnis al ili rompeblaj, nefidindaj ŝeletoj.
La renkontaj ventoj ne nur ne ĉesis, sed male, blovis preskaŭ kontinue. Baŭrĝed kapitulacis, provizore venkita. Elektinte oportunan lokon, abundan je akvo kaj ĉasaĵo, la vojaĝantoj eltrenis la ŝipojn malproksimen sur la bordon. Ĉi tie ili pasigis restaĵon de la tempo de inundo kaj tri monatojn de la semado en turmenta atendo de ŝanĝiĝo de ventoj, batalante kontraŭ multegaj rabobestoj kaj venenaj araneoj, ŝajne, kunvenintaj el la tuta ĉirkaŭanta dezerto. La homoj suferis sen kutima manĝo — frukta kaj tritika pano, legomoj. Ĉiuj rezervoj finiĝis, kaj plua nutrado tute dependis de sukceso de ĉasistoj aŭ de tiuj manĝeblaj vegetaĵoj, kiujn oni malofte trovadis en negrandaj arbaretoj, plenigantaj montajn valojn de la alta bordo.
En la lasta monato de la semado ree ekblovis fortaj kaj konstantaj nordaj ventoj, kaj la ŝipoj, riparitaj kaj pririgarditaj, daŭrigis la vojaĝon.
La orienta bordo de la Lazuraj Akvoj subite komencis proksimiĝi al la okcidenta. Por mirego de Baŭrĝed, la maro mallarĝiĝis ĝis kvindek mil ulnoj[77]. Ambaŭ bordoj estis mornaj kaj senfruktaj — nigraj montoj staris simile al aro da porkaj mampintoj. Kruda nigra grundo, ne naskinta eĉ herbeton, kovris ĉion ĉirkaŭe.
Tuj kiam la ŝipoj preteris tiun mallarĝan lokon, la bordoj komencis rapide disiri, senordaj ondoj puŝadis la ŝipojn, danĝere kliniĝantajn kaj fojfoje ĉerpantajn akvon.
Sur du ŝipoj deŝiriĝis velstangoj, la ŝipo de Baŭrĝed komencis liki. Dum duontago ili navigis en tiaj minacaj cirkonstancoj, poste grandega, vasta golfo[78] malfermis sian glatan, kvietan supraĵon.
La maristoj estis afekciitaj pro la subita ŝanĝo — malaperis humida kaj sufoka varmego, akompaninta tutan ilian longan navigadon laŭ la Lazuraj Akvoj. La aero iĝis malpeza kaj pura, kiel la aero de la benita Kemt. La homoj ekĝojis pri tio, kiel pri feliĉa antaŭsigno.
La malproksimaj bordoj verdis, de malproksime sentiĝis stranga aromo, alfluganta de la tero.
Montoj estis kovritaj de arbustoj kaj malaltaj arbetoj kun densa brilanta foliaro. Ĉiuj ĉi vegetaĵoj estis eligantaj tre agrablan odoron.
La ŝipoj iris dum ankoraŭ kelkaj tagoj laŭlonge de la bordo, suden, kaj tiam okazis nekompreneblaĵo. La bordo ekstaris kontraŭ la taga suno, vojo suden ne plu ekzistis. Baŭrĝed kaj liaj kunvojaĝantoj konsterniĝis: anstataŭ ol atingi randon de la sekaĵo sur bordo de la Granda Arko, ili atingis randon de la maro. Konfuzo penetris en la korojn — la ordono de la faraono iĝis neplenumebla.
La ŝipoj turniĝis orienten kaj dum dek du tagoj iris laŭlonge de la bordo, longe starante sur sekaĵo pro fortaj blovegoj de vento kaj ondoj, altaj je ok ulnoj. Teruraj malhel-ruĝaj nuboj estis pelataj de furiozaj skualoj, fortegaj pluvoj kun muĝo verŝiĝadis sur la dezertan bordon, kovritan de sablaj montoj. Kaj la bordo estis ĉiam pli forturniĝanta de la orienta direkto al la norda.
Duboj ne estis — la Granda Arko estis mistere malaperanta ien, kaj ili atingis la limojn de la mondo. Sed kie do estas la sorĉa Punt kun ĝiaj riĉaĵoj, kun loĝantoj, similaj al la popolo de la Nigra Tero, kun multegaj loĝlokoj sur maraj bordoj?
En neĉirkaŭvideblan malproksimon antaŭen estis foriranta la senhoma bordo, kaj same en profundo de la firmaĵo super ĝi altis ebena kaj nealta roka ŝtupego, pritranĉita de sekaj ravinoj.
Baŭrĝed haltigis la ekspedicion. Neniu atendis tian finon. Oni prepariĝis al novaj, senekzemplaj malfacilaĵoj, al nekredeblaj mirakloj, eble al pereo. Sed ĉi tie, post la mirindaj aventuroj sur la vojo laŭ la Lazuraj Akvoj, estas seka kaj varmega neloĝata lando, barinta la vojon suden.
Oni ree eltrenis la ŝipojn sur la bordon, konstruis kabanojn. El la tendaro ĉe piedo de flavaj klifoj disiris en diversajn flankojn armitaj taĉmentoj — por skoltado de la lando kaj por serĉado de manĝo.
Baŭrĝed mem, estrante cent dudek militistojn kaj armitajn sklavojn, ekiris suden. Li leviĝis sur nudajn platajn montojn, pasinte kvincent mil ulnojn for de la bordo.
Malproksime okcidente altis armeo da montoj de sama senekzempla alto, kiajn ili vidis malantaŭ la grandaj marĉoj dum la vojo laŭ la Lazuraj Akvoj. Ili staris dense per minaca amaso, ĉirkaŭkreskitaj de arbaroj, kovritaj de nuboj, kiuj kuŝis, kvazaŭ ripozante, sur iliaj akraj, breĉetitaj ŝultroj. Sude antaŭ Baŭrĝed sterniĝis, kiom povis vidi la okulo, flava varmega dezerto sen ravinoj, boskoj aŭ oazoj. Neniu rivero trais la helan, ŝajnantan loza, ebenaĵon, neniu lago brilis per ĝoja lumeto sur la monotona ebeno.
Kaj oriente — tie iris sen fino samaj platpintaj ŝtupegoj, kiel tiu, de kiu Baŭrĝed penis penetri per rigardo en la nekonatan. Ne estis eĉ spuro de urboj aŭ vilaĝoj, nek signo de eĉ mallonga estado de homo.
En malfacila medito Baŭrĝed revenis reen. Malfacilaĵoj de la iro de lia taĉmento, tagoj sen trinkado sub la kolera, premanta suno, sendormaj noktoj, plenaj je maltrankvilaj pensoj, — ĉio iĝis vana, la enigmo restis nesolvita.
Sed en la tendaro lin renkontis neatenditaj novaĵoj.
Unu el la taĉmentoj, senditaj okcidenten, post kvintaga vojo trovis malgrandan vilaĝon, situantan en arbara valo, foriranta al piedoj de la okcidentaj minacaj montoj. La nekonataj homoj estis saĝaj kaj komprenemaj. Armitaj nur per malpezaj lancoj kaj silikaj tranĉiloj, ili paŝtis gregojn da kaproj sur deklivoj de montoj, abunde loĝataj de sovaĝaj bestoj. Ilian lingvon sciis neniu el la sklavoj, prenitaj el post la Pordego de la Sudo[79]. Sed helpe de gestoj kaj desegnoj sur sablo la homoj de Baŭrĝed sukcesis interkompreniĝi kun ili. Kuraĝaj kaj fieraj, ili neniom timis la strangajn venintojn kun armilaro el nekonata metalo, havantajn maproksime pafantajn pafarkojn. Neniu el ili konsentis iri en la tendaron, kaj minacoj de militestro Imtour preskaŭ fiaskigis la aferon.
78
grandega, vasta golfo — la Adena golfo, kie estas multe pli malvarme, ol en la Ruĝa maro.